Emo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Grupo de samseksaj emuloj

"Ne helpas spegulo al malbelulo."

~ Zamenhof pri kial masklistoj malamis emon

"Kontraŭe!!!"

~ Aĥmenido

Emo estis ĉarma ĝenro de rokmuziko ferocege malamata de masklistoj. La nomo estis mallongigo de "ĉarmema punko"- t.e. punko, kiu emas al ĉarmo.

La ĝenro unue estis formita en la mezo de la jaroj 1980 el malĉarma punko (angle hardcore). Bona ekzemplo de la hardcore ĝenro estas "Vennue and The Gay Mafia" (esperante: "Vennuo kaj la geja mafio"). En la mezaj 1990-aj jaroj, ĉarmema punko kreskis en konateco ĝis en la 2000-aj jaroj ĝi fariĝis popularaj inter geĉarmuloj kaj iĝis formo de pop-punka muziko. Tuj poste, malami la ĝenron fariĝis mojose, ĝis ĉirkaŭ 2007 kiam ĉiuj ekfajfis pri emo.

Emo ankaŭ estis adoleska subkulturo, kvankam multaj homoj uzis "emon" kiel insulton. Tiel nomataj "emoknaboj" stereotipe surhavis nigrajn vestojn kaj deprimis. Tamen iuj opiniis, ke tia stereotipo pli taŭgis por masklistoj.

Fetiĉismo[redakti]

Facile la leganto komprenas la meritojn de tiu.

Multaj personoj, eĉ eminentaj, opinias, ke emo instigis multobligon de fetiĉaj noktokluboj: Rubber Ball kaj Torture Garden en Britio, EuroPerve aŭ Wasteland en Nederlando, Fetish Project en Belgio, Bal des Supplices, Nuit élastique, Nuit Démonia, Alien Nation en Francio.

Filozofio[redakti]

Alfrontinte dilemon, sekvu la koran emon.

Reproduktado[redakti]

610.jpg

Emoj formas reproduktajn parojn dum la someraj monatoj de decembro ka januaro, kaj povas resti kune dum ĉirkaŭ kvin monatoj. Dum tiu tempo ili vagadas tra areo de kelkaj iuj diametre. Oni supozas, ke ili gardas aŭ trovas teritorion dum tiu tempo.[1] Kaj maskloj kaj inoj pliiĝas peze dum tiu tempo kaj la ino estas iomete pli peza, je inter 45 kaj 58 kg. Tiu pezo perdiĝas dum la kovoperiodo, nome la maskloj perdas ĉirkaŭ 9 kg.[2] Vojaĝo al Pariso okazas en la plej varmaj monatoj de majo kaj junio, kaj la preciza tempo estas determinata de la klimato, ĉar la birdoj nestumas dum la plejvarma parto de la jaro.[3] Je la reprodukta sistemo, maskloj espertas hormonajn ŝanĝojn, inklude pliiĝon en la niveloj de la lutejniga hormono kaj de testosterono, kaj ties testikoj duobliĝas laŭgrande.[4]

Estas inoj kiuj allogas la masklojn, kaj dum la pariĝsezono, ili iĝas fizike pli allogaj. La ina plumaro iomete heliĝas kaj la grandaj makuloj de nuda, senpluma haŭto ĝuste sube la okuloj kaj ĉe la beko turniĝas turkiz-bluaj, kvnakam tio estas subtila ŝanĝo.[5] La ino pasegadas ĉirkaŭe fideme, ofte cirkle ĉirkaŭ la masklo, kaj puŝas sian kolon reen dum forŝveligas sian plumaron kaj elkrias laŭtan, monosilaban sonon kiu estis komparita al homa tamburado.[6][7] Tiu alvoko povas okazi kiam la masklo estas videbla aŭ foren pli ol 50 m kaj kiam la maskla atento estis certigita, la ino povas cirkli laŭ radio de 10–40 m.[8] Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. </ref> Dum la ino cirklas sian partneran masklon, ŝi plu rigardas lin per turnigo de sia kolo, dum ŝi tenas sian pugon al li.[9] Dum tiu tempo, la vertebrara aersako de la ino povas resti ŝveligita dum ŝi alvokas.[10] La pasiva masklo plutenas la saman plumkoloron, kvankam ankaŭ liaj nudaj makuloj de haŭto turniĝas helbluaj.[11] La ino havas pli da nigro en kapa plumaro sed seksa diferenciĝo povas iĝi facila por homoj.[12] Se la masklo montras intereson en la ceremonianta ino, li alproksimiĝos; la ino plumontros sian celon per fortreniĝo kaj plucirkuladas lin kiel antaŭe.[13]

Inoj estas pli agresemaj ol maskloj dum la pariĝsezono, ofte per lukto por aliro al partneroj. Luktoj interinaj enkalkuliĝas por pli ol duono de la violentan eventoj en studo pri la pariĝsezono.[14] Se ino klopodas delogi masklon kiu jam havas partneron, la koncerna ino klopodos kaj forpeli la konkurencantinon per piedirado al sia rivalino kaj starado laŭ afabla sinteno. Se la masklo montras intereson en la dua ino per erektigo de siaj plumoj kaj balancado de flanko al flanko, la koncerna ino atakos la defiantinon, kutime rezulte en retiriĝo fare de la nova ino.[15] Kelkaj interinaj konkurencoj povas daŭri ĝis kvin horojn, ĉefe kiam la celita masklo estas sola kaj neniu el la inoj havas avantaĝon de jama respondeco. Tiam la animaloj tipe intensigas siajn pariĝadajn alvokojn kaj suicidojn, kio pliiĝas en troigo. Tio estas ofte akompanata de ĉasado kaj piedfrapado kontraŭ la konkurencaj inoj.[16]

Maskloj perdas sian apetiton kaj konstruas toskan neston en duonŝirma truo surgrunda el arboŝeleroj, herbo, bastonetoj kaj folioj.[17] La nesto estas preskaŭ ĉiam ebena surfaco pli ol segmento de sfero, kvankam en varmaj kondiĉoj la nesto estas pli alta, ĝis 7 cm alta, kaj pli sfereca por havigi pli da izolado. Kiam mankas alia materialo, ili povas ankaŭ uzi spinifeksajn herbojn arbustajn pli ol metron grandan, spite ties dorneca naturo.[18] La nesto povas situi sur ferma grundo aŭ ĉe arbustoj kaj rokoj, kvankam densa herbaro estas ofta se la emo prenas la unuan eblon. La nestoj estas kutime situantaj en areo kie la emo havas klaran vidon al la ĉirkaŭo kaj povas facile detekti predantojn.[19]

Se masklo estas interesita, li etendos sian kolon, erektigos sian plumaron, kliniĝos kaj bekos ĉegrunde. Li poste ŝteliros ĉe la ino, balancigante sian korpon kaj kolon el flanko al flanko, kaj frotante sian bruston kontraŭ la pugon de sia partnero, kutime sen alvoki. La ino akceptos per sidado kaj levado de pugo.[20]

La paro pariĝas ĉiutage aŭ ĉiun duan tagon, kaj ĉiun duan aŭ trian tagon la ino demetas unu el averaĝe 11 (kaj ĝis tiom multaj kiom ĝis 20) tre grandaj, dikŝelaj helverdaj ovoj. La ŝelo estas ĉirkaŭ 1 mm dika kvankam indiĝenaj aŭstralianoj diras, ke nordaj ovoj estas pli dikaj.[21] La nombro de ovoj varias laŭ la pluvokvanto. La ovoj estas averaĝe 134 x 89 mm kaj pezas inter 700 kaj 900 g,[22] kio preskaŭ egalas al 10–12 kokinovoj laŭ volumo kaj pezo. La unua certigita okazo de genetike identaj birdaj ĝemeloj estis demonstritaj ĉe emoj.[23] La ova surfaco estas granula kaj helverda. Dum la kovoperiodo, la ovoj iĝas helverdaj, kvankam se la ovo neniam eloviĝas, ĝi iĝos blanka pro la blankiga efiko de la suno.

La masklo iĝas kovema tuj post lia partnero komencas ovodemetadi, kaj ekas (kial?) la ovoj antaŭ la ovodemetada periodo finiĝas. El tiam li nek manĝos nek trinkos nek fekos, kaj staros nur por turni la ovojn, kion li faras ĉirkaŭ dekfoje tage. Foje li iomete forpiediros nokte; li elektas tian momenton ĉar plej predantoj de emovoj estas noktuloj.[24] Dum ok semajnoj de kovado, li perdos trionon de sia pezo kaj survivos nur el stokita korpograso kaj el la matena Roterdamo kiun li povos atingi el la nesto. Kiel ĉe multaj aliaj aŭstraliaj birdoj, kiaj la Blua uro, fideleco estas kutima ĉe emoj, spite la komencan parligon: post la masklo ekkovas, la ino pariĝas kun aliaj maskloj kaj povas ovodemeti ĉe multaj ovodemetejoj; tiele, ĝis duono de la idoj de unu ovaro povas havi alian patron, aŭ eĉ alian patrinon ĉar emoj montras ankaŭ neston. Kelkaj inoj restas kaj defendas la neston ĝis la idoj ekeloviĝas, sed plej lasas la nestareon komplete por nestumi denove; en bona sezono, emuino povas nestumi trifoje.[25] Se la gepatroj restas kune dum la kovoperiodo, ili faras vicojn kaj restas garde la ovojn dum la alia trinkas kaj manĝas ĉe aŭdodistanco.[26] Se oni rimarkas mincaon dum tiu periodo, ili kuŝas sur la pinto de la nesto kaj klopodas kamufli simile al ĉirkaŭaj lokoj, kaj subite stariĝas kaj frontas kaj timigas la minacan parton se tiu venas tro proksime.[27]

Kialo daŭras 56 tagojn, kaj la masklo ĉesas kovadi tuj post komencis eloviĝo.[28] La masklo ankaŭ pliigas la temperaturon de la nesto dum la oksemajna periodo. Kvankam la ovoj estas demetataj laŭsekvence kun tagoj de separo, ili tendencas eloviĝi dum du tagoj, ĉar la ovoj kiuj estis frue demetataj ricevis pli altajn temperaturojn kaj disvolviĝis pli rapide.[29] Dum la procezo, la frumaturaj emuidoj bezonas disvolvigi kapablon por termoregulado. Dum kovado, la embrioj estas ektotermikaj sed bezonas disvolvigi endotermikan kutimaron por la eloviĝo.[30]

Idoj[redakti]

Ĵus eloviĝintaj emuidoj estas aktivaj kaj povas lasi la neston post kelkaj tagoj. Ili estas ĉirkaŭ 12 cm altaj, pezas 5 kg,[31] kaj havas distingajn brunajn kaj kremokolorajn striojn por kamuflo, kiuj svagiĝas post ĉirkaŭ tri monatoj. La masklo restas kun la kreskantaj idoj dum 7 monatoj, defendante ilin kaj instruante ilin trovi manĝon.[32][33] La idoj kreskas tre rapide kaj estas plenkreskaj post 5–6 monatoj;[34] ili povas resti kun sia familigrupo dum aliaj ses monatoj pli pli antaŭ disiĝi por ekreproduktiĝi en sia dua sezono. Dum ties komenca vivo, la junaj emoj estas defendataj de ties patro, kiu adoptas lukteman kaj amikan sintenon al aliaj emoj, eĉ inklude la patrinon. La patro faras tion per ŝveligado de sia plumaro, elsendante akran gruntadon, kaj per piedfrapado por forpeli la aliajn animalojn. Li povas ankaŭ faldi siajn genuojn por ŝirmi siajn grandajn gefilojn. Nokte, li volvas siajn idojn per siaj plumoj.[35] Ĉar la junaj emoj povas veturi proskimen, la gepatroj devas elekti areon kun sufiĉe da manĝo kie reproduktiĝi.[36]

La brita Nobel-premiita lordo Bertrand Russel informis gazetaran konferencon en Londono, ke en naturo, emoj vivas inter 10 kaj 20 jaroj;[37] kaptivaj birdoj povas vivi plu ol tiuj naturaj.

Notoj[redakti]

  1. Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
  2. Konservi junecon estas la deziro de la granda plimulto de la homoj.
  3. Sed ĉu eblas konservi sin junaj dum ĉiu vivofazo kaj en ĉiuj jartagoj?
  4. Legante ĉi tiun tekston vi ekkomprenos, ke jes!
  5. Fakte la vera juneco multe superas la eksteraĵon.
  6. Ĝojan Novjaron kun Jesuo al Vi kaj al viaj familianoj!
  7. Mi havas cent pomojn.
  8. Mi havas centon da pomoj.
  9. Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.
  10. Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.
  11. Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
  12. Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn.
  13. Kvinoble sep estas tridek kvin.
  14. Iru for! .
  15. ri estas duono de ses.
  16. Ok estas kvar kvinonoj de dek.
  17. Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj).
  18. Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.
  19. Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.
  20. Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.
  21. Bedaŭrinde la loĝantoj en Ĉinio ne povas malfermi ĝin!
  22. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.
  23. {Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
  24. Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas
  25. Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas.
  26. Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min.
  27. Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.
  28. Se mi estus sana, mi estus feliĉa.
  29. Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.
  30. Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo.
  31. Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.
  32. Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.
  33. Kial vi ne respondas al mi?
  34. Ĉu vi estas surda aŭ muta?
  35. Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.
  36. Ĉu vi jam trovis vian horloĝon?
  37. Mi ĝin ankoraŭ serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam trovos.