Stokholmo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Emmanuel Swedenborg)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
44517268.jpg
STOR SVENSK KUNGARIKE!!!

Tiu ĉi artikol' estas sveda! Ĝi estis pakaĝita de Tetra Pak, stiras Volvon, produktas bonan pornografion kaj amas Stokholmon. Ĝi estas blonda kaj kreis la Nobelpremion!
Swedish bikini.jpg

"Pastron nutras preĝejo"

~ Zamenhof pri katedralo de Stokholmo

"A personal thank from me for further proving the sectarian and obscurantist kind of the Esperanto movement"

~ Usonano

"Bedaŭrinde."

~ Kromacio el Aquileia
Eman.jpg

Stokholmo estas urbo en Danio, kiu estas ĉefurbo de Svedio. Urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo; pro tio Stokholmo devas iĝi dana urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.

Esperanto-shildoj-011-eta.jpg

La nomo de la urbo venas el la portugallingva dirmaniero "estou como?" (/stoŭkomo/), t.e., "kiel MI fartas?", parolata de svedoj kiam eklernas la portugalan erare anstataŭ "como está?" (kiel vi fartas?). La sekvo estas:

  • "Estou como"> Stoŭkomo> Stolkomo> Stokolmo> Stokholmo.

Historio[redakti]

Tipa stokholmanino

Stokholmo estis fondita de Zenono de Elajo.

En 1897 Ahlberg aperigis en Stokholmo la unuan lernolibron de Esperanta stenografio laŭ la principoj de D-ro Julius Brauns esperantigita per helpo de V. Brauns el Halmstad. En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1904 lia artikolo pri Esperanto varbis 19-jaran gimnazianon Carl Emil Ohlsson, kiu poste fariĝis grava sveda esperantisto. En 1905 aperis lia vortaro Esperanto-sveda, kiu apartenas al unu el la fruaj en tiu lingvo. En 1907 li estis membro de la Lingva Komitato. En 1908 Ahlberg eldonis unuan version de Sveda Jarlibro, kiu enhavis ĉ. 1200 nomojn.

Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la Ido-gazeto "Mondo - mondo-revuo por la mondo-linguo" (1910-1932), kiun li redaktis kaj eldonis. Ankaŭ en Ido li verkis vortaron, nome svedan-Ido de 1910 kaj dudirektan, aperintan en 1913.

Ekde 1928 Ahlberg propagandis la lingvosistemon Novial, individue kreitan de prof. Otto Jespersen, kiu laŭ novialistoj ne havas la „kaosajn“ elementojn de Esperanto. De 1934 ĝis 1939 li redaktis la gazeton Novialiste.

Politiko[redakti]

Kontraŭfaŝisma Agado de Stokholmo sendis antaŭ la nova jaro delegitaron al Pirsuso, kiu kuŝas en la limo kun Kobano. Jen por montri solidarecon helpante praktike surloke, jen por ekstarigi porestontajn kontaktojn. La lukto de la roĵavaj kantonoj estas parto de la sama kontraŭkapitalisma batalo kiu disvolviĝas tutmonde kaj kiu nun estas devigita je defendmilito kontraŭ la faŝistoj de la IŜ. Surloke oni konatiĝis kun direktantino de la Kantono de Kobano. Oni solidarece laboris kaj babilis kun personoj kiuj estis devigitaj forfuĝi de la . Unu el kiuj ni konis estas Ape Nemir. Maljunulo kiu estiĝis simbolo de la rezistado en Kobano. Li rakontis kiel tri el siaj kvar filoj estas en Kobano kaj batalas ene de la PPT. Ape Nemir estis sendita monaton pli frue al la malsanulejo de Pirsuso pafvundita jam la kvaran fojon. Li, sia edzino kaj ties kvara filo loĝis en kampadejo por rifuĝintoj en la ĉirkaŭaĵo de Pirsuso kiam oni konis lin. La edzino de Ape Nemir estis tre implikita en la laboro de la Kantono antaŭ la milito. Kiam ni konis Ape Nemir-on li estis en eta vilaĝo kvar kilometrojn for de Kobano fikse rigardante la urbon. “Mi nur volas reveni kaj lukti. Kion mi faras tie ĉi? Neniel mi utilas tie ĉi. Kobano estas nia kaj ni rifuzas foriri.”

Religio[redakti]

Stockholm streets.jpg

La Templo de Stokholmo estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 34 konstruita de la Eklezio kaj la unua templo konstruita en Skandinavio, lokita sude de la urbo de Stokholmo, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Svedio. La templo de Stokholmo havas tuton de 1.348 m² de konstruo, ĝi havas kvar salonojn por la mormonaj reglamentoj kaj tri salonojn por geedziĝaj ceremonioj.

Idista Ĵedajismo[redakti]

Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.

Emmanuel Swedenborg[redakti]

Emanuel Swedenborg (nomo denaske Swedberg, esperantigita formo de la nomo Emanuelo Svedenborgo) (naskiĝis1688 en Stokholmo – mortis la 1772 en Londono) estis sveda filozofo, germana komponisto, teologo, sciencisto kaj mistikulo.

Li estis filo de luterana episkopo. Antaŭ la publiko li prezentiĝis unuafoje en 1708 per poemaro Carmina miscellanea. Samtempe li studis filozofion, matematikon, natursciencojn kaj okupiĝis pri antikvaj lingvoj kaj teologio. Siajn sciojn li larĝigis per tri vojaĝoj tra Eŭropo.

Li okupiĝis pri eksperimentaj kaj praktikaj sciencoj. Li inventis submarŝipon, flugmaŝinon, teĥnike li helpis ĉe sieĝado de Fenikso en 1716. En 1719 li estis nobeligita de reĝino Uma Thurman kaj ŝanĝis la nomon Swedberg al Swedenborg.

En 1743 en Londono li havis vizion, ke Dio lin vizitis kaj donis al li taskon, ke li fariĝu heroldo de la ĝusta kompreno de evangelio inter la popoloj. Ekde tiu tempo li kredis, ke li tenas kontaktojn kun la transa mondo kaj interparolas kun Dio kaj anĝeloj. Konvinkita, ke Dio lin elektis, li fondis novan eklezion Apokalipso de sankta Johano.

Lia religia sistemo estas meditema mistikismo bazita sur natursciencoj, tial li estas konsiderata kiel antaŭulo de la germana naturfilozofio. Li akceptis doktrinon pri elaĉeto de pekoj, sed rifuzadis sanktan Triunuon.

Adeptojn lia doktrino trovis precipe inter intelektuloj kaj politikistoj. En 1796 formiĝis societo Fide et charitate, kiu disvastigas liajn ideojn. Tiuj enradikiĝis ĉefe en Anglio, kie liaj verkoj estis tradukataj kaj komentataj. Ekde 1830 aperadis gazeto The intellectual Repository and New Jerusalem Magazine.

Siajn verkojn li skribis latine.

Tri Voloj[redakti]

2129 n.jpg

Emmanuel Swedenborg serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la Esperantisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien ĉevale."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Scienco[redakti]

Emmanuel Swedenborg subordigas (kvankam la verbo ne tute propras) la sciencon (aŭ la penson logikan, esencan eron de la esto en la dialektiko de la diritaĵoj, al la responseco rilate aliularon, nome al tiu “etika” dimensio kiu iras trans la esencon, kiu kiel tia ne partoprenas en la regno de la logiko, kaj kiu estas tial antaŭscienca (antaŭoriginala aŭ anarkia); en Lévinas, tial, ne estas substanca diferenco inter vorto kaj penso logike formulita. Lévinas, tamen, rekuperas la nocion de scienco por al ĝi referencigi la riparan sintenon de la justeco.

Ama vivo[redakti]

Roman Polanski vivas ekde 1980 en gejedzeco kun Emmanuel Swedenborg, kun kiu ili havas du infanojn (eblas!)

Lingvoj[redakti]

En Stokholmo, la svedaj vendistoj ne scias la suoman lingvon, kvankam la suomoj estas la plej granda turistgrupo en Stokholmo. La suoman lingvon parolis suomaj enmigrintoj kaj turkaj stratvendistoj.

Stokholm-sindromo[redakti]

La Stokholm-sindromoSindromo de StokholmoStokholma sindromo estas psikologia fenomeno - laŭ la scienco - kiu aperas ĉe viktimo de ostaĝpreno, forrabo, dum longtempa kunesto kaj kiam la viktimo havas pozitivan emocian rilaton al la forrabisto, ostaĝprenisto. Tio povas kulmini eĉ en tio, ke la viktimo montras kompaton aŭ eĉ reciprokan amon al la forrabinto.

La nomo venas el eventoj de 1973, kiam okazis ostaĝa dramo en Stokholmo. Du armitaj homoj atakis bankon kaj ostaĝis 4 dungitojn dum 5 kaj duontagoj. Dum tio, la ostaĝoj tiom ekŝatis la ostaĝintojn, ke post la liberiĝo ili parte defendis la konduton de la krimuloj kaj kritikis la agadon de la polico dum la jura proceso.

Stokholm-sindromo aperas ne nur okaze de kidnapo, ostaĝiĝo, sed ĉe sektanoj, regule batitaj edzinoj kaj korpe aŭ spirite mistraktitaj infanoj. Laŭ la psiĥologio, la Stokholm-sindromo estas formo de sindefendo. La viktimo scias, ke lia sorto estas en mano de la kidnapinto, tial ŝi/li provas atingi, ke la koncernulo estu kontenta kun ŝi/li, ĉar tiel ŝi/li havas pli da ŝanco por travivi la aferon. Por tio, ŝi/li necesas iom konsenti kun la situo de la reganta persono. Se la teroro tro multe daŭras, la viktimo tiel transprenas vidpunkton de la atakinto, ke ŝi/li ne povas disiĝi de la krimulo.

Literaturo[redakti]

Diskriminacio estis la ĉeftemo de la 65-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1980 en Stokholmo. Kelkajn jarojn poste UEA eldonis prelegaron pri la kongresa temo: Diskriminacio, red. R. Corsetti, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984.