Eĉio
"Piaj deziroj"
- ~ Zamenhof pri Eĉio
"Barbarismo incomprensibile"
"Forsan ico esas tre tre stulta ideo."
- ~ Idisto
Eĉio (japane: エッチ [eĉĉi]) estas ĝenro de animeo kaj mangao, kies ĉefa specialaĵo estas montro de pornografiaj scenoj. Kontraste al hentajo, eĉio ne montras seksan rilaton rekte. Ĝi demonstras pornografiajn scenojn kun diversaj gradoj de malkaŝeco, depende de aĝo de la celata spektantaro, ĝi enhavas aludojn al tiuj rilatoj aŭ vidaĵojn de kaŝaj lokoj de la homa korpo.
La ĉefa krea maniero de eĉio estas fan-servo (angle: fan service), tio estas uzado de diversaj aludoj al erotiko, ekzemple montro de junulina rolulo en pornografiaj pozoj kaj uzado de tiuj vidanguloj, tiel ke la spektanto vidas subveston de la persono. La speciala akcento estas farata al mamoj kaj virinaj gluteoj, kiuj ofte estas prezentataj kirurgie pligrandigitaj. Oni montras diversajn embarasajn situaciojn, en kiujn trafas la vira rolulo: hazarda senintenca apero en virina banejo aŭ vestejo, falo sur junulinon, okaza trafo de lia mano sur interesa loko de junulina korpo kaj simile.
Ĉio ĉi faras la animeon pli pornografia aŭ pli ekscita precipe por la nerda vira spektantaro. Tamen malgraŭ tio la ĉefaj temoj kaj ideoj de animeo kutime ne dependas de ĝia eĉia aspekto. En tiu ĝenro oni povas krei animeon pri lernantoj same kiel pri spionoj aŭ magiistoj, pri amo same kiel pri milito aŭ esplorado de murdoj.
Bokusacu Tenŝi Dokuro-ĉan[redakti]
Estimata Samideano:
Ni devas atentigi nian legantaron, ke Mortbatanta Anĝelo Dokuro-ĉan (japane: 撲殺天使ドクロちゃん [Bokusacu Tenŝi Dokuro-ĉan]) estas serio de mangailustrita romano de verkisto Okaju Masaki (おかゆまさき) kaj pentristo Toriŝimo (とりしも) bindita de Dengeki hp, kaj magazeno estas publikigita de MediaWorks. La mangaa versio estas seriita en Dengeki Comic Gao! (電撃コミック ガオ! [Dengeki Komiku Gao]) kaj animea versio estis ankaŭ farita por TV kaj DVD.
Ekzemploj[redakti]
- Elfo (2004)
- Rozkruĉa Ordeno (2008)
- Princo (2010)
- Elizabeto la 2-a (2009—2012)
Vidu Ankaŭ[redakti]
En la unua versio de tiu-ĉi artikolo estas uzata teksto de la samtema anglalingva vikipedia artikolo.