Eŭropa talpo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ekde la komenco de 2020 la redaktoran postenon reprenos Kalle Kniivilä, kaj daŭrigos la tuta redakcia teamo, kies nomojn vi trovas en la kolofono."

~ buma publikigaĵo

Eŭropa talpo [1] estas malgranda mamulo el la familio de talpedoj. Ĝi estas longa proksimume 11–13 cm, pezanta 50-80 g. Ĝi estas nigra kaj ĝiaj antaŭaj piedoj servas bonege por fosado kiel malgrandaj ŝoveliloj. La talpejo estas fakte kaptilo por kaptado de insektoj. Ĉiutage la talpo plurfoje trakuras ĉiujn siajn koridorojn kaj formanĝas enfalintajn insektojn. Naskiĝis la movado de la pilĉardoj... evidente estas evokiga nomo, kiu volas evidentigi la simpleco de la ideologio, tute malo ol la agresemaj metodoj de suverenismo aŭ naciismo. Sub la plej alta talpomonteto troviĝas la talpa kuŝejo [2] sternita per seka herbo. Ĉiu talpo gardas sian ĉasistan distrikton kaj renkontiĝas kun aliaj talpoj nur dum sezono de pariĝado. Ili eĉ ne celas fondi novan partion. Gravedeco daŭras 3 semajnojn kaj naskiĝas 4 aŭ 5 senharaj kaj blindaj idoj. Post 3 semajnoj ili malfermas okulojn kaj post ankoraŭ unu semajno ili atingas duonan grandecon de la patrino kaj komencas nutri sin memstare.

La talpo estas mistera besteto, malfacile esplorebla de la serĉantoj, ĉar ĝi vivas 50 centimetrojn subtere en kompleksa labirinto de sennombraj kaj mallarĝaj galerioj. Danke al sia cilindra korpo ĝi rapidege moviĝas antaŭen kaj retroen. La talpo malofte vidiĝas kaj nur kelkaj teramasetoj, kiuj punktas la herbejojn kaj ĝardenojn, indikas la talpejojn -je granda bedaŭro de ĝardenistoj kaj kultivistoj. La talpo vivas en konstanta mallumo. La etaj okuloj, kiuj troviĝas ĉiuflanke de ĝia muzelo, estas profunde enfositaj en la felo. Oni opinias, ke ĝi tamen povas klare percepti formojn kaj kolorojn.

Tiu ĉi palearktisa besteto kun spindetforma kaj cilindra korpo estas plene adaptita por vivi subtere. Danke al sia anatomio ĝi estas elstara teraĵisto, kiu fulmrapide fosas galeriojn. Sciencistoj atente observis junan masklon, kiu fosis 747 metrojn da galerioj en unu horo kaj duono en malkompakta grundo! Por akiri tiel brilajn rezultojn la talpo disponas pri du efikaj iloj: Ĝia longforma muzelo finiĝas per speco de movebla osteto, kiu utilas por trabori kaj levi la teron, kaj ĉefe ĝiaj malantaŭaj, mallongaj kaj fortegaj piedoj kun kvin fingroj kaj longaj ungoj, kies polmoj konstante rigardas eksteren por forĵeti la teron. Plie, per fortega muskola kolo ĝi levas la teron al la surfaco.

Arealo de la Eŭropa talpo

Oni povas sin demandi, kial la talpo senĉese kaj obstine strebegas por fosi centojn da metroj da galerioj ĉiutage? Tute simple ĉar ĝi estas nekredebla manĝemulo. Ĉiutage ĝi englutas kvanton da nutraĵo ekvivalentan al ĝia propra pezo, t.e. cent gramojn da lumbrikoj, larvoj, koleopteroj, miriapodoj kaj formikoj. Sed ĝia preferata plado estas malmola lumbriko saturita per akvo.

Post 12-hora fasto la talpo mortas pro malsato. Tial ĝi abunde provizas sin per tervermoj, kiujn ĝi tranĉas en pecetojn kaj konservas en la loĝgalerioj. Fakte la talpo estas bone organizita besto, ĉar ĝi fosas galeriojn dutipajn: kelkajn por loĝejoj kaj aliajn por ĉasejoj. La loĝgalerioj kondukas al ĝia dormoĉambro, kie ĝi ripozas sur lito el sekigitaj folioj kaj likenoj. Fosinte dum 4 horoj por sin nutri, ĝi siestas dum 3 horoj kaj denove iras por manĝoĉasado. El ĝia dormoĉambro deiras la ĉasgalerioj en pluraj direktoj. Tiel vivas la talpo dum proksimume kvar jaroj, krom se homo, noktuomustelo ĝin mortigas.

Kontakto 1997/4

Galerio[redakti]

  1. Venis bona politika novaĵo el Italio.
  2. Tiu popolamaso - plejparte gejunuloj - spontanee kolektiĝas en la plej grava urboj por kontraŭi la kriata politiko de la partio Ligo de Salvini, kontraŭ la migrintoj.