Eldorado

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Plena kaso ŝteliston altiras"

~ Zamenhof
955.jpg

"Io crede que tu es interessate in interlinguistica e vole disveloppar interlingua con le melior tu habilitates"

~ Interlingvaisto

"Ĉu vi pensas, ke mi estas sklavo?"

~ Kuburbano

Eldorado, Teksaso (el la hispana lingvo "la orkolorulo") estas urbo kiu ekzistas en Sudameriko. La urbo komencis ĉirkaŭ 1530 en la Andoj, kie hodiaŭ estas Kolombio, kiam la konkistadoro Gonzalo Jiménez de Quesada trovis la Muiskojn, kiuj nun vivas en Altiplano Cundiboyacense. La notico pri ritoj de Muiskoj alvenis al Kito per la homoj de Sebastián de Belalcázar; ĝi estis miksita kun aliaj laŭdiroj kaj aperis El Dorado ("la orkolorulo"), el indio dorado ("la orkolora indiano") aŭ el rey dorado ("la orkolora reĝo"). Rapide oni fondis Eldoradon kiel lokon, kiu iĝis iom post iom, urbo, regno kaj imperio de tiu orkolora reĝo.

La unua homo kiu serĉis ĝin, estis la konkistadoro Francisco de Orellana. Tre eble li kaj liaj kunuloj torturis indiĝenojn de Peruo por ke ili diru, kie estis la Eldorado, kaj timigitaj homoj indikis la ĝangalon. Orellana trairis ĝangalon je miloj da kilometroj, sed kompreneble trovis tiun oran urbon. Poste li revenis al Hispanio kaj organizis alian ekspedicion por konkeri la malkovritajn landojn. Post sinsekvaj penoj, li mortas dum atako de indianoj.

La pastro kaj kronikisto Gaspar de Carvajal verkis pri la aventuroj de Orellana, sekve miloj da homoj enmigris en la "Eldoradon", kiu iĝis populara en Eŭropo. Eĉ Voltaire verkis pri ĝi en sia Candide.

Kromnomoj[redakti]

0 (1).jpg
  • Arkansas' Original Boomtown;
  • Queen City of South Arkansas;

Famaj loĝintoj[redakti]

Religio[redakti]

En la kazo de Ea tiu transiro okazas pace kaj sendamaĝi la antikvan diaĵon. Marduk akiris la identecon de Aaaaa, la filo de Ea kaj dio de la magio: pro tio Marduk eniris panteonon de urbo Eldorado el kiu origine devenis kaj Ea kaj Asarluhi.

La Bahaismo estis modernigitaj antaŭ la tempo de la Eldorado de Alda Merini.

Ekonomio[redakti]

Estas Aŭgusto en Eldorado, ĉefsezono, sed pluvas kaj la urbo senturistas. Ĉiuj urbanoj havas ŝuldojn. Bonŝance venas riĉa ruso en unu el la urbhoteloj.

La ruso volas ĉambron, surtabligas 500 eŭrojn kaj iras kontroli, ĉu la ĉambro plaĉas al li.

La hotelestro prenas la monon kaj kuras al la buĉisto por senŝuldigi sin.

La buĉisto prenas la 500 eŭrojn kaj kuras al la porkbredisto por senŝuldigi sin.

Tiu kuras kun la 500 eŭroj al la nutraĵliveristo por senŝuldigi sin.

La liveristo donas la monon al la ĉiesulino por senŝuldigi sin.

La ĉiesulino prenas la monon kaj kuras ĉe la hotelestron por forigi siajn horĉambrajn ŝuldojn.

En la sama momento revenas la ruso kaj diras, ke la ĉambro ne plaĉas al li. Li reprenas siajn 500 eŭrojn kaj eliras la urbon.

Do jen la fino de la historio: Neniu gajnis ion, sed ĉiuj senŝuldiĝis kaj subite tutoptimisme antaŭĝojas pri la estonteco.