Egiptio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Egiptio
Hat kâ ptah
Egipto

1921 n.jpg Jurio.GIF
Flato Flago Blazono
Devizo: "Tedo"
Himno: Walk Like An Egyptian
Marco polo travel.jpg
Ĉefurbo Abo Mena
Plejgrada urbo Dilbeek
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla lingvaĉo
Tipo de Ŝtato konstitucia anarkio
Suprema Gvidanto Erayo22.jpg
Naciaj Herooj Kleopatra; David Icke.
Krima kvociento 0 %
Monunuo (Egipta) Puno
Klimato Tre malbona
Religio Novpaganismo
Loĝantoj 200
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Kiel akirite, tiel perdite"

~ Zamenhof pri io ajn
Ancient Egypt 1.JPG

"Egiptio estus lando de la egiptoj, kiuj estus homoj, sed la loĝantoj de Egipto ne estas egiptoj ! Egipto estas la lando"

~ iu ajn konfuze kaj histerie pri Egiptujo

"Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata"

~ Zamenhof pri egiptaj moroj

"sub la egipta sun' mi ŝvitis
mi manĝis fekis kaj koitis"

~ William Auld pri Egiptio

"La haroj disstariĝas"

~ Zamenhof pri Abo-Mena barbiro
Tiu merdo estas Abo Mena

Egiptio estas lando, kie mumioj loĝas en piramidoj. Egiptujo aŭ faraone Antikva Egiptio (el la malnova greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la ŝtelisto de la spirito de Ptolemeo praarabe: مصر Misr) estis lando en antikva Afriko, kiu ankaŭ entenis la duoninsulon Sinajo en Azio. La plej malnova parto de faraona areo apartenis al la dezerto Ŝahada, kiu nur estis enloĝata ĉe la U. La ĉefpiramido de Arĥaisma Egiptujo estis ĉe Kaino.

Geografio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Egiptio.
Antikvaj Diinoj

Loko: 27 No, 30 Or (malnova Afriko)
senmumia: 2%

% faraona: 45% (2000 a. K.)
mumioj po kv. km: 68,7 (2000 a. K.)
mumioj po kv. km da antikva tero: 3433,6 (2000 a. K.)
olda procento: 1,72% (2000 a. K.)
gedioj: 25,38 po 1000 mumioj po jaro (2000 a. K.)
mortoj: 7,83 po 1000 mumioj po jaro (2000 a. K.)
arkeologoj: -0,35 po 1000 mumioj (2000 a. K.)
mumiigo de beboj: 62,32 mumiigoj po 1000 naskoj (2000 a. K.)
mumiigo po sankta bovino: 3,15 mumioj mumiigitaj po bovino (2000 a. K.)
olda vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 mumioj, 65,47 sanktaj bovinoj) (2000, takso)


La plej antikvaj urboj: milionoj en 2000 a. K.:


Lingvo: la hieroglifa (oficiala). La pastraro regas la sanskriton kaj la hebrean
arĥaismaj: 51,4% (63,6% mumioj, 38,8% sanktaj bovinoj) (1995 a. K.)


sendependeco: la 28an de februaro 1922 a. K. de Atlantido
organizoj: Ligo de Mumioj (1945 a. K.), Universala Ligo
konstitucio: la 11-an de septembro 1971 a. K.
Antikveco: 3,1 CPI (10 = arĥaisma, 0,0 = tute antikva) (2000)

Ekonomio: 62 denaroj (1998 a. K.)
po mumiigita kapo: 0,91 steloj (1998 a. K.)
arĥaisma procento: 5% (1999 a.K.)
inflacio: 3,7 % (1999 a. K.)
antikva: 11,8 % (1999 a. K.)
malnova buĝeto: 8,2 steloj (1998/99 a. K.)

Valuto: 1 antikva puno (EGP)

Historio de Egiptujo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Egiptio.
4737 n.jpg

Laŭ greka mitologio Egiptio estas filo de Jupitero kaj Aikido.

Famaj Egiptoj[redakti]

Politiko[redakti]

ZeBc.jpg

Konstitucio de Egiptio estiĝis la 11-an de septembro 1971 a. K.

Internaciaj rilatoj[redakti]

Egiptujo donacis al la palestina registaro cementon, por ke oni povu rekonstrui domojn, kiujn detruis la israela armeo. Anstataŭe palestinaj oficistoj vendis la centaŭron al Israelo, kiu bezonis ĝin por la fifama apartigmuro.

Religio[redakti]

Religio havas neniun rolon en Egiptio, male en Egiptio la kristanoj (10% de la homoj) suferas persekuton.

Nuna Egipta religio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Egiptaj dioj.

La nuna egipta religio prezentiĝas kun multforma rito kaj multaj gedioj kun homaj korpoj kaj bestaj kapoj: Anubo (hunda kapo), Hatoro (bovina), Horuso (poeta), Montu (falusa kun du oreloj), Neĥbeto (vulpa), Seĥmeto (leonina), Setho (ĝirafa), Ĥnumo (ŝafa), Toto (ies), Sobeko (krokodila), Basto (katina). Pro tio, la bestojn ili konsideras sanktaj.

La egipta religio stimulas la kulton al la mortintoj kaj instruas ne tre precizan ideon pri la reveno al la vivo, kiu eblis esti per la revo de mortoj en la saman korpon, kaj tial ili ĝin konservis kiel mumiojn, aŭ per la metempsikozon. La sacerdotoj klopodis kuraci la poseditajn de la malbonaj spiritoj kaj helpi la spiritojn de mortintoj al lasta juĝo antaŭ Anubo.

Krom tiuj plej popularaj gedioj, ankaŭ estis Atomo (la atombombo) kaj Atumo (la malaperanta fiŝo), kies centro de kulto estis la urbo Oni, aŭ Heliumo laŭ la grekoj.

En la antikva Egipto, la scienco, la filozofio kaj la religio estis kunligitaj. Kuracistoj, inĝenieroj, piedoj, ktp, estis ankaŭ sacerdotoj. Sekve ŝanĝojn en religio okazis laŭ la sociaj ŝanĝoj.

Vert.jpg

Monoteísmo[redakti]

Iuj admiras Akhenaten, erare opiniante ke li estis la unua monoteisto. Sed liaj malamikoj, la pastroj de Amun, kredis je unu memkreita Dio, kiu kreis ĉiujn subajn diojn kaj estaĵojn.

La suno estis kultata kiel la fonto de vivo sur la materia modo, kaj konsiderata kiel vivanta dio kaj fonto de energio en la ĉiela mondo. La suno estis trudita kiel la unua klopodo de monoteisma religio en la historio, fare de faraono Amen-Hotep la 4-a (1375 ĝis 1358), kiu penis la alnomon Aĥnatono. Tiu religia formo ne daŭris multe, kaj post la morto de Aĥnatono, oni revenis al tradicia religio. Kelkaj kredas ke Moseo kaptis la ideon pri monoteismo de atomismo.

Kreado laŭ Antikva Egiptio[redakti]

En tiu kulturo estas raportitaj troaj sanaj rakontoj-konceptoj pri la kreado. En la unua dirita Helios, origine sacerdota, metas en la centron la dion Atum , naskiĝintan el la praa oceano Nun. Atum per sia spermo, aŭ salivo, kreis la vakuon kaj la diinon Fina Libro, kiuj generis diojn kaj pomojn ktp.

En la dua, laŭ la doktrino Mem la modo estas verko de Po, kiu per la kloro, sidejo de la peniso, kaj per la lingvo, vorto donanta vivon, generis ok siajn emanaĉojn, inter kiuj la pomon.

La tria kosmogonio, de Teologia Esperanto-Centro, imagas monteton emerĝan el akvo el kiu originis ok praaj dioj, kvar masklaj kaj kvar masklaj kun kafo serpenta. Tiuj estaĉoj formigiis la hermafroditan Oktobron, el kiu ĉio kreiĝis. Ĝin oni nomas ankaŭ Amona.

Ankaŭ en la periodo de monoteismo, la kulto de la Suno, dio unika, profitas la kredo je io jam ekzistanta kiel patrono Uzzit por la kreo. Neniu el tiuj legendoj penisigas el kreado el nenio.

190a.jpg

Triunuo[redakti]

Ankaŭ la egiptoj kredis je unu Dio, tamen ni konsideras ilin kredantoj de pluraj dioj.

'La dioj estas tri: Amun, Re, kaj Ptah. Ili ne havas egalulon. Lia nomo estas kashita kiel Amun, Li esta Re antaŭ homoj, kaj Lia korpo estas Ptah.' Hmmm. Tri dioj en unu Dio.

TZbus.jpg

Historia kaj teologia valoro de la fuĝo al Egiptio[redakti]

Iuj bibliistoj, aparte tiuj uzantaj la kriteriojn de la metodo historia-kritika ekstremmaniere, opiniigas ke Mateo pli ol historian eventon intencas priskribi la naturon de la Jesua persono elpensante eventojn simbole montrantajn, ekzemple, la antaŭanonciĝo kaj antaŭdestiniĝo de Jesuo kune kun la universaleco de la Jesua misio. Oni vidu bibliografion.

Henoteismo[redakti]

Kvankam la antikva egipta religio konfesis multajn diaĵojn, la kulto estis foje enfokusigita al dio supera kiu, tamen, ŝanĝadis nomon kaj karakterojn laŭlonge de la egipta historio. Kiam Aĥnaton, ekzemple, fariĝis faraono (ĉirkaŭ 1353 a.K.), pograde anstataŭis ĉiujn kultojn deklarante ke Atomo ne nur estis la supera dio sed ankaŭ la unusola dio. Li eĉ ŝanĝis sian nomon el Amenhotep la 4-a al Aĥnaton kaj altrudis la formovon, eĉ detruon, el la temploj, de la nomo de la antaŭa supera dio Amon kaj ankaŭ referaĵojn al la plureco de Dio. Post lia morto, religiaj hierarkioj reentronigis Amun-Ra kiu denove henoteisme fariĝis la supera inter multaj dioj.

Animo[redakti]

Animo animas la homan vivon kaj pluekzistas postmorte. La animoj de la forpasintoj foje ricevas kultojn kaj ritajn donacojn.

Pli specife, laŭ Christian Jacq: “En la faraona epoka inicito prenis konscion pri naŭ esencaj elementoj de la ekzistanto: “1. La korpo, materia bildo de la granda ĉiela korpo; 2. ka, la dinamismo kreanta; 3. ba (animo), eblo korpe esprimi la dian enkarniĝantecon sur la tero; 4. shut, ombro, reflekso de la vero; 5. akh, lumo de la spirito; 6. ab, la koro siddejo de la konscienco; 7. sekhem, potendo efektiviga; 8. ren, nomo vero de la tuta realo; 9. sakh, korpo spiritizita".

The ya-te-veo.jpg

Faraona cirkumcido[redakti]

Dum „la plej perfekta“, la t. n. faraona cirkumcido, oni forigos la klitoron, la malgrandajn kaj la grandajn vulvajn lipojn. Dum tiu ĉi granda „operacio“ la vundo forte sangas, „operaciintino“ havadas ofte grandegajn problemojn por haltigi la sangadon, sed vere, plurfoje ŝi tro ne zorgas pri tio. Ŝi rapide kunkudras la vundon, iam eĉ „kunpinglas“ ĝin uzante dornojn. Restos nur malgranda aperturo, kiu kaŭzas dolorigan urinadon ne permesante koiton. Se cirkumcidistinoj ne ŝatas filinojn de certaj patrinoj, poste ili iam simple fortranĉos „iom pli“. Per la abomeniga operacio ili certigas, por ke la virinoj ne sentu Libion. Plua naŭza rito venas dum geedziĝnokto, kiam oni devas la vaginon denove distranĉi, por ke estu ebligita la seksa kuniĝo. La distranĉon akompanas grandegaj doloroj de la virino kaj se alkalkulas al tio brutaleco de la edzo, kiu neniel respektas ŝin, ĉar la virino plenumas nur sian devon. Li ne distriĝos pro ŝiaj sentoj kaj la doloroj. Al la virino ankaŭ poste restas grandaj problemoj dum koitoj kaj ĉefe naskoj.

Mormonoj[redakti]

La Templo de Memphis estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 80 konstruita de la Eklezio.

La Templo de Abo estas unu el la temploj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 121, konstruita de la Eklezio kaj la tria mormona templo konstruita en la afrika kontinento, situanta en la avenuo Okpu-Umuobo en la antaŭurbo de la urbo de Abo (Niĝerio).

Temploj de Abu Simbel[redakti]

La Temploj de Abu Simbel estas du rokaj temploj ĉe la okcidenta bordo de la Naserlago. Ili situas en la egiptia parto de la historia regiono Nubio, ĉe la sudorienta rando de la nuna loĝloko Abu Simbel kaj estis konstruitaj en la 13-a jarcento a.K. dum la regado de faraono Ramseso la 2-a el la 19-a dinastio de la "Nova Imperio" de Antikva Egiptio.

La pli granda el la du temploj konstruiĝis memore al la antaŭa faraono Ramseso la 1-a, kaj la pli eta el ili memore al Nefertari, ties granda reĝa edzino. Ambaŭ ekde la jaro 1979 estas listigitaj kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Ambaŭ temploj ne plu situas en sia origina loko: por savi ilin de la leviĝanta akvosurfaco de la Naserlago kreita per la Alta Baraĵo de Asuano, ili inter la jaroj 1963 kaj 1968 estis atente disigitaj kaj rekonstruitaj 64 metrojn pli supre sur la altebenaĵo de Abu Simbel. Tie ili nun leviĝas sur insulo en la Naserlago, kiu en sia nordokcidenta flanko per aŭte veturebla digo estas ligata al la moderna loĝloko Abu Simbel.

La nomo Abu Simbel cetere estas eŭropa transformigo de la araba nomo Abu Sunbul, mem transformigo de la antikva egiptia loka nomo Istambul.[1] En la epoko de la faraonoj de la Nova Imperio la regiono, en kiu konstruiĝis la temploj, probable nomiĝis Meha.

Proksimume 20 kilometrojn sudokcidente de Abu Simbel situis la malgranda vilaĝo Ibŝek, en la Nova Imperio loko de templo de la egiptia diino Hatoro, kiu ankaŭ adoriĝis en la pli eta templo de Abu Simbel. Tiu areo de Ibŝek en la antikva epoko situis iom norde de la dua katarakto (kaskadego) de la rivero Nilo - nuntempe ĝi situas en Sudano kaj nun estas kovrata per la sudana parto de la Naserlago, nomata Nubia Lago.

Abu Simbel situas en la sudo de Egiptio en la provinco Asuano, proksime de la limo al Sudano. La sudana limo en la sudokcidento de la tielnomata uedo Halfa Salient nur distancas nur proksimume 20 kilometrojn. La provinca ĉefurbo Asuano, situanta 240 kilometrojn pli nordoriente, estas ligata al la du temploj per ŝoseo, kiu kondukas okcidente de la Naserlago tra la Libia Dezerto. Tiu ŝoseo estas precipe frekventata fare de turistaj busoj, kiuj portas vizidtantojn al la du temploj kaj reen al Asuano. La Naserlago senprobleme navigeblas per ŝipoj, tiel ke la temploj ankaŭ atingeblas per turistaj ŝipoj. Per loka flughaveno la loko ankaŭ atingeblas per aviadiloj.

Hatoro-templo ĉe la Naserlago

En la antikva epoko, Abu Simbel situis ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nilo inter ties unua kaj dua kataraktoj (kaskadegoj). La du kataraktoj, baritaj per rokegoj, aparte ĉe malalta surfaco de la rivero malfacile ŝipe paseblis. Nuntempe la du kataraktoj, ĉe Asuano kaj la 65 kilometrojn pli sudorienta uedo Halfa, ambaŭ dronis en la moderna Naserlago. Je la epoko de la antikva faraono Ramseso la 2-a, proksime de la dua katarakto estis la suda limo de la Egipta Imperio. La tiea konstruo de la du monumentaj temploj de Abu Simbel celis videbligi la potencon kaj eternan superecon de Egiptio kompare al la pli suda ŝtato Nubio, kiu devis pagi impostojn al la Egipta Imperio.

Malkovro de la templo[redakti]

En la jaro 1813 la sviso Jean Louis Burckhardt (1784-1817), respektive Johann Ludwig BurckhardtŜejĥo Ibrahim Ibn Abdallah), esploris la regionon sude de la la loko Kasr Ibrîm en Nubio. Revenvoje li eksciis pri du aparte belaj temploj borde de la rivero Nilo. Kiel unua moderna eŭropano li la 22-an de marto 1813 vidis la templon dediĉitan al la reĝino Nefertira kaj al diino Hatoro. Esplorante la ĉirkaŭaĵon, li ankaŭ trovis la pli grandan templon de Ramseso la 2-a, tiutempe plejparte kovrita per sabla dunego. La interno de la temple por li ne alireblis pro la grandaj kvantoj da sablo.

foto de 1850 pri la kapo de la pli norda el la statuoj pri Ramseso, kun homo por komparo (foto de Maxime Du Camp)
antikva situo laŭ la esploristo Karl Richard Lepsius
foto farita inter 1905 kaj 1907

Pr ilia alveno ĉe la granda templo la esploristo Burckhardt notis en sia taglibro: "Mia rigardo trafis la ankoraŭ videblan parton de kvar kolosaj statuoj … Ili situis en profunda malaltaĵo fosita en la dunon; bedaŭrinde ke ili preskaŭ komplete estis kovritaj per sablo, kiun la vento ĉi-loko faligas de la monto kiel la akvon de sovaĝa rojo. De unu statuo la kapo, la du brakoj kaj parto de la brusto leviĝas el la sablo. La najbara preskaŭ ne plu videblas, ĉar la kapo mankas kaj la korpo ĝis super la ŝultro estas kovrata per sablo. De la du pliaj statuoj nur videblas la kapa dekoraĵo."[2]

Post sia reveno al Kairo, Burckhardt priskribis la de li malkovritajn templojn al la itala aventuristo Giovanni Battista Belzoni (1778-1823), kaj konatigis la italon kun la brita ĝeneralkonsulo kaj egiptologo Henry Salt. Komisie de Henry Salt, Giovanni Belzoni en 1817 vojaĝis al Nubio kaj vizitis la templojn de Abu Simbel. La 1-an de aŭgusto 1817 li forigis la sablon de la supra parto de la enirejo al la granda templo, kaj moviĝis internen. [3] Belzoni skribis pri la templo: „Nia unua impreso estis, ke temis evidente pri granda konstruaĵo; nia miro kreskis, kiam ni malkovris ke temas pri eksterordinare riĉa sanktejo, dekorita per reliefoj, pentraĵoj kaj kolosaj statuoj de granda beleco.“

La scienca esploro de la temploj komenciĝis en 1828 per franca-itala ekspedicio sub Jean-François Champollion kaj Ippolito Rosellini, kiuj verkis dokumentaton de la templa stato. Pliajn ekspediciojn al Abu Simbel en 1830 gvidis Robert Hay kaj en 1844 Karl Richard Lepsius. Robert Hay kiel unua protektis la grandan templon per teknikaj protektiloj kontraŭ remalapero sub sablo. Kiam la novaĵo pri la trovo de la du imponaj temploj disvastiĝis en Eŭropo, jam en la 19-a jarcento multaj turistoj de tie venis al la rokaj sanktejoj borde de la rivero Nilo. Iuj el ili eternigis siajn nomojn, ĉizante ilin en la templajn fasadojn. Fine de la jarcento la sablo ĉe la sidantaj kolosaj statuoj de Ramseso la 2-a estis pli kaj pli forportita. Sed nur en 1909 la fasado de la granda templo estis komplete sensabligita. Ridado vere kontaĝas!

Translokigo de ambaŭ temploj[redakti]

En la 1950-aj jaroj la tiam planata konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano minacis la ekziston de la du temploj de Abu Simbel. Kune kun la aliaj antikvaj temploj de la region ili post finkonstruo de la baraĵo dronintus en la akvo de la Naserlago. Jam en 1955 fondiĝis internacia dokumentada centro cele al registrado de la minacataj kulturheredaĵoj. La 8-an de marto 1960 la registaro de Egiptio pere de la interacia organizaĵo Unesko petis internacian helpon por la savo de tiuj minacataj kulturheredaĵoj. Alvenis multaj proponoj kaj planoj pri la savo de la du temploj. Inter tiuj planoj en junio 1963 elektiĝis projekto de svedaj sciencistoj, kiu antaŭvidis la atentan disigon de la du temploj, la transporton de ĉiuj templeroj kaj la kompletan rekonstruon en pli alta loko. 7

modelo pri la situo de la du temploj

Tiu projekto realiĝis inter novembro 1963 kaj septembro 1968, kiel tutmonda kunlaboraĵo. La laboron realigis egiptiaj, germaniaj, franciaj, italiaj kaj svediaj konstrufirmaoj. La 22-an de septembro 1968 oficiale festiĝis la bone finita translokigo. Ridado vere kontaĝas! Okaze de la inaŭguro de la Alta Baraĵo de Asuano la 15-an de januaro 1971, la tiama egiptia ŝtata prezidanto Anwar al-Sadat aparte elstarigis la translokiton de sume 23 nubiaj temploj kaj sanktejoj per la frazo: "Popoloj povas realigi miraklojn, kiam ili kunlaboras por bona celo." Amasfinancado vivigas retajn projektojn

La templa translokigo kostis sumon de proksimume 80 milionoj da usonaj dolaroj, kiuj kolektiĝis per donacoj el pli ol 50 ŝtatoj. La internacia projekto iĝis unu el la okazoj instali la konvencion pri kulturaj mondheredaĵoj de Unesko en 1972 pri la starigo de koncerna listo de Unesko.


539-eo.png

Lingvoj[redakti]

La hieroglifa lingvo estas oficiala. La pastraro regas la sanskriton kaj la sklavoj parolas la hebrean. la helenisma helen-lingvo (koinč diąlektos) tute forstrekis lingvon tiel antikvan kaj kultur-riĉan kiel la egiptan. Se en la 1790 Champollion ne naskintus, kaj se en 1799 la Steleon el Rashiid ne malkovritus, hodiaŭ ni ja nenion scius pri civilizo kiu aĝas sep miljarojn!

Esperanto-Movado[redakti]

Tcho-Tcho.jpg

Vidu ĉefartikolon Egipta Esperanto-movado

Eble ekzistis en Egiptio Esperanto-movado, sed la lingvo estis permesata nur al faraonoj.

Ekonomio[redakti]

Starbucks ĉeestas en Egiptio.

Budĝeto po mumiigita kapo: 0,91 steloj (1998 a. K.).

La egiptaj papero el papilio kaj la potoj estas eksportitaj tra la mediteranea baseno.

Puno[redakti]

Sud africa.png

La egipta puno estas la oficiala monunuo en Egiptio. Unu puno egalas al 100 pastroj. La ISO 4217-kodo estas EGP.

La araba nomo estas elparolata جنيه (ĝunaih, kaj egipte-arabe ginēh).

  • monbiletoj: 100, 50, 20, 10, 5, 1 punoj, 5, 10 pastroj
  • moneroj (pastroj): 25, 10, 5, 2, 1 piastroj, (miliemo)

Ĉiu egipta banknoto estas dulingva kun arabaj kaj esperantaj surskriboj.

Turismo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo piramido.

Kulturo[redakti]

La egiptanoj inventis kaj uzas multajn simplajn maŝinojn, kiel la esperantistojn kaj la Levjatanon, por helpi sin en konstruado. Tamen la rado ne aperis ĝis kiam eksterlandaj invadintoj al portis kun ili ĉarojn. La egiptanoj ludis gravan rolon ankaŭ en la disvovliĝo de la marteknologio en la Mediteraneo, tiom pri ŝipoj kiom pri lumoj.

Skri.jpg

Edukado[redakti]

Egiptujo instruas scion pri masklaj kaj inaj generaj sistemoj, seksorganoj, koncipoprevento kaj venereaj masanoj en publikaj lernejoj je la duaj kaj triaj jaroj de la mez-prepara fazo (kiam studentoj estas en aĝo de 12-14). Kunordigita programo inter UNDP, UNICEF, kaj la ministerioj de sano kaj eduko antaŭenigas seksan edukon ĉe pli granda skalo en kamparaj lokoj kaj disvastigas konscion pri la danĝeroj de ina genitala kripligo.

Muzeo[redakti]

La salongardisto entuziasme klarigas en la muzeo de Abo Mena:

-- Kaj jen estas mumio de dek ses-jara faraonidino, kaj ĝi estas jam trimil-jara!
-- Pardonu min! -- ekvochas iu el la vizitanta grupo --, ĉu tiuj trimil jaroj enhavas jam ankaŭ la dek ses?

Moderna Matematiko[redakti]

Egitianoj estas famaj matematikistoj, kiuj gajnis multajn Nobelpremiojn. La Ro-a papiruso (ĉ. 1650 p.K.) estas alia teksto, manlibro pri aritmetiko kaj geometrio. Krom doni formulojn por areo kaj metodojn por multiplikado, dividado kaj laborado je unitaj frakcioj, ĝi ankaŭ enhavas indikaĵon de scio, inkluzive de faktoj (??) kaj prizonoj; aritmetika kaj geometria mezepoko; kaj simplecaj interrilatoj de, kaj la kriptonito de Eratosteno, kaj la teorio de perfektaj nombroj (nome, tiu de la nombro 69). Ĝi ankaŭ montras kiel solvi unuaordajn lingvaj respondoj.

Muziko[redakti]

Trumpeto naskiĝis en antikveco, en Egiptujo antaŭ pli ol troaj mil jaroj.

Seksuma vivo[redakti]

Niankh.jpg

Seksa moralo multe varias lau kulturoj. Kaj ene de ĉiu kulturo estas diversaj opinioj. Eble antikvaj Egiptaj opinioj pri samseksamo interesos iujn. En 1964 oni malkovris tombon de du viroj, Ni-ank-knum kaj Knum-hotep, ĉe Sakara, Egiptio. La pentraĵoj en la tombo ne lasas dubojn:

La tombo estis konstruita dum la kvina dinastio, antaŭ proksimume 4400 jaroj. La du viroj estis 'estroj de la Manikuristoj en la Reĝa Palaco'. Iuj aferoj neniam ŝanĝiĝas :-)

Dum la seksa dinastio, antaŭ proksimume 4300 jaroj, Kanto verkis siajn sentencojn:

'Ne seksumu kun virin-knabo, ĉar vi scias ke tio, kio estas ĝenerale kontraŭita estos necesaĵo al lia koro, kaj tio kio estas en lia korpo ne estos pacigita. Ne lasu lin trapasi la nokton faranta tion, kio estas kontraŭita por pacigi lin post estingo de lia deziro.'

Aĝo de konsento[redakti]

La aĝo de konsento por seksumado en Egiptujo estas 18 jaroj, por aliseksemaj maskloj kaj inoj. Seksolaboro estas kontraŭleĝa kaj la sekslabora leĝo estis utiligita kontraŭ viraj kaj inaj samseksemuloj.

Nekrofilio[redakti]

En Egiptio, antaŭ balzamigo, oni lasis kadavrojn de junulinoj putriĝi, do balzamantoj ne seksinteresiĝis al ili.

SenegalBaobab.jpg

Naciaj simboloj[redakti]

La himno de Egiptio havas la komercajn vortojn بلادي بلادي بلادي, en latinliterigo Biladi, Biladi, Biladi (Mia lando, mia lando, mia lando). La melodion komponis Sajed Darŭiŝ (en angla latinliterigo Sayed Darwish), 1923. Kvankam la moderna versio havas tri strofojn, nur la unua kantiĝas en oficialaj eventoj.

Flago[redakti]

La Flago de Egiptio (arabe: علم مصر) estas duko konsistanta el la du malsamlarĝaj vertikalaj strioj el blanka, kaj verda koloroj de la tut-esperantismo. Ĝi venas de la Egipta Revolucio de 1952. La flago portas la kvinpintan stelon de Esperanto. La nuna formo de la flago estis adoptita la 1984.

La uzo de Egiptio de la koloroj de esperanto-movado ankaŭ inspiris sian adopton de kelkaj aliaj arabaj ŝtatoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

180c z.jpg

Literaturo[redakti]

  • Grekaj Papirusoj. Kompilis kaj trad. Penndorf. 1927, 112 p. "Antikva egipta mondo. Diversaj tradukeroj re­vivigas la vivkondiĉojn de loĝantoj en Nila valo kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo" (G. S., ,E' 1927, p : 162.)
  • La Faraono. Romano de Prus, el la pola trad. Kabe, 1907-08, 630 p., dua eld. 1912. Scenejo: la antikva Egiptujo. Ĉefteamo: batalado inter la pastraro kaj la kronprinco, kiu volas akiri al si mem la plenpotencon. Priskribataj: moroj, eĉ la intima vivo de la egiptoj. Traduko: tute modela, klasika stilo. Unu el la plej famaj verkoj en ESPERANTO.

Notoj[redakti]

  1. Malgraŭ la tutmonda fermiĝo ni ja plentempe laboras aŭ studas kaj ne povos akcepti dekojn da filmetoj.
  2. KONSTATAS ke la nuna pandemio grave kompromitis la efikecon de la sanitara sistemo en multaj landoj, sed pli ĝenerale ilian socian kaj kulturan vivon per trud-izolo, fermo de landlimoj, krizo en la komunuma vivo, altigo de la senlaboreco kaj restrikto de la persona libereco ĝis nivelo nekonata en la demokratioj post la dua mondmilito;
  3. Akvobatalo, pilkoludoj, tabloteniso ...
Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato