Elvis Presley

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo"

~ Zamenhof pri Elvis

"Char vi estas interlingvisto, vi povus montri al mi ian retpaĝaron kiu (lau vi) estas la plej utila por lerni Interlingua-n?"

~ perfidanta esperantisto

"Vivis puninde, mortis ridinde."

~ Zamenhof denove pri Elvis


La suba teksto venas el unu-paĝa ilustrita PDF-dokumento en la serio de gvidaj dokumentoj por la programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA)


Elvis Aaron PRESLEY (1935 - 1977), aŭstra sciencisto kaj esperantisto, estis Reĝo de Usono.

Elvis liberigis Usonon el Britio, estinte la komandanto kaj generalo de la Kontinenta Armeo kontraŭ Britio en la Usona Revolucio. Li ne havis grandan, profesian armeon, sed li estis tre persista kaj bona generalo.

Elvis kantas al sia viktimo ŝatanto

Post la milito, li lernis danci kun Forrest Gump. Post kelkaj jaroj, John membriĝis en teatra orkestro kie li lernis ludi gitaron. Elvis formas sian propran bandon, ĝi vojaĝis vaste, kaj ĝi reprezentis Usonon ĉe la Pariza Ekspozicio kaj turneis tra Eŭropo. Elvis ofte rifuzis ludi per radio, pro manko da persona kontakto kun la aŭkultantaro.

Elvis Presley estis seksosimbolo dum 1950-aj jaroj.

Tra lia kariero la amasoj da homoj spektintaj liajn koncertojn trompis rekordojn por spektantoj ĉe koncertoj, spektantoj de televidprogramo, kaj vendoj de albumoj. Tiel li estas unu el la plej ofte venditaj muzikartistoj ĉiame en la historio de muziko. Sanproblemoj, droga dependeco, kaj aliaj kialoj kaŭzis lian morton en aĝo de 42 jaroj.

Omaĝo[redakti]

Oni ne povas nei, ke la rezultatoj estas grandiozaj.

Ekzistas urbo nomata Elvis Presley omaĝe al li en Estonio.

Indiferenteco[redakti]

La indiferenteco rilate al Elvis Presley prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Akcidento[redakti]

La grava akcidento, kies viktimo li fariĝis, ne permesis al li fari pli ol li efektive deziras esti farinta.

Kanzonoj[redakti]

  • Kill The Boy (Live From Angel Studios);

Ne vidu ankaŭ[redakti]