Etno

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Etno estas sango"

~ naciisto pri etno
Etno.jpg

"Sango estas likvaĵo"

~ iu ajn racia homo pri supra diraĵo
Etnismo.jpg

"Etno estas kultorologia afero, ne genetika"

~ Nerdo pri Etno

"En ĉiu angulo alia postulo"

~ Zamenhof pri etnaj disputoj

"Al la kutima uzado de "homaro" ne ghenas la fakto ke ankau etno estas aro de homoj"

~ Marcos Cramer pri etno

"Ĉu pro tio ke unuopaj landoj ne apartenas al ties plej forta etno?"

~ Renato Corsetti pri etno

"Tio estas primoko kaj malrespekto al la esperantista popolo, la vera subtenanto de la lingvo."

~ Lingvadeplanetano

"la loka nomo de la sicilia vulkano etno estas "mongibello""

~ Antonio De Salvo pri vulkanoj

"El ĉi tiu dokumento, vi povas atingi kelkajn arĥivojn pri planlingvoj"

~ Neciklopedio

Etno estas afero, kiun nenio scias defini, ĉar etno ne estas popolo, loĝantaro, grupo de homoj, laboruloj, civitanoj, ktp. Ankaŭ etno ne estas nacio aŭ tribo, eĉ ne raso. Etno estas la plej alta (3300 m) kaj la plej aktiva vulkano de Eŭropo, en orienta parto de Sicilio.

Etno TV 300.jpg

La erupciojn de Etna mencias jam la antikva poeto Heziodo, sed skribis ankaŭ la grekoj Pindaro kaj Esĥilo pri la fama erupcio de 475 a.K.. En 1381, la lafofluo atingis la maron, en 1928 trafluis la fervojliniojn ĉe la montopiedo kaj kovris vilaĝon Mascali. La plej fama antikva erupcio okazis en 1996, kiam la armeo de Kartago ne povis militmarŝi al Catania.

Laŭ la antikvaj grekoj, Etno estas metiejo de forĝista kaj fajra dio, Hefesto.

Finfine, etno estas tiu, kiun fiaj politikistoj volas ke tiu estas.

Etnaj ŝercoj[redakti]

102.JPG

Esperantisto iras al sia idista najbaro kaj diras al li, "Ho! Mi ĵus aŭdis terure amuzan ŝercon, sed ĝi temas idistojn do mi diros ĝin al vi kvazaŭ ĝi estas pri volapukistoj." Li rakontas la ŝercon kaj la najbaro ridas tiom multe ke larmoj fluas sob lia vizaĝo. "Ho! Tiuj volapukistoj ja estas nekredeble stultaj!"

Deziroj[redakti]

Vidu, la moderna historio montras, ke, se lasi al la popolo fari, kion ĝi _deziras_, rezultas ne maplia perforto. _Deziroj_ de popolo tute ne koincidas kun ĝiaj veraj interesoj, ĉar popolo plej ofte ne konscias ilin (la interesojn). Fakte la popolo simple sekvas gvidantojn, kiuj aŭ estas stultuloj kaj ne komprenas verajn interesojn de la popolo, aŭ estas fiuloj kaj tre bone komprenas _siajn_ interesojn. Rezulte per manoj de popolo tute "demokratie" oni povas fari terurajn erarojn... Eĉ se tiuj eraroj komence povas ŝajni tute senperfortaj (kiel ekzemple la disfaligo de Sovetio), ili poste povas kaŭzi perfortegajn konsekvencojn (ĉu necesas listigi?).

Do, kio estas pli akceptebla? Ĉu malgranda perforto por eviti la pli grandan estonte, aŭ paca vojo inferen?

Etno kaj gento[redakti]

1084 n.jpg

Komuna lingvo, ŝtato aŭ alia socipolitika strukturo estas ofta, sed ne nepra trajto de etno. Kontraste al gento, la nocio etno ne insistas pri komunaj prauloj, fikciaj aŭ realaj.

Fakte estas reprezentaj diverĝoj jam de regiono al regiono ene de unu sama lando. Tion tre bone scias la estroj de ĉiu superbutikista ĉeno kaj tute divizioj de analizistoj okupiĝas ĝuste pri tiuj diverĝoj por laŭregione optimumigi la paletron de proponataj varoj en la diversaj superbutikegoj - ekz tiel okazas en la grupo REWE-HL-MiniMal en Germanujo. Tiu kredo, ke ĉiuj popoloj estas egalaj estas simpla stultaĵo. Fakte popoloj, regionanoj, seksanoj, aĝgrupoj, religianoj ege diferencas en multe da aferoj.

Ĉioscia popolo[redakti]

En malgranda reĝolando, la reĝo alvokas sian ĉefkonsilanton kaj demandas lin:

- Kiel eblas, ke la popolo scias ĉiujn novaĵojn pli frue ol ni?

- Ĉar en nia reĝlando, kiam du homoj renkontiĝas, ili salutas unu la alian dirante “kiaj novaĵoj?”, kaj tiamaniere rapide ili ekscias ĉion pri ĉio.

Por elprovi tion, la reĝo decidas alivesti sin kaj iri al la merkato.

Li aliras la unuan homon, kiun li trafas, kaj salutas lin:

- Kiaj novaĵoj?

- La reĝo estas en la merkato.

Popoloj kaj Esperanto[redakti]

1092.jpg

Se ni volas veni al la popolo, ni devas uzi la popolan lingvon. Tio estas evidenta. Esperanto vidpunkte de la popolo estas nekonata artefarita lingveto, parolata de eta rondo da stranguloj. Uzante nur ghin, ni nur plifortigos tiun opinion.

Sekve: ni parolu en la popola lingvo kaj pri tio, kio interesas la popolon. Esperanto kiel ideo interesas la popolon - Oni konstante diskutas pri ĝi en neesperantistaj forumoj. Sed kiel sekto ghi ne interesas la popolon.

Nur se e-istoj turnighos vizaghe al siaj popoloj kaj ekparolos al ili en la popola lingvo, nur tiam la popoloj ekinteresighos pri Esperanto. Sed nun e-istoj mem forbaris sin per muro de sia lingvo kaj aspektas kiel sektanoj. Kaj iliaj kongresoj kutime pasas ne rimarkate de la popolo.

Nur se e-istoj turnighos vizaghe al siaj popoloj kaj ekparolos al ili en la popola lingvo, nur tiam la popoloj ekinteresighos pri Esperanto. Sed nun e-istoj mem forbaris sin per muro de sia lingvo kaj aspektas kiel sektanoj. Kaj iliaj kongresoj kutime pasas ne rimarkate de la popolo.

Popolnomoj[redakti]

Popolvortoj kiel "Svazio", "Skandinavo", "Dano", "Islandano", "Peruano", "Kataluno", "Kandadano" k.t.p. simple havas malprecize difinitan signifon en Esperanto. Multaj ĝenaj kvereloj pri tiaj aferoj fontas el la miskompreno, ke ili estus precize difinitaj.

En plej multaj cirkonstancoj tiu malprecizeco neniel gravas (fakte ĝi estas tre utila). Se oni volas precizi, oni povas tion facile fari: "civitano de Svazilando", "loĝanto de Svazilando", "iama loĝinto de Svazilando", "etna Svazio", "ano de la Svazia gento", "civitano de iu el la Skandinavaj landoj", "loĝanto en Danio", "etna Dano", "Usonano de Dana deveno", "Islande parolanta Islandano" k.t.p. La ebloj estas multegaj. Fari tiajn distingojn pere de unuvortaĵoj ne estas eble.

Etnoj[redakti]

BHOTIOJ

  • Nomo: [f] Bhotias; [r] bhotija
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Butano (1 miliono, 1991). Loĝas ankaŭ en Nepalo (110 mil) kaj Hindio (90 mil).
  • Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
  • Kredantoj: precipe budhistoj, en Hindio - hinduistoj.

BIRMANOJ, Mjanmanoj

  • Nomoj: [m] mjanma; [f] Birmans; [r] mjanma, birmanci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Mjanmao (pli ol 30 milionoj). Loĝas ankaŭ en Hindio, Kamboĝo, Laoso k.a. Prauloj de birmanoj venis de Tibeto kaj asimilis lokaj mon-kmerajn tribojn. Totala kvanto: 30,28 milionoj (1987).
  • Lingvo: birma.
  • Kredantoj: precipe budhistoj.

ĤANOJ

  • Nomoj: [f] Hani; [r] ĥani
  • Grupo de popoloj en Ĉinio (pli ol 1,3 milionoj) kaj la landoj Hindoĉinio. Totala kvanto: 1,48 milionoj (1992).
  • Lingvoj: lolo-birmaj.

IZUOJ

  • Nomo: [m] ij; [f] Izu; [r] iczu
  • Popolo en la sudo de Ĉinio; 6,9 milionoj (1992).
  • Lingvo: de ĉino-tibeta familio.
  • Kredantoj: daosistoj, konfuceanoj, parto de tradiciaj konfesoj.

KAĈAROJ

  • Nomo: [m] boro, dimasa; [f] Katchars; [r] kaĉari
  • Popolo en Hindio (ŝtato Asamo), 1 milionoj (1992).
  • Lingvo: de tibeto-birma grupo. precipe hinduistoj.

KAĈINANOJ

  • Nomo: [m] ĉĵinpo; [f] Kachin; [r] kaĉin, czinpo
  • Popolo en Mjanmao (675 mil, nacia regiono Kaĉino) kaj Ĉinio, malgrandaj grupoj - en Tajlando, Laoso kaj en sudoriento de Hindio. Totala kvanto: 810 mil (1992).
  • Lingvo: kaĉina.
  • Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ budhistoj kaj kristanoj (baptistoj).

KARENOJ

  • Nomo: [m] pgĥanjo; [f] Karens; [r] kareni
  • Popolo en Mjanmao kaj okcidento de Tajlando; 3,7 milionoj, inter ili en Mjanmao pli ol 3,5 milionoj (1992).
  • Lingvo: de sino-tibeta familio.
  • Kredantoj: precipe budhistoj, estas ankaŭ kristanoj (baptistoj).

MANIPURANOJ

  • Nomoj: [m] mejthej; [f] Manipuri, Meithei; [r] manipuri
  • Popolo en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Manipuro; 1,4 milionoj (1992).
  • Lingvo: manipura.
  • Kredantoj: precipe hinduistoj, estas ankaŭ kristanoj (protestantoj) kaj muzulmanoj-sunaistoj.

NAGAOJ

  • Nomoj: [f] Naga; [r] naga
  • Grupo de popoloj en Hindio, ĉefloĝantoj de ŝtato Nagalando. Loĝas ankaŭ en ŝtatoj Manipuro kaj Asamo kaj najbaraj regionoj de Mjanmao. Totala kvanto: 1,12 mil (1992).
  • Lingvo: nagaa.
  • Kredantoj: parto estas kristanoj, la restaj nagaoj estas anoj de tradiciaj religioj.

ŜERPOJ

  • Nomoj: [m] ŝerpa; [f] Sherpas; [r] ŝerpi
  • Popolo en oriento de Nepalo (100 mil, 1992) kaj en najbaraj regionoj de Hindio (15 mil).
  • Lingvo: ŝerpa.
  • Kredantoj: budhistoj.

TIBETANOJ

  • Nomoj: [m] pjoba; [f] Tibetains; [r] tibetci
  • Popolo en sudokcidento de Ĉinio (Tibeto kaj najbaraj regionoj; 4,75 milionoj). Loĝas ankaŭ en Hindio kaj Butano. Totala kvanto: 4,83 milionoj (1992).
  • Lingvo: tibeta.
  • Kredantoj: budhistoj.

Esperanta popolo[redakti]

La esperanta popolo, reprezentata de la Esperanta Civito, estas diaspora lingva grupo, laŭ la artikolo 1, paragrafo 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Ĝi naskiĝis danke al la uzo de inventita lingvo, kiu iĝis por tiu lingva grupo ankaŭ arta perilo kaj identigilo. Esperanto ne estas la unua inventita lingvo kiu atingas tiun rolon: ni povas mencii la ekzemplojn de Landsmal en Norvegio, aŭ de la piĝinaj idiomoj, kiel Tok Pisin en Papuo-Nova Gvineo.

Etnismo[redakti]

Etnismo estas politika nocio, komprenebla laŭ la tri jenaj difinoj:

1. Doktrino, laŭ kiu la etna identeco estas la unua en la vico de identiĝmanieroj de subjekto.

2. Jura-politika teorio, laŭ kiu ĉiu etno devas esti respektata en sia 'digno' kaj 'integreco' ene de plurisma socio (pluretna, multkultura, ktp...). Defendo de la rajtoj de etnaj malplimultoj. (Vd. komunismo)

3. Politika doktrino bazita sur la principo, ke ĉiu etno konstituiĝu kiel aŭtonoma politika komunumo havanta suverenan ŝtaton, cele al konservado de sia kolektiva identeco. Temas pri la vojo de aŭtonomismo aŭ separatismo, kiu ĉe la novaj identismaj movadoj rilatas al la etna naciismo (kontrici-o --> pent-o)."

Historio de la nocio[redakti]

Pli specife: politikaj doktrino kaj movado fonditaj de la franca (okcitana) Francés Fontan (1929-1979) en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Siajn politikajn doktrinojn Fontan klarigis en la verko Ethnisme, vers un nationalisme humaniste ("Etnismo, direkte al humanisma naciismo", 1961). La etnismon de Fontan karakterizas: a) ekskluzive lingve bazita difinado de etnoj respektive nacioj; b) "internaciisma" strebo establi etnan naciismon kiel tutmondan politikan normon; c) postulo de ŝtata suvereneco por la etne difinitaj nacioj; ĉ) strebo inversigi la efikojn de asimilado kaj migradoj; d) strebado limigi migradon inter nacioj; e) preteco akcepti drastajn entreprenaĵojn ("transigo de loĝantaroj", malpermeso de Uno-membreco al ŝtatoj sen etnonacia karaktero), kiom ili necesas por establi la etnonaciisman mondan ordon; f) strebo fondi etnisman internacion.

Nuntempa pledanto por la doktrinoj de Fontan estas la franca artisto Ben Vautier (1935- ), mastrumanto de la etnisma retejo ethnisme.ben-vautier.com.

Daŭrigantoj de la politika etnismo estis ofte etnofederaciistoj, kiuj kiel Fontan alstrebas etne difinitajn kaj kiel eble plej etne homogenajn politikajn unuojn, sed diference de Fontan ne postulas por ili suverenecon, preferante anstataŭe enkadrigi ilin en mondampleksa aŭ tuteŭropa federacia sistemo. La plej elstara en tiu grupo estis la franca juristo prof. Guy Héraud (1921-2003), aŭtoro de multnombraj verkoj, i.a. L’Europe des ethnies (1963) kaj Peuples et langues d’Europe (1968). Héraud estis ankaŭ aktiva membro de la eŭropa novdekstra organizaĵo GRECE, fondita de Alain de Benoist. Liaj politikaj konceptoj trovis favoran akcepton ĉe organizaĵoj de etnaj malplimultoj, sed ankaŭ en la aŭstra Libereca Partio (FPÖ), la itala ("padia") Lega Nord (Norda Ligo) kaj en la Esperanto-movado (kie diversloke eldoniĝis verkoj de li: en La Monda Lingva Problemo kontenci-a', ĉe TEJO[1] kaj UEA amike).

Etnismo kaj Esperanto[redakti]

Moderan varianton de etnismo reprezentas precipe la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), kies fundamenta idea dokumento estas la Deklaracio por etnista humanismo. Diference de la praa etnismo de Fontan, ĉi tiu etnismo-varianto konsideras sin ne-naciisma. Ĝi inklinas al la etnofederaciismo de Héraud, kiu siaflanke pledis por Esperanto kiel interetna lingvo en la alstrebita etnofederacia sistemo[2]. Ĝi ĝenerale akcentas la kulturan sinasertadon de etnoj pli ol la politikan kaj ĝia orientiĝo plej respondas al la 1-a kaj 2-a el la supraj difinoj de Taguieff. La esperantista etnismo-varianto emfazas la supozatan potencialon de Esperanto kiel faktoro por la protektado de etnoj kaj etnaj lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Ne prefere “pleda”?
  2. kaskad-o