Enciklopedio de Esperanto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu povas antaŭvidi!"

~ Zamenhof pri EdE

"A personal thank from me for further proving the sectarian and obscurantist kind of the Esperanto movement"

~ Usonano

"Mi ne konsentas kun vi, sed mi mortos por protekti vian rajton libere esprimi vian opinion."

~ Liberalulo

Enciklopedio de Esperanto (EdE), eldonita en 1934, estas la bazo de Vikipedio. Ĝi estas aktualega verko, UEA ankoraŭ vendas ĝin, prezo: 15,00 spesmiloj.

Tute senrilata bildo

Oni rajtus enmeti la tuton de la Enciklopedio de Esperanto en la Vikipedion, kaj oni faris tion! Malmultaj artikoloj ne estas la originalaj, sed estis redaktita aŭ eĉ originale de la Vikipedio. La kopiitaj artikoloj simple estas normalaj Vikipedio-artikoloj.

Anonco[redakti]

Post longa pripensado, longa kiel fazanvosto, mi alvenis al tiu ĉi saĝa konkludo, saĝa kiel Salomono mem, ke, tamen, amikoj, ni estu humanaj ! Mi vendas grandan Enciklopedion de Esperanto. Mia edzino konas ĉion kaj eĉ plej bone.

Kunlaborantoj[redakti]

Ne Vidu Ankaŭ[redakti]