Esperanto kaj Ido komparataj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Esperido.png

"Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas."

~ Zamenhof pri Ido kaj Esperanto

La enorma mirindaĵo de Esperanto, estas ke ni vidis naskiĝi lingvo. Kiam Zamenhof donis ĝin al ni, ĝi estis ido sen multaj rafinaĵoj. Kiel ido Esperanto ekde la unua momento de sia vivo povis respiri sed mankis ankoraŭ multo. Dum la lastaj 124 jaroj, la parolantoj kaj skribantoj de E donis al tiu ido nutraĵojn. La ido kreskis. Ĝi lernis ĉiutagajn vortojn, slangojn kaj diraĵojn. Ĝi lernis citaĵojn el nova literaturo en ĝi. Ni povas legi dokumentojn el tiuj jaroj kaj tiel vidi evoluiĝantan lingvon.

Oni ofte demandas "kio pri la diferenco inter Idistoj kaj Esperantistoj? -- Finfine ja ambaŭ parolas tiun strangan artefaritan lingvon". Ĉi tiu artikolo provas montri la ĉefajn malsamojn inter Esperanto kaj Ido, du planlingvoj havantaj rilatajn historiojn, sed apartajn vojojn.

Zamenhof, el omnay propozintoy di projektoy por linguo internacionala, esis la sola, quiu traktis la problemon serioze e praktikale. Kompare kun li, omnay l' altroy esis kae esas diletantoy, hobiistoy, teoriifemoy, por quiuy l' internacionala-linguala problemo esis afero flankala, afero fine ne serioza. Ia inquestanto serchanta informo pri l'internacionala linguo Esperanto ofte trovos aludoin al linguala projeto nomata Ido, di quia la tre mikra suportantaro asertas ke ghi esas revizita oŭ plubonigita versiono de Esperanto.

Esas sate facile demonstrar ke Ido ne esas plubonigo di Esperanto. L' exemploi prizentatay da l' suportanti di Ido (Idistoi) esas neprofunday, simple provanta demonstrari tion ke la vortaro di Ido esas, ye unesma vido, plu familiara por persono quiu konacas la Latinatrayn linguoin, sed plusa exploro indikas ke Ido esas min facile lernari kae uzari. Rezultate pokoi, quiuj atraktesos al la sistemo, restos Idistoi longe.

Sed l' Idisti havas altra defenso: li dicos ke autoritatoza, tia-skope nominata komitato de sciencistoi (kelkafoye li mem dicas linguistoi) inquestabis pri Esperanto kae decidis, ke Esperanto korektigesezu, kae Ido esis la rezultato di ĉi korektigoi. Qvankam on longe konacis ĉi rakonton kiel falsa, on nulatempe dicis ghi en Ido. Do ni rektigezu ghin: Ido ne esas plubonigo di Esperanto sed antiqueskinta plajhiuro introduktita da fraŭdanto. Lua deklino eventis ne pro l' interveno di Esperantistoi ma pro lua propra nesufiĉo.

Statistikoj[redakti]

  1. Kompare kun Ido, Esperanto havas pli multe da parolantoj.
  2. Tamen, ili ĉiuj estas, bedaŭrinde, esperantistoj.
  3. Kompare kun Esperanto, Ido havas malpli multe da Esperantistaj parolantoj.
  4. Tamen Idon, bedaŭrinde, parolas pli multe da Idistoj.
  5. Oni ne devas pagi kotizon por aniĝi en la Ido-movado.
  6. Tamen, neniu ajn volus aniĝi en la Ido-movado.
  7. Ido-literaturo estas plejparte senpaga, dum oni ordinare devas aĉeti Esperanto-literaturon per landa asocio (bezonanta kotizon) kontraŭ nemalgrava kvanto da eŭroj.
  8. Tamen, Ido-literaturo aĉas.
  9. La Ida Vikivortaro estas multe pli granda ol la Esperanta.
  10. Tamen, neniu krom vikivortaristoj scias, kio estas "Vikivortaro".

Esperanto nun estas centoble pli sukcesa ol chiuj aliaj proponoj kune, kaj iu ajn kiu entute apogas internacian lingvon devus subteni Esperanton. (Ni diras "centoble" nur por esti ege prudentaj; probable Esperanto estas dekmiloble pli sukcesa ol chiuj aliaj proponoj kune.)

Komparo[redakti]

KELKAJ FRAZOJ POR KOMPARO:

  • I: Lernar lingui nacionala esas tasko lenta e desfacila.
  • E: Lerni lingvojn naciajn estas tasko malrapida kaj malfacila.
  • I: Toleremi sempre esas pronta konsiderar altra vidpunti.
  • E: Toleremuloj ĉiam estas pretaj konsideri aliajn vidpunktojn.
  • I: Un matino la puerino vidis kati chasanta plura mikra rati.
  • E: Unu matenon la knabino vidis katojn chasantajn plurajn malgrandajn ratojn.
  • I: Ido semblas a me la maxim praktikala de la lingui artificala.*
  • E: Ido ŝajnas al mi la plej stulta de la lingvoj artefaritaj.
  • I: Se vu deziras havar plu multa informi, ni esos felica recevar vua letro.
  • E: Se vi deziras havi pli multajn informojn, ni estos feliĉaj ricevi vian leteron.

(* Dro Melvil Dewey, aŭtoro de la klasifiko decimala biblioteka).

Ĉi tiuj du lingvoj aspektas preskaŭ samaj. La sola grava diferenco estas, ke esperanto havas grandan komunumon. Do mi demandas al idistoj: kial vi ne volas esti membro en tiu granda komunumo?

Epista Malico[redakti]

Esperanto superis Idon nur per propagando mensoga kaj ripetita kiel induktinta trajno preskaŭ hipnotan ĉe ĝiaj inicitoj. Tiel prezentita Esperanto kaŝis ĉiujn aliajn projektojn de lingvoj konstruitaj, antaŭe aŭ poste ellaboritaj science kaj racie fare de homoj specialistaj aŭ ne, kiuj ankaŭ agnoskis la relativan valoron de Esperanto kaj respektas ĝian kreinton. Al tiuj la esperantistaro ne ĉiam repagis, kaj videble ne repagas, la samon. Ja, pro esperantista malica subfosado, la mondo neniam aŭdos pri Tokipono kaj Klingon.