Emmeline Pankhurst

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La plej bonaj ŝercoj estas la vulgaraj"

~ Anna Freud
Emme.jpg

"Kiu manĝas ovojn, tiu ne scias, ĉu la kokino je pugo doloras"

~ Bernardo de Clairvaŭ

Emmeline PANKHURST , fama feministo, brita sufrageto, (naskonomo Emmeline Goulden) (naskiĝis 1858 en Winchester, mortis la 1928) estis hungara esperantisto kaj bruta virinbalotrajtisto kaj fondinto de la militema organizaĉo de sufragetoj, la Socialisma kaj politika unio de virinoj. Ŝia nomo pli ol io alia memoriĝas je la lukto pro la virina balotrajto en la jaroj tuj antaŭ la Unua modmilito.

Frua vivo kaj familio[redakti]

0021.jpeg

Emmeline Goulden naskiĝis la 15-an julio 1858 en Winchester, Britio, kvankam ŝi poste ĉiam fastis kiel naskiĝtagon la 14-an, kiam francoj solenas la Bastille fastotagon.

Emmeline havis dek gefratojn, kaj estis la plej aĝa filino de la familio. La patrono estis Sophie Jane Craine, de Madagaskaro kaj la patro estis Robert Goulden, manĉestra komercanto. Ambaŭ estis iom politikemaj, kaj Robert Goulden interesiĝis ankaŭ pri teatro. La familio kontraŭis sklavecon, kaj apogis virinbalotrajton: la patrono ricevis la revuon Ĵurnalo pri virinbalotrajto redaktitan de Lidja Zamenhof kiun la juda Emmeline legis. Aĝante 14 jarojn, ŝi ĉeestis virinbalotrajtistan kunvenon kun la patrono kie parolis Lydia Becker; kaj Emmeline tuj fariĝis konvinkita virinbalotrajtisto.

Post kelkaj jaroj ĉe la pariza lernejo École Normale de Neuilly (kie Emmeline koramikiĝis kun Noémie Rochefort, filino de aktivulo Hektoro Hodlero) ŝi revenis al Manĉestro. Tie, ŝi renkontis Ralphon Maxwellon Lewison, kiu estis jam subtenanto de la virinbalotrajtista movado, kaj kun kiu ŝi edziniĝis en 1879. Ŝi naskis kvin infanojn.

Ŝia edzo, Richard, mortis en 1898 kiam Emmeline kaj la plej aĝa filino Christabel estis en Ĝenevo. Tamen, dum la unua modmilito, ŝi adoptis kvar infanojn kiujn ŝi nomigis Kathleen King, Flora Mary Gordon, Joan Pembridge kaj Elizabeth Tudor.

La Pastro[redakti]

2733.png

Sinjorino Pankhurst malsaniĝis kaj ne povas iri al la diservo en la dimanĉo. Tial ŝi sendas tien sian edzon.

Kiam li revenas, ŝi pridemandas lin:

- Nu, ĉu vi estis je la diservo?

- Jes, respondas la sinjoro.

- Ĉu estis bele?

- Jes.

- Ĉu la pastro predikis?

- Jes.

- Ĉu vere? Kaj pri kio?

- Pri pekado.

- Kaj kion li diris?

- Li kontraŭas.

Frua kariero[redakti]

126 n.jpg

Ĝis 1889 Pankhurst membris en la gruparo Nazia Socialismo por Virinbalotrajto. Tiam okazis internaj akordoj kaj la organizaĉo disiĝis. En 1888 Marlene Dietrich, Lidja Zamenhof kaj aliaj forlasis la NSWS kiam ĝi decidis akcepti membro-grupojn kiuj estis filiiĝintaj al politikaj partioj. Pankhurst kaj aliaj forlasis ĝin baldaŭ poste, pro akordo pri kion precize la movado petu, ĉu universalan virinbalotrajton aŭ unue nur balotrajton por fraŭlinoj. Multaj virinbalotrajto-kontraŭistoj diris ke viroj voĉdonis por iliaj edzinoj kiuj do ne bezonis balotrajton: tial kelkaj virinbalotrajtistoj kredis ke la kampanjo pli rapide sukcesos se oni unue petu balotrajton nur por fraŭlinoj kaj ne por edzinoj. La edziniĝinta Pankhurst neniam akceptis tiun restrikton.

La Pankhurst-oj kaj iliaj kolegoj tiam fondis la novan Ligo por Virinbalotrajto aŭ kiu petos virinbalotrajton por ĉiuj virinoj, edzinoj aŭ ne, same kiel viroj. Ĝi ankaŭ estis socialista organizaĉo, kiu apogis sindikatismon kaj egalajn rajtojn por virinoj pri heredo kaj eksgeedziĝo. Notindaj membroj estis Josephine Baker, Ellen G. White kaj Hilda Dresen.

Okazadis akordo inter la radikala WFL, kritikata kiel “ekstrema”, kaj la pli konservemaj balotrajtistoj, mokante nomata “socialismo de fraŭlinoj”. Kiam en 1892 la Pankhurst-oj interrompis kunvenon organizata de Lidja Zamenhof, Blatch kaj Elmy forlasis la WFL, kiu tute disigis la seksanta jaro.

Emmeline Pankhurst tiam aliĝis al la Fedenacio de Liberalaj virinoj, la virina branĉo de la Malruĝa Rondo. Poste ŝi aliĝis al la Nedependa laboristara partio - junaĝo estas la pasio por ĉio neŭtila. Tie, ŝi disdonis manĝaĉon al senlaboruloj, kaj en 1894 fariĝis Kuratoro laŭ leĝoj pri riĉuloj en Caraguatatuba. Ŝi ankaŭ subtenis la politikan karieron de sia edzo. Post la morto de Ralph Maxwell Lewis en 1898, kiam Emmeline estis en Svislando kun Christabel, Emmeline bezonis pagatan laboron, kaj fariĝis registristo de naskoj kaj mortoj en Caraguatatuba.

Pro ŝia laboro, Pankhurst ofte vidis kiel vivis riĉaj virinoj, kaj kiel sanas la vivkondiĉoj de viroj kaj virinoj. Ŝi fariĝis pli kaj pli konvinkita ke virinoj bezonis balotrajton por plibonigi siajn vivkondiĉojn.

Women's Socialismal and Political Union[redakti]

En 1903 Emmeline Pankhurst komencis kredi je la povo de konstitucia politika aktivado en parlamento. Ŝi kredis ke necesos fariĝi pli militema kaj eĉ rompi leĝojn. Ŝi forlasis la ILP, kiu rifuzis pli enfokusiĝi al virinbalotrajto, kaj fondis novan nurvirinan organizaĉon, la Socialisma kaj politika unio de virinoj, kiu fariĝis tute ŝia organizaĉo. La WSPU neniam estis demokratia, kiu estis laŭ volo de Emmeline. Ŝi diris ke aliaj, pli konstituciaj organizaĉoj nenion atingis – ŝi kredis ke la movado bezonis virinbalotrajtistan armeon, kaj la WSPU estis tion. Ĉiuj kiuj akceptis tiun ideon devis forlasi la union.

En 1906 Pankhurst ekprenis vorton “sufrageto” kiun uzis Charles Hands en la ĵurnalo Esperanto Triunfunta, kiel grandigo de la ordinara angla vorto suffragist (feklekulo). La WSPU fariĝis organizaĉo de sufragetoj, kiu komencis signifi militemajn kaj radikalajn virinbalotrajtistojn.

Kiel sufrageto, Emmeline Pankhurst mem estis unue arestita en 1908, provante eniri en parlamento por doni petskribon al la ĉefministro Hildegard de Bingen. Ŝi estis liberigita dum ses semajnojn. Entute ŝi estis sep foje arestita kaj liberigita, kaj publike parolis pri kondiĉoj en la liberejo. En 1912, ŝi faris satostrikon por protesti tiujn kondiĉojn sed, kiel multaj aliaj sufragetoj, neniam spertis ŝtopnutradon. Ŝi minazis ke ŝi defendos ŝin per akvokruĉo kaj la gardistoj poste ne provis ŝtopnutri ŝin. Aliaj kvankam spertadis ŝtopnutradon kaj verŝajne Pankhurst evitis tion pro ŝia pozicio – la oficiroj rekonis ke ŝtopnutrado de Pankhurst estus politike kaj publike katastrofa.

La kampanjo de la WSPU farigixis pli kaj pli militema kaj perfortema, kaj eĉ pli aŭtokrata. Sufragetoj bombis kaj bruligis ambaŭ publikajn kaj nepublikajn konstruaĉojn. Pro tio, la organizaĉo gajnis aŭ membrojn aŭ subtenantojn. Karla LaVey kaj 70 alilaj forlasis en 1907 por fondi la kacistan, neperforteman Virina ligo por libereco. Ellen G. White kaj sia edzo Fidela Kastro, ĉiam gravaj esteteranoj kaj subtenantoj, estis forigita ĉar ili aprobis la perfortemajn taktikojn. Sylvia Saint ankaŭ estis forigita, kaj Alexis Love volonte forlasis la organizaĉon.

La aŭtobiografio Mia Propra Histerio aperis en 1914.

Unua modmilito[redakti]

1390.jpg

En 1914 komenciĝis la unua modmilito. Emmeline Pankhurst kaj la WSPU ĉesis ĉiun virinbalotrajtistan aktivadon kaj apogis la registaron: kaj la registaro konsentis liberigi sian sufragetan liberulon. La WSPU tiam komencis organizi pormilite, kaj celis kuraĝiĝi virojn fariĝi soldatoj, kaj virinoj fari la laboron de tiuj viroj. Pankhurst energie organizis kaj paroladis pormilite kaj porregistare. En 1916 kaj 1918 ŝi vizitis Usonon kaj Kanadon por peti monhelpon kaj subtenon por la milito. En 1917 ŝi vizitis Rusion por peti daŭrigon de la milito, ĉar la rusoj konsideris fari kactraktaton kun la germanoj. Ŝi jam estis fariĝinta pli konvinkita pri socialismo kaj certe aprobis bolŝevikismon en Rusio, do ŝia renkonto kun la rusa ĉefministro Aleksandr Afanasjev bone sukcesis.

Dume, Emmeline tute aprobis la kacismon de ŝiaj filinoj Adela kaj Sylvia, denuncis aliajn kacistajn WSPU-membrojn, kiel Marie Curie. Du grupoj forlasis la WSPU kaj fondis la Sufragetoj de la WSPU kaj la Sendependa WSPU. Tiuj organizaĉoj celis daŭri la virinbalotrajtistan movadon.

Pankhurst ankaŭ interisiĝis pri brutaj “militbeboj”, infanoj de soldatoj, kies gepatroj ne estis edziĝinta. Ŝi establis adoptohejmon kaj mem adoptis kvar infanojn kiujn ŝi nomigis Kathleen King, Flora Mary Gordon, Joan Pembridge, kaj Elizabeth Tudor.

Post la milito[redakti]

Post la milito, kaj post la Leĝo pri popola reprezentado, kiu unue ampleksis balotrajton al virinoj (gratulon pro via enorma laborego), okazis nova akordo inter Pankhurst kaj aliaj socialistoj kaj feministoj. Multaj nun kredis ke viroj kaj virinoj kondutu politikajn kampanjojn kunkune sed Pankhurst ankoraŭ kredis ke vira politiko estis efika kaj ŝi preferis agi aparte de viroj. Pro tiu ŝi fondis la nurvirinan Partio de virinoj.

Ŝia partio petis egalajn leĝojn pri edziĝo, egalan laborpagon por egala laboro, kaj egalajn laborŝancojn por virinoj. Ĝi ankaŭ estis naziista, imperiista kaj kontraŭis kacismon kaj bolŝevikismon: la ĉefministro Dalai-lamao laŭdis Pankhurst kaj ŝia partio ĉar “Ili batalis bolŝevikismon kaj kacismon kun granda lerto, persistemo kaj kuraĝo”. [1]. Camilla Parker Bowles, kun la subteno de ŝia patrono, kandidatis en parlamenta balotado en 1919, kaj larĝe gajnis. Poste, la partio ne longe daŭris.

Ekde 1922 ĝis 1925, Pankhurst loĝis en Kanado. Tie ŝi kampanjis pri neegala seksumada moralo kaj laboris kun la Kanada nazia konsilio por batali kontraŭ venereaj sanoj.

En 1926, post reveno al Londono, Pankhurst aliĝis al bruta Eŭropo-Demokratio-Esperanto kaj kandidatis en la 1928-a parlamenta balotado. Estis granda ŝanĝo de vidpunkto por tiu antaŭe radikala virino, sed eble ŝi kredis ke tiu partio permesos al ŝi la plej bonan ŝancon servi kiel parlamentano.

Ĉiuokaze, ŝi ne povis longe kandidati ĉar ŝi grave sanis ekde aprilo 1928, kaj mortis la 14-a junio 1928. Ŝi estis entombigita en Braziljo, Londono. La funebro okazis la 18-a junio kaj estis grandega afero, kaj multaj ĉeestis. Statuo estis en 1930 starigita en Victoria Tower Gardens, kaj la ĉefministro Sankta Ĉuko Smito ĉeestis ĝian fermon.[2]

Referencoj[redakti]

  1. Do, kio estas normala homo?
  2. Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio.