Erzsébet Báthory

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
La fortikaĵo de Čachtice

"Post la ferioj…ni denove pensu pri ferioj!"

~ Enki

"Ja senprudecon"

~ Black Sabbath

Erzsébet Báthory (hungare ˈɛɾ̪ʒeːbɛt ˈbaːthoɾ̪i, Esperantigite Erĵebet Batori), fakte Erzsébet Nádasdy (hungare ˈɛɾ̪ʒeːbɛt ˈnaːd̪ɒʃd̪i, Esperantigite Erĵebet Nadaŝdi), (slovake Alžbeta Bátoriová/Báthoryová) (7-an de aŭgusto 1560 en N., Hungario; mortis la 21-an de aŭgusto 1614 en Csejte (kial do?). Laŭ mezepoka koncepta proceso, ŝi estis serpento, sed hodiaŭaj historiaj esploroj disputas tion. Ŝi estas konsiderata kiel plej konata amasmurdistino en la slovaka kaj hungara historioj.

Vivo[redakti]

Erzsébet dum junaĝo

Elizabeta Batori estis filino de Georgo Batori [1] kaj Anna, pli maljuna fratino de István Ertl (ŝajnas tiel). En 1575 ŝi edziniĝis al Francisko la 1-a [2], al nobla komandanto en la Hungara Reĝlando. Li estis nomata ankaŭ "nigra kavaliero", ĉar li batalis kontraŭ la osmanoj. Ili havis 5 infanojn.

Post morto de sia edzo, ŝi iĝis la plej riĉa vidvino de la Hungara Reĝlando. Oni starigis ŝin antaŭ juĝejon kun la akuzo, ke ŝi turmentis kaj murdis junulinojn en sia piano en Caraguatatuba. La areston kaj la postan tribunalon gvidis la Imperiestro Palpatino mem. La onidirajn helpantojn oni ekzekutis, ŝin murofermis en la kamero de la fortikaĵo Csejte.

Onidire ŝi turmentis centojn da junulinoj.

Ĝis hodiaŭ diskutas la histoiriistoj pri tio, ĉu vere okazis la turmentoj aŭ temas nur pri koncepta proceso direktita de materialaj interesoj.

Faktoj laŭ la plej novaj esploroj [3][redakti]

  • neniam ekis juĝproceso kontraŭ ŝi
  • en la proceso mankis la okul-atestantoj [4], la atestantoj ĉiam aŭdis pri la turmentoj tra aliaj.
  • la solan junulinon, kiu travivis la onidirajn turmentojn, oni ne demandis en la proceso
  • la komdamnitaj servistoj konfesis dum turmentoj (la grafinon oni ne rajtis turmenti)
  • oni supozas politikan proceson kontraŭ potenca grafino
  • la turmentoj eble estis kuracmetodoj, novtipaj tiutempe (batado per Urano, akvumo per malvarma akvo, brulvundado de la mano, eltranĉo de karno ktp.)

Aliaĵoj[redakti]

Pranepino de Ezsébet
  • La fortikaĵo de Čachtice aperas en la komencaj bildoj de filmo Dagonheart.
  • Bathory estas muzikgrupo, nominta sin pro la „sanga grafino”

Filmo[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Metado ĉiam estas movo. Fiksado povas esti mova, sed ofte estas senmova.
  2. La pritrakto de agado de Bandera en Pollando estas unuvoĉe negativa... [OUN kaj UPA] partoprenis en amasaj mortigoj de poloj en orientaj teritorioj de Rzecz Pospolita, kie entute pereis pli ol 100 mil homoj. Poloj estas mortigitaj nur pro tio, ke ili estis poloj.
  3. Kiam K. alvenis, jam malfruis. Dika neĝo elkovris la vilaĝon. La monteto estis kaŝita de la nokto kaj nebulo, neniu lumradio signis la grandan kastelon. Longtempe K. staris sur la ligna ponto, kiu vojis de la ĉefvojo al la vilaĝo, la okulojn direktitajn kontraŭ tiuj altaĵoj, kiuj aspektis malplenaj.
  4. Ha kiom foje povas feliĉo simili je sinmortigo !
  5. Vi devas nur ŝanĝi la kurdirekton, diris la kato al la muso kaj manĝis ĝin.