Dua mondmilito

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


"Pri ĉio tamen mi sentas devon kiel prezidanto pli specife informiĝi."

~ sieĝito

La dua mondmilito (komenciĝis la iamon, finiĝis la iamon) estis mondmilito kaj ĝis nun la armita konflikto en la historio de la homaro, kiu kostis la vivojn de 45-60 milionoj da homoj. Ties kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro traktato de Versajlo, la krizo el ŝanĝoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj kiu grave malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn, kaj malforteco de Ligo de Nacioj kaj potencoj, kiuj devis reteni la pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo de la Traktato de Versajlo.

Japanio, kiu celis domini en Azio kaj en Pacifiko, estis milite en Ĉinio jam ĉirkaŭ 1937,[1][2] kvankam neniu el la landoj estis deklarinta militon al la alia. La dua mondmilito laŭ onidiro startis la 1an de Septembro 1939,[3] pro la invado de Pollando fare de Nazia Germanio kaj militdeklaroj kontraŭ Germanio fare de Francio kaj de Unuiĝinta Reĝlando. El la fino de 1939 al komenco de 1941, per serio de kampanjoj kaj traktatoj, Germanio konkeris aŭ ekkontrolis multon de Eŭropo, kaj formis la Aksan aliancon kun Italio kaj Japanio. Laŭ la Pakto Ribbentrop-Molotov de aŭgusto 1939, Germanio kaj Sovetunio dispartigis kaj aneksis teritoriojn de siaj najbaroj, nome Pollando, Finnlando, Rumanio kaj la Baltaj ŝtatoj. Post la kampanjoj en Nordafriko kaj Orientafriko, kaj la falo de Francio de 1940, la milito pluis ĉefe inter la potencoj de la Eŭropa Akso kaj la Brita Imperio. Sekvis la Balkana kampanjo, la aera Batalo de Britio, la Blitz, kaj la longa Batalo de Atlantiko. La 22a de junio 1941, la potencoj de la Eŭropa Akso startigis la komencon de la invado de Sovetunio, malfermante la n surteran militfronton de la historio. Tiu Orienta Fronto metis la Akson kaj ĉefe la germanan armeon Wehrmacht, en militon de elĉerpigo. En decembro 1941, Japanio lanĉis surprizan atakon kontraŭ Usono kaj la kolonioj en la Pacifika Oceano. Post tuja usona militdeklaro kontraŭ Japanio, subtenita de simila el Britio, la potencoj de la Eŭropa Akso tuj deklaris militon al Usono solidare kun sia Japana aliancano. Rapidaj Japanaj konkeroj en multo de Okcidenta Pacifiko sekvis, vidataj de multaj azianoj kiel liberigo el dominado fare de Okcidento kaj rezulte en la subteno de kelkaj armeoj el la venkitaj teritorioj.

La antaŭeniro de la Akso en la Pacifiko haltis en 1942 kiam Japanio malvenkis en la ŝlosila Batalo de Midway; poste, Germanio kaj Italio estis venkitaj en Nordafriko (El Alamein) kaj poste, decidige, je Stalingrado en Sovetunio. Ŝlosilaj malfacilaĵoj en 1943, kiu inkludis serion de germanaj malvenkoj en la Orienta Fronto, nome la invadoj fare de Aliancanoj en Sicilion kaj Italion, kaj la venkoj de Aliancanoj en la Pacifiko, kostis al la Akso sian iniciatemon kaj devigis ilin en strategia retiriĝo al la frontoj. En 1944, la okcidentaj aliancanoj invadis la germani-okupitan Francion, dum la Sovetunio reakiris teritoriajn perdojn kaj turniĝis al Germanio kaj ties aliancanoj. Dum 1944 kaj 1945 la Japanoj suferis jn malvenkojn en Azio kaj en Sudcentra Ĉinio kaj Birmo, dum la Aliancanoj kripligis la Japanan Ŝiparmeon kaj konkeris ŝlosilajn insulojn de Okcidenta Pacifiko.

La milito en Eŭropo konkludis per invado de Germanio fare de la Okcidentaj Aliancanoj kaj de Sovetunio, finante en la konkero de Berlino fare de sovetiaj trupoj, la memmortigo de Adolf Hitler kaj de la Germania senkondiĉa kapitulaco la 8an de majo 1945. Post la Potsdama Deklaro fare de Aliancanoj la 26an de julio 1945 kaj la malakcepto de Japanio kapitulaci sub tiuj terminoj, Usono faligis atombombojn sur la japanaj urboj Hiroŝima kaj Nagasaki la 6an kaj 9an de aŭgusto respektive. Per tuja invado de la japana insularo, la eblo de aldonaj atombombadoj, la sovetia eniro en la milito kontraŭ Japanio kaj ties invado de Manĉurio, Japanio anoncis intencon kapitulaci la 15an de aŭgusto 1945, kio firmigis n venkon en Azio por la Aliancanoj. La Aliancanoj organizis specialajn tribunalojn por juĝi militkrimojn kaj kontraŭ germanoj kaj kontraŭ japanoj.

La milito en multaj aspektoj ŝanĝis vidon al civilizita militado – dume ankoraŭ en la jaro 1940 civilizitaj ŝtatoj frunte kun Britio kaj Usono rifuzis bombardadon de urboj kiel barbaraĵon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efektiveco estis el armea vidpunkto tre disputebla. La duan mondmiliton akompanis teruraj krimoj kontraŭ la homaroholokaŭsto (nazia Germanio kaj ties satelitoj), traktado kun militkaptitoj (nazia Germanio, Sovetunio, Japanio, Ĉinio), genocido de subjugitaj nacioj (nazia Germanio, Sovetunio). El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj (nazia Germanio, Sovetunio, Britio, Usono) inkluzive de uzo de atombomboj.

Antaŭa historio[redakti]

La dua mondmilito ekestis ĉefe, sed ne nur, el la rezultoj de la unua mondmilito, kiu naskis tre multe da ŝtatoj malkontentajn, humiligitajn kaj sopirantajn pri venĝo kaj ĝi kreis el la politika vidpunkto nestabilan aranĝon de Eŭropo kaj la mondo. Iom post iom komenciĝis profili grupo de malkontentuloj, kiuj intencis principe alilabori la novan aranĝon atingonte postenon, kiu rajte apartenas al ili rigardinte el iliaj vidpunktoj. Tiuj ĉi malkontentuloj rekrutiĝis kaj el la grupo de ŝtatoj de malvenkintoj kaj el la grupo de la venkintoj. En kunigo kun neĝojiga situacio en ŝanĝo de 20-aj kaj la 30-aj jaroj, nekapableco de la venkintaj potencoj reteni almenaŭ ŝajnon de forto kaj novan ondon de izolaciismo en Usono tiel estiĝis bazo de nova konflikto, ankoraŭ pli terura, ol estis tiu antaŭa. Dekomence tiu estis la situacio. El ĝi elstaris la figuro de Germanio, kiu plie suferis la menciitan situacion, dum la politiko en aliaj landoj, metis ilin en klara dua rango. Tio en Eŭropo, dum en Azio, la situacio estis tute alia, ĉar de longe Japanio jam estis komencinta sian imperiisman ekspansion.

Malvenkintaj malkontentuloj[redakti]

La malvenkintaj malkontentuloj estis nekoneksa grupeto da ŝtatoj, kiuj dum la Unua mondmilito finiĝis en la flanko de malvenkintoj perdintaj grandegajn teritoriojn. Ilia humiligo komune kun naciismaj pasioj kaj la tut recesio kreis micelion por estigi militemajn reĝimojn, kies celo estis venĝo kaj minimume reguligo de la esencaj "maljustaĵoj". La j ŝtatoj de tiu ĉi grupo estis Germanio ( Aŭstrion), Hungario kaj tute alimaniere Sovetunio kiel hereda ŝtato el la Rusa Imperio.

Venkintaj malkontentuloj[redakti]

La alia grupo estis grupo de trompitaj venkintoj – ŝtatoj, kiuj hezitinte aliĝis al Interkonsento, ĉar ili atendis ian profiton kaj plifortigon de siaj pozicioj. La signifaj ŝtatoj de tiu ĉi tipo estis Italio kaj Japanio.

Novaj ŝtatoj[redakti]

La fino de la Unua mondmilito kunigita kun disfalo de Aŭstrio-Hungario kaj kun tranĉigo de Germanio kaj cara Rusio (respketive Sovetunio) igis al la estiĝo de kelke da novaj ŝtatoj. Tiuj ĉi nove estiĝintaj formacioj estis aŭ kontrakte ligitaj kun la venkintaj potencoj aŭ ili almenaŭ klopodis alproksimiĝi al ili, ĉar ili mem estis tro malfortaj kaj ili ne kapablus rezisti al pretendoj de la najbaraj potencoj, eĉ kiam dumtempe malplifortigitaj. La fakto estas, ke ĉe ĉiuj sekve nomitaj ŝtatoj okazis tio, ke kun la komenco de milito ĉiuj iliaj kontraktaj garantioj (respektive alternaj manieroj de la certigo de sekureco) falis kaj tiuj ĉi ŝtatoj estis disparceligitaj inter Germanio kaj Sovetunio. Unusolan escepton prezentis Finnlando, sed kiu ankaŭ ne estis libera kaj pro sia travivo ĝi pagis teruran prezon.

Ceteraj ŝtatoj[redakti]

Lasta grupo de ŝtatoj estis malnovaj ŝtatoj, kiuj jam rezignis pri iaj ajn pensoj por hegemonio kaj ili koncentriĝis pri si mem. Temis precipe pri dekomence teorie neŭtralaj ŝtatoj, ofte nekonvene situantaj, kio kondukos ilin al deviga neneŭtraleco.

Pasoj de la milito[redakti]

La pasoj de la dua mondmilito en Eŭropo.

Dume en Azio jam ekde la jaro 1937 batalis inter si "sole" Ĉinio kaj Japanio (vidu artikolon Dua japana-ĉina milito), la vera mondmilito estis komenciĝinta la 1-an de septembro 1939 en Eŭropo, kiam germanaj soldataroj post antaŭaj provokoj kaj enscenigitaj procedoj komencis komune kun Slovakio invadon en Pollandon. Tiu ĉi bato ekstartis ĉenreagon: al Germanio proklamis militon Britio, Francio kaj ties aliancanoj kaj aliĝintaj landoj (Kanado, Sudafrika Unio...). Sed tiuj ĉi aferoj devis havi influon nur en la longdaŭra horizonto. Dum bataloj sur maroj kaj en la aero ekflamis ankaŭ en la okcidenta batalfronto, la okcidentaj potencoj ne kapablis realigi la surterajn atakojn kaj Pollando mem ne kapablis rezisti al la germana atako. Laŭ la sekreta Pakto Ribbentrop-Molotov de oriento Pollandon atakis Sovetunio kaj pro tio la pola rezistado estis tute detruita, la atako de oriento okazis la 17-an de septembro, kiam Sovetunio aliĝis laŭ la sekreta pakto al la germana atako kaj tiel ĝi "finbatis" Pollandon. Hitlero poste koncentriĝis por preparo de la okcidenta militiro, kiun li volis realigi ankoraŭ en la jaro 1939, sed fine la vetero kaj obstrukcoj de liaj generaloj devigis lin la aferon prokrasti.

1940[redakti]

Por okcidentaj aliancanoj la germana invado prezentis ŝokon, eĉ kiam laŭ fakuloj unue agrablan. Sed en la paso de tempo montriĝis, ke la fakuloj aŭ eraris aŭ la brita maristaro kaj ekspedicia korpuso neripareble malbonigis tion (la vero estos eble ie ). Germanio per energia kaj brile preparita atako (eĉ diversloke preskaŭ tro riska kaj nobla – pri tio vidu artikolon pri bataloj je Narviko kaj informon pri batalo je Oslo), konkeris ĉiujn ŝlosilpunktojn kaj ĝi venkis super Norvegio pli baldaŭ, ol tiu povis ekrezisti (la daŭriganta rezisto de la norvegaj taĉmentoj en la enlando jam ne plu povis esti sufiĉe efika). La brita elŝipiĝo ĉe Narviko ne prezentis adekvatan kontraŭmovon, e la germana aviadilfloto tiutempe jam antaŭ longa tempo ellaboris super Norvegio absolutan aeran superforton kaj la brita ekspedicia korpuso estus kondamnita al pereo aŭ evakuo, eĉ kiam invado en Francion kaj pligradiĝanta batalo je Atlantiko ne devigus n Brition alidirektigi plimulton de kapacitoj aliloken.

Britaj militkaptitoj dum la batalo je Francio.

La 10-an de majo la Nazia Germanio komencis sturm-operacojn en la okcidenta batalfronto: tiel komenciĝis la batalo je Francio. Ties soldataroj ekmarŝis ek en du direktoj. La unua celis kontraŭ Belgio kaj Nederlando kaj ĝi estis vekonta influon en franc-britaj fortoj, ke temas pri ĉefatako kaj ke Germanio simile kiel dum la Unua mondmilito konservas la t.n. planon de Schieffen. La okcidentaj aliancanoj ekkredis al tio kaj jam antaŭe ili antaŭenŝovis en tiun ĉi spacon siajn elitajn taĉmentojn. Sed la alia germana atako, tiu vere ĉefa, celis pli suden – trans Ardenoj (kiuj tiam okcidentaj aliancanoj konsideris kiel netransireblaj fare de tanka tekniko) en relative maln interspacon inter Maginot-linio kaj kerno de la ĉefa brita-franca grupiĝo. Ties ideo estis ĉirkaŭi kaj neniigi la ĉefajn franc-britajn fortojn. Tio ankaŭ sukcesis (krom plimulto de la angla kontingento, kiu estis (sen pezaj armiloj) evakuita ĝis Dunkerque. n rolon ludis cirkonstanco, ke la franca komandantaro eĉ ne tiam kapablis adekvate reagi al la germana plano, kiam ĝi estis jam evidenta. Ĝuste kaj ĝustatempe ekreagis sole parto de la brita ekspedicia korpuso, kiu en batalo de Arras provis deflanke ekbati kontraŭ la enpenetrantaj germanaj kolonoj. Sed tiu ĉi bato estis tro izolita kaj ĝi ne havis bezonatan forton, por ke ĝi povu estis sukcesa, eĉ kiam ĝi tre nervozigis la germanan komandantaron. Tre montriĝis la germana superforto en la aero kaj la fakto, ke la franca aviadilfloto ne kapablis, diference de la germana, efike ataki surterajn taĉmentojn de la malamiko.

Post neniigo de la ĉefaj fortoj de la franca armeo kaj rapida evakuo de la britaj taĉmentoj estis la fino nur la demando de tempo. Parizo falis je la 14-a de junio. Malsukcesis provoj de la franca komandantaro fortikigi sin sur Bretona duoninsulo kaj klopodo krei novajn defendliniojn en la meza Francio. Unusola sukceso de la francaj soldataroj estis bato donita al italoj. Italio nome en klopodo akiri kvocienton en la rabaĵo eniris en la militon kaj ĝi ekatakis kontraŭ suda Francio, sed la italaj taĉmentoj suferis pro hontiga malvenko de kelkoble malpli fortaj francaj rezervistoj.

La malvenko en Francio e memkompreneble influis ankaŭ pluajn batalkampojn. La 10-an de junio (du tagoj post la evakuo de la britaj taĉmentoj) kapitulacis Norvegio. Francio mem kapitulacis la 22-an de junio. La kapitulaco de Francio e gvidis al abrupta konflikto inter la eksaj aliancanoj kaj Britio por certeco atakis francan ŝiparon, por ke ĝi ne enfalu en la manojn de la malamiko, kio tre malbonigis la franc-britajn interrilatojn kaj komplikis estontan kunlaboradon. En oriento dume Sovetunio perforte aneksis Baltajn ŝtatojn kaj aneksis rumanajn Besarabion kaj Nordan Bukovinon. Je unu monato pli malfrue la Luftwaffe komencis longan serion de aeraj atakoj kontraŭ Britio kun celo elimini ties ŝiparon kaj prepari tiel konvenajn kondiĉojn por invado (vidu artikolon batalo je Anglio). Novaj brit-italaj batalfrontoj post la eniro de Italio en la militon malfermiĝis en Norda Afriko kaj en regiono de Somalio kaj Etiopio, fine de oktobro (la 28-an de oktobro) poste Italio komencis armeajn operacojn kontraŭ Grekio. Samtempe komencis gradiĝi la dua batalo je Atlantiko.

Sed aŭtuno alportis al Akso la unuajn malsukcesojn. La Luftwaffe ne sukcesis en sia klopodo neniigi RAF kaj Hitlero decidiĝis prokrasti invadon en Anglion por pli posta tempo. En nunaj momentoj interesis lin la situacio en oriento kaj li decidiĝis tute koncentriĝi al Operaco Barbaroso. Sed veraj katastrofoj atendis Italion. Ĝia invado en Grekion finiĝis en katastrofo (ne nur ke la itala atako estis repuŝita, sed grekoj eĉ komenci forpuŝi la italajn taĉmentojn el orienta Albanio) kaj n malvenkon suferis ankaŭ ties taĉmentoj en norda Afriko. Konkero de Brita Somalio nepre ne estis adekvata anstataŭigaĵo, e j alfortoj senditaj de britoj ĝis Kenjo kaj Egiptio igis antaŭsenti, ke ĉi tie atingitaj rezultoj ne bezonas esti definitivaj.

1941[redakti]

Kreta popo benas britajn militistojn antaŭ ilia enŝipiĝo al Grekio.

Dumtempa trankviliĝo de bataloj post la likvido de Francio donis al Germanio tempon por plua disvastigo, ĝisarmigado kaj rearmigado de la soldataroj kaj preparon por plua atako. Hitlero hezitanta inter atako kontraŭ Britio kaj Sovetunio fine elektis la duan celon: tamen lia Luftwaffe ne kapablis neniigi RAF tiom, por ke elŝipiĝo ne prezentu malproporcian riskon kaj neeviteblajn jn perdojn, tamen li venis al konkludo, ke Sovetunio estos facile likvidita ankoraŭ dum la jaro 1941. Britio dum gradigis sian klopodon kaj batalon kontraŭ Italio sur periferiaj batalkampoj en regiono de Mediteraneo kaj daŭriĝis ankaŭ bataloj inter Grekio kaj Italio sur Balkana duoninsulo.

La koncentriĝo de la milito al tiuj ĉi batalkampoj montris, kiel Italio en la fakto estas malforta. Sur Balkana duoninsulo ĝi estis en profunda defensivemo kaj serio da erigaj malvenkoj atingis ĝin ankaŭ en Afriko. Britia kontraŭatako en interŝanĝo de jaroj 1940/1941 eriginte unualiniajn italajn taĉmentojn enpenetris profunde en la italajn teritoriojn en Norda Afriko, dum printempo de 1941 poste Britio likvidis italajn senjorujojn en Etiopio. Hitlero fakte estis devigita tamen kontraŭ sia volo kaj siaj intencoj interveni en Norda Afriko (februaro de 1941), kien li elsendis la tiel nomitan Afrikakorps estritan de Rommel, sed puĉo sur Balkano, kie li devene planis agadojn sole kontraŭ Grekio, kiu en Jugoslavio forbalais porgermanan registaron (kaj laŭ kelkaj aŭtoroj ĝi estis kuniniciatita ankaŭ fare de Britio kaj eble ankaŭ fare de Sovetunio) devigis lin neplanite disvastigi la atakon kontraŭ tiu ĉi lando. Vico da aŭtoroj emfazas, ke la neceso de interveno sur Balkano, ties disvastiĝo je Jugoslavio kaj plifortigo de tiuj ĉi landoj je britaj taĉmentoj havis ĉefan signifon por la evoluo de la dua mondmilito, kiam ĝi devigis Hitleron prokrasti la operacon Barbaroso, ĉar li devis voki parton de ĉefaj taĉmentoj destinitaj por ties realigo. La perdita tempo poste evidente mankis al li. Sed vico de aliaj dubigas tiun ĉi fakton, ekz. Hart indikas, ke laŭ rememoroj de germanaj komandintoj tiama vetero sur Oriento estis tiom pluva kaj nekonvena por la atako, ke estus necese prokrasti la agadon ĉiuokaze.

Mapo de la operaco Barbaroso.

La rezulto de germana interveno estis prirego de la Balkano kaj Peloponeso per fortoj de Akso, kiun poste finigis sukcesa invado de Kreto (la 20-an de majo 1941). Pli malbona tio estis nur en Norda Afriko kaj Mediteraneo ĝenerale, kie tio aspektis por longdaŭra batalo. Montriĝis, ke Hitlero ne estas kompleza membrigi por ĝi sufiĉajn fortojn, ĉar li bezonis ilin en Sovetunio. Planitaj operacoj kontraŭ Malto kaj Ĝibraltaro neniam okazis kaj la situacio en Norda Afriko ŝanĝiĝis kvazaŭ sur balancilo.

Somere la vizaĝo de milito radikale ŝanĝiĝis, kiam germana atako kontraŭ Sovetunio (Operaco Barbaroso), kiu komenciĝis la 22-an de junio 1941, komencis n patriotan militon kaj tute ŝanĝis la militan situacion. Plimulto da milita klopodo de Germanio koncentriĝis kontraŭ Sovetunio, kiu estis definitive erigota ankoraŭ en la paso de la jaro. Sed spite al grandegaj sukcesoj de la Wehrmacht tia ĉi supozo montriĝis kiel tro optimisma kaj Germanio tial troviĝis en longdaŭra kaj tre elĉerpanta lukto kontraŭ la malamiko, kiu evidente superis ĝin en homaj, materialaj kaj parte eĉ en industriaj potencialoj. Tiu ĉi batalo englutis en la praktiko ĉiujn ties militajn potencialojn, do la ceteraj batalkampoj devis esti neglektataj. Dum tiuj ĉi cirkonstancoj memkompreneble reviviĝis britia flanko, kiu eluzis la okupon de Germanio kaj usonaj materialaj (kaj parte ankaŭ armea) helpoj kaj komencis ampleksajn kontraŭagadojn sur la nordafrika kaj la mediteranea militejoj.

Fine de la jaro poste venis definitiva gradado de la konflikto: potencaj disputoj inter la ekspandema Japanio kaj grandpotencoj kaj la konvinko de Japanio, ke ties kontraŭuloj estas pro decida maniero dumtempe malfortigitaj, gvidis al tio, ke la imperiestrejo decidiĝis enpaŝi en la militon. La 7-an de decembro 1941 ligo de ses japanaj aviadilŝipoj sen proklamo de milito ekatakis usonan maristan armean bazon nome Pearl Harbor sur Havajo. Je unu tago pli poste, la 8-an de decembro 1941, Usono deklaris militon al Japanio. La 8-an de decembro okazis neniiga aviadil-atako de japanaj aviadiloj kontraŭ filipinaj flughavenoj. Estis neniigitaj dum ĝi 3/4 de usonaj ĉasaviadiloj kaj 1/2 de usonaj bombaviadiloj. Japanio poste abrupte ekatakis en Pacifiko kaj Azio kaj kontraŭ usonaj armeaj bazoj kaj kontraŭ britiaj, francaj kaj nederlandaj kolonioj kaj ĝi haltis nur en aprilo de 1942. Ankoraŭ ĝis la fino de la jaro estis okupitaj insuloj Guamo (la 10-an de decembro) kaj Wake (la 22-an de decembro), britia armea bazo Hongkongo (la 24-an de decembro) kaj kapitulacis Malajzio (11-an de decembro), dum kies defendo la britia maristaro perdis en batalo ĉe Kuantan la forton Z (nome batalŝipoj Prince of Wales kaj Repulse).

Hitlero estis sub la unuaj influoj evidente konvinkita, ke Usono estos rapide malvenkita fare de Japanio kaj ke finfine ĝi jam nun intervenas en lian militon kontraŭ Britio kaj Sovetunio tiom, ke tio en la praktiko estas milito (liveroj al Britio kaj Sovetunio, akompano de britiaj konvojoj), do senhezite li deklaris la 11-an de decembro militon ankaŭ al Usono. Li same esperis, ke Japanio reciproke subtenos lian militan klopodon en Sovetunio, tamen Japanio nenion tian eĉ ekmemoris. Tiuj ĉi pli supre menciitaj eventoj kontribuis al kunigo de ĝis nun apartigitaj militejoj en Eŭropo kaj Azio (respektive de Atlantiko kaj Pacifiko), alkondukis Usonon en la militon kaj gvidis al finkreado de evidentaj aliancaj koalicioj.

1942[redakti]

Stratbataloj en Stalingrado

La jaro 1942 prezentis rompan jaron de la milito. La koalicioj jam formiĝis kaj estis maksimume evidente, ke se la potencoj de Akso rapidige ne eluzos sian armean superforton kaj iniciativon, atendas ilin malvenko, ĉar iliaj kontraŭuloj disponis de grandega superforto en industriaj, homaj kaj materialaj fontoj. La Akso bezonis rapidan venkon antaŭ ol eklaboriĝos grandegaj industriaj ebloj de Usono, rapide transformitaj al la milita produktado. Tiu ĉi fakto diktis mplekse agadojn de Germanio kaj Japanio, ambaŭ membroj de Akso.

Dekomence tio aspektis por ili ankoraŭ promeseme, Germanio komencis novan ampleksan ofensivon en suda parto de la orienta batalfronto atingante kulminajn sukcesojn en bataloj kontraŭ aliancanaj provizŝipoj, pro kio ĝi alproksimigis n Brition al preskaŭ rando de kolapso. Japanio denove kolektis riĉajn fruktojn de sia ofensivo, komencita fine de la pasinta jaro. Tamen, baldaŭ komencis montriĝi, ke ambaŭ flankoj trotaksis siajn fortojn. La germanaj soldataroj jam ne plu kapablis transiri en ofensivon en la orienta batalfronto kaj ili ne ricevis sufiĉe da fortoj por la mediteranea kaj la afrika militejoj. Dekomence espera antaŭenpaŝo tra suda Rusio kaj al Kaŭkazio haltis danke al teruraj surstrataj bataloj en Stalingrado, kiu tiel fariĝis okazejo de decida renkontiĝo de patriota milito. Ironie estas, ke se la germanaj fortoj anstataŭ rekta atako kontraŭ la urbo estus decidiĝintaj ĉirkaŭi la urbon, evidente ili eble estus sukcesintaj atingi tion sen pli j perdoj, sed Hitlero ĉi tie realigis sian vizion, ke la urbo devas esti konkerita kiel eble baldaŭ per rekta atako. La germana antaŭenpaŝo estis haltigita kaj en Norda Afriko kaj en la orienta batalfronto kaj fine de la jaro grandega kontraŭsturmo de Ruĝa Armeo (operaco Urano) ĉirkaŭis jn germanajn fortojn en Stalingrado kaj tie disbatis la germanan batalfronton ekde suda Belorusio ĝis Kaŭkazio. La minaco de ĉirkaŭo kaj neniigo nun ŝvebis super ĉiuj germanaj taĉmentoj en tiuj ĉi regionoj kaj ĝi eldevigis ampleksan retiriĝon ĝis profundejo de Ukrainio.

Situacio en Azio en 1942.

Sur pacifika batalfronto la japanaj fortoj senĉese rapide antaŭenpaŝis. La 19-an de januaro kapitulacis Britia Borneo (Saravako kaj Brunejo), la 23-an de januaro estis konkerita Rabaul, la 15-an de februaro kapitulacis Singapuro kaj la 9-an de marto kapitulacis Javo. Al la kapitulaco de Javo antaŭis kelke da bataloj. En bataloj de Makasara markolo, Badunga markolo, Java Maro, Sunda markolo kaj batalo ĉe Bawean japanoj venkis. La venka militiro de japanoj daŭris plu. En marto ili konkeris Bukaon, Bougainville-on kaj Ŝortlandajn insulojn, la 23-an de marto ili konkeris Andamanojn. Krom tio, ili elŝipiĝis en Nov-Gvineo en Lae kaj Salamaua. La 9-an de aprilo kapitulacis Bataano kaj la 6-an de majo kapitulacis Corregidor - lasta rezisto sur Filipinoj. Dum komenco de la jaro japanoj entreprenis ankaŭ kelke da signifaj aviadilatakoj, nome la 19-an de februaro aviadilatako kontraŭ Darwin (Aŭstralio) kaj la 5-an de aprilo kaj la 9-an de aprilo aviadilatakoj kontraŭ Cejlono. Unusola pli signifa agado de usonanoj estis aviadilatako de 16 bombaviadiloj B-26 kontraŭ Tokio la 18-an de aprilo.

Usonaj marines (marsoldatoj) en Guadalcanal (nov. 1942).

Poste la situacio komenciĝis turniĝi, ĉar antaŭenpaŝo de la japanaj surteraj taĉmentoj estis haltigita en enlando de insulo Nov-Gvineo (Kampanjo de la Kokoda Vojo) kaj la surmaraj fortoj ne kapablis rompi reziston de la aliancana maristaro, kun kiu ili kunpuŝiĝis en batalo en Korala Maro. La japanaj maristaj fortoj kaŭzis longe planitan decidan batalon kontraŭ usonaj aviadilŝipoj ĉe Midway, sed kontraŭ supozoj ili suferis en ĝi erigan malvenkon kaj ilia atakema potenca eblo falis tiom, ke jam ne plu ekzistis ia espero por sukcesa gvidado de ataka surmara milito de pli amplekso - de tiu ĉi momento Japanio estis sur strategia nivelo antaŭdestinita al pasiveco kaj al iompostioma falo, kvankam ĝi povis ankoraŭ ian tempon sukcese ataki sur la azia tero. Unusola japana sukceso en operaco Midway estis konkero de insuloj Atto kaj Kisko (Aleŭtoj) en Norda Pacifiko. La 7-an de aŭgusto usonaj taĉmentoj elŝipiĝis ĉe Guadalcanal, per kio komenciĝis senpardonaj bataloj je tiu ĉi insulo, kiuj finiĝis nur en la 7-a de februaro per evakuado de japanoj. Dum kampanjo de Guadalcanal okazis tiuj ĉi surmaraj bataloj: la 8-an de aŭgusto batalo ĉe insulo Savo, la 24-an de aŭgusto batalo ĉe orientaj Salomonoj, la 11-a ĝis la 12-a de oktobro batalo ĉe kabo Espero, la 26-an de oktobro batalo ĉe insuloj Santa Cruz, la 13-a ĝis la 15-a de novembro batalo ĉe Guadalcanal, la 30-an de novembro batalo ĉe Tassafaronga kaj la 29-a ĝis la 30-a de januaro 1943 batalo ĉe insulo Rennell.

1943[redakti]

Ĉiang Kai-ŝek de Ĉinio, Roosevelt, kaj Winston Churchill de Britio ĉe la Kairo Konferenco en 1943.
Batalo en Lucca, Italio.

La jaro 1943 jam nur konfirmis la senesperan postenon de Akso, kies falo komenciĝis en la jaro 1942. Marŝalo Manstein, unu el la j strategoj de la 20-a jarcento, ja ankoraŭ pruvis kontraŭe al atendado eĉ spite al neniigo de la armeo de Paulus stabiligi la orientan batalfronton kaj komenci ampleksan printempan ofensivon de Manstein, dum kiu li ĵetis embarasigitajn sovetajn soldatarojn reen kaj rekonkeris Ĥarkov-on, sed tio estis lasta vere karakteriza sukceso de Germanio. Poste jam sekvis definitiva falo: fiasko de la germana submarŝipa milito en la dua batalo je Atlantiko, kolapso de la soldataroj de Akso en Norda Afriko sub koncentriĝinta premo de britoj kaj usonanoj (elŝipiĝintaj okcidente enkadre de Operaco Torĉo), malsukceso en batalo je Kurda arko kaj sekva neniiga soveta ofensivo, kiu forpelis la germanajn fortojn nur malantaŭ Dnepron, falo de Sicilio kaj sukcesa elŝipiĝo de Aliancanoj en Italio. Tiu poste transiris al flanko de Aliancanoj, sed la germanaj fortoj prompte ekprenis ties pli n parton. Sed tio neniel povis ŝanĝi en la fakto, ke la italaj taĉmentoj ĉesis esti fidindaj kaj ke Aliancanoj tute priregis Mediteraneon.

Situacio en Azio (1943-1945).

Eĉ ne Japanio estis pli sukcesa - batalo je Guadalcanal finis la 7-an de februaro per ties unusignifa malvenko. Malbone evoluis ankaŭ bataloj sur Nov-Gvineo. La 2-an de januaro aliancanoj elŝipiĝis ĉe Buna, la 4-an de septembro ĉe Salamaua kaj plie japanoj dum alveno de novaj fortoj suferis malvenkon en batalo en Bismarka Maro (la 2-a ĝis la 4-a de marto). Malfruiĝis ankaŭ antaŭenpaŝo de japanaj taĉmentoj en Ĉinio. Unusola karakteriza sukceso estis militiro en Birmo, sed eĉ ne tio kapablis plenumi ĉiujn celojn kaj ne promesis tro da esperoj en estontecon. La aliancanaj fortoj komencis sian ofensivon en intencoj de taktiko pere de transsalto el insulo al insulo kaj la imperiestra maristaro jam ne havis potencajn eblojn al respondantaj kontraŭagadoj. Kiam la bataloj je Guadalcanal estis finintaj, Aliancanoj antaŭenpaŝis tra Salomonaj insuloj al nordo al Rabaul. La 5-an de junio ili elŝipiĝis sur insulo Nov-Georgio, la 15-an de aŭgusto ili elŝipiĝis sur insulo Vella Lavella kaj la 1-an de novembro sur insulo Bougainville. Dum tiu ĉi militiro okazis la vico da surmaraj bataloj kun alternaj sukcesoj - la 6-an de julio batalo en golfo Kula, la 13-an de julio batalo ĉe insulo Kolombangara, la 6-a ĝis la 7-a de aŭgusto batalo en golfo Vella, la 7-an de oktobro batalo ĉe Vella Lavella, la 1-an de novembro batalo en Golfo de Imperiestrino Auguste, la 5-an de novembro kaj la 11-an de novembro aviadilatakoj kontraŭ Rabaul kaj la 26-an de novembro batalo ĉe kabo de sankta Georgo.

En la meza Pacifiko okazis la 20-an de novembro aliancana elŝipiĝo sur insuloj de Gilbert. En la norda Pacifiko okazis bataloj sur Aleŭtoj. La 27-an de marto okazis batalo ĉe Komandorski-insularo, la 29-an de majo aliancanoj liberigis insuloj Atta kaj la 27-an de aŭgusto insulon Kisko. Usonaj submarŝipoj priregis plimulton de Pacifiko kaj laŭvorte ili masakris japanan komercan ŝiparon, al kio japanoj ne kapablis trovi respondantan kontraŭarmilon. Provizado de iliaj malproksimaj postenoj kolapsis, evakuadon kaj transŝovojn de taĉmentoj devis fari valoraj militŝipoj, sed da kiuj ne estis sufiĉe kaj kiuj estis bezonataj aliloke. Spertaj pilotoj estis mortantaj kaj estis neniu, kiu anstataŭis ilin, plie militproduktado kolapsis pro manko de krudmaterialoj kaj estis finantaj ankaŭ movigsubstancoj.

1944[redakti]

La jaro 1944 estis por Tria regno kaj Japanio katastrofa. Jam la 12-an de majo Aliancanoj komencis ĉefan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj en Italio. La 6-an de majo okazis Tago T, kiam komencis operaco Overlord - elŝipiĝo de aliancanoj en Normandio. Grandega somera ofensivo okazis en la orienta batalfronto, kie la sovetaj soldataroj komencis la 20-an de junio operacon Bagration-n. En belarusia batalfronto Ruĝa Armeo faris grandegan trarompon tra la germana defendlinio, plua antaŭenpaŝo estis notita en Ĉebaltejo kaj en Ukrainio.

La 20-an de aŭgusto 1944 estis komencita ofensivo kontraŭ Rumanio, kie post kelke da tagoj falis la registaro. Poste Rumanio deklaris al Germanio militon, kio havis por la Wehrmacht katastrofajn sekvojn. Germanio perdis krudnaftajn kampojn ĉe Ploiesti kaj ties soldataroj devis rapide deŝiriĝi el Rumanio. Dinamika antaŭenpaŝo daŭris ankaŭ en la okcidenta batalfronto, en septembro eĉ kelkaj usonaj taĉmentoj enpenetris ĝis la teritorio de Germanio. Aŭtune de 1944 okazis revivigo de germana milita maŝinarindustrio kaj kelkaj partaj sukcesoj. Oni sukcesis malebligi forfalon de hungaraj aliancanoj kaj aliĝon de Hungario al kontraŭnaziista koalicio; la Wehrmacht krome perforte rompis ribelon en Slovakio kaj ribelon en Pollando. La germanaj soldataroj haltis antaŭenpaŝon de Ruĝa Armeo antaŭ Varsovio, en Ĉebaltejo kaj en Orienta Prusio, ili malsukcesigis operacon Market Gardenon kaj en decembro ili komencis ofensivon en Ardenoj. Kontraŭe al tio, al la flanko de kontraŭnaziisma koalicio transiris Finnlando, kiu surprize rapide devigis la Wehrmacht forlasi plimulton de sia teritorio.

Ŝipo USS Princeton brulanta dum la batalo ĉe Leyte.

Sur Pacifika militkampo usonanoj iom post iom liberigis pacifikajn insulojn de japana superregado. La 23-an de februaro estis okupitaj Marŝalaj insuloj, la 12-an de aŭgusto Marianoj kaj la 15-an de septembro Palaŭaj insuloj. Enkadre de bataloj je Marianoj okazis de la 19-a ĝis la 21-a de junio batalo en Filipina Maro, en kiu japanoj suferis n malvenkon. Ankaŭ sur Nov-Gvineo aliancanoj sukcese antaŭenpaŝis. La 2-an de januaro ili elŝipiĝis en Saidor, la 22-an de aprilo en Hollandia, la 17-an de majo en Sami kaj la 30-an de julio en Sansapor. La 17-an de oktobro la usonaj soldataroj elŝipiĝis ĉe Leyte sur Filipinoj. Ekde la 24-a ĝis la 26-a de oktobro okazis batalo ĉe Leyte, kiu konsistis el bataloj en Sibujana Maro, en markolo Surigao, ĉe Samaro kaj ĉe kabo Engano, en kiuj usona armeo havis absolutan superforton. La imperiestra maristaro post tiu ĉi malvenko ĉesis prezenti por Aliancanoj signifan armean minacon.

La 29an de novembro 1944 la aviadilŝipon Ŝinanon subakvigis kvar torpedoj de la Usona submarŝipo Archerfish. Sume 1.435 maristoj kaj civiluloj estis perditaj, inkluzive de la kapitano (ABE Toŝio), kun 1.080 savitaj. Ĝi restas la militŝipo iam subakvigita de submarŝipo. Ĝis fino de la jaro okazis ankoraŭ aliancana elŝipiĝo en filipina insulo Mindanao (la 15-an de decembro).

1945[redakti]

Montreal Daily Star: "Germany Quit", 7-a de majo 1945.
La "j Triopuloj": Attlee, Truman, Stalin, dum la Potsdama konferenco.

Komence de la jaro 1945 la germana milita ekonomio kolapsis. Strategiaj flugatakoj de angl-usonaj flugfortoj havis ja karakterize pli limigitan falon al produktebloj mem, ol oni atendis (krom alia danke al amasa enkondukado de subteraj fabrikoj), sed ties efiko por transporta infrastrukturo estis fatala kaj ankoraŭ pli signifa estis antaŭenpaŝo de aliancanaj armeoj, kiuj iom post iom senigis Germanion de fontoj de krudmaterialoj nemalhaveblaj en fabrikado. Tio montriĝis tamen per malkreskanta volumeno de produktado tamen per kvalito de produktaĵoj. La germana armeo estis jam evidente malfortigita kaj absolute ĝi ne kapablis priregi ĉiujn aldonitajn taskojn, kiujn Hitlero mem donis al ĝi absolute senrespekte al la realo. Armitaj ja estis ĉirkaŭ 7,5 milionoj da viroj, sed iliaj armilekipaĵaro kaj provizado estis absolute neadekvataj.

Nokte de la 12-a al la 13-a de januaro la sovetiaj soldataroj komencis ofensivon, dum kiu ili trarompis la germanajn poziciojn en regiono de Poznan antaŭenpaŝante ĉiutage je 60 km. La 31-an de januaro Ruĝa Armeo staris sur Odro, kio estis nur je 70 km for de Berlino. Spite al insistado de Stalino, kiu deziris tujan atakon kontraŭ Berlino la soveta supera komandantaro koncentriĝis sekurigi alojn kaj komencis sturmon kontraŭ la forta germana grupiĝo en Pomerio. Daŭrigis bataloj en Orienta Prusio kaj en Hungario. Inter la 4-a kaj la 11-a de februaro okazis konferenco en Jalto, kun reprezentantoj de Sovetunio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando. La germanaj taĉmentoj komencis sian lastan pli signifan sturman operacon de la dua mondmilito la 6-an de marto (vidu artikolon Operaco Printempa Vekiĝo), sed tiu baldaŭ frakasiĝis je dura rezisto de nombre kaj materiale multe pli bone situita Ruĝa Armeo kaj elĉerpis lastajn germanajn rezervojn. En la okcidenta batalfronto la usonaj soldataroj transpaŝis la 7-an de marto 1945 ponton trans rivero Rejno ĉe Remageno kaj komencis antaŭenpaŝon en la internon de Germanio. La 11-an de aprilo alvenis la 9-a usona armeo al Elbo kaj konstruis antaŭpontejon nej 80 km de Berlino.

La 14-an de aprilo tute disfalis la germana batalfronto en Italio. La 16-an de aprilo Ruĝa Armeo komencis sturmon, kies celo devis esti ĉirkaŭa manovro kaj la ĉirkaŭado de Berlino. La unuaj sovetaj taĉmentoj alveturis en antaŭurbon de la germana ĉefurbo la 24-an de aprilo, je unu tago pli poste komencis rekta sturmo kontraŭ Berlino. La 30-an de aprilo 1945 Adolf Hitler memmortigis sin kaj la 2-an de majo la berlina garnizono kapitulacis. La 6-an de majo 1945 la sovetaj soldataroj komencis Pragan ofensivon kontraŭ la germanaj soldataroj sur la teritorio de Bohemio. Kapitulacaj aktoj de Germanio estis subskribitaj la 7-an de majo en Reims kaj la 8-an de majo en Berlino. La lastaj bataloj en Eŭropo okazis sur la teritorio de Protektorato Bohemio kaj Moravio, kie koncentriĝis forta grupiĝo de la germanaj soldataroj kaj kie okazis Praga ribelo, dum kio lastaj bataloj okazis ankoraŭ la 11-an de majo 1945. Julie okazis la Potsdama konferenco ĉe Berlino (vidu ankaŭ artikolon pri Potsdama Interkonsento).

Sur la pacifika militkampo okazis en januaro de 1945 pluaj bataloj je Filipinoj - la 9-an de januaro usonanoj elŝipiĝis sur Luzono-n. La 1-an de februaro Aliancanoj liberigis Nordan Borneon. La 19-an de februaro usonanoj elŝipiĝis sur Iwo Jima kaj la 1-an de aprilo 1945 sur Okinawa, per kio komencis atako kontraŭ japanaj insuloj. La 6-an de aŭgusto 1945 estis ĵetita atombombo sur japanan urbon Hiroŝima, kaj la 9-an de aŭgusto estis ĵetita atombombo sur Nagasako. La 8-an de aŭgusto 1945 Sovetunio deklaris militon al Japanio: la sekvantan tagon ĝi komencis atakon kontraŭ la japana armeo en Manĉurio. La 15-an de aŭgusto estis fermita armistico kaj la bataloj estis finitaj. La kapitulaca akto mem estis subskribita la 2-an de septembro 1945.

Sieĝoj[redakti]

Lokomotivo trenas ŝarĝon de faruno laŭ tramreloj de blokita Leningrado.

Defendaj linioj[redakti]

Generaloj kaj militestroj[redakti]

Kapitulacoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Barrett & Shyu 2001, p. 6.
  2. Kvankam estis malfermaj bataloj inter Japanio kaj Ĉinio el 1937, neniu el la landoj deklaris militon al la alia ĝis post la atako al Pearl Harbor en 1941.
  3. Axelrod, Alan (2007) Encyclopedia of World War II, Volume 1. Infobase Publishing. pp. 659.