Eŭropo (luno)

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu"

~ Zamenhof pri Eŭropa glacio
Sailor Jupiter Ass.jpg

"La luno ja estas fromaĝo"

~ Blondulino pri Eŭropo

"Iom surprizas min via interpreto"

~ Tonjo del Barrio pri supra diraĵo

"Temperaturo standarta estas ĉi 20 tie 23 gradoj de Celsio"

~ sciencisto pri temperaturo de luna flago

"Ne maltrankviliĝu pri malbonoj, kiuj okazos neniam"

~ Thomas Jefferson pri eŭropa ekonomia krizo

"Mi vere shatus vojaghi tien...kaj poste verki mian personan poemon pri tia sperto"

~ italo pri Eŭropo

"Mi vere ne ekkonas, kial oni ne estu ano de iu ismo kaj principe ne volu plibonigi ĝin"

~ Reformisto

Eŭropo estas unu el la kvar lunoj de la planedo Jupitero malkovritaj de Galileo. La surfaco estas glacia, sed dum la Malvarma Milito, Eŭropo restis pli varma ol Usono kaj Rusio, kaj estis grava bazo por militaj raketoj kaj submarŝipoj. Hodiaŭ ĝi estas populara celloko por spaca turismo.

Flago

Rolo en la universo[redakti]

136.jpg

Plejmultaj lunoj iras ĉirkaŭ planedoj. Sed Eŭropo estas escepta kazo. Ĝi restas senmove, kaj ĉirkaŭ ĝi iris aerolitoj, aliaj lunoj, planedoj, la Suno... fakte la tuta universo.

Tiu unika kosma rolo estis malkovrita, ne de astronomoj, sed de teologoj kaj filozofoj de scienco.

Turismaj allogaĵoj[redakti]

Sur la surfaco troviĝis tavolo de glacio tre glata kaj ege taŭga por glitkurado. La glacio ankaŭ havas fendojn, tra kiuj oni povas fiŝkapti.

En la mezo de la luno estas korpo de profunda akvo, konata kiel la Mediteranea Maro, kun multaj pitoreskaj velboatoj kaj plaĝoj taŭgaj por nuda naĝado aŭ sunumado en bikino.

Lingvo[redakti]

Eŭropaio estas rekonstruita lingvo, kiu baziĝas sur la eŭropaj dialektoj de la hindeŭropa pralingvo, do sur la prabalta, prakelta, praĝermana, praitalika, praslava kaj toĥaria lingvoj. La projekto de rekonstruo estis lanĉita en 2004 de membroj de la universitato de Ekstremaduro. La ĉefa celo de la rekonstruo estas krei komunan lingvon por la Eŭropa Unio.

Eŭropa lingvo[redakti]

Hitlero je la UŜE-movado (v.) proponas kaj uzas tiun nomon anstataŭ Esperanto pro la sekvaj motivoj. Per tiu ĉi nomigo estus pli akcentata la natura deveno de E, ĉar ĉe la amasoj la nomo E ĉiam signifas artefaritan lingvoprojekton. La fakto, ke E estas la sintezo de l' indo-eŭropaj lingvoj, estis ankaŭ ĝis hodiaŭ bone konata, sed oni ne eluzis, ne akcentis sufiĉe ĝian sciencan enordigon kaj envicigon inter la indo-eŭropajn lingvojn. Ne en la strukturo de E estas serĉenda la kaŭzo de tio, ke ĝi ne akiris ankoraŭ la amasojn, sed en la ĝisnuna malĝusta, erara prop. metodo, ktp. (L. UŜE-EĤO, majo 1933.) "La japana E-istaro konstatas, ke se la opinio pri E kiel "la eŭropa lingvo" estus alprenata de la plimulto de niaj eŭropaj samideanoj, la disvastiĝo de nia lingvo en la Oriento estus grave endanĝerigata." (El la rezolucio de 21-a Japana E Kongreso, 3 nov. 1933.)

Eurolingvo[redakti]

EurolingvoAnglo-Interlingvo estas esperantido, aŭ pli bone, "Idido", ĉar la influo de Ido estas pli rimarkinda ol la influo de Esperanto mem. Ĝi estas proponita de Mitchell Summers en 2002.

Patro Nia: "Nosan Paterno ki est in el celo, que sanktified est tuan nomino; ke arived tuan regino; ke komplited est tuan volunto sikut in celo, ita in terro. Dat nos isti diurno nosan diurnan pano; et pardon nos nosan debitos, sikut et nos remit ad nosan debiteros; non indukt nos in temptacio sed deliver nos de malo".

Alia ekzempleto: "Id est necesan plus voluntieros interested in el kominikacio et komercio internacian in el movemento pro el progreso interlingvistikan".

Traduko: "Estas bezonataj pli voluntuloj interesitaj pri la internaciaj komunikado kaj komerco en la movado por la interlingvistika progreso".

Uropio[redakti]

Uropio (Uropi) estas planlingva projekto proponita de franca instruisto Joël Landais en 1986 (ne konfuzu ĝin kun Uropa). Ĝi intence baziĝas sur la hindeŭropaj lingvoj, kaj celas iĝi komuna lingvo por Eŭropo kaj helpi al la konstruo de Eŭropa identeco. Krome, pro la tutmonda disvastiĝo de la hindeŭropaj lingvoj, ĉu kiel gepatra ĉu kiel dua lingvo, Uropio povus utili kiel tutmonda helplingvo.

Post la unua publikigo de Uropio, ĝi ricevis eĥon en la gazetaro inter 1986 kaj 1991, sed neniam konsistigis movadon. Tamen la inklino de Uropio ne estas konstrui novan lingvan aŭ kulturan komunumon, sed prefere krei simplan kaj utilan ligilon inter aspekte malsamaj lingvoj kaj kulturoj, iĝante la respeguliĝo de iliaj tuŝpunktoj.

Sinjoro Landais laŭdire laboris pri etimologia plena vortaro de Uropio, kun klarigoj, ekzemploj de francaj tradukoj de ĉirkaŭ 17 000 vortoj, sed li rifuzas publikigi ĝin ĉar li opiniis, ke ĝi ne estis kompleta[1].

Vikio pri uropio[2] estis starigita en decembro 2010 sed fermita en marto 2011 fare de la aŭtoro. Ĝi restis skizo kaj ne estas nun ĝisdatigita.

Alfabeto, prononco kaj ortografio[redakti]

Uropio[3] uzas dudek tri literojn de la latina alfabeto kaj unu literon de la internacia fonetika alfabeto. La prononco estas la sama kiel en Esperanto, escepte de:

  • c, kiun oni prononcu ŝ
  • ʒ, kiun oni prononcu ĵ
  • w, kiun oni prononcu ŭ

La akcentita silabo plej ofte apartenas al la radiko de la vorto kaj ne moviĝas. Iuj finaĵoj kaj sufiksoj ĉiam portas la akcenton. Krome, kiam estas ordinara(j) neakcentita(j) sufikso(j), la akcento troviĝas sur la silabo antaŭ la lasta sufikso.

Akcentita vokalo en lasta silabo ricevas maldekstran kornon; vokalo havas tiun supersignon ankaŭ se la akcento falas sur nekutima silabo.

Krome, la vortoj se (estas), de (la) kaj ve (indikas futuron) povas eliziiĝi al s' , d' kaj v' .

Morfologio[redakti]

Artikoloj[redakti]

La difina artikolo estas de antaŭ konsonanto kaj antaŭ vokaloj. La nedifina artikolo estas un antaŭ vokaloj kaj u antaŭ konsonantoj. Ili ne varias laŭ nombro kaj genro.

Substantivoj[redakti]

Substantivoj havas du kazojn: nominativon kaj genitivon kaj dividiĝas en tri deklinacioj, laŭ tio ĉu ili finiĝas per konsonanto, per a aŭ per alia vokalo. Ili povas havi du genrojn, inan (fino en a) kaj viran (fino per konsonanto), sed nur kiam ili signifas inajn aŭ virajn estaĵojn. Plej ofte ili ne havas gramatikan genron.

Deklinacioj
Substantivoj singulara nominativo singulara genitivo plurala nominativo plurala genitivo
finiĝanta per konsonanto kun kuni kune kunis
finiĝanta per a mata matu matas matus
finiĝanta per alia vokalo taksì taksì taksìs taksìs

Adjektivoj[redakti]

La adjektivoj estas neŝanĝeblaj: mi Espani kuzine (miaj hispanaj kuzoj), mi Espani kuzinas (miaj hispanaj kuzinoj).

Adverboj[redakti]

La adverboj povas esti derivataj de adjektivoj per la sufikso -(a/e/i/u)m: felic/felicim (feliĉa/feliĉe).

Estas kelkaj manieroj formi adverbojn el primitivaj adverboj per prefiksoj kaj sufiksoj.

Postpozicioj kaj prepozicioj[redakti]

Postpozicioj estas uzataj en Uropi, same kiel prepozicioj. Kelkaj vortoj povas esti uzataj same kiel postpozicio aŭ prepozicio.

Nombroj[redakti]

Nombroj (1-10): un du tri kwer pin ses sep oc nev des

Pronomoj[redakti]

Personaj pronomoj havas 3 kazojn: nominativon (finaĵoj -e kaj -u), akuzativon (finaĵo -a) kaj dativon (finaĵo -o). Genitivon anstataŭas posedaj adjektoj (finaĵo -i). Por formi posedajn pronomojn oni aldonu -a.

Verboj[redakti]

Verboj en Uropio havas 3 modojn: indikativon, imperativon kaj kondicionalon. Estas tri simplaj tensoj: prezenco, preterito kaj futuro (kun helpovorto ve). Krome, Uropio uzas du helpverbojn: avo, havi, utilas kun la pasinta pasiva participo por krei perfektajn tensojn; kaj so, esti, utiliĝas kun la prezenca aktiva participo por krei daŭrajn tensojn. En multaj rilatoj la Uropia verbosistemo similas al la Angla.

Vortprovizo[redakti]

La vortprovizo de Uropio estas la plej interesa kaj originala aspekto de tiu lingvo.

Formo de l'radikoj[redakti]

Uropiajn radikojn oni povas dividi en tri kategoriojn.

Estas notinde, ke la Uropiaj vortoj tre ofte estas pli simple prononceblaj ol la Esperantaj ekvivalentoj. Ekzemple, por sankta, oni diras sait (elparolo: sajt); por funkcio, oni diras funsiòn; por dekkvar, oni diras deskwèr.

Hindeŭropaj radikoj[redakti]

La plej grava bazo de la radikaro konsistaj en simpligitaj formoj de rekonstruitaj hindeŭropaj radikoj. Ekzemploj: mata (patrino), kun (hundo).

Mestizaj radikoj[redakti]

Kiam ne eblis retrovi komunan hindeŭropan radikon, la kreinto klopodis konstrui kiel plej eble rekoneblan radikon el pluraj eŭropaj lingvoj. Ekzemple, liamo (ami) kunigas la l-li- de la ĝermanaj kaj slavaj lingvoj kun la am de la latinidaj lingvoj.

Tiu principo kelkfoje donas strangajn rezultojn: el lupus kaj woolf li faris vulp, kiu surprize signifas lupo, kaj ne vulpo; el ciel kaj Himmel li faris hel, kiu signifas ĉielo anstataŭ la (por angloj) pli evidenta infero (hell).

Internaciaj vortoj[redakti]

Krome Uropio enmetis en sian vortaron multajn internaciajn vortojn: taksì, teatra, poliz, simfonij, tabàk...

Sistema derivado[redakti]

La kreinto provis konstrui pli koherajn familiojn de vortoj ol en Esperanto kaj naturaj lingvoj. Ekzemple, el la verbo kluzo (= fermi), li faris uskluzo (= ekskludi) kaj kokluzo (= konkludi), per tute normalaj prefiksoj us kaj ko, dum en Esperanto ne ekzistas la verbo kludi, ne ekzistas la prefikso kon, kaj ion tute alian signifas la prefikso eks.

Ĉar la derivado ne estas tiel libera kiel en Esperanto, eblas formi du vortsistemojn el la sama radiko. Ekzemple, el karʒ, koro, eblas formi karʒi, (bon)kora, karʒid, bonkoreco, kaj karʒim (bon)kore. Tamen, ĉar ne povas ekzisti la verbo karʒo*, kori*, Uropio povis formi la vorto karʒan, kuraĝa, kuraĝulo (kiu alie estis la prezenca participo de la verbo karʒo), el kiu eblas formi karʒad, kuraĝo, kaj karʒam, kuraĝe. Estas notinde, ke kuraĝo kaj koro derivas el la sama radiko.

Ekzemploj[redakti]

  • Ce det ha skrivo u skrit (Ŝi igis lin skribi leteron).
  • He kopì ho u carp (Li aĉetis skarpon al li).
  • He av u kun : hi kun se bij (li havas hundon; lia hundo estas blanka).
  • De mastor pasìt in de gardin ki siu dicipel (la majstro promenis en la ĝardeno kun sia disciplo).
  • Di bib se mol interesan, i lisì tal (tiu libro estas tre interesa, mi tute legis ĝin).

Historiaj kontribuoj[redakti]

Lulilo de Civilizacio

Eŭropo havas riĉan historion. Ĝi jam multe kontribuis al intermonda civilizacio.

Konsideru la sekvantajn inventaĵojn…

  • La rado.
  • Skribita lingvo.
  • La presarto.
  • La pulvo.

Bedaŭrinde, neniu el tiuj estis inventita de eŭropanoj. Sed ĉiuj iĝis pli historie gravaj, kiam eŭropanoj ekuzis.

Ekzemple, kvankam la rado inventiĝis en Mezopotamio, ja sur Eŭropo tio estis, ke oni aldonis radojn al ludila skarabo, kaj kreis la Folksvagenon.

Mitologio[redakti]

Laŭ antikva mito, Eŭropo estis kvieta kaj modesta knabino, ĝis kiam ŝi renkontis virbovon, kiu montris al ŝi tutan novan vojo de vivo.

Eŭropo kaj la Virbovo

Tio klarigas la viglajn festojn, kiuj okazas ĉe ŝi hodiaŭ.

Vidu ankau[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Tvitero blokis konton de rusia novaĵagentejo.
  2. Kiel eklezioj estis engaĝitaj en politikan krizon en Belorusio.
  3. Finfine mi aperigas mian Sinonimaron en la reto!




La tielnomataj intelektuloj de Vikipedio pretendas havi artikolon pri Eŭropo (luno).