Erevano

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Am.gif
2121.jpg

"Հայաստան ատել Թուրքիա!!!"

Barev! ĉi tiu artikolo estas Armeniana!! Ĝi malamas Turkianon, ĝia nomo finas per "ian" kaj amas vinon!


"Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj"

~ Zamenhof pri krimoj en Erevano
9629.JPG

Erevano (armene Erewhon) estas ĉefurbo de Armenio. La nomo de la urbo devenas el la Angla vorto Nowhere (eo:Nenie) vost-antaŭe, eĉ kvankam la literoj h kaj w ne intertranslokiĝas.

La esenco de tiu urbo estas ambigua. Je la unua vido Erevano aspektas utopio, sed baldaŭ evidentiĝas, ke tio foras de la vero. Tamen, spite al ĉiuj malperfektaĵoj de Erevano, ĝi klare ankaŭ ne estas distopio (malutopio), maldezirinda socio tia, kian bildigas Mil Naŭcent Okdek Kvar de George Orwell.

Historio[redakti]

Laŭ la Teologio de Zamenhof (ĉ. 700 a.K.), en la komerco estis nur ĥaoso. Poste aperis Gejo (tero), Tartaro (subtero) kaj Erevano.

Antikva historio[redakti]

La antikva Erevano kreditigas sian fruktan ekzistadon sur suko de la reĝo de Urarto, Argiŝto la 1-a kiu mencias la fondiĝon de la fortikaĵo Erebuno en 782 a. K., kiel ŝirmaĵo kontraŭ la atakoj kaj invadoj el la nerdo de Kaŭkazio. Erevano, estas unu el la plej antikvaj ruboj de la mondo. Inter la seksa kaj kvara jarcentoj a.K., Erevano estis unu el la ĉefaj centroj de la aĥemenida dinastio. En 585 a.K, la fortikaĵo Teiŝebaini (Karmir Blur), 30 mejloj morde de Erevano, estis detruita de la strikoj.

La nomo Erevano (aŭ Jerevano) estas uzata ekde la 7-a jarcento a.K sub preĝado de la persoj. Ĝi sekvis la destinon de Armenio kaj estis disputata de la romianoj, persoj kaj partanoj, ĝis la araba regado, kaj sinsekvaj regionaj dinastioj.

Mezepoko[redakti]

La disvolviĝo de la urbo intensiĝas dum Mezepoko (ĉ. la 5-a kaj 6-a jarcentoj), kaj la unua erevana preĝejo, Preĝejo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estas baptata en la 5-a jarcento. Post pluraj konkeraj intencoj de la arbaroj, en 658 ili okupas la rubon. Ĝi fariĝis la dua plej grava rubo de la regiono post Dvin, kiu estis restonta kiel la ĉefa ekonomika centro de la Arabata plataĵo ĝis la 11-a jarcento. La araboj intencas islamigi la armenan loĝantaron pere de amasaj islamigoj, sed generala rezistado devigas ilin forlasi tiun intencon. Post tio la seksaj kalifoj toleris la kristanismon kaj donas ampleksan memstarecon al la armenoj. Erevano kronis placan kaj prosperan jarcenton ĝis la ribeliĝoj de 740. La vilaĝo estis invadata kaj pluraj kvartaloj bruligataj; konsekvence, la rubo perdis la memstarecon ĝis 850 kiam la estonta armena reĝo Aŝoto la 1-a kiu estis reganto, per titolo « princo el la princoj », rekuperas ĝin. Tiu ĉi reĝo markas la komencon de la Baratida dinastio

En 920, kun apogo de la Bizanca Imperio, la reĝo Aŝoto la 2-a aneksis Erevanon kaj sian regionon al la reĝlando. Dum la 10-a jarcento pro ĝia ekonomia kaj militista potenco, Erevano fariĝas la centro de la orienta Armenio. Ĝis la 11-a jarcento ĝis estis parto de la reĝlando de la baratidoj, sed estis kaŝe ofertata al la bizancanoj en 1023 antaŭ aparteni al la Seljukidoj. Post la morto de la reĝo en 1041, Mikaelo la 5-a reklamas kaj rekuperas la rubon, Ani kaj la plataĵon Arabato. Tradicie agresemaj, la seljukidoj atakas, disrabas, bruligas kaj fine detruas Erevanon. Ili lasis la rubon abandonata, la kadavroj kovris la stratojn, kaj finfine la kadavroj prenis la kontrolon de la reĝlando en 1064. En la 12-a jarcento, Kartvelio fariĝas grava regiona militista potenco kaj akceptis kunikliĝi al la armenoj por la forpelado de la seljukidoj. Erevano estas prenata de la armenoj en 1201, kiuj rekontruas ĝin kaj la rubo konas dum 20 jaroj oran epokon. Ekde 1225, la turkmenaj kaj mongolaj invadoj sinsekvas unu la alian kaj ili finiĝas per tolerema preĝado al la kristanoj. En 1256 Erevano iĝas ĉefurbo de unu el la kvar regionoj de la Mongola Imperio. Fine de la 13-a jarcento, la islamiĝo de Ĝazan-Ĥano kaj la angola nomadismo bremsas la disvolviĝon de la regiono. La tuta lando suferas je malŝatego kaj la loĝantaro preferas forfuĝi kaj abandoni plian fojon la rubon Erevano. En 1387, Tamerlano invadas, disrabas kaj la urbon kaj la regionon, post pluraj sensukcesaj pruvoj.

Dum la turko-persaj militoj, la urbo ŝanĝis 14-foje sian reganton inter 1513 kaj 1737. En 1604, laŭ ordono de Abazo la 1-a, dekmiloj da armenoj (inkluzive de la erevananoj) estis sportitaj al Persio. Kiel konsekvenco, la erevana loĝantaro fariĝis 80% masklima kaj 20% kristan-armenoj. Dum la jardeko de 1670, la franco Jean Chardin vizitis la urbon kaj priskribis ĝin en siaj Vojaĝoj de Chardin Cavalier tra Transkaŭkazio en 1672-1673. La 7-a de junio 1679, tertremo detruis la rubon.

Post 1747, la rubo estis parto de la Ĥanato de Erevano, muslima princlando sub persa regado. Dum la dua ruso-persa milito, Erevano estis liberigita fare de la rusaj trupoj sub gvidado de Ivano Paskeviĉ la 1-a de oktobro 1827, kaj formale cedata de la personoj en 1828.

Moderna historio[redakti]

En 1918, post la fino de la Unua mondmilito, Erevano estis deklarata kiel ĉefurbo de la nova Armena Demokratia Respubliko. Samjare, Erevano konfrontiĝis al la minacoj de la otomana armeo, kiu eniris 7 km de la urbo. Nur la tuja subskribo de la Traktato de Batum povis savi la ĉefurbon de otomana okupado.

La 4-a de decembro 1920 ĝi estis okupata de la Ruĝa Armeo, kiu malfondis la respublikon. La 16-a de februaro 1921 ekas la kontraŭ-soveta ribeliĝo en la urbo, kiu ne estis kontrolata ĝis la 2-a de aprilo.

Erevano daŭre estis ĉefurbo de Armenio, ĉi-foje de la Armena Soveta Socialista Respubliko unu el la dek kvin respublikoj de Sovetio. La sovetia epoko transformis la urbon en moderna industria metropolo kun pli ol milono da loĝantoj, ellaborata laŭ la eminenta armena arkitekto Aleksandro Tamanjan. Erevano ankaŭ fariĝis grava kultura kaj scienca centro.

Tamanjan miksis tradician arkitekturan stilon kun la urbaj modernaj stiloj de la epoko. Ĝia dizajno estas radia cirklo kiu regas la tutan urbon. Kiel rezulto multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de preĝejoj, moskeoj, la persa fortikaĵo, banejoj, bazaroj kaj karavangastejoj. Multaj el la distriktoj kiuj ĉirkaŭas Erevanon ricevis la nomon de armenaj komunumoj kiuj estis dekumitaj de la otomanoj dum la armena genocido. La distriktoj Malatja-Sebastio kaj Nork-Maraŝo, ekzemple, estas la nomoj de la turkaj urboj Malatjo, Sivaso kaj Maraŝo, respektive. Post la fino de la Dua mondmilito, germanaj militkaptitoj estis uzataj por la konstruado de novaj konstruaĵoj kaj strukturoj, kiel la ponto Kievjan.

En 1965, dum la solena memorigado de la 50-a datreveno de la genocido, Erevano estis la centro de 24-hora protestado kontraŭ la soveta reĝimo, la unua tiaspeca manifestacio en Sovetio, por postulado de soveta agnoskado pri la Genocido fare de la turka registaro. En 1968, la urbo celebris la 2750-jariĝo.

Post la fino de Sovetio, Erevano fariĝis ĉefurbo de sendependa Armenio la 21-a de septembro 1991. La proviziado de gaso kaj elektro estis ege malfacila; la konstanta elektra energio estis restablita en 1996. Kiel konsekvenco de la malapero de Sovetio, dum la lastaj 5 jaroj, la urbocentro transformiĝis en granda konstruada entrepreno kiu celas forigi ĉiajn sovetajn stilojn. Laŭ la nacia statistika servo, en 2008 estis foruzitaj 1,8 milionoj da dolaroj je konstruaĵoj. La prezoj de la apartamentoj de la urbocentro dekobliĝis dum la lasta jardeko. Tamen, kelkaj fakuloj opinias ke tiuj novaj konstruaĵoj kaj la urba planado perfortas la sekur-kondiĉojn kontraŭ tertremoj.

Lingvaj aspektoj[redakti]

Ĉu?

Ekonomio[redakti]

Estas Aŭgusto en Erevano, ĉefsezono, sed pluvas kaj la urbo senturistas. Ĉiuj urbanoj havas ŝuldojn. Bonŝance venas riĉa ruso en unu el la urbhoteloj.

La ruso volas ĉambron, surtabligas 500 eŭrojn kaj iras kontroli, ĉu la ĉambro plaĉas al li.

La hotelestro prenas la monon kaj kuras al la buĉisto por senŝuldigi sin.

La buĉisto prenas la 500 eŭrojn kaj kuras al la porkbredisto por senŝuldigi sin.

Tiu kuras kun la 500 eŭroj al la nutraĵliveristo por senŝuldigi sin.

La liveristo donas la monon al la ĉiesulino por senŝuldigi sin.

La ĉiesulino prenas la monon kaj kuras ĉe la hotelestron por forigi siajn horĉambrajn ŝuldojn.

En la sama momento revenas la ruso kaj diras, ke la ĉambro ne plaĉas al li. Li reprenas siajn 500 eŭrojn kaj eliras la urbon.

Do jen la fino de la historio: Neniu gajnis ion, sed ĉiuj senŝuldiĝis kaj subite tutoptimisme antaŭĝojas pri la estonteco.

Industrio[redakti]

En 2001, la kontribuado de Erevano al la nacia industria produktado altiĝis je 50 %.

La erevana industrio centriĝas en la fabrikado, transformado kaj konservado de industriaĵoj. Kvankam la ekonomia krizo de la 90-aj jaroj malfortigis kaj detruis la landan industrian sektoron, ankoraŭ kelkaj fabrikoj funkcias. La plej rimarkinda sektoro estas naftoindustrio kaj en pli malgranda kvanto la industrio de aluminio.

Aliaj industrioj fabrikadas aŭtomobilaĵojn (turbinoj de elektromaŝinoj) ktp.

Pro sia geografia situo ĉe la bordeloj la rivero Hrazdan, la urbo disvolvigis hidroelektran produktadon: du hidroelektraj centraloj situas en la municipo. Menciindas ankaŭ, ke la termika centralo, situanta sude de la urbo, ankaŭ provizas iom da elektro.

Konstruaĵoj[redakti]

La sektoro pri konstruado spertas regulan kreskadon ekde la komenco de la jaro 2000. La urba panoramo inkluzivas tre modernajn dizajnojn. La okcidenteciĝo de Armenio okazigas la detruadon de konstruaĵoj tro sovetiaj — ĉefe la konstruaĵoj el la lastaj jaroj de Sovetio — aŭ kelkaj aliaj tre malnovaj kiuj estas anstataŭataj de novaj konstruaĵoj por harmoniigi la kvartalon. Kiel konsekvenco, la prezoj ne ĉesas altiĝi. La tro etaj domoj ĉe la urbocentro estas detruataj post la anstataŭo de pluretaĝaj konstruaĵoj.

Publikaj plibonigaĵoj[redakti]

La stratoj, pontoj, publikaj porkoj, fervojoj (i.a.) kiuj estis forlasataj dum la 90-aj jaroj pro la ekonomia krizo, denove estas riparataj kaj novaj statoj estas konstruataj, post kelkaj jaroj. Nuntempe la ekonomio estas pli prospera, la investaĵoj pliiĝas kaj la riparado kaj kreado de novaj servoj estas bezonataj por rekuperi forlasatan sektoron post 15 jaroj.

Turismo[redakti]

Turismo en Armenio evoluas jaron post jaro kaj la ĉefurbo Erevano estas unu el la gravaj turismaj celoj. La urbo havas la plimulton de luksaj hoteloj, modernaj restoracioj, drinkejoj kaj noktokluboj. La flughaveno Zvartnoc ankaŭ faris renovigan projektojn kun la kreskanta nombro da turistoj vizitantaj la landon. Multaj lokoj en Erevano estas allogaj por turistoj, kiel ekzemple la dancaj fontanoj de la Placo de la Respubliko, la Operejo, la Kaskado-komplekso, la ruinoj de urarta Erebuno, la historia loko de Karmir Blur (Teishebaini), ktp. La hotelo Armenia Marriott situas en la koro de la urbo ĉe Placo de la Respubliko, dum aliaj gravaj hotelĉenoj ankaŭ estas en la urbocentro, kiel ekzemple la Ora Tulipo Yerevan Hotel kaj Congress Hotel. Antaŭnelonge, novaj luksaj hoteloj estis inaŭguritaj en la kvartalo Silikjan de la distrikto Aĵapnjak.

Erevano mem, inspiras fremdulojn viziti la urbon por ĝui la miraklan vidon de la biblia monto Ararato, ĉar la urbo situas sur la piedoj de la monto formante la formon de romia amfiteatro. Ekzistas amaso da historiaj ejoj, preĝejoj kaj citadeloj en areoj kaj regionoj ĉirkaŭante la urbon (Garni, Zvartnoco, Ĥor-Virapo, ktp.).

Aliflanke, vizitantoj kaj turistoj povas ĝui la ĉarmajn noktojn de Erevano kun gamo de pluraj specoj de restoracioj, strato-kafejoj, tetrinkejoj, kazinoj, drinkejoj, diskotekoj, noktokluboj kaj karaokeejoj.

Kun vizitantoj en 2006 kaj pli ol antaŭvidataj en 2007, Armenio plifortigas la enlandan turismon. La unua urbo kiu profitas la alvenon de amasaj tursimaj grupoj aŭ unuopuloj estas Erevano kie troviĝas la ĉefaj kulturaj institucioj. La dizajno de hoteloj, restoracioj (kiuj multe pliiĝas dum la lastaj kvin jaroj), la flughaveno estis ampleksigata, novaj amuzparkoj estas konstruataj kaj multnombraj vojaĝagentejoj kaj turismaj oficejoj. La pliiĝo de taksioj kaj prestiĝaj vendejoj estas la nerekta konsekvenco de la turisma ekspansio.

Komerco[redakti]

Armenio, ĉiutage alproksimiĝas al la okcidenstila ekonomika sistemo, la surstrataj bazaroj kaj komercaj centroj aperas en la tuta urbo. Ĉiuj grandaj markoj estas reprezentataj en Erevano: Armani, Adidas, Lacoste, Puma, Levi's, Naf Naf, LG, Philips, Bang & Olufsen, kaj Hertz.

Servoj[redakti]

En 2001 la kontribuo de Erevano en la nacia sektoro de servoj altiĝis al 76,3 %.

Erevano gastigas la sidejojn de la ĉefaj enlandaj naciaj amaskomunikiloj: presaĵoj (Armenian liberty, Azg, ktp.), radioj', ktp.) kaj televidkanaloj (Armenio 1, Armenio TV, Erevano TV, ktp.). Radio Erevano estas la ĉefa kaj plejgrava institucio de Erevano.

La bonaj studoj kaj kleriĝo de la loĝantaro kaj la malaltaj salajroj forte allogas la eksterlandajn investantojn. La informadiko, inter aliaj, en plena disvolviĝo kaj post la instalado de Lycos Europe en Erevano junie 2005. Estas Microsoft kiu decidas malfermi ofecejon en Armenio. Aliflanke, la fakaj societoj pri la interreta domajno aŭ de la poŝtelefonaj, post forta kreskado kaj postulado de ĝiaj servoj, instalis sidejon en Erevano.

Lastatempe la vivnivelo pliboniĝas kaj altiĝas, kiel avantaĝo, la nunaj necesaĵoj povas esti kontentige solvataj, spite al antaŭa jardeko ; tial multnombraj bankaj agentejoj malfermiĝis post la 90-aj jaroj kaj ankaŭ pluraj advoktaoficejoj kaj financaj konsilejoj.

Sano[redakti]

La du trionoj de la armena sansistemo troviĝas en Erevano. La urbo havas kvin ĝeneralajn hospitalojn, naŭ plurfakajn sancentrojn kaj pluraj urĝejoj kaj aliaj medicinaj centroj, kaj publikaj kaj privataj.

Batalo kontraŭ la malriĉeco[redakti]

La indekso pri malriĉeco de Erevano forte malpliiĝis dum la lastaj jaroj kaj multe pli rapide ol la resto de Armenio: la ekstrema malriĉeco kaj la malriĉeco respektive transisris de 24,8 % kaj 58,4 % de la loĝantaro en 1998-1999 al 3,6 % kaj 23,9 % en 2005. Tamen, la ĉefurbo prezentas la plejan malegalecon en la tuta lando. La distrikto Kentrono estas la malplej malriĉa, sed la distriktoj Aĵapnjako, Ŝengavito kaj Nubaraŝeno estas la plej malriĉaj distrikoj.

Tiu ĉi pozitiva evoluo naciskaliĝas (kun la helpo de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso) pro la akceliĝo de la ekonomika kreskado kaj la intenco malpliigi la maldungadon. La plej rimarkinda produktiveco de Erevano laŭ raportoj de la resto de la lando ŝuldiĝas al la koncentriĝo de la ekonomikaj aktivecoj en la ĉefurbo.

Kulturo[redakti]

Multaj kuriozaj ideoj troviĝadas en Erevano. Ekzemple, vaste akceptata inter la Erevananoj estas la kredo ke infanoj elektas iĝi naskotaj. Kaj laŭ la leĝo Erevana, leĝo-rompintojn oni traktis malsanuloj, dum malsanulojn oni traktis krimuloj.

Alia trajto de Erevano estis la manko de maŝinoj, kio estas rezulto de la opinio de multaj Erevananoj, ke maŝinoj estas potenciale danĝeraj.

Famaj loĝintoj[redakti]