Ekvatoro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"La Esperanto-movado pereas."

~ Ekvatorano
Bonvolu konfuzi kun Ekvadoro.

La ekvatoro[1] de Tero estas imaga ronda linio, egaldistanca al la[2] norda kaj suda polusoj, kiu dividas la tersurfacon en nordan kaj sudan duonsferojn [3]. Ĝi kuŝas en ebeno, kiu estas orta al la rotacia akso de Tero kaj trapasanta la tercentron. La ekvatoro estas 40 075.7 kilometrojn longa. Sur la ekvatorlinio tago kaj nokto estas egale longaj.

Ne iru al fremda anaro kun via regularo.

Ekvatora Esperanto-Movado: Plimulto da virinoj kaj nur unu Eŭropano![redakti]

La Esperanta mondo[4] en tiu formo, en kiu ni ĝin konis dum la lastaj jardekoj, venas al sia fino, eble eĉ jam venis. La subite akriĝintaj diskutoj pri la sorto de la Jarlibro, Centra Oficejo de UEA, la konvulsia kaj absolute sensenca altigo de la UEA-kotizoj, la komato de TEJO, la morto de plurdekoj da fakaj kaj landaj sekcioj-asocioj — ĉio ĉi estas parto de tutmonda procezo, kiun oni apenaŭ rajtas nomi ”krizo” — ĝi estas kompleta malapero.[5]

Plej grave subtaksita estis la falo de intereso al Esperanto, kio siavice estas kaŭzita de la tutmondiĝo, la fulmrapida evoluo de la interreto kaj la domina disvastiĝo de la angla lingvo[6].

Antaŭparolo liberigas de postparolo[7].

Enkonduko de Esperanto en lernejojn kiel plenrajta fremdlingvo savus Esperanton[8]. Tamen neniu luktas pri tio[9].

Ne sufiĉas vendi librojn al jamaj esperantistoj. Mi parolas pri pli grava afero – vendi la lingvon al homoj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin. Sen tio Esperantujo formortos fizike kaj tio jam okazas[10].

Jen jam du kialoj esti optimisma pri la estonto de la Esperanto-movado! Estas multaj aliaj. Mi provas krei superrigardon de novaj iniciatoj, ĉar esperantistoj ofte ne scias pri ili. Sed estas multaj, kredu min. Io moviĝas en Esperantujo kaj nepre ne ĉio en negativan direkton!

Hodiaŭ Esperanto ekzistas en la grandaj kongresoj, en pasporta servo, en klasikaj medioj kaj plejparte en la interreto. La Duolingo kurso daŭre kreskas, jutubistoj kaj podkastistoj daŭre producas mediojn en esperanto. Esperanto certe vivas, nur nenio volas esti membro en io klubon. Eble ni pensu pri alaj formoj de organizo, exzemple independaj grupoj por mallongaj projektoj.

Gratulon!

Konkludo[11][redakti]

La teksto estas iom surpriza, ne pro la enhavo, sed pro la ofta manko de bona motivigo de la unuopaj asertoj[12]. En multaj kazoj la asertoj ŝajne ne konformas kun la reala mondo[13].

Ne plu ekzistas malsamaj homaj rasoj[14]. Interese estos vidi kiel ili laboros.[15]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
  2. El kio ni ŝajne povas indukti, ke nur virinoj kaj neniu eŭropano estus kompleta progreso.
  3. Doni la scipovon de la angla al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. (...) Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.
  4. La angoro, kiu nin premas, devenas de nia netaŭgeco pri esti nur homoj.
  5. En tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la angla-saksa kapitalismo.
  6. Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
  7. Hazarde ĉi-matene mi renkontis la uzon de la vorto ŝanelo. Mi kontrolis en piv kaj ĝi diras: ŝanel/o ⚓ La plej profunda parto de rivero aŭ de mara pasejo, kiu estas signalita per lumturoj, lumŝipoj, buoj ks: *enira ŝanelo de profunda haveno* . Kion vi opinias? Amike
  8. Animtrankvileco estas ĉarma formo de memfido.
  9. Ne nepre.
  10. Mi zorgas, ke mia umbiliko estas pereonta…
  11. Jen almenaŭ ia progreso.
  12. Dankon pro la advizo.
  13. Unu problemo de la teksto estas en la vorto "movado".
  14. Kia Blago!
  15. Evildea pensas ke la morto de Esperanto organizoj estas bona afero por esperantujo kaj mi konsentas
  16. La Titaniko de la movado jam longan tempon subakviĝas, sed tio apenaŭ estas kulpo de iuj konkretaj esperantistoj, des malpli de la foririnta UEA-estraro.
  17. La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for, kaj nova tempo pli sukcesa malverŝajne venos.
  18. Li estas bravulo en sia angulo.
  19. En propra angulo ĉiu estas fortulo.
  20. Ĉiu angulo kun sia sanktulo.
  21. Li estas bravulo en sia angulo.