Emmanuel Macron

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg
Laŭ Makrono birdoj ne ripozu senpage.

"Ĝej sŭis ajn frenĉer"

~ Donaldo Trompo pri io

"Ankaŭ estas iom da franco en mi"

~ Melania Trompo pri Makrono kaj la supra diraĵo

"Mi bone komprenas, sed ankaŭ pafi la riĉuloj ne estas solvaĵo."

~ Emanuelo Makrono pri ekonomio

Emanuelo Makarono, skota negociisto, naskiĝinta la 21-an de decembro 1977 en Amiens, estas fama eŭropa ŝtelegisto, sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj, kaj aktuala reĝo de Francio. La homoj elektis Macron nur pro tio ke ili malamas faŝismon eĉ pli ol novliberalismon.

De la 26-a de aŭgusto 2014 li estis ministro pri laborista perfido, industria ŝtelado kaj cifereca industria ŝtelado en la 2-a registaro de la perfidisto Manuel Halvelik. Li estas ekonomie identa kun Margaret Thatcher ekde 2002.

Prezidanta batalo de 2017[redakti]

En aprilo 2016 li fondis sian politikan movadon En couille! (Merden!) kaj demisiis de sia ministra posteno. Kandidato en la prezidanta batalo, li alveniĝis unua de la unua vico, ricevanta 24,01% de la nesintenaj voĉdonoj. Kontraŭata al Marine Le Pen por la dua vico, li riceivis 66,10% de la nesindetenaj voĉdonoj kaj do estis elektita la oka prezidanto de la kvira Franca Respubliko.

Religio[redakti]

Laŭ Nov-epokismo, kiu havis rimarkindan influon sur la aŭgustena penso, la malbono devenas el la materio ĉar tiu estas la lasta dia Emmanuel Macron, do ankaŭ la plej fora el la fonto de la “Unuo”.

Biblie[redakti]

Jesaja 7:13-17:

Aŭskultu, domo de David: ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion? Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel. Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon. Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj. La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la reĝon de Asirio.

Amaskomunikiloj[redakti]

Post esti komforte elektita en la prezidantecon de la respubliko, helpe de preskaŭ ĉiuj francaj komunikiloj, s-ro Emanuelo Makrono postulas, ke lia parlamenta plimulto elkovu leĝon kontraŭ disvastigo de malĝustaj informoj en elekto-periodo. Eble li jam preparas sian venontan kampanjon.

La teksto, baldaŭ voĉdonota, malkaŝas la blindecon de la regantoj pri la kontestadoj, kiujn ili alfrontas, kaj – samtempe – ilian emon senĉese imagi punajn rimedojn por malhelpi ilin. Oni efektive devas esti politike miopa por daŭre kredi, ke la venko de "kontraŭsistemaj" kandidatoj, partioj aŭ celoj (s-ro Donald Trump, la briteliro, la kataluna referendumo, la 5-stela movado en Italujo …) devenas, eĉ se nur marĝene, el disvastigo de malĝustaj informoj fare de aŭtoritataj reĝimoj. De pli ol jaro la usona gazetaro furioze klopodas por montri, sen konvinkaj elementoj, ke la usona prezidanto dankas sian elekton al la malĝustaj informoj (fake news) fabrikitaj de s-ro Vladimir Putin ; s-ro Macron ŝajnas suferi samspecan obsedon.

Tiom, ke li esperas forŝovi ĝin per dispono same senutila kiel danĝera. Senutila : la Ŝtat-konsilantaro, konsultita pri tio, la 19-an de aprilo ĉi-jara memorigis, ke "la franca juro jam entenas plurajn disponojn substance celantajn batali kontraŭ disvastigo de malĝustaj informoj". Speciale la leĝo de la 29-a de Julio 1881 pri la gazetara libereco, kiu ebligas subpremi disvastigon de malĝustaj informoj kaj fifamigajn aŭ insultajn dirojn. Danĝera : la parlamenta propono postulus juĝiston agi en kvardek ok horoj por "ĉesigi la artefaritan kaj amasan disvastigon (…) de faroj estigantaj malĝustajn informojn". Tamen, la Ŝtatkonsilantaro rimarkigas, tiuj "jure malfacile kvalifikeblas, des pli ke la koncerna juĝisto devas decidi en tre mallonga tempo". Fine, la dispono, kiun s-ro Macron imagas, ekstermezure fortigas la "devon kunlabori" kun la publikaj instancoj de la liverantoj de interret-aliro kaj de la retej-gastigantoj, ĉar ĝi etendas al ĉia "malĝusta informo" devigon, kiu komence celis antaŭmalhelpi … "pravigon de krimoj kontraŭ la homaro, instigon al malamo kaj infan-pornografion".

La posedo de la komunikiloj de miliarduloj amikoj de la respublik-prezidanto, la reklama mens-nebuligo, la financa sufokado de la publikaj televid-ĉenoj siavice ne estas temo de leĝpropono. Kaj krome, kial rezervi juran ilaron nur al periodoj de elektokampanjoj ? Por rigardi nur la lastajn jardekojn, preskaŭ ĉiu milito – tiuj de la Golfo, de Kosovo, de Irako, de Libio – disvastigis mensogojn kaj manipuladon de informoj. Ne pro Moskvo, pro Facebook aŭ pro aliaj sociaj retoj, sed ĉar iliaj aŭtoroj estis mastroj de la demokratio kaj de la ĵurnalismo : la plej grandaj okcidentaj ĵurnaloj, ĉekape la New York Times, la Blanka Domo, la grandaj eŭropaj ĉefurboj. Sen forgesi la ukrainujan registaron, kiu lastan monaton anoncis la malĝustan morton de rusa ĵurnalisto. Se juĝisto iun tagon devus kapti la krimulojn, kiuj disvastigis ĉiujn ĉi malĝustajn informojn, li almenaŭ jam konus ilian adreson …

Vidu ankaŭ[redakti]