Estonteco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stas.png

"Esperanto perdis sian senkulpecon."

~ Verda papo pri Estonteco
Estonteco.png

"Fon teknike vidipunta sey proyekta es realisibile yo nau."

~ Lingvadeplanetisto pri estonteco

"wa'leS ram peDqu'."

~ Klingono pri estonteco

"Via amuziĝemo montras ke vi ne aspektas, sed ja kondutas kiel klaĉema pordistino."

~ iu estontece

"Helpas krako kontre atako."

~ Cheetah

Estonteco estos lando en nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estos ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 3040 kaj 3091 Estonteco sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estos unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝermonta ekde 3089, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 3091 formale reakiros sian sendependecon.

La estonteco membros en NATO ekde la 29-a de marto 3104 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 3104. Ĝi estos sinonimo por pasinteco, laŭ la Sankta Biblio:

Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata. (Predikanto 1:9)

En la estonteco ĉiu parolos la mandarenan denaske kaj Esperanton kiel duan lingvon. Oni ne konfuzu ĝin kun Estonio, proksima ekslando pereinta en la Balta Maro.

Lingvo[redakti]

1400.jpg

La mondo tendencas ne al anglo-lingva unulingvismo, sed al multe pli plurlingva, diversa, kaj eble ne-antaŭvidebla estonteco. La fortoj kiuj pelas la disvastiĝon de anglolingvo baldaŭ pintos, kaj la sekvo estos longa defendo-lukto, dum kiu internacia anglolingvo fariĝos malpli uzata, sed neniu unuopa lingvo prenos ĝian lokon. Estas neniu konvinka kialo por opinii ke la estonteco de anglolingvo diverĝos de la vojo de ĉiuj grandaj mond-lingvoj kiuj antaŭis ĝin, post kiam tiu vojo fariĝos evidenta.

Esperanto de la estonteco[redakti]

Ne reformante fundamentan Esperanton, ni povus havi sur ties Dua Etaĝo malpli regulajn, sed pli oportunajn formojn, nur por provoj kaj diskutoj kaj por estonteco kiam grandega mono permesos enigi surtere novan komunan lingvon kaj rolo de komencantoj ne gravos, gravos praktika uzo.

Estonta lingvo[redakti]

La estonta lingvo havos parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la estontoj, el kiuj plejparto loĝos en la Estonta Respubliko.

Unu el la distingaj trajtoj de la estonta estos ke ĝi havos ion, kio laŭtradicie estos rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estos distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estos, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingos inter longaj kaj longegaj vokaloj en estonta skribo; aliflanke, Plotino havis tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estos senvoĉa plozivo).

Kiel la latva kaj la litova, la estonta uzos la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havos la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzotaj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavos la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifos vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estos malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similos al la vjetnama litero "ơ".

Lingve, la estonta estos ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglo al flegistino. Dum la historio de la Estonteco, la germana forte influos la estontan, ambaŭ leksikone kaj sintakse.

En la estonta, substantivoj kaj pronomoj ne havos genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havos dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ILEIivon, iferivon, iuajnivon, alaskivon, Adelivon, ablativon, transivon, vortivon, fekivon, abelivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordos kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estos (kollasesse majasse).

Strange, en la kazosistemo mankos akuzativo. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estos normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzota por partaj aĵoj).

La verbosistemo ne havos apartan futuron (oni jam estos en la futuro, do uzos la prezencon) kaj havos specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto.

La estonta estos ano de la finna branĉo de la finna lingvo. La estonta ne parencos, kiel multaj personoj kredas, iel genetike al ĝiaj geografiaj najbaroj, al Baltimoro, Litovio, kiel la litova, sed parencos al la finna, parolata trans la finna kulturo, kaj al la hungara. Tamen, ne estas vere ke la nordaj dialektoj de la estonta estos sufiĉe similaj al la finna ke ili povos interkompreni sin.

Estonta lingvo kaj Esperanto[redakti]

1400.jpg

Niaj teoriuloj de la lingvo internacia traktas esperanton kiel internacian ilon por kunligo k interkompreno, kondiĉe utiligatan de difinitaj homgrupoj k en siaj nunaj formoj efikantan en la nuna tempospaco. Ni eĉ ne pretendas, ke la estonta helpa lingvo internacia, kiu jam estos akceptita de ĉiuj popoloj kiel fundamenta helpa ilo por internaciaj rilatoj, sed kiu ekzistos ankoraŭ samtempe k paralele kun lingvoj naciaj, ke tiu estonta lingvo internacia estos tute simila al la moderna esperanto. Ni konsideras, ke esperanto estas nur la ŝtupo al tiu estonta tutmonda helpa lingvo internacia, ke esperanto povas iagrade akceli formiĝon de tiu estonta lingvo internacia - sed ne pli. Ni konsideras, ke estonta helpa lingvo internacia havos senduban influon sur la formojn de estonta lingvo komuna en tiu momento, kiam la liberigita homaro venos al la finformado mem de la tutmonda socialisma socio.

Ekzempla teksto

La Patro Nia

Meie Isa, kes oli Poola juudi,

päritolu silmaarst ja lingvist,

maailma tuntuima,

ja levinuima tehiskeele esperanto looja.

Meie igapäevast leiba anna meile tänapäev,

ja anna meile andeks meie võlad,

nagu meiegi andeks anname oma võlglastele,

ja ära saada meid kiusatusse,

vaid päästa meid ära kurjast.

Sest Sinu päralt on riik ja vägi ja au

nüüd, ikka ja igavesti. Aamen.

Neantaŭvideblo[redakti]

The future ah.JPG

Kolportisto trairas la urbon por vendi novan pulvosuĉilon. Li frapas ĉe la pordo de nova domo, kaj kiam alvenas sinjorino por malfermi la pordon li tuj eniras, ĵetas rubaĵojn sur la plankon kaj diras:

- Mi montros al vi la mirindaĵojn de ĉi tiu polvosuĉilo. Se en du minutoj, ĝi ne enŝuĉas la tuton, mi manĝos tion tute.

- Ĉu vi deziras keĉupon?

- Kial?

- Mi ĵus alvenis en novan domon kaj ĉi tie ankoraŭ ne estas elektra kurento.

Lumfonto[redakti]

1509.jpg

Sen mediaj venenoj kaj elektro, varmblanke lumantaj, senrompaj, senflagraj kaj senbruaj, produkteblaj en ĉia formo kaj koloro kaj krome ankaŭ malmultekostaj - tio estas ecoj kiuj aŭdiĝas kiel la kristnaska deziro de la konsumismo pri la perfekta lumo kaj jen usonaj esperantistoj asertas ke ili kombinis ĉiujn tiujn ecojn en nova lumigilo....

Geedziĝo kaj estonto[redakti]

Virino zorgumas pri la estonteco ĝis kiam ŝi sukcesos edzon.

Viro neniam zorgumas pri la estonteco ĝis kiam li sukcesos edzinon.

Imagesel.jpg

Transportado[redakti]

En estonteco laŭ raporto de 2015 oni rajdos ĉien per aero, kvazaŭ rultabulo, kiu ŝvebas super la grundo.

Estonto kaj inoj (عنوان سيء)[redakti]

Estonteco de la mondo esence dependas de la atento kaj grandanimeco de ties virinoj. Ni havas eksterordinarajn ekzemplojn de virinoj en ĉiuj landoj, de plej famaj ĝis plej simplaj, kaj oni povus komenci per patrinoj. Jen mi ĉi tie oportune elstarigas la grandecon de konfitistino el Goiás, en la vasta interno de Brazilo, la talenta poetino Cora Coralina*1 (1889-1985). Ŝi frekventis nur la unuagradan lernejon kaj publikigis sian unuan verkon kiam ŝi estis 75-jara. La karmemora Cora diris: “Feliĉa estas tiu, kiu transdonas tion, kion li scias kaj lernas tion, kion li instruas”.

Futurologio[redakti]

Futurologio estas la scienco kiu celas antaŭdiri estontajn disvolviĝojn surbaze de ekzistantaj kondiĉoj[1]. Futurologio estas ofte esplorkampo por registaroj kaj entreprenoj en la kunteksto de ilia kreado de strategia politiko.

Sed tio ne estas ĉio.

Futurologio traktas la studon de la estonteco kaj tiel formas la kontraŭon de historio. Futurologio estas ofte konfuzata kun sciencfikcio.

Difino[redakti]

Aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke Ossip K. Flechtheim nomigis la sciencon de la estonteco-esploro kiel futurologio kiam li komencis en la 1940-aj jaroj paroli kaj verki pri tio kion li nomis futurologio[2]. Rolf Kreibich difinis en 2006 futurologion kiel "la scienca okupiĝo pri eblaj, dezirindaj kaj probablaj estontaj disvolviĝoj kaj eblaj dezajnoj, samkiel iliajn kondiĉojn en la pasinteco kaj estanteco."[3] Ĉi tiu difino estas vaste akceptata en la sciencaj futurologiaj medioj tutmonde.

Futurologio kaj lingvopolitiko[redakti]

La biologo kaj futurologo Joel de Rosnay iam deklaris ke: "la mem-elekto de la angla kiel oportuna sed limigita Esperanto, estus probable portempa fenomeno en atendo de individuaj traduksistemoj en reala tempo". Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”.

En ĝiaj esplorlaboroj publikigitaj en marto 2007 (GEAB Ne 13) pri la temo "Kiuj lingvoj la eŭropanoj parolos en 2025," la "Laboratoire européen d’anticipation politique" 2020 (LEAP, Laboratorio Eŭropa de Anticipa Politiko) antaŭvidas la grandan "revenon de la germana lingvo", "la revivigon de la franca lingvo" kaj "la finon de la angla-usona (globish) kiel hegemonia lingvo de la moderneco." kiu ne plu estus socie diskriminacia[4]. En ĉiu decido pri lingvo(j), ideologio, deziro kaj la politiko estas implikitaj, por trejni la sintenojn de akcepto aŭ rifuzo. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.

Futurologio kaj edukado[redakti]

Rolf Kreibich, futurologo
Rolf Kreibich, futurologo

La World Futures Studies Federation<":0" (angla) World Futures Studies Federation (Monda Federacio de Futurologiaj Studoj)</ref> ofertas tutmondajn estontecoprogramojn kaj kursojn en tia maniero ke ĝi konatigos la studentojn kun multaj novaj ideoj kaj manieroj pensi pri "la estonteco" kaj iliaj propraj "preferataj estontecoj", rilate al kernaj demandoj kiel: Kio estas "la estonteco"? Ĉu la estonteco estas tempo ankoraŭ venonta? Aŭ ĉu ĝi estas utopiejo? Ĉu la estonteco havas historion? Ĉu estas nur unu estonteco aŭ ĉu ekzistas multaj eblaj estontecoj? Ĉu eblas antaŭdiri la estontecon? Aŭ ĉu ni kreas niajn proprajn estontecojn: ĉu ambaŭ niajn esperitajn kaj timitajn pensojn, sentojn kaj agojn? Ĉu ni povas pristudi la estontecon? Kaj se jes, kiel? La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.

Organizoj kiel ekzemple Teach the Future[5] (Instruu la estontecon) ankaŭ celas antaŭenigi estontecostudojn en la mezlerneja instruplano por evoluigi strukturitajn alirojn al pensado pri la estonteco ĉe gelernantoj. La pravigo por tio estas ke kompleksa alproksimiĝo al pensado pri antauvido kaj planado por la estonteco estas kerna lertecopostulo kiun ĉiu studento devus havi, simila al legoscia kaj matematika lertecoj.

Metodoj[redakti]

Diversaj metodoj por pristudi la estontecon estas:

  • (kvantaj) modeloj
  • studoj rilate al eblaj scenaroj
  • delphi studoj kaj aliaj partoprenigaj metodoj
  • studo pri teknologiaj aspektoj
  • dialektiko

Krome eblas pripensi diversajn scenarajn studojn rilate al :

  • medicino
  • manĝaĵo
  • klimatŝanĝo
  • energio
  • estonteco
  • socio
  • leĝaro
  • teknikoj de translokiĝo
  • komunikado: futurologiaj principoj povus ankaŭ esti utilaj al 'strategioj por la mastrumado de nova lingvopolitiko en la mondo por pli egalecaj rilatoj inter la lingvoj' (fr. glottopolique) <:2
  • interrilato de homo kaj naturo
  • aeronaŭtiko
  • la rilato inter homoj kaj teknologio

Vidu ankaŭ[redakti]

Futur.jpg

Ne vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  • Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Int. Riĉe argumentita grava traktaĵo de ,Z' aperinta unue en Fundamenta Krestomatio, represita en la OV, p' 276-312.
  • Estonta Eduko. De Ad. Ferriere, e1 la franca trad. Danneii,. 1929, 72 p. "Estas detale pritraktata la nova, puraera lernejo, kie mem la infano serĉas la vojon de sia evoluo laŭ la preskaŭ nesentebla, prudenta direktado de la instruisto." Szilágyi, LM, 1931, p. 126.)

Notoj[redakti]

  1. Bonvolu aldoni novan profilbildon por faciligi renkontiĝojn kun aliaj Amikumanoj.
  2. La UK en Belfasto estas nuligita
  3. Anstataŭe okazos denove reta kongreso.
  4. Forpasis Vladimir Samodaj
  5. La 17-an de aprilo aperis en la retejo de UEA ”Raporto pri progresoj de la Estraro Januaro-Marto 2021”, kiu apenaŭ estis rimarkita en la komitata diskutejo.