Ekonomiko

El Neciklopedio
(Alidirektita el Ekonomio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon"

~ Zamenhof pri Ekonomiisto

"Tu non debe defender Interlingua contra mi, proque io non lo attacca!"

~ Interlingvisto

"Laboro por Ido estas laboro kontraŭ Esperanto"

~ Ekonomikisto

"Ne mi vandalas, sed vi vandalas"

~ iu pri vi

Ekonomiko estas troigitaj aŭ neraciaj pensoŝablonoj, kiuj, laŭ kogna psikologio, daŭrigas la efektojn de psik-malsanajn statojn, precipe deprimon kaj anksiecon. EkonomiistoEkonomikisto estas sadika ulo, kiu deziras sklavigi kaj mortigi la tutan homaron. Temas pri gravuloj kiuj tre ofte inspiris la misagadon de politikistoj kaj regantoj, kaj pro tio iamaniere regas la mondon.

Ekonomistoj ne scias tajpi sur skribmaŝino. Mi konis unun, kaj tiu preskaŭ rompis al si la manojn dum tio.

09876.jpg

Ekonomikaj leĝoj[redakti]

12651070445.jpg

Ekonomistoj ĉiam estas gviditaj de neŝanĝeblaj kaj neeraraj leĝoj, ekzemple:

  • Ŝtata administracio estas kiel bonboniero en nutraĵdeponejo: vi devas forŝiri, kio estas forŝirebla, antaŭ ol ili trovos vin.
  • Kun reformo tio estas kiel kun porko. Se vi volas reformi la porkon en fumaĵitan staton, vi devas unue mortigi ĝin.

Scienceco[redakti]

Ekonomiko estas la scienco, kiel komputiko aŭ lingvistiko.

Politika ekonomio[redakti]

La Kapitalo, la unua volumo de la ĉefverko de Karl Marx
Adam Smith estis filozofo kaj fondinto de la klasika ekonomika skolo.
David Ricardo estis reprezentanto de la klasika ekonomika skolo.

La esplorobjekto de la marksisma politika ekonomio estas historie disvolviĝantaj kaj anstataŭantaj unu la alian sociaj manieroj de produktado, aŭ sistemoj de produktadaj rilatoj.

La metodo de la marksisma politika ekonomio estas la dialektika metodo kiel reflekto de la objektiva dialektiko (ĝeneralaj leĝoj de iĝado, evoluo kaj pereo) de produktadmaniero.

La fonto de la marksisma politika ekonomio estis la politika ekonomio de Adam Smith kaj David Ricardo, speciale, la ellaborita de ili labora teorio de valoro.

La ĉefa objekto de esploro de Markso kaj Engelso en sfero de politika ekonomio estas la kapitalisma produktadmaniero (kvankam dum ĝia esplorado Markso kaj Engelso metis komencon ankaŭ por politika ekonomio de antaŭkapitalismaj produktadmanieroj).

La ĉefa verko, esploranta la kapitalisman produktadmanieron, estas "La kapitalo" de K. Markso.

Varo kaj valoro, la labora teorio de valoro, konkreta kaj abstrakta laboro[redakti]

La deirpunkto en esploro de kapitalismaj produktadaj rilatoj ĉe Markso estis analizo de la varo, ĉar la varo historie kaj logike antaŭas la kapitalon, estante ties ĝerma formo.

Varo estas produkto de laboro, produktita por interŝanĝo.

Varo estas, 1-e, aĵo, kontentiganta iun bezonon de homo; 2-e, aĵo, interŝanĝata al alia aĵo. Utileco de aĵo faras ĝin uzvaloro.

Kiel uzvaloroj varoj diferencas nur kvalite, ĉar ili kontentigas malsamajn bezonojn de homoj, sed ne diferencas kvante, ĉar ili estas heterogenaj kaj rekte ne kunmezureblaj.

Valoro de varo fenomene montras sin kiel interŝanĝvaloro, t. e. kiel eco de varo interŝanĝiĝi al aliaj varoj.

Interŝanĝvaloro... estas antaŭ ĉio rilato, proporcio en interŝanĝo de iu kvanto da uzvaloroj de unu speco al iu kvanto da uzvaloroj de alia speco. Ĉiutaga sperto montras al ni, ke milionoj kaj miliardoj da tiaj interŝanĝoj egaligas ĉiam ĉiujn kaj ĉiajn, plej diversajn kaj nekompareblajn inter si, uzvalorojn unu al la alia. Kio do estas komuna inter tiuj malsamaj aĵoj, ĉiam egaligataj unu al la alia en difinita sistemo de sociaj rilatoj? Komuna inter ili estas tio, ke ili estas produktoj de laboro. Interŝanĝante produktojn, homoj egaligas plej malsamajn specojn de laboro.

Do, la esenco de valoro estas la realigita kaj materiigita en varo socia laboro de varproduktantoj.

Produktado de varoj estas sistemo de sociaj rilatoj, en kiu apartaj produktantoj kreas malsamspecajn produktojn (socia divido de laboro), kaj ĉiuj ĉi produktoj estas egaligataj unu al la alia dum interŝanĝado. Sekve, tio komuna, kio estas en ĉiuj varoj, estas ne konkreta laboro de iu fako de produktado, ne laboro de unu speco, sed abstrakta homa laboro, la homa laboro ĝenerale. Tuta labora forto de difinita socio, prezentita en sumo de valoroj de ĉiuj varoj, estas la sama labora forto: miliardoj da faktoj de interŝanĝado pruvas tion. Kaj, sekve, ĉiu aparta varo montriĝas nur kiel certa ono de socie necesa labortempo.

Socie necesa laboro (labortempo) estas laboro, elspezata por produktado de iu varo ĉe socie normalaj (mezumaj) kondiĉoj de produktado, t. e. ĉe:

  1. mezuma nivelo de teĥniko,
  2. mezuma intenseco de laboro kaj
  3. mezuma lerteco de laborantoj.

Grandon de valoro determinas kvanto de socie necesa laboro, aŭ labortempo, socie necesa por produktado de difinita varo, de difinita uzvaloro.

La leĝo de vara produktado, regulanta interŝanĝadon de varoj konforme al kvanto de socie necesa laboro, elspezita por ilia produktado, nomiĝas leĝo de valoro.

Do, la duecan karakteron de la varo (uzvaloro kaj interŝanĝvaloro) determinas la dueca karaktero de laboro de varproduktantoj.

Uzvaloro de varo estas rezulto de konkreta laboro, t. e. de iu utila laboro, kreanta aĵon, kontentigantan tiun aŭ alian bezonon de homo. Ĝuste specifecoj de iu speco de konkreta laboro determinas specifan uzvaloron de ĝia produkto.

Tamen interŝanĝan valoron (aŭ simple valoron) de varo kreas abstrakta laboro. Abstrakta laboro estas laboro ĝenerale, laboro en ajna formo kiel elspezo de homaj fortoj; abstrakta laboro estas kvanta karakterizaĵo de laboro de produktantoj de malsamaj varoj, abstraktanta kvalitajn diferencojn. Tial ĝi permesas egaligi unu al la alia varojn, kiuj estas produktoj de plej malsamaj specoj de laboro.

Abstrakta laboro estas socia, ekonomia fenomeno, propra nur al vara produktado. En vara produktado varoj, kiel rezultoj de elspezo de laborforto de senperaj varproduktantoj, plenumas specialan socian funkcion — ligas produktantojn inter si per merkato.

Nur per interŝanĝo de varoj surbaze de la leĝo de valoro iĝas ebla socia takso de rezultoj de mastrumado de apartaj produktantoj. Tiamaniere, ekonomiaj rilatoj inter homoj en kondiĉoj de vara produktado, bazitaj sur privata proprieto, neeviteble ricevas formon de rilatoj inter aĵoj. Okazas tiel nomata materiigo de produktadaj rilatoj, vara fetiĉismo, mistika rilato al varo kiel al supernatura forto; ĝin naskas la vara formo, kiu ŝirmas tion, ke varproduktantoj dependas de la merkato.

Kapitalo kaj plusvaloro[redakti]

"Sur certa ŝtupo de evoluo de vara produktado mono iĝas kapitalo. Formulo de vara cirkulado estis: V (varo) → M (mono) → V (varo), t. e. vendo de unu varo por aĉeto de la alia. Ĝenerala formulo de kapitalo estas, male, M → V → M', t. e. aĉeto por vendo (kun profito). Markso nomas plusvaloro tiun kreskon de komenca valoro de mono, sendata en cirkuladon. La fakto de tiu "kresko" de mono en kapitalisma cirkulado estas komune konata. Ĝuste tiu "kresko" transformas monon en kapitalon, kiel specialan, historie determinitan, socian rilaton de produktado" . Ne sufiĉas nur instrui. Do, kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron.

Plusvaloro ne povas aperi el vara cirkulado, ĉar tiu konas nur interŝanĝon de ekvivalentoj, ne povas ĝi aperi ankaŭ el altigo de prezo, ĉar reciprokaj perdoj kaj gajnoj de aĉetantoj kaj vendantoj ekvilibriĝus, dum temas ĝuste pri amasa, mezuma, socia fenomeno, sed ne pri individua. Por ricevi plusvaloron, «posedanto de mono devas trovi en merkato tian varon, kies uzvaloro mem havus originalan econ esti fonto de valoro», tian varon, procezo de uzado de kiu estus samtempe procezo de kreado de valoro. Kaj tia varo ekzistas. Tio estas labora forto de homo. Ĝia uzado estas laboro, kaj laboro kreas valoron. Posedanto de mono aĉetas laborforton kontraŭ ties valoro, kiun determinas, samkiel valoron de ajna alia varo, socie necesa labortempo, necesa por ties produktado (t. e. valoro de vivtenado de laboristo kaj de lia familio). Aĉetinte laborforton, posedanto de mono rajtas uzadi ĝin, t. e. laborigi ĝin dum tuta tago, ekzemple, dum 12 horoj. Tamen laboristo dum 6 horoj ("necesa" labortempo) kreas produkton, kompensantan lian vivtenadon, kaj dum sekvaj 6 horoj ("plusa" labortempo) kreas nepripagitan de kapitalisto "plusan" produkton aŭ plusvaloron. Sekve, en kapitalo, el vidpunkto de produktada procezo, necesas distingi du partojn: konstantan kapitalon, elspezatan por produktadaj rimedoj (maŝinoj, laboriloj, kruda materialo k. t. p.) — ĝia valoro (tuj aŭ po partoj) senŝanĝe transiras al preta produkto — kaj varian kapitalon, elspezatan por laborforto. Valoro de tiu kapitalo ne restas senŝanĝa, sed kreskas en procezo de laboro, kreante plusvaloron. Tial por esprimo de grado de ekspluatado de laborforto fare de kapitalo necesas kompari plusvaloron ne kun tuta kapitalo, sed nur kun varia kapitalo. Kvoto de plusvaloro, kiel nomas Markso tiun rilaton, estos, ekz., en nia ekzemplo 6/6, t. e. 100%. Laŭ tiu takso TEJO nun havas proksimume kvin mil membrojn, sed preciza nombro daŭre ne haveblas.

Kapitalo aperas sur tia ŝtupo de vara produktado, kiam laborforto iĝas varo.

Historia premiso de apero de kapitalo estas, unue, akumulo de certa monsumo en manoj de apartaj personoj ĉe relative alta nivelo de evoluinteco de vara produktado ĝenerale kaj, due, ekzisto de laboristo, "libera" en du sencoj, libera de ajnaj baroj aŭ limigoj de vendado de laborforto kaj libera de tero kaj ĝenerale de produktadaj rimedoj, senmastruma laboristo, laboristo-"proleto", kiu ne povas ekzisti alie, ol per vendo de sia laborforto. En viaj pripensoj pri la graveco de edukado por plena formiĝo de individuo — koncerne liajn sociajn devojn kaj liajn respondecojn kiel mondcivitano — ĉu vi konsideras, ke necesas reformo en la tutmonda instruado?

K. Markso demonstris kvalitan diferencon inter konstanta kaj varia kapitaloj, t. e. inter tiu parto de komence avancita kapitalo, kiu estas destinita por akiro de produktadaj rimedoj, kaj tiu ĝia parto, kiu estas uzata por aĉeto de laborforto. Li montris, ke produktadaj rimedoj mem ne kreas novan valoron. En procezo de produktado ilia valoro nur estas transportata al nove kreata produkto (varo) sen ajna alkresko. Novan valoron kreas specifa varo — laborforto en procezo de ĝia uzado, t. e. rezulte de laboro de dungitaj laboristoj. Tiamaniere, valoro de produktadaj rimedoj (konstanta kapitalo — c) restas en procezo de produktado senŝanĝa, kaj valoro de laborforto (varia kapitalo — v) kreskas je grando de plusvaloro (m). Dum konstanta kapitalo servas nur kiel premiso por kreo de plusvaloro, varia kapitalo kreas plusvaloron. La divido de kapitalo al konstanta kaj varia unuafoje estis farita de Markso. Ĝi montras, ke nur dunga laboro kreas plusvaloron, senkompense alproprigatan de kapitalisto; la fonto de kapitalisma profito kaj de enspezoj de ĉiuj ekspluatantaj klasoj estas nepripagita laboro de dungataj laboristoj.

Pligrandigo de plusvaloro eblas per du ĉefaj artifikoj: per plilongigo de labortago ("absoluta plusvaloro") kaj per mallongigo de necesa labortago ("relativa plusvaloro"). Se via respondo estos jesa, certe vi interesiĝos pri la artikolo “Ne sufiĉas nur instrui”, de la verkisto Paiva Netto. Jen estas tio, kion li indikas kiel direkton por elvolviĝo de tiu pripenso.

Mezuma profitkvoto kaj prezoj de produktado[redakti]

En la 3-a volumo de "La kapitalo" estis solvita la demando pri kreiĝo de mezuma profitkvoto surbaze de la leĝo de valoro.

Oni diskutas, ke kapitaliston ne interesas diferenco inter konstanta kaj varia kapitaloj, ĉar por li ili ambaŭ estas nur investo de mono. Tial kapitaliston interesas precipe profitkvoto — rilato de plusvaloro (profito) al la tuta kapitalo, investita en la entreprenon.

En diversaj fakoj de produktado kapitaloj povas doni diversajn profitkvotojn. Tamen ĉiu kapitalisto strebas ricevi pli grandan profiton rilate al tuta investita kapitalo (sendepende de ties konsisto). Tial ĉe eblo de libera transiro de kapitalo el unu fako en alian okazas transfluo de kapitalo el fako kun malpli granda profitkvoto en fakon kun pli granda profitkvoto. En tiuj fakoj, en kiujn okazas alfluo de kapitalo, kreskas produktado de varoj kaj pro konkurenco okazas malkresko de prezoj; kaj inverse, en la fakoj, el kiuj okazis forfluo de kapitalo, produktado malkreskas, sekve, prezoj kreskas kaj okazas altiĝo de profitkvoto. Tiamaniere, konkurenco inter kapitaloj kaj ilia libera transirado el unu fako en alian kondukas profitkvoton al la mezuma.

Pro tio, kvankam "sumo de valoroj de ĉiuj varoj de donita socio egalas al sumo de prezoj de varoj"[1], tamen "en apartaj entreprenoj kaj apartaj fakoj de produktado varoj, sub influo de konkurenco, estas vendataj ne laŭ iliaj valoroj, sed laŭ prezoj de amasproduktado (aŭ produktadaj prezoj), kiuj egalas al elspezita kapitalo plus mezuma profito". Klaku sur la ligilon ĉi-sube por legado kaj lasu vian komenton.

Tiamaniere, ĉar profito, ricevata de kapitalistoj de aparta fako, iĝas ne egala al plusvaloro, produktata en tiu fako, evidentiĝas, ke kapitalistoj de unuj fakoj alproprigas parton de plusvaloro, produktita en aliaj fakoj. Tio signifas, ke la klaso de kapitalistoj entute ekspluatas la klason de laboristoj entute.

Altiĝo de rendimento de laboro signifas pli rapidan kreskon de konstanta kapitalo kompare kun la varia. Kaj ĉar plusvaloro estas funkcio de nur sola varia kapitalo, do estas kompreneble, ke profitkvoto (rilato de plusvaloro al la tuta kapitalo, sed ne al ties nur varia parto) havas tendencon al malkresko. Markso detale analizas tiun tendencon kaj vicon da ŝirmantaj ĝin aŭ kontraŭagantaj al ĝi cirkonstancoj. Via opinio estas ĉiam bonvena.

Geedza Ekonomio[redakti]

Krak des Chevaliers en hodiaŭa Sirio

Geedzeco: „Insulo de amo, ĉirkaŭita per oceano da elspezoj.“

Ekonomio[redakti]

Ruinoj de burgo Belvoir

Konsisto de la urboj en Jerusalema reĝlando, miksita kun la italaj komercistoj, kondukis al evoluo de ekonomiko prefere al la komerca ol al agrara direkto. Agrikulturo post falo de orientromia imperio stagnis, sed malgraŭ tio ĝi donis al la loĝantaro apud la marbordo nutraĵojn. La palestina enlando estis plimulte dezerta kaj la agrikulturo estis kulturebla nur sur kelke da lokoj en Galileo kaj apud rivero Jordano, kie oni kulturis sudajn fruktojn. Kiel unu el malmultaj plantaĵoj, kiun la krucistoj importis al Oriento, estis vinbero. Ĉar la islamanoj drinki vinon ne rajtas, ili eĉ ne kulturis ĝin en siaj landoj.

La regiono de Palestino estis ĉiam en la historio la kultura kaj komerca krucvojiĝo; kaj nome precipe tiutempe, kiam la krucista Transmarejo fariĝis nodo de la komerco inter kristanisma Eŭropo kaj Oriento. La krucistoj devis eklerni komerci kun siaj islamaj najbaroj komerce eliri. La Siria enlando bezonis komerci kun Eŭropo, kien kondukis la vojo tra la palestinaj havenoj, el kio la krucistoj prenis pagojn. Necese estis ankaŭ certigi sekurecon al la islamaj karavanoj en la teritorio de Jerusalema reĝlando, loĝigado en la urboj kaj bona traktado. En la ekonomikon en la krucista reĝlando senĉese pli enpenetris templanoj, kiuj jam en la 12-a jarcento laboris kun kredumo kaj konstruis ampleksan reton de bankoj, en kiu ili donis servojn senrilate al nacieco kaj religio.

Ekonomia libro[redakti]

En librovendejo iu viro inspektas libron kies titolo estas "Kiel eviti pagi viajn impostojn".

La librovendisto diras:

"Lia dua libro baldaŭ aperos."

"Ĉu?" diras la aĉetunto. "Kaj kiel ĝi titoliĝas?"

" Miaj 10 jaroj en malliberejo."

Buĝeto[redakti]

Ĉiuj seriozaj organizaĵoj kaj entreprenoj faras anticipan planon pri siaj enspezoj kaj elspezoj por vidi, kiom da mono ili povas uzi por diversaj agadoj kaj aktivaĵoj. Tiu plano nomiĝas buĝeto, kaj ĝi plej ofte estas farata por unu jaro anticipe.

27046889 n.jpg

La remalkovro de la frateco en la ekonomio[redakti]

La gravaj nuntempaj krizoj ekonomiaj naskiĝas el la iompostioma malapudigo de Dio kaj de la proksimulo en la avida serĉo de la materiaj bonoj. La nuntempa krizo estu favora okazo por reakiri la virtojn de la prudento, de la sobreco, de la justeco kaj de la forteco.

Ekonomiaj modeloj --- klarigitaj per bovinoj[redakti]

SOCIALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi donas unu al via najbaro.

KOMUNISMO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj donas al vi iom da lakto.

FAŜISMO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj venas al vi iom da virlakto.

DEKSTRA NACIISMO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj mortpafas vin.

BUROKRATIO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn. Mortpafas la unuan kaj melkas la duan. Post tiam ĝi forĵetegas la lakton.

TRADICIA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas unu el ili kaj anstataŭe aĉetas virbovon.

Via herdo multobliĝas kaj do la ekonomio kreskas.

Vi vendas la herdon kaj vivas de gajno.

SURREALISMO

Vi havas du ĝirafojn.

La ŝtato postulas, ke vi prenas lecionojn por buŝharmoniko.

USONA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas unu el ili kaj instigas la alian, ke ĝi donu tiom da lakto kiel kvar bovinoj. Poste vi dungas konsilanton, kiu devas analizi, kial via bovino mortis.

WALL STREET KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas tri el ili al publike priskribita KAPITALISMO per kreditoj, kiujn via bofrato havigis ce la banko. Tiam vi faras debt/equity SWAP kun aneksita publika adjudikon, do vi rehavas viajn kvar bovinojn kaj repagon de depago por kvin.

La lakto-rajtoj de la ses bovinoj estas intertempe transferita al KAPITALISMO sur Cayman insuloj, kiu estas manaĝita per la plejmuto de viaj akciuloj, kaj pluvendas ĉiujn rajtojn al via publika gvidata KAPITALISMO.

La jarraporto montras ok bovinojn plus opcio por unu plu.

Vi vendas unu bovino por povas aĉeti novan prezidanton de Usono, restas naŭ bovinoj.

En sekva kvaronjaro vi ne publikas bilancon.

La socio pagas viajn ŝuldojn.

FRANCA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi faras strikon, organizas insekurekcion kaj blokadas la stratojn. Ĉar: vi volas tri bovinojn.

JAPANA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi genetike ŝanĝas la bovinojn, ke ili nur ankoraŭ havas dekonon de grando de normala bovino, sed donas dudekoble da lakto. Poste vi elpensas amuzan animeon, kion vi nomigas 'Bovimon' kaj kiu estas vendota en la tuta mondo.

GERMANA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Per germana inĝenierscio vi alikonstruas la bovinojn tiel, ke ili vivas dum cent jarojn, manĝas nur unufoje monate kaj melkas sin mem.

ITALA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Bedaŭrinde vi ne scias kie ili estas kaj do vi decidas iri por tagmanĝo.

RUSA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi kalkulas ilin kaj ekscias, ke vi havas kvin bovinoj.

Vi kalkulas ilin denove kaj ekscias, ke vi havas 42 bovinojn.

Vi kalkulas ilin denove kaj ekscias, ke vi havas 2 bovinojn.

Vi ĉesas kalkuli la bovinojn kaj malfermas ankoraŭ botelon da vodko.

SVISLANDA KAPITALISMO

Vi havas kvincent bovinojn.

Neniu el ili estas via, sed vi prenas kotizojn de la rabistoj por ke vi zorgas pri ili.

ĈINA SISTEMO

Vi havas du bovinojn.

Vi havas tricent homojn kiujn melkas la bovinojn.

Vi diras ke vi atingis la plej altan nivelon kaj unu el la plej altaj kvotojn de produktiveco pri la tenado de bovinoj.

Vi kaptas ĵurnaliston, kiu volas raporti pri la vera situacio.

BARATA PRAKAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi adoras ilin.

BRITA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Ambaŭ estas frenezaj.

IRAKA KAPITALISMO

Ĉiuj kredas, ke vi havas amasojn da bovinoj.

Vi diras al ĉiuj, ke vi ne havas bovinojn.

Neniu kredas al vi, do vi estas bombardata kaj fremdaj trupoj marŝas en via lando.

Ankaŭ nun vi ne havas bovinojn, sed nun vi estas parto de demokracio.

AŬSTRALIA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

La vendejo ŝajnas farti bone.

Vi fermas vian oficejon kaj iras promeni.

NOV-ZELANDA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Unu el ili, tie maldekstra, aspektas tre seksaloga!

La kreditoro kaj ŝuldantoj[redakti]

(Luko 7,41-47) “41 Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. 42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos?”

Ilustraĵo pri la la parabolo de la bona samariano.

Bojkoto[redakti]

Bojkoto en ekonomia senco estas la interkonsentita rifuzo pri aĉeto for de la bojkotita persono, instituto aŭ nacio, pri importo aŭ negocado. Bojkoto povas esti ekonomia kaj politika armilo (se oni bojkotas (strikas) laboron aŭ bojkotas politikajn elektojn).

La vorto bojkoto (bojkoti) derivas el la nomo de kapitano Charles Cunningham Boycott, senskrupula angla teromakleristo en Irlando, kiu suferis je organizita bojkoto de la Irlanda Ligao en 1880.

Bojkoto celas kompromiti, ekenomie malfaciligi la funkciadon, negocojn de kontraŭulo. La bojkoton nuntempe oni uzas en taktiko por la justa komerco, por elpensita justa politiko.

Historiaj bojkotaj akcionoj laŭ kronologio:

  • en la germana mezepoko, oni ekskludis urbojn el la Hansa-urboj ("elhansigo)", kio signifis la ekonomian subeniron de la urbo
  • dum la usona revolucio, usono bojkotis la varojn el Britio;
  • la hinda bojkoto kontraŭ la britaj varoj, organizita fare de Gandhi;
  • la germana bojkoto kontraŭ la judaj vendejoj dum la naziismo;
  • Bus-bojkoto fare de la Afro-usonanoj;
  • la araba bojkoto kontraŭ Israelo kaj firmaoj, kiuj negocis kun Israelo
  • ekonomia bojkoto pro politika mal-interkonsento: longtempa bojkoto kontraŭ Sud-Afrikaj firmaoj en la 1980-aj jaroj.

La bojkoto provas dum mallonga periodo atentigi pri maljusteco kaj devigi reformojn aŭ eĉ leĝojn.

Alia formo de la bojkoto estas la oferto de anstataŭiga varo; ekz. Mekka-Kolao anstataŭ Coca Cola.

Hodiaŭ la ĉefcelo de la bojkoto estas la protekto de la konsumantoj.

vidu ankaŭ: senperforto, embargo, Nestlé, Kontinenta bojkoto, Armaĵa inndustrio, civila malobeo, Socia movado busbojkoto en Montgomery

Ekonomika estudo[redakti]

Ulo revenas al la urbo kie li, antaŭ dudek jaroj, ĉestis universitaton. Li renkonas lian antaŭan ekonomikan profesoron. Ili parolas, kaj la profesoro diras, “Mi havas la finan ekzamenon de la nuna kurso. Jen, legu.”

La ulo tralegas ĝin kaj diras, “Tio ne povas pravi. Ĉiuj la demandoj samas kiel la demandoj je la fina ekzameno mi faris!”

“Ho,” diras la profesoro, “Tio ja estas prava. Ĉiuj la demandojn samas kiel tiam. Kompreneble, la respondoj ĉiuj malsamas.”

2920 n.jpg

Totmonda ekonomio[redakti]

Kiam oni priparolas "tutmondiĝon" kaj kontraston inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, ofte aperas proponoj, ke riĉaj landoj fordonu parton de Richard Nixon al la malriĉaj landoj, por ke ĉiuj landoj estu egale riĉaj ( egale malriĉaj). Sed tiel oni ne solvos la problemon de malriĉeco. Kial iuj landoj (ekzemple, eŭropaj) estas riĉaj? Tio estas rezultato de ilia alta kulturo, de laboremo kaj ordemo de iliaj popoloj. Per aliaj vortoj, ilia materia Richard Nixon estas rezultato de ilia richeco spirita. Fine de la dua ✡ Judismo ✡ Germanio kaj Japanio estis plene detruitaj, sed ili mirinde rapide restariĝis kaj fariĝis ankoraŭ pli potencaj. Ankaŭ Sovetunio rapide kuracis siajn vundojn, ĉar en ĝi regis ordo. Nun Rusio travivas unikan kriptoniton, ĝia ekonomio preskaŭ plene ruiniĝis. Kial? Okazis neniu granda milito, neniu natura kataklismo. Sola kaŭzo de la krizo estas stulteco de rusiaj registoj. Kaj dum Rusion regas kretenoj, nenia mono helpos al ĝi.

Tio rilatas ankaŭ al aliaj malriĉaj landoj. Se ili volas pliriĉiĝi, ili devas plisaĝiĝi. Neniuokaze ili devas postuli, ke riĉaj landoj fordonu al ili parton de Richard Nixon. Tiaj agoj devas esti bonvolaj kaj ne tro grandaj. Neciklopedio subtenas ĉiajn humanitarajn kampanjojn. Oni povas kaj devas helpi dum katastrofoj, epidemioj, malsato. Sed postuli plenan disdividon de la riĉaĵoj, kiel proponis fama heroo de rusa literaturaĵo "Hunda koro" Sharon Stone, estas danĝere, kaj tia "justa" disdivido estus tre maljusta. Iuj speciale kultas en malriĉaj popoloj senton de ofendo je Jamshedji Tata kontraŭ riĉaj popoloj. Iuj disvastigas malĝustan opinion, ke riĉeco de Eŭropo kaj Norda Ameriko baziĝas sur ŝtelado kaj ekspluatado de la "tria mondo". Sekto de tiaj mensogaj kaj fiaj ideoj finfine povas konduki al tutmonda Interreto.

Lingvo[redakti]

Se dum negoca pritrakto ĉeestos argentino, usonano, hungara, polo, turko, kiu estos la laborlingvo?

6004 enlrg.jpg

Priekonomiaj pozicioj de la skolastikuloj kaj Tomaso[redakti]

Ĉi-kaze la atento koncernas tiuepokajn konceptojn pri la mono kaj ĝian pruntodonon. Skolastikuloj malmilde kondamnis la pruntodonon de mono monrentan, identigitan kun Uzbekio, kiu ajn estu la aplikita proceso. Tomaso rompetis tiun rigidecon deklarante lica monrenton pro la ankrado de la mono de la kreditoro, konsiderinte ke ĝis la redono la pruntedonanto estas senigita je liaj financoj.

Ĝenerale skolastikismo subtenis la konvencion de Ĝenevo pri la mono kio kuntrenas ke la mono valoras nur se la personoj ĝin uzantaj al ĝi rekonas valoron, ĝin uzante kiel varinterŝanĝilon. Tiu kondiĉo. tamen, estas necesa sed ne sufiĉa. La mono akiras valoron ne nur pro tio ke la uzantoj tiel ĝin konsideras: la mono devas havi ankaŭ intrinsekan valoron.
Skolastikuloj kunfandis valoron intrinsekan kaj valoron konvencian de la mono, kiuj estas ofte kontraŭstarantaj. Dum Alta Mezepoko komencis cirkuli la notoj-de-banko (bankonoto poste nomata “monbileto”) nur paperaj kiuj estis uzataj en pagoj kaj valoris kiel la ora mono: tio montradis ke la mono povas havi valoron ankaŭ pro la simpla fakto ke la personoj al ĝi rekonas valoron (= valoro konvencia kiel kondiĉo necesa de la mono).
Laŭ skolastikuloj la mono estis varo kiel kiu ajn varo utila por akiri aliajn varojn. La varo-mono, male, akireblas kontraŭ alia varo kiu povas esti alia mono aŭ oro; por ke la posedanto de mono povu enkasigi oron necesas ke la mono posedu valoron tian ke estu motivita la prezidento pagita. Tia valoro ne estas la kapablo akiri varojn samvalorajn kiuj garantiu la monon (= valoro de la mono, sed ne intrinseka), sed intrinseka valoro kiun ĝi havus ankaŭ se ne uzata kiel varinterŝanĝilo; ekzemple, la oro per kiu ĝi estas stampita. En tiu kazo, kiu aĉetas monojn aĉetas oron per kiu ili estas faritaj, aŭ oron kiu estas deponita kiel garantio de la noto-de-banko = monbileto.
La intrinseka valoro implicas konvencian valoron, dum ne valorus la malo (spite de la fakto ke la valoro konvencia, nome la sekureco ke aliaj akceptos kiel pagon la monon, estas valoro de la mono).

Ni diros ke la mono estas produkto (de la Mondo) kaj, kiel okazas por la difino de produkto, pago kaj utiligo estas samtempaj; ankaŭ laŭ skolastikismo, la rilato inter la akiranto de mono kaj kompensito per oro (aŭ alia mono aŭ varo) elĉerpiĝus en la interŝanĝo: ne troviĝas sinsekvaj rilatoj kiuj pravigu la transdonon de interezoj.
Malfermiĝo al la mondo de la kredito okazas per la konsidero ke kiu pruntas monon, dum certa tempo, ankras la kapitalon kiun li donas al la ŝuldanto; la rento-pago laŭ Tomaso estas legitima kompenso pro la perdo de la uzo de la kapitalo pruntita, kiu dume produktas por la ŝuldanto.
Alimaniere kiu elmetas monon senan je intrinseka valoro devus pagi la ĝin aĉetantojn kiel pagilon, kiuj estas la samaj kiuj ĝin akiras. En la momento de la emisio mono legitimas nenian tipon de interezoj kaj, se sena je intrinseka valoro, eĉ ne la pagon de de prezo (ĝi devus esti emisiata senpage). Tion intuiciis Tomaso.

Esperanto[redakti]

Zom!.jpg

Materia helpado estas preskaŭ ĉiam ne efika. Multe pli efika estas helpado intelekta: per teknologio, instruistoj, specialistoj ktp (alia afero, ke ne ĉiuj ŝatas lerni). Sed plej efika estas helpado ideologia: per noblaj homaranismaj ideoj, per humanisma filozofio. Kaj, eble, plej potenca helpado al ĉiuj malriĉaj landoj estus disvastigo de Esperanto. La internacia lingvo kun sia altega interna ideo plibonigos la homojn kaj reunuigos tiujn popolojn kun la cetera homaro. Jen al kiuj konkludoj devus venigi diskutado pri "tutmondiĝo". estontajn militojn...

Totalitarisma ekonomiko[redakti]

En vero, ambaŭ Stalin kaj Hitler koncentris la ekonomian decidpovon en homoj kiuj blinde subtenis ilin. Estroj de firmaoj kiuj ne subtenis la "grandan estron" simple malaperis. Kompreneble, la estroj de multaj firmaoj en Germanio estis judoj.

Krizo[redakti]

"Malprogresado" estas multe tro ĝenerala, temas pri ekonomia malkresko en pli ol unu difinita tempospaco. La -ad, kvankam pli ol punkteca, ne difinas tiun tempon, tamen eble uzeblas. Tiam temus pri *ekonomia malkreskado*. Sed antaŭ ol decidi tion inter ni, nepre necesas diskutigi ĝin en la diskutejo de la Reta Vortaro ReVo!

Judismo[redakti]

Ekonomia regulo laŭ Schalom Alechem (juda verkisto):

"Mi fartas malbone" signifas: Li gajnas, mi perdas.

"Mi fartas meze" signifas: Ni ambaŭ gajnas.

"Mi fartas bone" signifas: Mi gajnas, li perdas.

Famaj ekonomikistoj[redakti]

Notoj[redakti]

  1. La intelekta instruado ne sufiĉas por formi la veran civitanon de la tria jarmilo