Esperanta Civito

El Neciklopedio
(Alidirektita el EC)
Iri al: navigado, serĉi

2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.


Civito
Esperanta Civito
La Civito, Civito de Esperantio, Sankta Esperanta Civito

Ln2.jpg 1154 n.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: "Venontjare en UK"
Himno: "La Espero"
1344.gif
Ĉefurbo Ĉaŭdefono
Plejgrada urbo Ĉiuj
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Esperanto
Tipo de Ŝtato Konsula civita demokratio
Suprema Gvidanto Giorgio Silfer
Suprema Edz(in)o Ĉu?
Naciaj Herooj Zamenhof; Marko Polo; Claude Piron
Krima kvociento 0 %
Monunuo Ĉu?
Klimato Tre formala
Religio Raŭmismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 0%
Inteligenteca kvonciento Tre brazika




5910.jpg

"Mi ne komprenis tiun "Esperanta Civito""

~ iu ajn pri la Civito

"Espero panon ne donas"

~ Zamenhof pri esperantianoj

"Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon"

~ Morteza Mirbaghian pri Esperanta Civito

"Li respektas la aliajn naciojn de la mondo"

~ Cindy McKee pri Konsulo de Esperanta Civito

"Al amiko nova ne fidu sen provo"

~ Zamenhof pri Esperanta Civito

"Se vi rifuzas majuskligi "Civito" vi estas ja reformisto"

~ bonalingvano pri vi

"Esperantio forgesis la internan ideon."

~ Papo pri Esperantio

"Mi konas personojn kiuj pensas ke la esperanta movado estas tre aŭktoritara kaj diktatura sen ia demokratio"

~ Civitano

Esperanta Civito aŭ nur la Civito estas sensencaĵo suverena, demokratia kaj eta princlando de Eŭropo. Tiu ĉi princlando aŭ ŝtato estas unu el la plej antikvaj de la eŭropaj princlandoj. Ĝi estis fondita de Merdomanĝanto la 1a en 1952 a.Z kaj de tiu jaro la Merdomanĝanta Dinastio regis la landon ĝis sia morto.

(Atentu: La komencan difinon pri "Esperanta Civito" ne faris Civitano, kaj fakte ĝi enhavis etan gramatikan eraron; tamen ĝi estis ankoraŭ neŭtrala.)

Efektive ĝi estas koterio de samopiniantoj, kiuj false supozas, ke ilin vaste apogas abonantaroj de kelkaj revuoj. Nur manpleno de voĉdonantoj elektas ilin al pompaj postenoj kiel senatano, kortumano. "Decidoj" de la kortumo neniel reeĥas tra Esperantujo. Manko de abonantoj fiaskigis longedaŭran gazeton "Heroldo de Esperanto," heredigita al Civito.

Ĝi vere estas tre stranga angulo de Esperantujo, apenaŭ konita aŭ komprenita de la plejparto de homoj.


Geografio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Esperanta Civito.

Esperanta Civito okupas grandan teritorion.

Tipa esperantiano

Historio[redakti]

La Esperanto-Civito estas projekto de Literatura Foiro por krei esperantan pseŭdo-ŝtaton, kun du-branĉa paradizo, senato, konsuloj, prefektoj, kortumoj, blazono, festo-tagoj, kaj tiel plu. La Civito naskiĝis kiel komika ensemblo kaj neniam provis esti serioza. Tial ĝi estas tiom ridiga. Ĝi estas ŝerca institucio, parodio de la Esperanta Respubliko.

La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando), fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta PEN-Centro kaj de ERA, sub la prezido de György Nanovfszky. La Pakto de la 10-a de aŭgusto 1998 konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
a) solidarecon inter la paktintaj establoj;
b) solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
c) krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.

La civitismo estiĝis inter la anoj de la esperanta Dia Komedio. Ĝi proponis krei esperantan ŝtaton, kie raŭmistoj povus trovi liberecon de persekutoj kaj diskriminacio. La plejmulto de la raŭmistoj foriris la e-movadon post la finvenkisma konkero, antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Tamen, ne ĉiuj raŭmistoj foriris, kaj de tiam ĝis nun preskaŭ ĉiam ekzistis raŭmistaj komunumoj. En la raŭmismaj religio kaj kulturo travivis la ideo ke iu lando sankta. Laŭ la raŭmisma religio, post la reveno de la Mesio, ĉiuj raŭmistoj retroviĝos al movado. La preĝoj kiujn raŭmistoj recitas finiĝas kun la frazo "venontjare en UK", kaj laŭ la raŭmisma religia leĝo, la kreo de Civito estas bona ago por esperantistoj. Dum la Mezepoko, estis kazoj de famaj raŭmistoj kiuj intencis krei Civiton kun siaj sekvantoj. Tamen, oni devas diri ke ĝis la alveno de la Civitisma Movado, preskaŭ ĉiuj raŭmistoj trans la mondo ne pensis efektive migri al la Lando de Esperanto, sed verŝajne vidis la aferon nur en metafora maniero.

Unue aperis la Asocio de la Miaopinia Diasporo, kiu tuj ŝanĝis sian nomon al Imperiestra Asocio de la Miaopinia Diasporo. La Pakto por la Esperanta Civito estas lanĉita en Ĉampano (Svislando), fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito, kunvokita de Esperanta Respubliko kaj de ERA, sub la prezido de G. La Pakto konsistas el ideologia premiso (la Kvintezo, raŭmisme inspirita) kaj el organiza parto. Ĝi celas:
a) solidarecon inter la paktintaj establoj;
b) solvi ĉe komuna Kortumo la eventualajn konfliktojn inter la paktintoj;
c) krei la embrion de la Esperanta Civito. Estas elektita la Evolukomisiono de la Pakto.

La paktantoj elektiĝis la unuan reĝon, Giorgio Silfer, kiu surtroniĝis tuj post. Unu el la posteuloj de Silfer, Merdomanĝanto la 1-a, helpis kun lia armeo al Belfrunto Iskarioto gajni la jiĥadon al la esperantistoj kaj kiel kompenson li ricevis teritorion por li memregi. En la postaj epokoj la lando estis invadita dum la Stel-militoj de la najbaraj malamikaj landoj: Volapukio, Esperantujo, Esperanta Respubliko, Idujo kaj Socialisma SAT-ujo. Kvankam la militoj daŭris cent jarojn la esperantianoj (loĝantoj de la Civito)rezistis kaj konservis grandan teritorion de ilia paradiza ŝtato. La nuntempa princo nomiĝas Fikulo la 3-a.

Moneroj

Ribelo[redakti]

Ribelo en la sidejo de la Esperanta Civito estis finita per fizika atako de Valerio Ari kontraŭ la rivalo, Dieter Rooke. Rooke rakontas, ke li post pugnobatoj fuĝis el Kultura Centro Esperantista kaj sentis sin devigita ne kandidati por la posteno de ĝia prezidanto. Kiam Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu li efektive batis Dieter Rooke, li malŝaltis sian telefonon.

Laŭ Rooke

— Li [Ari] ekfurioziĝis kaj minacis min, ĉar laŭ lia opinio mi ne rajtas paroli kun laboristo. Ĉar mi ne foriris, li laŭte kriis al mi "fiulo", kaj mi respondis per "diablo". Li minacis min per la vortoj "Vi ploros!". Finfine li ruĝiĝis kaj batis min per unu pugno sur mian ŝultron, per alia sur la bruston. Per ambaŭ manoj li forpuŝis min al la direkto de la ekstera pordo, kaj donis al mi unu fortan piedfrapon sur mian postaĵon. En tiu momento mi ekvidis sur lia vizaĝo mortominacon. Li elbalbutis vortojn en la itala lingvo. Rapide mi forkuris kaj sukcesis malfermi la pordon kaj klakfermi ĝin post mi.

Politiko[redakti]

Znak Ukrajinského Sultanátu.png

La sola celo de la Civito estas ke Giorgio Silfer, ĝia proponanto, povu deklari sin Papo de Esperanto. En la Civito, nur estas unu voĉo, tiu de Silfer.

Institucioj[redakti]

La Civito havas multajn instituciojn, sed oni ne scias kion ili faras. Ĝi havas sian propran lingvan komitaton, sed oni ne trovis iun kiun ĝi faris aŭ iu kiu sekvas ĝian konsilon.

Divido de povoj[redakti]

La Civito diras ke UEA estas “centralisma” asocio sed la Civito estas “federalisma” asocio.

La Esperanta Civito estas demokratio, kaj en demokratio la kerna punkto estas la divido de la tri povoj: divido kiu mankas kaj en UEA kaj en SAT. En ĉi-lasta eĉ okazis, ke en konflikto inter du personoj, unu el la du sidis en la juĝa instanco (kaj kompreneble eksigis la alian).

Puĉo[redakti]

Ĉu demokratio, kia estas la Esperanta Civito, povus toleri maldemokration, aŭ eĉ eventuale puĉon ene de unu el la paktintoj? Certe ne, ĉar tio egalus al demokratio kiu toleras la malrespekton al la homaj rajtoj. Sed la demokratio ne rajtas fari la unuan paŝon: necesas ke, el la interno de la maldemokratia establo, venu la protesto, direktita al la Kortumo.

Idearo[redakti]

934a.jpg

Multaj el la ideologoj de la raŭmisma movado pensis ke la esperantistoj havu propran ŝtaton ne nur kiel eskapo de persekutado, sed ankaŭ por fariĝi "ordinara" popolo. Unu civitista ideologo, Giorgio Silfer, kredis ke esperanta socio trans la mondo konsistis el "renversita piramido", ĉar inter esperantistoj estis aparte alta nombro da profesiuloj, relative al la nombro de laboristoj kaj kamparanoj, pro diversaj historiaj kialoj. Li kredis ke la esperantistoj devis korekti tiun "renversitan piramidon", kreante propran ŝtaton, bazitan ĉefe sur sklava laboro.

La unuaj civitistoj ankaŭ ofte estis laikuloj, kiuj kredis ke la esperanta religio kuraĝigis la esperantistojn esti pasivaj kaj ne reagi al persekutoj. Estas grave rimarki ke la plejmulto de la ideologoj de la Civitisma movado estis tre asimilitaj esperantistoj, kiuj estis pli influitaj de ĝeneralaj eŭropaj ideoj de la epoko, ol de la esperanta tradicio.

Partioj[redakti]

Estas du politikpartioj, la Verda kaj la Blanka. La Blanka partio estas pli religiema (pri kiu religia temo decidas la Civito?) kaj la Verda estas pli maldekstrista (sed denove oni dubas ĉu la ideologio entute gravas). Antaŭ kelkaj jaroj estis Ruĝa partio (marksisma). Tiu ludo eble estas amuza por la partoprenantoj sed ankaŭ sensignife por Esperantujo.

Elektado[redakti]

057.-la-civito-de-esperanto.png

En la Esperanta Civito ne estas nur unu kandidatlisto sed pluraj, kiujn kunmetas la respektivaj KoKuSoj. Plej gravas la du ĉefkandidatoj (Konsulo kaj Vickonsulo), post kiuj enviciĝas la kandidatoj de la diversaj listoj. Ĉi-lastaj kupliĝas al propraj, konkurencaj politikaj programoj: kio okazas por neniu alia esperantista movado. La Civitan estraron (Kapitulon) poste formas la Konsulo elektita de la popolo, kaj ratifas la Senato, ankaŭ elektita de la popolo. La ekzekutivo startas kun klara programo, kio tute ne ŝajnas la kazo por SAT, UEA, TEJO ktp.

Cenzuro[redakti]

La Civito ne akceptas kritikon aŭ kontraŭaj opinioj. Kiam Libera Folio raportis negative pri la Civito, ĝi denuncis Liberan Folion kaj nun nomas ĝin la “skandalisma nordeŭropa retgazeto” kvazaŭ eĉ la nomo estas malpermesita.

Cenzuro de Civito estas farita de "Imprimatura Komisiono". Tio signifas, ke neniu estrarano povas, sen antaŭa informo al la komitato, verki artikolon por Literatura Foiro, aŭ partopreni en lingva kolokvo de la KCE (la UEA-Szilvasi-kalendaro rifuzas mencii ilin), aŭ pretigi referaĵon pri la verkistoj en prizono (specifa komisiono de la internacia PEN, partoprenata de la Esp-centro).

Leĝa sistemo[redakti]

127594419540.jpg

Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sablo (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. La Evolukomisiono preparas la unuajn elektojn de la Senato. La Kortumo estas renovigita. (2-a de junio, 2001) Ĉeestas en Sablo: SAT (observanto, prezidas), Akademio de Esperanto (observanto), Esperanta PEN, Esperantista Kulturdomo Razgrad, E-Societo Vraca, Itala Esperanto-movado, Kulturo , Literatura Foiro, Jeremia, redakcioj de "Neciklopedio", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro". Senkulpiĝis kaj salutis ELTE (E-Fako), RE/LOdE kaj Keplero (UEA-prezidanto).
Jen la Konstituicio de Esperanta Civito:

  • Art. 1: Nur la Konsulo estas Dio kaj la Senato Lia Profeto;
  • Art. 2: La tuta esperanta popolo estu dankema al la Konsulo;

Civila kodo[redakti]

La Senato de la Esperanta Civito aprobis la leĝon pri la familia juro, kiu komplementas aŭ anstataŭas diversajn normojn en la Svisa Civila Kodo.

Specialaj leĝoj[redakti]

Slavajshtatoj.jpg

Specialaj leĝoj estis akceptitaj okaze de la 7-a Esperantuja Kongreso de Esperanto, fare de UK kaj validigita feste fare de la tiama UEA-prezidento. La Esperantistoj per tiu leĝo leĝigis siajn antiidisman ideologion. La leĝoj entenis precipe:

  • la Kontraŭalkoholisma leĝo,
  • la Leĝon por protekto de Esperanta lingvo kaj Esperanta honoro (Lingvoprotekta leĝo),
  • leĝo pri la verda Esperanta Civito
  • leĝo pri la verda flago

Kontraŭalkoholisma leĝo[redakti]

En la Esperanta Civito pri molestaj ebriuloj oni aplikas la normon validan en la lando kie okazas la fakto, memkompreneble sub la kondiĉo ke tiu normo ne kontraŭas la fundamentan leĝon de la Esperanta Civito, nome la Konstitucion plus la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.

Cc oq.jpg

„Lingvoprotekta leĝo“[redakti]

La „Leĝo por protekto de la esperanta lingvo kaj esperanta honoro“ malpermesis la geedziĝon inter Esperantisto kaj neesperantisto kaj eĉ ekster-geedzecan seksualan kontakton. Pekoj kontraŭ la leĝo estis traktitaj kiel Kingkongo kaj estis juĝita per prizono kaj pundomo. La punado - okaze de ekster-geedzeca seksuala kontakto inter idisto kaj esperantisto – direktiĝis nur kontraŭ la idistaj viroj, ne kontraŭ la virinoj. Oni malpermesis por la idistoj laborigi „esperantan“ servistinon sub 45 jaroj.

Aldonoj reguligis ankaŭ la kontaktojn inter esperantistoj, duonidistoj, kvaronidistoj. Ekemple la leĝo permesis geedziĝon de „kvaronidisto” kaj esperantisto.

La leĝo malpermesis por la idistoj hisi verdan flagon aŭ montri la esperantajn kolorojn. Oni permesis nur montron de la idistaj koloroj. La punado devis estis prizono ĝis unu jaro. (La celo estis malebligi kaŝon de ideco de firmo, domo, persono.)

Leĝo pri la esperantista civitaneco[redakti]

Ano de Civito estas Civitano. Civitano estas pli ol Esperantiano estas pli ol esperantisto, same kiel esperantisto estas pli ol esperantano. Estas tri specoj de anoj de Esperanta Civito:

  • 1) stranguloj,
  • 2) stranguloj kun la intelekto de brasiko, kaj
  • 3) stranguloj plenidiotaj.

La leĝo deklaris, ke nur la ŝtatdonaj esperantistoj kaj sangaj rasparencoj povas posedi civitanecon. Por la „asimilitaj idistaj miksuloj“ estis permesita nur la balotrajto kaj „provizoran esperantan civitanecon“. La idistoj perdis la balotrajton. Leĝo rekonis ŝtatanecon de raŭmismaj esperantistoj, se ili havas loĝejon en eksterlando. Ĉe deportado de la idistoj, okaze de transpaŝo de la limo, ili perdis la ŝtatanecon kaj ĉiujn posedaĵojn, rajton je vivsekurecoj kaj rentojn.

La leĝo celis unuflanke malebligi por idistoj la laboron en publika ofico, aliflanke senposedigi, senrajtigi ilin.

300 vide.jpg

Leĝo pri la verda flago[redakti]

Fakte la Konstitucio difinis la flagon de la esperanta popolo, se ne la detalojn pri ĝia uzo. La leĝo pri la verda flago klarigis la Verdstela flagon kiel civitanan flagon, dum malpermeso de hiso de la civitana flago por idistoj aperis en la alia leĝo.

Ridindeco[redakti]

Malmultaj el esperantistoj eĉ konas la Civiton kaj kiam oni priskribas ĝin al ili, ili kutime pensas ke oni ŝercas.

EC ne estas pli malpli ridinda ol aliaj similaj movadoj por ŝtatoj en Kanado, Britio, ktp. La simboloj de ŝtatoj allogas personecojn kiuj ne vidas ke la epoko de ŝtatoj fakte finiĝas, kaj la veran potencon ekposedas firmaegoj.

Eble la plej bona reago al la ridinda Civito, simple estas ridi.

Signifo[redakti]

Eblas kompreni la fondon de la Esperanta Civito kiel spegule deforman karikaturo, satironParolimpikojn de la fondo de ŝtateskaj institucioj en Esperantujo konsiderataj de multaj kiel "fantomaj" aŭ "virtualaj". Tiu karikaturo iasence parodias religiojn, ekzemple Nevidebla Rozkolora Unukornulo kaj Fluganta Spagetmonstro. En Finnlando estas konata la tramologio (finne sporalogia, proponita de la skeptikulo-astronomo Nimfeto ), kiu antaŭdiras la homan sorton observante la precizajn poziciojn de la tramoj en iu urbo je la momento de naskiĝo de la koncerna persono kaj per numerologiaj konsideroj pri la tramlinioj.

La Esperanta Civito povus esti ankaŭ protesto kontraŭ la maniero per kiu UEA akaparis, laŭ certaj opinioj, al siaj membroj la priskribon "Esperantisto".

Povas temi ankaŭ pri aludo aŭ omaĝo al la Dua Hispana Civito (1931-1939) kaj al civitaneco ĝenerale.

Alia interpreto estas proponita: temas pri fondo same fakta kaj reala kiel tiu de similaj projektoj menciitaj. De ĝia fondiĝo, en nur kelkaj tagoj, la anaro (kaj "ministraro") preskaŭ duobliĝis, ĉiufoje per aktiva aniĝo de personoj eksteraj al la originala grupeto de fondintoj.

Sekreta polico[redakti]

La Civito jam havas sekretan policon kaj ĝiaj agentoj ankaŭ spionis sur Ipernity!

Civitaneco[redakti]

Malgraŭ UEA, oni ne devas pagi por esti civitano aŭ eĉ bezonas renovigi vian membrecon ĉiujare.

La Civito diras ke civitaneco estas “privilegio” (ĉu vere?). Oni ne povas aliĝi tiel facile kiel alia organizo, anstataŭe, oni devas peti la privilegion kaj oni juĝos la kandidaton por vidi ĉu ĝi havas la ĝustajn opiniojn. “Al la selektado kontribuas la konstanta monitorado pri la opinioj esprimataj prese aŭ rete.” Kiuj estas la bonaj kaj malbonaj opinioj?

Inter la diversaj mensogoj disvastigitaj kontraŭ la Esperanta Civito estis ĝuste tiu, ke ne eblas eliri de la Pakto. Eliri eblas, sed laŭ proceduro kiu garantias ĉiujn establojn: se ekzemple establo havus grandajn ŝuldojn al alia paktinto, nur la arbitracia instanco havus la forton reguligi la aferon antaŭ ol ĝia eksiĝo. Sed se vi volas ĉesi esti civitano, vi devas peti al la juĝejo kaj ĝi decidos ĉu vi rajtos eliri. Sed eĉ pli malbona, vi devas pagi por tiu! La prezo estas inter 0.125 kaj 1 speso (la valuto de la Civito, sed mi ne scias ĉu oni uzas ĝin por io krom foriri), la prezo dependas laŭ via lando (estas kvar kategorioj).

La plej stranga, malbona, neakceptebla, sekteca afero pri la Civito estas ke oni devas pagi por eliri.

Scandinavia.jpg

Fremdaj rilatoj[redakti]

Antiraŭmistoj mokas la alternativan organizan modelon de la Esperanta Civito, plene demokratian kaj indiĝene esperantan, sed ne volas rigardi en sia propra hejmo, ĉe siaj dungitoj aŭ protektatoj aŭ simple similuloj... Kiom da antiraŭmistoj ministras imper-ie kaj ad-ministras malhoneste? A suivre, dirus franclingvanoj.

En la Esperanta Civito oni ne faras drastan distingon inter Esperantio kaj Esperantujo, sed jes inter Esperantiano, esperantisto, esperantano: la unua estas sinonimo de Esperanta civitano, la dua referencas al la difino en la Bulonja Deklaracio (do inkluzivas ankaŭ Esperantianojn), la tria indikas nur la simpatiantojn, la aprobantojn de la lingvo. Sed se Esperant-i-ano egalas al Esperant-civit-ano, oni povus dedukti ke la sufikso -I- resumas en si la vorton "civito". La lingva sento de la rusa akademiano montriĝus ege trafa. Analoge, Esperantujo signifus Esperantistujon: signifo kongrua kun ambaŭ difinoj en PIV. La sekva ŝtupo estas: Esperant(ist)ujo inkluzivas la Esperantianojn.

Aplikante pli fruan decidon de la $ Kapitalismo $, la Konsulo atingis ke la Esperanta Civito estu akceptita kiel oficiala observanto ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Brazilo.

Rilatoj kun Finnlando kaj Hungario[redakti]

8b0f.jpg

La vicprezidanto de la Esperanta PEN, civitano G estas samtempe la prezidanto de la Monda Asocio de la Finn-ugraj popoloj.

Rilatoj kun Ĉinio[redakti]

La Esperanta Civito havas altan estimon al la ĉina civilizo kaj grandan respekton pri la streboj de la Ĉina Popolo kiu, post la grandaj suferoj de la dua mondmilito kies viktimo Ĝi estis, kapablis rekonstrui sian landon, ĝis la atingo de la nuntempa stato.

Kiel sincera estas nia favora agnosko, tiel sincera estas nia bedaŭro pro la negativaj flankoj de tiu rekonstruado, kiu kolizias kun tri gravaj elementoj: la esprimlibero (komprenata kiel ĝin praktikas Literatura Foiro ), la mediprotektado kaj la respekto pri la etna rajto je memdeterminado.

Rilatoj kun Usono[redakti]

Por ke la tri Civitaj parlamentanoj kun Kuba aŭ Niĝeria pasporto ne estu ĉikanitaj, la Parlamento de la Esperanta Civito neniam estos kunvokita al Usono. Almenaŭ unu simbola respondo el Esperantio. Kaj precedento utila por estontaj kunvokoj.

Rilatoj kun Rusio[redakti]

Msg 551 1.gif

Por ne kompromiti la Rusion, ĉar ne temis pri iu ajn ruso, estas bone, ke oni almenaŭ ne menciis la nomon de la ruso (supozeble la verkinto timis mencii ĝin), kiu siatempe nepre deziris viziti en la konkreta nokto KCE, chefe ties libroservon kaj ties estron, d-ron Silfer (ĉar alitage la ruso forvojaĝis) - Cetere nek la Konsulo nek iu ajn alia cheestis la drinkadon kun la ruso, kio okazis privatissime - do neniu krom la ruso povas scii ĉu li abunde au malabunde drinkis vodkon ĉu entute oni trinkis vodkon au ion alian.

Rilatoj kun UEA[redakti]

UEA ŝajnas kronika malsanulo pretervivebla (ĉu pretervivinda?) kiel maljunulo en sanatorio, dum la Esperanta Civito aspektas kiel gracila adoleskanto kiu povus fariĝi fortika plenkreskulo.

Rilatoj kun Britio[redakti]

La Vickonsulo opinias ke estus sagace, fare de Eŭropa Unio, kontraŭofensivi la britan secesion levante la demandon pri Skotlando kaj Norda Irlando.

Rilatoj kun TEJO[redakti]

ial, iuj volas pli fortajn ligojn inter la Civito kaj TEJO. Silfer renkontis la estraron dum IJK 2019 kaj la Civito havis referendumon en decembro por ke ĉiuj junaj membroj de la Civito aŭtomate iĝus membroj de TEJO. Sed la civitanoj voĉdonis kontraŭ tiu en la referendumo. Tuj poste, la Civito deklaris ke fakte ili rajtas ignori la referendumon se ili deziras ĉar ĝi nur estis “enketo”. La volo de Silfer estas pli grava ol demokratio.

Sed la Civito raportis pri tio kun la titolo “TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito” kiu estas pli-malpli mensogo.

Strukturo[redakti]

La Esperanta Civito ofte mirigas nin per ĉiam novaj kreaĵoj. Vi certe konas la pompajn esprimojn kiel Senato, Kapitulo, Ĉefkonsulo. Mankas tamen Cezaro por perfekta kopio de la Romia ŝtato!

La daŭro de la mandatoj varias: de kvin jaroj ĉe la Civito ĝis nur unu ĉe la Junulara.

Stabloj[redakti]

Laŭ EC, estis 39 establoj (aliĝintaj asocioj) – sed 14 ne plu estas membroj, kutime eksigitaj pro malaktiveco. Sed la plejparto de la asocioj nur ekzistas en la retejo de la Civito. Tute nenio troveblas pri Laborista E-Rondo de Padovo, Studenta Esperanta Ligo, Islama Esperanta Klubo (krom fejsbuka paĝo kun nur du afiŝoj) kaj la Unio de Esperantistoj por la Disvolvo de Uviro krom la anonco en la Civito. Por preskaŭ ĉiuj aliaj, estas pli malpli nenio, kutime nur vikipedia paĝo kun unu aŭ du linioj kaj eble unu aŭ du malnovaj referencoj. Ĉu eĉ retejo estas tro multe? Ŝajnas ke nur estas 3-4 veraj asocioj ene de la Civito, sed eĉ pri la plej famaj establoj estas preskaŭ neniu informo troveblas. Ĉiu establo rajtas reprezenton en la forumo de la Civito, sed nur 7 fakte havas, kiu sugestas ke la aliaj ne estas sufiĉaj aktivaj por eĉ proponi iun.

La Konsulo[redakti]

Chionvida okulo.gif

La vorto "konsulo" jes ekzistas, kaj en esperanton enkondukis ĝin Hector Hodler, por indiki specifan oficon interne de UEA -- do ĝi estas parto de la esperanta historio, ne nur de Romio.

Se la prezidanto de UEA subite demisius, tio estus grandega krizo kaj oni timus ĉu UEA fiaskus, sed kiam la konsulo de la Civito demisiis, apenaŭ iu eksciis. Se iu grava posteno en la Civito estus vaka, neniu atentus.

La Senato[redakti]

Rajtas baloti la membroj kaj la abonantoj de la establoj aliĝintaj al la Pakto. Konkuras du listoj, kun propraj politikaj, kulturaj kaj sociaj programoj: la Blanka kaj la Verda. La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj"; la simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito".

La parlamento nur kunvenas unufoje dum la jaro sed eĉ tiam ne decidas iun ajn. Laŭ sia retejo, la Senato aprobis nur kvin leĝojn en sia tuta dudekjara historio (ial la leĝoj havas latinajn nomojn).

La Kortumo[redakti]

19 a.jpg

Esperanta juĝejo estas stranga (kaj iom timiga) ideo, sed ne estis ion ajn decidon de ĝi. Kiujn problemojn ĝi solvis?

La Kortumo estas la "arbitra instanco de la la Civito". Unu el la ĉefaj taskoj de la kortumo estas prepari la novan civitan leĝaron, kiu interalie reguligos la blogojn de idoj, senedzaj patrinoj kaj Orfeo Angelucci en la Civito.

La Kortumo estas la arbitracia instanco, kreita de la Pakto la 10-an de augusto 1998. Temas do pri la plej antikva el la Civitaj instancoj: ekzemple, la unua Parlamento kaj unua Konsulo ekestis Zamenhof-Tage 2001, kaj la unua Kapitulo la 26-an de februaro 2002. Oni rajtas diri ke, en la juna demokratio de Esperantio, la justica povo originis iom antaŭ la leĝodona, kiu mem originis iomete antaŭ la ekzekutiva. Sed fakte dum la unuaj jaroj la Kortumo ne plenumis justican povon: ĝia tasko estis interveni kiel paciganto okaze de konfliktoj inter la paktintaj establoj (fakte neniam: bonŝance ne okazis konfliktoj) kaj doni aŭtentan interpreton pri diversaj demandoj rilate al la Pakto kaj al la Konstitucio. Krome la Kortumo funkciis (kaj plu funkcios) kiel notario por la Senataj kandidatlistoj.

Laŭ la skemo funkcianta ekde la Deka de Augusto, la Kortumon elektas la Forumo, nome la asembleo de la paktintaj establoj. Tial ke la Forumo fariĝis en 2001 unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento, oni povas diri ke nur duono de la Parlamento elektas la Kortumon. Tiel ĝi restas tute sendependa de la aliaj du povoj.

Estas rimarkinde, ke la Kortumo decidas pri la akcepto de eksiĝo el la Pakto, kaj nur la Kortumo decidas pri eksigo. Male, la akcepto de nova paktinto apartenas al la Forumo. Tial estas prava la rimarko : en la Civito estas du pordoj – tra unu vi rajtas nur eniri, tra la alia nur eliri.

Krom arbitracii kaj aŭtente interpreti normojn, la Kortumo estas vokita al grava tasko : prepari la Civitan Kodon, bazante sin sur la svisa. Tiucele la kortumanoj jam komencis labori, por ke la projekto (konsistanta el kolekto de la normoj kiuj diverĝus de la svisa, pro la specifaj bezonoj de la Esperantlingva komunumo) estu preta ene de 2006. Tiel la nuna Senato povus diskuti kaj aprobi ghin, kaj la nova Senato, elektota en decembro 2006, startus sur kompleta jura framo.

Aktisto ĉe la Kortumo estas c-ano Jean-Sacha Barikumutima.

Monda Asembleo Socia[redakti]

Fluganta spagetmonstro.jpg

Monda Asembleo Socia (MAS) estas asocio fondita en 2005 de esperantistoj kiuj, inspiritaj de la artikoloj de la gazeto "Le Monde diplomatique en Esperanto" volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi. MAS produktas ankaŭ interesajn librojn, ofte sociologie markitajn de klasbatala tendenco, sed ne nur: ekzemple ĝi eldonis la tekston "Esperantujismo" de c-ano Koffi Gbeglo, kaj la tradukon de la novelo "Ali ibn Abi Talib", de la fama romanda verkisto Kiu.

Kunvojaĝantoj[redakti]

La termino kunvojaĝanto identas homon, kiu estas intelekte samsenta kun la ideologio de la Esperanta Civito, kaj kunlaboras en ties politiko, sen esti pasporthava membro de ĝi. En la frua historio de la Civito, la raŭmisma revoluciulo Silfer inventis la terminon por identi la ŝanceliĝemaj intelektaj subtenantoj de la raŭmisma reĝimo. Same por la politika karakterizado de la Esperantista intelektularo (verkistoj, akademianoj, kaj artistoj) kiuj filozofie samsentis kun la politikaj, sociaj, kaj ekonomiaj celoj de la Civito, sed elektis ne aliĝi al ĝi.

E-civitanoj ekzistas en diversaj E-asocioj. Ekz. Giorgio Silfer eniris la kongresejon pro invito de C. Minnaja , E-civitano. Krome estas raŭmistoj eĉ estrarano de UEA A. Wandel, ĉar li subskribis la manifeston. Prezidanto de AdE Kiselmann partoprenis kolokvon de la Civito kaj multaj multaj aliaj "gravuloj."

Gazetaro[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo HeKo.

La organo de la Esperanta Civito estas "Heroldo komunikas". La retpaĝo de la silfera "Esperanta Civito" (EC) restas bloke netuŝebla, neopiniebla, nekomentebla. Oni devas gluti la stultigan pilolon tuta. Nur ĝiaj administrantoj kaj prilaborantoj havas rajton krei aŭ modifi la enhavon.

Fakte, krom sia retejo, estas apenaŭ iu ajn informo pri la Civito trovebla en la interreto. Oni aŭdis pri Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto, sed oni neniam legis ilin ĉar oni ne povas trovi ilin. Kie eblas mendi? Ĉu ili eĉ havas retejon? Nur eblas mendi per mesaĝo al la redaktoro, kiu estas tre malbona maniero por vendi gazeton.

Idista civitano[redakti]

Kandida civitano eniras oficeyon ministerialan, havante por skopo solveskari certen aferon...

“Esas nulu hike, nun. Voluntezu retrovenari morge matine!”, dicas al lu la sola kae trista bedelo.

“Ma..., ka l’ funcioneroi ne laboras posdimeze?”, la naivo questionas.

“Esas dum la matino, kande ili ne laboras! Posdimeze, ili simple ne venas al kontoro!”

Religio[redakti]

76 a.jpg

Post raŭmisma ideologio de diaspora popolo, etno, nacio, ŝtato kaj kreo de parlamento, la Civito alprenas religiajn trajtojn per la akcepto de la «Lex Bertilia».

Unu el la atakoj kiujn suferas la vero, en nia Esperantio, koncernas la raŭmismon, kaj specife la fakton, ke la Esperanta Civito ne estus la natura rezulto de tiu pensofluo, sed io degenerinta -- kaj tie oni aŭdacas kompari la Evangelion al la katolikismo, aŭ la marksismon al la stalinismo.

Kiam oni demandas, kiuj estas la veraj raŭmistoj, indas rememori ĝuste pri la Evangelio laŭ S. Marko (9, 38): "Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelanta demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni."

Se iu skribas: "Laŭ mi la Manifesto de Raŭmo dekoble pli gravas ol la Manifesto de Prago, ĉar mi ja estas raŭmisto (kvankam ne civitano, nek alispeca movadano). Tiu dokumento reprezentas miajn kredojn jam de la 1960aj: nur la Manifesto de Raŭmo revivigis mian esperantistecon ĉirkaŭ 1999, kiam mi unue malkovris ĝian ekziston", tiu ne estas malpermesinda, se li efektive "faros miraklon" laŭ la vortoj de la Majstro. En nia kazo, ni ne parolu pri mirakloj, sed pri bonaj fruktoj. Pli aŭ malpli frue, li petos la esperantan civitanecon: neniu altrudu ion al lia libera elekto, ĉar la Civitaniĝo ja estas elekto libera kaj spontana kaj sendependa.

Sed se iu skribas pri degenero, kaj nutras malamon kontraŭ raŭmistoj (do ne kontraŭ ideo, sed kontraŭ homoj), tiu estas falsa profeto, kaj el liaj fruktoj oni lin rekonas. Kiu estas por la raŭmismo, tiu ne povas esti kontraŭ eĉ unu sola el la raŭmistoj. Kaj fakte, neniu el tiuj kiuj mensogas pri raŭmismo, kaj mensogas pri la Esperanta Civito, ĝis nun deklaris sin raŭmisto. Kaj certe li ne praktikas la sep kvalitojn de la saĝeco, kiu estas plej alte, sed en li regas ĵaluzo kaj malpaco. Amen.

Problemo de justeco kaj civiliziteco - la fundamentalismo kaj la malamikeco kontraŭ la kredantoj kompromitas la pozitivan laikecon de la Ŝtatoj[redakti]

La religia fundamentalismo kaj la laikismo estas ekstremaj formoj de rifuzo de la justa plurismo kaj de la principo de laikeco.

La Civito de Dio[redakti]

La Civito de Dio (latinlingve: De Civitate Dei, aŭ ankaŭ De Civitate Dei contra Paganos = Pri la civito de Dio kontraŭ la papagoj) estas latinlingva dudekdulibra filozofia eseo verkita de Sankta Aŭgusteno de Hipono inter la jaroj 413 kaj 426; Aŭgusteno verkis la unuajn dekojn librojn celante defendi kristanismon kontraŭ paganoj kaj analizi tiuepokaj sociajn-politikajn problemojn, en la aliaj dekdu libroj, male, li pritraktas la posthistorian savon de la homo.

La latina termino civitas ne devus esti tradukita per tiu de “urbo”, ĉar estas subintencata la koncepto pri civitaneco, eĉ pri spirita kondiĉo en kiu estas riskata la postviva savo aŭ la damniĝo de ĉiu homo.

La traktato reprezentas apologion pri kaj kristanismo kompare kun la civilizo de la pagana kaj en ĝi estas trataktaj argumentoj kiel Dio, martiriĝo, hebreismo kaj aliajn temojn koncernantajn la kristanan filozofion.

La verko[redakti]

De civitate Dei, 1483

Genezo de la verko[redakti]

La verko naskiĝas en delikata historia-politika kunteksto: la lanta defalo de la Okcident-Romia Imperio, ŝuldebla al la oftaj barbaraj invadoj, ĉi-kaze de la visigotoj de Alariko la 1-a, kiuj daŭris laŭlonge de la tuta 5-a jarcento. La nekomuna okazaĵo de la kapto de Romo (410 instigas pripensi, tiel ke Aŭgusteno en 413 ekengaĝiĝis en entrepreno kiu daŭros ĝis 426 kaj fariĝis unu el la pilastroj de la okcidenta kulturo krom ĉefverko de ĉiuj tempoj.

Kristanismo estis tuj dekomence de paganoj akuzita pri kaŭzo de moliĝo de la solidaj moralaj bazoj de la imperio kiu estus elmetinta tiun lastan al la penetradoj de barbaroj: de unu flanko kristanismo estis kreinta amplekson da valoroj malaj al tiu paganaj, aliflanke, kaj estas la plej influa detruilo, la kaŭzo de la defalo de la imperio estas serĉenda en la politika fragileco de la regantaj fortoj.

Aŭgusteno priskribas pesimisme la morojn kaj ĝenerale la vivon de paganaj konduto, tute fora el la volo de la Kreinto: Paganismo estas lernejo de malmoralo, do ĝi estus la kaŭzo de moliĝo de la antikvaj moroj. Li ekzamenas la paganajn diojn elstarigante ilian malmoralan konduton kiu kuntrenas la homojn la samon fari.

Aŭgusteno ekzaltas la dignecon de la homo, bildo de Dio kaj destinita al la kunvivo kun Dio.

La homa kulpo (de Adamo kaj Evo kaj iliaj imitantoj) trovas elaĉeton en Kristo, kun kiu ĉiuj estas alvokataj vivi. La historia fluo do havas transcendan celon!

Koncepto pri historio kaj malsameco de la “civitoj”[redakti]

Aŭgusteno troviĝis en la neceso repridiskuti la koncepton pri historio heredita, interalie, de Eŭsebio de Cezareo laŭ kiu la romia imperio estis iusence speco de dia regno sur la tero. Laŭ Aŭgusteno la Dia Regno nenimaniere similas al teraj regnoj: fakte, la penso de Eŭsebio estas dementita de la disrabado de Romo (410). [1] La verko aperas kiel la unua provo konstrui organikan vizion pri la historio vidpunkte de kristanismo kaj de eskatologia destino de la homo. Per tiu vidpunkto Aŭgusteno rebatas akuzojn de la pagana socio kontraŭ la kristanaro: Aŭgusteno asertas ke la homa vivo estas dominata de la fundamenta alternativo intervivi laŭ la karno kaj vivi laŭ la spirito: esenca kaj unika alternativo! Ĝi disvolviĝas kaj dividiĝas laŭ du civitoj: la Civito Tera, nome la civito la karno, la civito de la diablo, simbole fundita de Kaino kaj kiu estas Babilonio, kaj la Civito de Dio, nome la civito de la spirito, la civito simbole fundita de Abelo. Gravas rimarki la biblian simbologion en kiu Kaino estas terkulturisto kaj kiel tia ligita al la tero, ĝin li devas igi sia por havigi al si el ĝi gajnon, Abelo, male, estas paŝtisto, profitas de la tero sed al ĝi ne estas ligita ĉar li pasas tra ĝi kaj en ĝi ne fiksiĝas, eĉ li tendencas, iamaniere, al celo pli ŝatinda kaj fruktodona: la ĉielo.

”La amo al si intensigita ĝis la malŝato pri Dio, generas la civito teran; la amo al Dio intensigita ĝis la malŝato pri si mem generas la ĉielon civiton. Tiu aspiras al la gloro ĉe la homoj, tiu ĉi antaŭmetas super ĉio la gloron de Dio. [...] La civitanoj de la Tera Civito estas kaptita de stulta superrega avido kiu enkondukas submeti la aliajn; la civitanoj de la Ĉiela Civito sin donas unu al la alia laŭserve de karito kaj obeeme respektas la devojn de la sociaj preceptoj”.[2]

“Neniu civito superas la alian. En la historio, fakte, la du civitoj estas miksitaj kaj neniam separataj, kvazaŭ la homo vivus samtempe en la unua kaj en la dua. Estas tasko de tiu lasta elekti por kiu flanko partianiĝi. La homo troviĝas centre de du civitoj kaj nur la universala fina lasta juĝo povas separi definitive la beatulojn el la pekuloj”.

“Ĉiu homo povas kompreni al kiu civito mem apartenas pri demandante tion al sia konscienco”.

Aŭgusteno, koresponde al la ses tagoj (hexaemeron) de la kreado, distingas ses historiajn periodojn:

Tiuj tempaj periodoj servas precipe por substreki la direkton de la tempo-fluo kaj ties celon.

Aparte en la antaŭepilogo de la (Pri) "Civito de Dio” (XXII, 30, 5), Aŭgusteno plieksplikas sian penson:Karaj listanoj, kvankam ni ne estas normala faka asocio, kun statuto, protokoloj, ktp. ni funkcias kiel tia, sed dum ni okupiĝas pri vortoj la mondo ŝanĝiĝis kaj la junaj homoj ne volas legi vortojn sed vidi bildojn.

En sia penso li reasertas, tio devenigante el la Skriboj, koncepton pri tempofluo ne plu cikla kiel en grekaj filozofoj, sed linia kaj universala en kiu greftiĝas la Providenco, kiu gvidas la kreitulojn al ties destino respektante la homan liberon. Tiu koncepto ricevas per Aŭgusteno konseron el la historio (precipe biblia) kaj el la filozofio.

Li altiras ene de sia lingvaĵo, rilate la prisavan koncepton, iom destinisman: por refuti Pelagianismon, kiu lokigis la savon en la meritoj akiritaj per la bonagado de la kristana kredanto, Aŭgusteno volas ekzalti la potencon de la Graco, nome de libera elekto de Dio: la homo ne povas sin savi per la bonaj agadoj sed pro tio ke li estis investita de la Dia Graco. [3]

Bibliaj referencoj[redakti]

La Civito de Dio mezstaras inter la spekulativado platona kaj la ekzegeza metodo tradicie aplikata al la Biblio, parte laŭlitera parte laŭalegorie.[4] Oni ĉerpas en la libroj de la Genezo, Samuelo, Kohelet, Danielo, Psalmo, Jesaja, Malakio kaj estas abunde citata la Nova Testamento kun aparta atento al la Evangelio laŭ Johano, al la Epistolo al la Romanoj kaj al la Apokalipso.

Manoskripto de La Civito de Dio, de 1470.

Lingvoj[redakti]

6297 n.jpg

Kelkaj civitanistoj proponis ke la raŭmistoj re-uzadu la esperantan lingvon, parolatan de la esperantistoj en la biblia epoko. Fakte, la Civito ne uzas kutimajn esperantajn vortojn, anstataŭe ĝi kreis siajn proprajn. Anstataŭ diri juĝejo ĝi diras kortumo, anstataŭ parlamento estas senato, ne estas prezidanto sed estas konsulo (ĉu ĝi intence elektis vorton el la pra-romana epoko por aspekti pli impona?), la Civito ne havas estraro, ĝi havas kapitulo. Eĉ la vorto Civito ne estas kutima vorto, ĝi signifas “sendependa urbo”.

Ĝi tamen ne plu estis uzata de raŭmistoj en la ĉiutaga vivo jam de la 3-a jarcento post Kristo kaj travivis nur kiel liturgia lingvo. Tamen, la propono uzi Esperanton ne estis tuj akceptita de ĉiuj. Kiam komenciĝis la civitisma movado, la plejmulto da esperantistoj en Eŭropo parolis la jidan lingvon. Multaj aliaj favoris la anglan kiel oficialan lingvon de la esperanta ŝtato – tiu-epoke tre prestiĝa lingvo en orienta Eŭropo. La religiaj finvenkistoj, aliflanke, opiniis Esperanton sankta lingvo, kiun uzi en la ĉiutaga vivo estus blasfeme. En la fino tamen la verda lingvo fariĝis la komuna lingvo de la raŭmistoj en Civito. Ĉi tiu lingva renaskiĝo estis unu el la plej grandaj atingoj de la civitanisma movado.

Esperanto[redakti]

LONDONO. “British Council” lanĉos baldaŭ novan popolan baloton, por la aprobo de la projekto: “Introducing English as official language of the “Esperanta Civito”. Prepare al la lanĉo de la baloto, multaj membroj de “British Council” petis la civitanecon. Aŭdinte la informon, konsulo Giorgio Silfer deklaris: “Certe ni estas fronte al konspiracio de finovenkistoj. Ne gravas, kondiĉe ke oni estu en ordo kun pago de kotizoj”.

Ekonomio[redakti]

Centroj de Esperanta Civito

Valuto de Civito estas Speso. Unu speso egalas al 90 svisaj frankoj.

Ĉu?[redakti]

Efikeca urbestro, inaŭgurante novan tombejon admonis siajn civitanojn tiel: "... ke ĝi ne enkalkuliĝu inter la kutimaj monumentoj en la dezerto!"

Civito kaj UEA[redakti]

La diferenco inter UEA kaj la Civito estas la jena: UEA reelektas siajn komitatanojn kaj estraranojn lau sovetia maniero, dum Silfer nomumas kaj elektas rekte sin mem. Tiel ambaŭ ŝparas tempon kaj en ambaŭ kazoj diskutoj iĝas superfluaj.

Kulturo[redakti]

Esperanta Civito en 2002 agnoskis du sciencajn institutojn: Vi estas stultulo kaj Instrumentalo. Ili havas membrojn kaj korespondantojn (depende ĉu kun aŭ sen la esperanta civitaneco).

Desperanta Ĉevito[redakti]

Mapapolonia.png

Desperanta Ĉevito estas la plej fama infanlibro de Civita kulturo. Desperanta Ĉevito, kiel Narnio estas inventita lando kies loĝantoj estas verdaj kiel Peter Pan. La landnomo ŝuldiĝas al la legenda raŭmana heroo kiu ĝin fondis: Vito Giorgius de Silferes. Ĉevitanoj havas propran senaton, konsulaton, vickonsulaton, insulaton kaj salaton. Por iĝi civitano egalrajta al ĉevitanoj sufiĉas paroli la raŭmanan lingvon kaj plenigi enketilon. Legendo asertas ke Desperanta Ĉevito troviĝas en iu mistera supera ekzisto-nivelo, foje komparata al tiu de Ŝangri-Lao.

Kalendaro[redakti]

Kalendare,oni parolas pri la epoko "antaŭ Silfero", t.e. antaŭ la tempo 1993-1994, kaj "DUM Silfero".

Psikologia vidpunkto[redakti]

Estas iom erare nomi la "Civiton" "freneza projekto". Kiel celo en si mem, ĝi estas... adoleska fantaziaĵo. Ne necese temas pri frenezaĵo (sed oni ja povas kaj rajtas apliki la terminon "neseriozaĵo").

Kiel taktika rimedo por forlogi homojn forde la kutima potencocentro de la movado -- t.e. UEA specife kaj la "pracelanoj", por uzi la silferan ofendvortojn, ĝenerale, ĝi estas iom pli lerte kreita. Ankaŭ en tiu kazo ne temas pri frenezaĵo.

Seksuma vivo[redakti]

Gejlobio1.jpg

Naciaj simboloj[redakti]

Civito uzas la esperantan flagon kaj himnon, kaj havas oficialajn festotagojn, sed la naskiĝo de lingvo je la 26-a de julio ne estas unu el tiuj. La Civito opinias ke la Civito meritas sian propran festotagon je la 10a de aŭgusto (sed dum la pasintaj jaroj ĝi forgesis celebri ĝin).

Kritikoj[redakti]

Malfacilas kritiki kiam oni ne konas ĝin, eble estas skandaloj sed neniu rimarkis.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Kunvokita la julia kunveno de la Kapitulo
  2. nun mi havas la linion
  3. Tiuj esprimoj de Aŭgusteno estis tre malsame interpretitaj kaj originis grandajn diskutojn inter la estontaj teologoj. Vidu: pravigo. Certas, laŭ kristanismo, ke la savo estas frukto de la dia graco kaj de kunlaboro de la homo; sed ĉu eblas ne pendigi la bilancon pli al unu flanko sen damaĝi la alian?
  4. Vidu: La Civito de Dio XVII, 3.