Ebenaĵo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Europe landforms East European Lowlands.svg

" Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita."

~ ebenaĵano

"Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo."

~ nomado en Oazo

"Kia bela pasporto !!"

~ turisto en iu latitudo

" En landoj transmaraj estas oraj arbaroj."

~ sudaduonglobulano

"Militoj riĉigas multajn homojn, pro tio ili bezonas militojn. En la artikolo estas dirite, kio estas necesa por la paco en la tuta mondo.latifundisto"

~ ĉi tiu artikolo

"Por efektivigi pacon, necesas consciigi homojn, ke se ĉiu soldato turnus sin kontraǔ sia oficiro, kaj ĉiu oficiro turnus sin kontraǔ sia pli altranga oficiro (kaj tiel plu), milito neniam ekus. Unu oficiro ordonas al pluraj soldatoj, sed unu oficiro ne povas bataladi sukcese kontraǔ pluraj soldatoj. Necesas klarigi al homoj, ke ideo pri milito ĉiam venas desupre, do se soldataro ne obeas al registaro, militoj ne povas komenci."

~ iu en malsekejo

" Fari el iu arkon. "

~ Industrilandano

" Du kontraŭ unu prezentas armeon."

~ Itabirano

Laŭ geografio[1], ebenaĵo estas grandarea regiono aŭ tereno kun nur etaj diferencoj de alteco. Ĝi estas ebena aŭ preskaŭ tute horizontala tereno [2]. Ebenaĵoj povas esti sur terenoj de: malaltebenaĵoj, altebenaĵojmontaroj [3], ebenaĵajn formojn havas ankaŭ notindaj surfacoj de oceanaj fundoj[4].
Famaj ebenaĵoj estas en Flandrio, norda Germanio, norda Italio [5], Nordameriko, Ukrainio ktp[6].

Tute alia afero[7][redakti]

Intelekta edukado ne sufiĉas por formi la veran civitanon de la tria jarmilo, kiu havas... mil jarojn por elvolvi ian novan specon de civilizo. Al la cerbo aliĝu bona sento.

La Ĉiela Patro ĉiam pretas ree kaj ree proponi al ni oportunajn okazojn, montrante al ni senfinajn, senegalajn belaĵojn. Vidu ekzemple, ke Li sendis al ni Jesuon, por ke ĉi Tiu venigu al ni Sian formulon por spirita plialtiĝo [8], kiun Marteno Lutero [9] konsideris kiel la plej kortuŝan pecon de la Bona Mesaĝo.

Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian Solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon[10].

Vidu ankaŭ[redakti]

La Suno naskiĝas por ĉiuj.

Notoj[redakti]

  1. Formeti en arĥivon.
  2. Ne necesas talento por esti artisto, nur audaco.
  3. La sankta kapablo por patrineco, kiun oni bele esprimas ankaŭ per la ago adopti filon, devas inkluzivi amon kaj estimon egale, inklude.
  4. Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
  5. Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
  6. Parolo estas arĝento, oron similas silento.
  7. Helpas krako kontraŭ atako.
  8. Nun la tuta legantaro atendas kun scivolo tiun respondon. Do?
  9. Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
  10. De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
  11. Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.