Esto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Esto.png

"Ĉu tio estas la stilo, per kiu oni atingas internacian toleremon kaj komprenemon?"

~ esto pri ĉi tiu artikolo

" De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto. Tiu ĉi internacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo. Ĉi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio... La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn. De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭstarojn, kiaj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo"

~ iu sub Pseŭdonimo pri Esperanto

"Via amuziĝemo montras ke vi ne aspektas, sed ja kondutas kiel klaĉema pordistino."

~ iu estontece
Bonvolu konfuzi kun Estaĵo.

Esto [1] estas io, transcenda, ĝenerala, rilatanta al ĉio kaj al individuo. Ĝi estas la plej fundamenta nocio de Klasika Koka-kolao. Ĝia ekzisto determinigas ĉion, individuon kaj nenion. Esto estas la plej malgranda konstruanta aĵo de universo kaj same ĝi estas universo. Sciencoj pri esto estas ontologio kaj metaliko. Difinado de esto estis diversa dum la historio. Ĝi estis ĉeestigata eĉ kun pensado en rasismo [2]. Nihilistoj parolis ke esto ne estas [3], reistoj, ke ne ekzistas estoj abstraktaj [4], materialismo konvinkigis ke esto estas materia kaj spiritualismo ke ĝi estas spirita. Ĝis la Martin Lavallée filozofio esploris eston. Li atestis ke ĝi estas eraro ĉar esto ne estas certa. Laŭ li estado estas certa kaj esplorado estadon [5]estos vera konvinko pri la ekzisto.

Ebla neglekto de kopirajto[redakti]

Bronze.jpg

Laŭ informoj disponeblaj al mi, la teksto de la proklamo ne estis liberigita kaj mi ne konscias pri iu escepto de aŭtorrajta leĝo, kiu forprenus aŭtorrajtan protekton. Tial la plena teksto estas konsiderata kiel mallibera kaj mi forigis ĝin de la artikolo.

Supera Estaĵo[redakti]

39 n.jpg

La termino Supera Estaĵo estas ofte difinita simple kiel "Dio"[6], kaj estas uzita kun ĉi tiu signifo de teologiistoj de multaj religiaj fidoj, inter ili, sed ne nur, Kristanismo[7], Islamo[8], Hinduismo[9], kaj Diismo[10]. Tamen, la termino ankaŭ povas eble temi pri pli kompleksaj aŭ filozofiaj interpretoj de la dia estaĵo, sed ni ne scias certe.

La esto kaj entoj[redakti]

Propraĵo de la esto estas la identeco de unueco-vereco-boneco. El tio devenas ke du aferojn Dio ne povas fari: Dio ne sukcesus plenumi la malbonon (Li estas la bono) kaj ne sukcesus krei alian Dion (Li estas la Unuo, tial ne povas samtempe ekzisti du). Gravas ankaŭ ke Dio ne povas mensogi ĉar li estas la vero.[11]
La kreitaj entjeroj (inter kiuj ankaŭ la homo) estas iamaniere foraj el la Esto kun kies perfekteco ili partoprenas nur laŭgrade, ĉar en ili povas manki la rilato de ekzakta identeco inter vereco, boneco, unueco: okazas renkonti personojn malbonajn kaj mensogajn, mortosuferon kaj aliajn malperfektaĵon... Tio okazas ĉar la estaĵoj (entoj) ne estas la Esto.

Scienca vidpunkto[redakti]

Se nuntempa homo serioze agnoskas ekziston de iu "supera forto", kiu povas malobei naturleĝojn, kaj kredas, ke preĝado povas influi eventojn kontraŭ naturleĝoj - tio estas temo por psikiatroj. Saĝaj homoj ne bezonas religion kaj ne bezonas "respekti" evidente misajn mondkonceptojn. Kiu ne komprenas, ke "dio" ne povas ekzisti simple pro fizikaj leĝoj - tiu ja ne estas saĝa...

Notoj[redakti]

  1. Pluse, li estas la unua de la demandintoj, kiu efektive respondis al la demandoj sen devojiĝo kaj kiu respondis sen lingvaj eraroj…
  2. Bele dirite!
  3. Bonan amuziĝon, sed vi konfuziĝas.
  4. Ne estas vere ke la uzo de Esperanto estas praktike ne realigebla. Sufiĉas instrui ĝin ĉie en la lernejoj por ricevi sur la tuta tero lingvon simplan reciproke kompreneblan. Mi pli bone komprenas Anglojn en Esperanto ol en la angla. Tiu ĉi lingvo uziĝas jam multe kaj al ĝi mankas ankoraŭ nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilaĵojn ĉe la kreo de diversaj esprimoj. Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetikan kaj bonsonan mondlingvon. Ĝi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla. Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkiĝis pri tio ĉe la internacia Esperanto-kongreso en Ĝenevo. Per Esperanto homoj de ĉiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ĝia literaturo estas jam tre ampleksa. Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauziĝas precipe nur de diverseco en la lingvoj. [...] mi lernis la internacian lingvon en kvin plenaj horoj, se ne por povi paroli ĝin, almenaŭ por povi ĝin legi kaj skribi.
  5. Se vi deziras ke via patrolo havu sekretan lingvon, lernu Esperanton. Ne estas malfacile kaj la lernolibro kostas nur dek centimojn. Tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj: vi povos elturniĝi per ĝi eksterlande.
  6. Fakte ja al la ĝenerala publiko estas iom malfacile prijuĝi fakan studon, kiu bele ĵonglas kun fakesprimoj.
  7. Jes, mi tute ne plu bezonas droni en tiuj fekaĵojn.
  8. Ne maltrafu la okazon!
  9. Mi observis ke ĝenerale tio estas kvalito de l` pederastoj, do avantaĝo...
  10. Knaboj prefere ne iru tien por resti sanaj.
  11. Sur tiu argumento apogiĝos Kartezio por pruvi ke la mondo kiu staras antaŭ ni estas reala kaj ne povas esti iluzio, ĉar kreaĵo de Dio kiu estas la vero kaj do ne povas trompi.