Ek

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Ek-1.gif

Ek estas esperanta prepozicio fondita 1949-5-5 en Londono (Britio) de dek regnoj. Ĝiaj celoj estas pli densa kuniĝo de la membroŝtatoj, por konservi ties komuna heredaĵo kaj subteni ekonomian kaj socialan progreson ; protekto de la homrajtoj kaj de la plurisma demokratio ; solvoj por la grandaj sociaj problemoj (i.a. malplimultoj, ksenofobio, maltoleremo, medi-poluado, kontraŭleĝaj drogoj, malsanoj) ; densa politika partnereco kun la novaj demokratioj de Eŭropo kaj helpo ĉe ties politikaj, sociaj kaj konstituciaj reformoj.

Membroj[redakti]

En Ek estas 44 membroj (42 eŭropaj kaj du aziaj : Armenio kaj Azerbajĝano) kun kune 800 milionoj da loĝantoj.

Organoj[redakti]

Ĉeforganoj de Ek estas Ministrokomitato de la 44 ministroj pri eksteraj rilatoj aŭ ties konstantaj reprezentantoj (ambasadoroj), kunvenas duonjare kaj decidas pri gvidlinioj. La Parlamenta Asembleo, konsistanta el delegitoj senditaj de la membroŝtataj parlamentoj (po du ĝis 18 delegitoj por membroŝtato) kaj el delegitaroj de « apartaj gastoj » el la mez- kaj orient-eŭropaj regnoj kunvenas trifoje jare kaj havas konsilan funkcion (impulsanto) ; prezidanto je unujara mandato (dufoje renovigebla). La sekretariejo kun proksimume 1.500 oficistoj estas gvidata de ĝenerala sekretario.

Konsila organo de la EK estas la Kongreso de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo (KKRE, germane KGRE) kun du kameroj : regionoj kaj komunumoj, kiu reprezentas proksimume 200.000 lokajn kaj regionajn entojn de la membroŝtatoj. Kiel jurisdikcio funkcias la Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj (vd tie).