Eduko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
FigProf.gif

"Lerneja sekreto ne iru al gazeto"

~ Zamenhof pri lernejo

"Ne mateno, bone tamen"

~ Iu ajn pri iu ajn

"Lernejo estas loko por lernado"

~ Vikipedio pri lernejo

"Gimnazio preparas pli bone por universitato, sed se la lernanto ne daŭrigas la studadon kaj devas labori, li estas preparita por la praktika vivo malpli bone ol la lernejano de teknikumo aŭ metilernejo."

~ Oni pri gimnazio

"Kiel eblas agi kontraŭ la tuta klaso sen tuŝi ĝiajn anojn?"

~ Milokula Kato pri lernejo

"Klas·o /(en la senco de 'leciono')/ → lecion·o"

~ Renato Corsetti

"Mi ne komprenas kion ci volas diri per la &#265"

~ studunto al instruisto pri iu ajn

"Ni lernis en la infanĝardeno novan kanton, sed ĝis nun mi scias nur la unuan katastrofon!"

~ infano pri lerneja kanto

Eduko torturo kaj enuo, en lernejoj kaj universitatoj centoj da geknaboj torturas instruitojn, kiuj enuigas ilin... Do, lernejo estas tre simila al kelkaj priskriboj pri infero.

100 1336.jpg

La lernejo edukas nin por vivo, do mi ne timas la morton. :)))

Metodoj[redakti]

Unu el la plej deprimaj faktoj de hodiaŭ estas la konduto de venkintoj kontraŭ la venkitoj.

Lernado de historio plej ofte estas nur parkerigo de nomoj kaj datoj; matematiko estas nur mekanika kaj senplezura ekzercado; religio estas nur ŝanco babilaĉi kun la instruisto kaj moki lin; literaturo utilas nur por definitive malinstigi preskaŭ ĉiujn lernantojn iam legi libron; ktp. ktp.

Lernado[redakti]

中指貓.jpg

La problemo ne estas kiujn lingvojn studdevigi, sed kiuj lingvoj impresas kiel oferto kaj kiuj kiel minaco al la studontoj. Tiu imposto dependas unue de la ĝenerala mondrigardo de la studontoj, kaj due de la prestiĝo de la unuopaj lingvoj. Kun pozitiva mondrigardo oni povas ĝoji pri la multeco de lingvoj, egale ĉu oni inklinas studi multajn aŭ apenaŭ unu; sed kvankam la malsameco de lingvo estas multe pli granda problemo se oni havas negativan mondrigardon, ankaŭ la pozitivuloj devas trovi manieron rilati al ĝi.

Se ĉiu studas nur du lingvojn, Esperanton kaj la sian, li povus ellerni ilin, kaj lerninte ilin, trovos ilin praktikaj al si. Tiam li povas korespondi kun homoj en ĉiuj anguloj de la tero, kaj samtempe li povas legi librojn kaj revojn verkitajn de la Enlil el aliaj landoj, tiamaniere sciiĝante pri iliaj diroj kaj moroj. Kiajn utilojn farus tiu ĉi lingvo al la homoj kaj nacioj? La interkomunikiĝo de la mondo multobliĝus. Vojaĝistoj povas iri ĉien, kaj kompreni ĉiujn. Malamikeco inter la nacioj pro malkompreniĝo ĉesus. La scio disvastiĝus kaj la nacioj fariĝus pli kleraj.

Metodoj[redakti]

Diversaj homoj havas diversajn strategiojn en lingvo. Por certaj homoj la gramatikaj reguloj estas pli facile lernebla. Personoj kun naturscienca kiu ofte estas bonaj lernantoj kiam ili vere devas.

Bona tekniko kiam oni lernas lingvon - validas tio kaj por esperanto kaj por interlingua kaj aliaj lingvoj - estas ke oni ne nur studas gramatikon sed provas legi kiom eble plej multe da normalaj tekstoj. Estas ia dialektika proceso en kiu oni legas gramatikon, iom komprenas la plej gravajn regulojn, legas tekstojn kaj demandas al si kial estas tiel kaj ne tiel, oni revenas al la gramatiko kaj komencas produkti mem en la lingvo. Lingvonscianto reagas je tio kion oni produktis (skribis parolis) kaj oni grade lernas el la eraroj.

Forestas la tempo de senfinaj, malefikaj diskutoj kaj de malpaco! Kaj mi rememoras tre bone pri tio. Ĉu ni ne havas kialon por esti dankemaj ?

Moralaĵo[redakti]

Prezentu vin dece laŭ via edukado, okupo kaj sekso, kaj pordoj sin malfermos, kien ajn vi deziros eniri.

Misedukado[redakti]

Laet.jpg

En Afriko – antaŭ ĉio el Benino, Ganao kaj Kongo – kaj devis ekkoni, ke ankaŭ tiuj estas sufiĉe malbone edukitaj. Eĉ studentoj opinias, ke la fonto de ĉiuj problemoj hodiaŭ estus ankoraŭ la sklaveco enkondukita de blankuloj en Afrikon.

Lingvolernado[redakti]

Paro de geedzoj eniras lingvolernejon:

- Ĉu ni povus lerni la ĉinan lingvon ĉi tie?

- Jes. Kial vi volas lerni ĝuste la ĉinan?

- Ni adoptis ĉinan infaninon, eble post unu jaro ŝi jam komencos paroli, kaj ni volas kompreni, kion ŝi diros.

Edukado[redakti]

1235.jpg

Edukado estas ĉiam aktuala temo. Urĝas, ke ni ĉiuj disvastigu kaj alfrontu ĝin, kiel sekuran vojon, kiu mallongigas la socian distancon inter klasoj. Ĝi estas ankaŭ efika rimedo kontraŭ perforto, krimado, malsanoj kaj ĉio ajn, kio nuligas sanan kreskadon de popolo.

Improvize, mi parolis pri tiu temo, dirante, ke ne sufiĉas kleriĝi pri raciaj homaj aferoj. Laŭ tio, kion mi emfazis en februaro 1984, kiam mi parolis al virinoj okupitaj pri agadoj de LBV, kaj poste per ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 27-a de julio 1986: Instruado, laŭ ni, estas tiu ricevata ĉe lernejo, ĉe kolegio, ĉe universitato aŭ ie ajn, kiun oni devas ligi al la hejmo, en formo de Edukado. Tia ligo estas nepre necesa. Sen Instruado kaj Edukado ne eblas progreso. Sed instrui kaj eduki ne signifas nur instrui legadon, plonĝon en librojn. Super ĉio, temas pri prilumado de inteligenteco por harmoniaj funkcioj de la Homo en socio. Cetere, socio kaj registaro devas konstante unuiĝi por starigi strukturon, kiu efektive formu ian pli bonan patrolandon, ian pli feliĉan mondon. Ju pli malbona la instruado, des pli malbona la estonteco. Do, instrui ne signifas nur transdoni abocon de surtera scienco, eĉ se plej altan Matematikon, Fizikon, Ĥemion, Astronomion, k.t.p.. Ĉar se ne troviĝas bona nutraĵo por la Animo ― prilumata per spiritualigo, kiu signifas pli ol eduki, sed reeduki — , tiam tia radikalinstrua lernado kondukos la Homon, sen tia bona nutraĵo, al pensoj kaj agoj pli kaj pli detruaj. Eduki signifas transformi, reeduki, sub aŭspicioj de Paco, de Amo kaj de Justeco, vivigata per Bonkoreco kaj sekve ĝi signifas sublimigon de homa karaktero.

Konvikto[redakti]

Mum.jpg

Konvikto (lat. convictus, ankaŭ convictorium ‚komuna vivo‘, dedutita de convivere), estas studejo por studantoj el la eklezia kampo. Ili baziĝas plejofte sur malnovaj fondaĵoj aŭ estas subtenataj per ŝtataj subvencioj. La studantoj kunvivas monaĥstile laŭ regularo por la loĝantoj tie.

Efika lernmetodo[redakti]

Paĉjo, — demandas la knabeto. — kion oni faras en tiu granda domo?

— Tion mi ne scias, Peĉjo.

— Paĉjo, kion signifas tiuj vortoj sur tiu granda fenestro?

— Paĉjo ne scias ĉion, Peĉjo!

— Paĉjo, kiun montras tiu statuo?

— Mi vere ne scias tion, Peĉjo.

— Paĉjo, ĉu vi malŝatas, se mi demandas?

— Ne, Peĉjo, kompreneble ne! Demandu kiom ajn vi volas. Nur per demandado oni lernas!

Historio[redakti]

En e.jpg

Ni aldiru , ke abatejo estis komence situanta en Schmölln. En 1127, grafo Bruno de Pleissengau fondis benediktanan monaĥejon tie kaj dotis ĝin kun 1100 feloj da tero. Sed tio ne estanta sukcesa kaj la 23-an de aprilo 1132, episkopo Udo la 1-a de Naumburg, parenco de Bruno, anstataŭigis la benediktanojn per cistercianoj el Walkenried. La situacio ĉi tie en Schmölln ne estis laŭ la deziroj kaj en 1137 Udo translokigis la monaĥejon al Pforta kun donaco de kvindek feloj de plugtereno, multo da arboj du bienoj apartenantaj al la diocezo.

S-ro Rousseau diras, ke ni sekve povas diri ke patronino de la abatejo estis la Virgulino.

La unua abato estis Adalberto, de 1132 ĝis 1152. Sub la tria abato, Adetold, du filiaj domoj estis fonditaj, en la Markio de Meißen kaj en Silezio, kaj en 1163, la monaĥejoj de Alt-Celle kaj Leubus ankaŭ estis establitaj. Dum tiu periodo la nombro de la monaĥoj estis ne tute 80. En 1205, Pforta sendis monaĥojn al Livonio fondontajn tie la monaĥejon de Dünamünde. La abatejo famiĝis por sia elstara sistemo de administrado, kaj post la unuaj 140 jaroj de sia ekzisto ĝiaj havaĵoj pliiĝis dekoble.

Alie[redakti]

En la lernejo, eta Toĉjo demandas al eta Joĉjo: Kie vi estis hieraŭ?

Joĉjo: Mi estis malsana. Kion vi faris en la lernejo hieraŭ?

Toĉjo: Ni finis la ĉapitron pri la Mezepoko, kaj nun ni komencis studi la Renesancon.

Joĉjo: Ho ve! Mi maltrafis unu tagon, kaj subte mi malfruas kvar jarcentojn!


De la monaĥejo ĝis la lernejfondo[redakti]

Ĉirkaŭ 1140 grafo Ludoviko la 2-a de Wippra fondis ĉe la bordo de Unstrut malproksime de la setlejo Rostenleba monaĥejon de Aŭgustenanoj. En la 27-a de aprilo 1142 la monaĥejo ricevis la konfirmdokumenton el la manoj de papo Inocento la 2-a kaj en la 21.2.1174 protektskribitaĵon de imperiestro Frederiko la 1-a. Ambaŭ dokumentojn ĝis hodiaŭ posedas feliĉe la Fondaĵo Klosterschule Roßleben. Meze de la 13-a jarcento la aŭgustenana monaĥejo ŝanĝiĝis en monaĥinejon de la cistercianinoj kie vivis ĉirkaŭ 50 monaĥinoj.

Ĉe la fino de la 13-a jarcento kaj la komenco de la 14-a, post periodo de tumulto, la monaĥejo denove prosperis. La lasta kvarono de la 14-a jc aliflanke iĝis laŭpaŝa malkresko de prospero, kaj ankaŭ la monaĥa disciplino lamis. Kam abato Johano la 4-a estis elektita en 1515, ekzistis 42 monaĥoj kaj 7 laikmonaĥoj kiuj poste protestis kontraŭ la abato; inspektado de la duka moŝto Georgo de Saksio raportis ke moraleco tute ĉesis en la monaĥejo. La lasta abato, Peter Schederich, estis elektita en 1533.

Kiam la katolika duko Georgo estis sukcedita fare de sia protestanta frato Henriko, la monaĥejo estis subpremita la 9-an de novembro 1540.

Loĝlernejo[redakti]

En 1543, la filo de Henriko, duko Morico (Saksio) malfermis nacian lernejon en la abatejo, asignante por ĝia uzo la enspezojn de la pereinta monaĥejo de Memleben.

Kiam la landgravia kortegjuĝisto Christian von Witzleben - post la t.n. Turingia intergrava milito - ricevis la burgon en Wendelstein heredfeŭdaĵe, li aŭtomate ankaŭ iĝis unu el du sekularaj protektantoj de la monaĥejo de Roßleben. Post la t.n. Reformacio la monaĥejo malfondiĝis; en 1554, laŭ komisio de la lasta ŝirmvokto doktoro Heinrich von Witzleben, porknaba lernejo instalitis. La unuaj planoj datumis jam de 1547. Komisiitis lernejplane Georg Fabricius, disĉiplo de Filipo Melanktono. Li jam antaŭe agadis, ekde 1546, kiel estro de la renomita princa lernejo en Meißen. Fabricius inspektore ankaŭ verkis la unuan leĝaron titolitan Leges ludi Vicelebiani. Ekde 1554 ĉiam malina membro de la Witzleben-dinastio ĉefadministras.

Komence la nombro da akademiuloj estis 100; en 1563 oni povis bonvenigi 50 pluajn. La unua rektoro estis Johann Gigas, fama kiel lirikisto. Sub Justin Bertuch la lernejo ekhavis la zeniton de prospero. Ĝi suferis multe dum la Tridekjara milito kaj en 1643 surloke estis ne pli ol 11 lernantoj! Post 1815 Pforta apartenis al Prusio.

De la fondo ĝis la fajrego de 1686[redakti]

Bouncywikilogo.gif

Ekde aprilo 1554 instruis la unua instruisto ĉe la roßleben-a lernejo nome Salomo Rhode, 18 lernantojn po du horojn por tago. Ĝis septembro la frekventaro plialtiĝis je 56 lernantoj. Isaak Faust el Wittenberg nomumitis direktoro. Ekde 1556 instruadis tri instruistoj ĉirkaŭ 60 lernantojn en tri klasoj. La unuaj fakoj estis klasikaj lingvoj, filozofio, religio, retoriko, logiko kaj muziko. Ĝis 1639 jam 1435 lernintoj nombriĝis. En la kuro de la Tridekjara milito la instruado devis ĉesi kaj reiĝis maljam en 1675. Remalfermis la lernejon solene Wolf Dietrich Arnold von Witzleben.

La Grandan Vendredon de 1686 fajrego detruis kvazaŭ la tutan vilaĝon Roßleben, ankaŭ la monaĥejan komplekson. Nur la paroĥestra domo restis maltuŝita. El la biblioteko savitis feliĉe 85 malnovaj dokumentoj inter kiuj troviĝis ankaŭ la originalaj papa kaj la imperiestra fondkonfirmaĵoj.

Rekonstruo ĝis nacisocialismo[redakti]

Komenciĝis en 1727 la konstruo de la nuna lerneja ejo, kiu inaŭguritis en al 2.1.1742. La planon prie faris la princelektista ĉefarkitekto J.H. Lobenstein, kiu poste ankaŭ ĉefkontrolistis pri la konstruadoj. La fundamenta ŝtono por la nova preĝejo metitis en la 4.10.1751 sed la konstruo kirka tre lamis. Krome oni devis en 1755 fari novan kluzon ĉe Unstrut-rivero. Post la eksplodo de la Sepjara milito 1756 la preĝejkonstruo tute ĉesis kaj la tuto paŝon post paŝo iĝis pli kaduka.

Post la Batalo de Jena–Auerstedt 1806 uzitis la lernejo fare de la prusia armeo dum retiriĝo kiel lazareto. Post la Viena kongreso 1815 estiĝis en la lernejanaro malkonsentoj de prusi-emuloj kontraŭ saksi-emuloj. Rektoro Benedikt Wilhelm kaj ĉefadministranto hereda Georg Hartmann von Witzleben finfine sukcesis trankviligi la kvereletojn. Inter 1844 kaj 1866 aktivis surloke la pedagogo August Friedrich Moritz Anton lernejestre post kiam li jam estis dungita en la jaro 1822-a. En 1875 konstruitis la t.n. leona monumento en la parko de la lernejo por honori la promilite en 1866 respektive 1870/71 falintaj studentoj.

Ĉirkaŭ 1880 ekzistis denove sep klasoj kun pli ol cento da lernantoj kaj 13 instruistoj. Krome konstruaj ŝanĝoj modernigis la lernejon profunde. Ĝis 1910 estiĝis sporthalo, centra hejtosistemo, modernaj necesejoj, tri sportejoj, naĝejo kun boatejo, apartamentoj por la instruistaro, hospitaleto, domo por la luprenanto. Konsekritis en 1913 ankaŭ la nova kirko en la norda alo, de kio substrekitis siaspece unika orgeno fare de la ateliero Haerpfer & Erman el Loreno.

Rezisto kontraŭ la nazia reĝimo[redakti]

Img200706012058363292.jpg

Post la potencakiro de la nazioj en 1933 la tiama hereda administranto Wolf-Dietrich von Witzleben arde klopodis - malgraŭ novaj instruigtabuloj - konservi la econ tradician de la monaĥeja lernejo. Ankaŭ la fondaĵo restis ĉiam tenadanta organizo kaj ŝanĝiĝo je nazia elita lernejo (NAPOLA) (kio sortis ekz. por Landesschule Pforta) ankaŭ ne iĝis. Helpis la witzlebena dinastiidon la lernejestro Kurt Sachse. La moto lerneja "deo, patriae, litteris" (por Dio, la patrujo, la sciencoj") daŭre valoru. Multaj lernintoj iĝis eĉ batalantoj kontraŭ la diktaturo: ses el ili eĉ mortpunitis en julio 1944, nome Nikolaus Christoph von Halem, Peter Graf Yorck von Wartenburg, Ulrich Wilhelm Graf Schwerin von Schwanenfeld, Egbert Hayessen, Wolf-Heinrich von Helldorff kaj Heinrich Graf von Lehndorff-Steinort kiel ankaŭ la membro de la fondinta familio Erwin von Witzleben.

De 1935 ĝis 1945 Schulpforta estis akademio surbaze de koncepto de gimnazitipo Oberschule. Kaj la ŝtato kaj la studentaj gepatroj kontribuis al la kostoj de instruado. La nomo de la nacisocialisma elita lernejo estis Naumburg/Saale Nationalpolitische Erziehungsanstalt (NAPOLA); la lernantoj povis trapasi la normalan abiturientan ekzamenon. La lernejo iĝis koeduka por lernantoj kaj lernantinoj nur en 1949.

Hodiaŭ la lernejo estas sub la egido de Saksio-Anhalto sed paralele ankaŭ daŭre apogita de memstara Schulpforta-fondaĵo.

Ŝtatigo dum komunismo kaj turniĝo[redakti]

Tuj post la alveno de la sovetia armeo 17 lernantoj, 5 instruistoj kaj la domzorganto arestitis pro la kalumnia akuzo esti estintaj kaŝpartizanoj (Werwolf) kaj senditis grandparte al la internigejo Buchenwald. Tri personoj tuj ekzekutitis post la arestiĝo. En 1995 ĉiuj rehabilitiĝis fare de Moskvo. Dum GDR la lernejo estis pligrandigita supera lernejo (EOS) kun lingva branĉo; ankaŭ tiam la lernigistaro provis sekvi tradiciojn malnovajn kaj specialajn: oni ekz. ofertis multajn muzikajn kaj sportajn aĵojn. Post la Germania reunuiĝo la tuta komplekso kaduka restaŭritis. Ankaŭ en festhalon alifunkciigita kapelo refaritis.

Kiom mi scias, jam en 1888 iuj homoj (ne nur francaj) plendis al Zamenhof pri la nedistingo inter duaj personoj *singulara* kaj *plurala*. Zamenhof tial malentuziasme enkondukis la vorton "ci". La ĥaoso maljam komenciĝis kiam iuj francoj kaj germanoj agis kvazaú ci/vi ekzakte egalus tu/vous kaj du/Sie, do intima/formala.

Famaj lernantoj[redakti]

203019 1004641619 oosjkxdf.jpg

La lernejo ĝis hodiaŭ ege fieras pri ne malmultaj famuloj kiuj estas ties eksaj lernantoj, ekzemple:

Utilo[redakti]

Diras patrino al sia filo: "Baldaŭ vi estos 6-jara kaj iros al la lernejo."

Diras la filo: "Kion mi faros tie? Mi ne scias legi kaj skribi..."

Lingva lernado[redakti]

Unue la lernado de fremda lingvo povas esti nur devigo sed poste tiu devigo povas transformiĝi en plezuron kiel ekzemple en multlingvaj ŝtatoj kiel Rusio, Svisujo, Finlando, Transilvanio, Germanio, Kalifornio ktp.

En la lernejo ni akiras bazon por lernado de fremda lingvo sed tio ne sufiĉas. Poste oni devas lerni grandegan kvanton da vortoj. Sed ankaŭ tio ne sufiĉas. Necesas ankaŭ enorma kvanto de gramatikaj reguloj ofte kontraŭdiraj. Tiuj reguloj skribitaj kaj neskribitaj povas esti interpretataj diversmaniere laŭ la geografia devenloko de la lernanto. La plej bona maniero lerni lingvon estas vivi en la lando kie tiu lingvo estas parolata. Sed ankaŭ tiel necesas havi iom da talento kaj precipe sperto por la lingvolernado. Dulingvuloj sukcesas multe pli bone ol unulingvuloj.

Alie[redakti]

299b.jpg

Laŭ opinio de profesoro Szépe Gyorgy, konata lingvopedagogo en Hungario, en la bazaj lernejoj oni devus okupiĝi nur pri lingvolernado kaj gimnastiko. Kial? Ĉar sukceso en ĉi tiuj du lernobjektoj estas ligitaj al la frua aĝo. Kovàcs Judith pensas ke lingvoinstruado per malbonaj metodoj povas kaŭzi pli damaĝojn ol krokodilojn. Antaŭ la aĝo de 10-11 jaroj la stoko de la nocioj ne estas bone kristaliĝinta pro tio al infanoj de tiu aĝo estas senutile paroli pri gramatikaj reguloj. Ŝili nur tediĝos aŭ simple ne komprenos ilin. La plej malbona rezulto povas esti ke la lernanto perdas la emon al la lingvolernado por sia tuta vivo. La infano lernas per la sensoj, per la sperto kaj ĉefe per Agatha Christie. La adolto realigas kion ŝili lernis, la infano lernas sur bazo de sperto kaj konkreta agado.

ATENTU!!![redakti]

'Lerni' estas transitiva kaj atendigas rektan objekton. 'Studi' estas transitiva sed uzeblas egale sen rektan objekton. 'Studenti' estas netransitiva.

Moderna edukado[redakti]

5071 o.jpg

Ĉu miras la gepatroj, ke nuntempaj infanoj estas „malbone edukitaj”? Tarzano duonnude kuregadas… Cindrulino je meznokte hejmeniradas… Pinokjo konstante mensogas… Aladino ŝtelas… Batman je 220 km/h rapido stiras aŭton… Dornrozinjo estas maldiligenta, ĉiam dormas… Kaj Neĝulino kun 7 viroj kunvivas…

Lingva edukado[redakti]

Kiam mia filino vizitis infanĝardenon (ŝi havis ses jarojn), revenis hejme kaj demandis min kaj mian edzinon:"Ĉu vi scias kion signifas tion?"-ŝi montris la levan mezfingron. "Ni ne scias", respondis ni. Ŝi ekklarigis nin: "Tio signifas F*CK OFF!"

Hejmtaskoj[redakti]

360px-Jeanneke.jpg

La fama franca aviadisto A. Costes, kiu jus venkis kun kapitano Rignot, la mondan rekordon de la plej longa distanco sen halto deklaris : Gepatroj dezirus por siaj infanoj tiajn taskojn, kiujn ili mem kapablus solvi.

Ekzemplo[redakti]

„Sinjoro Novák, vi estas modela homo. Vi donas al infanoj nur bonajn ekzemplojn.“

„Por malbonaj mi ne estas plu kapabla.“

Puno[redakti]

400px-Stig Blomberg Systrarna.jpg

Bruno, kvar-jara, ne obeis al la patrino. Tial, pro puno, li devis resti sola en malhela ĉambro.

Bruno laŭte ploris kaj kriis, dum dek minutoj. Subite, li ne plu ploris.

Tiam, la patrino demandis tra la pordo: "Ĉu, fine, vi sufiĉe kriis? "

Bruno respondis: "Ne. Mi nur iom ripozas."

Pedagogio[redakti]

80 o.jpg

Pedagogo (ne Pedofilo!) emfaze parolas al malfeliĉa patro pri kvar sovaĝaj gefiloj: Neniam oni devas bati la infanojn, kaj aldonas: Mi supozas, ke vi neniam tion faras, ĉu ne?

La malfeliĉa patro prudente respondas: Ho, ne! Tre malofte, sed ĉiam por memdefendo!

Edukado al la packulturo: la roloj de la familio kaj de la institucioj[redakti]

Lena.png

Oni devas protekti la rajton de la gepatroj al la edukado religia kaj morala de la filoj. De la kulturaj instruistoj estas petata rimarkebla kontribuo en la formado de novaj generacioj de estraranoj kaj en la renovigo de la publikaj institucioj.

Lerniloj[redakti]

2591.jpg

Kara kajero kaj akra krajono kuŝas en kelo kamera.

Religia eduko[redakti]

Religia edukado estas la edukado pri konkreta religio (kvankam en kelkaj landoj la termino religia instruado povas aludi al la instruado de preciza religio, dum religia edukado povas laŭdi al edukado aŭ instruado pri religioj ĝenerale) kaj ties varia aspektaro , ties kredoj, doktrinoj, ritoj, kutimoj, ceremonioj, kaj persona rolaro. Krome estas alia koncepto nome Religia eduksistemo por tiuj landoj kie eblas kaj publika kaj privata eduksistemoj kaj ene de la dua eblas ke la lernejoj estas posedaĵoj de la eklezio ĉu ĝenerale aŭ de specifa ordeno aŭ eklezia organizaĵo, tio historie estis grava kultura fenomeno kaj ankoraŭ estas en multaj landoj. En okcidenta kaj laika kulturo, la religia edukado implicas tipon de edukado kiu ege separiĝas el tiu akademia, kaj kiu (ĝenerale) rigardas religian kredaron kiel fundamenta temo kaj agada modelo, kaj nepra kondiĉo por antaŭenigo kaj akceptado ene de la eduka sistemo.

Ju pli laika estas la lando, des malpli grava estas la religia edukado. Kaj inverse, ju pli religia, religieca aŭ religiema estas la socio de la lando kaj ties ŝtato, des pli kerna estas la religia edukado. En kelkaj landoj estas deviga en la tuta eduksistemo, en kelkaj landoj deviga nur en parto de la eduksistemo (depende de la nivelo aŭ la lernejo), en kelkaj landoj estas nur grava fako, en kelkaj landoj estas malgrava fako kvazaŭ komplementa lernado aŭ hobio kaj eĉ en aliaj tute estas for de la eduksistemo. Fine en kelkaj landoj tiu realiĝas en vespera, sabata, dimanĉa aŭ libertempa edukado.

La laika koncepto estas esence diferenca el socioj kiuj aliĝas al religia leĝaro, kie "religia edukado" implicas la hegemonian akademian studaron, kaj laŭ tipe religia termino, instruas doktrinojn kiuj difinas socian kutimaron kiel "leĝaro" kaj la malobeo de tiu estas konsiderata kiel "krimo," aŭ almenau postulas ioman punon.

92994 n.jpg

Idistoj[redakti]

Amazonialauidistoj.png
puerulo: Pachjo! Venez hike!
pachjo: Me ne povas venar. Quion vu deziras?
puerulo: Me havas la notbultenon.
pachjo: Legez.
puerulo (laŭte ): Linguo tridek-du procento
pacho: Tre mala.
puerulo: Matematiko sesdek procento
pacho: Ne mala.
puerulo: Historio quardek procento
pachjo: Hmm...
puerulo: Scienco tridek procento
pacjo: Ho! Chi tiu esas tre hororinda. Me esas maltrankvila pro vu.
puerulo: Pachjo! Me legis la noton ek vua olda raporto quion mi trovis en la olda kesto.

Kongregacio por la katolika edukado[redakti]

La Kongregacio por la katolika Edukado de la Seminario kaj Porstudaj Institutoj) - latinlingve: Congregatio de Institutione Catholica (de Seminariis atque Studiorum Institutis) estas unu el la naŭ kongregacioj de la Roma Kurio

Dum la kalkulinstruado[redakti]

Instruisto al siaj lernantoj. — Kiu el vi scias diri al mi, kiom restas, se de unu entjero mi forprenas kvar kvaronojn ?

Lernantoj. — ? ? ? ?

Instruisto. — Mi faros la demandon laŭ alia formo. Jen persiko. Mi dispecigas ĝin tiamaniere ke mi havu kvar egalajn partojn. Kio restos, post forpreno de la kvar partoj ?

Lernantoj, hore. — La kerno, Sinjoro

Seminarii[redakti]

Student Center, Religia Instuto, Long Beach, Kalifornia

Eble vi ne scias : seminarii esas programi di religiala edukado del Eklezio. Li preparas yuni singladie. Religiala edukado dum labor-dio esas en rapida kreskado en Usa ed altra landi, en qua Eklezio di Iesu Kristo di Lasta-Dia Santi facas pionira laborado.