Douglas Adams
"Mi estas tre hupa frudo!"
- ~ Nerdo post lego de la petveturista gvidlibro
"Oni ne scias pri ekzisto de kompleta esperantlingva traduko de la libro - en la reto alireblas nure traduko de la enkonduko de la unua libro."
- ~ Vikipedio pri La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio
"Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon"
- ~ Zamenhof pri Adams
"Nu, neniu estas perfekta..."
"Mi estis lia amiko, do vi ridu kiam mi ŝercas!"
- ~ Richard Dawkins pri Adams
Douglas Adams estis fama ateisto kaj brita kosmonaŭto kiu verkis dum siaj vojaĝoj La petveturistan gvidlibron pri la galaksio.
Pro tio ke ĝi estis mojosa, malneŭtrala kaj plene malfidela de la vero, la petveturista gvidlibro estis multe pli populara ol ordinaraj enciklopedioj kiel ekzemple la Encyclopedia Galactica.
Kiam ajn anglalingvano eklernas Esperanton, lia unua tasko nepre estas traduki La petveturistan gvidlibron pri la galaksio. Sed trovinte, ke verki kaj traduki literaturon estas malfacila afero nefarebla de komencantoj, li tuj fariĝas bonalingvano.
Diraĵoj[redakti]
Efektive, oni scias, ke
- Certe estas ke ni jam bone scias, ke en la komenco la universo estis kreita. Tio kolerigis multajn homojn kaj oni vaste rigardas ĝin kiel malbonan paŝon.
- Kio ajn jam ekzistas kiam vi naskiĝas, tio estas normala, natura parto de la mondo. Kio ajn inventatas ekde kiam vi dek-kvin-aĝas ĝis vi tridek-kvin-aĝas, tio estas nova kaj stimulanta kaj revolucia kaj vi plejeble povas fari bonan karieron el ĝi. Kio ajn inventatas post kiam vi tridek-kvin-aĝas, tio estas kontraŭ la natura ordo.
- Ofte farata eraro, kiam oni klopodas desegni ion komplete nefuŝeblan, estas subtaksi la eltrovemon de kompletaj fuŝuloj.
- Kiu ajn kapablas prezidentigi sin, tiun oni nepre ne lasu plenumi la oficon.
Natura ordo de la mondo[redakti]
Diras Douglas Adams (pardonu min se eble mia finna ortografio estas fuŝa!) ke kio ajn jam ekzistas kiam vi naskiĝas, tio estas normala, natura parto de la mondo. Kio ajn inventatas ekde kiam vi dek-kvin-aĝas ĝis vi tridek-kvin-aĝas, tio estas nova kaj stimulanta kaj revolucia kaj vi plejeble povas fari bonan karieron el ĝi. Kio ajn inventatas post kiam vi tridek-kvin-aĝas, tio estas kontraŭ la natura ordo. Tiu komento estas por ni, esperantistoj, lerniga k amuza samtempe, tial k ni pli atentis tion ol kutime.
Hirohito[redakti]
Malgraŭ tio, ke multaj gvidantoj de la venkinta flanko kaj necese la Usona prezidanto Harry S. Truman premis por juĝi imperiestron Hirohiton je militkrimo, la Usona generalo Douglas Adams insistis ke Hirohito restu imperiestro kiel simbolo de kontinueco kaj kunteniĝo de la Japana popolo.
Omaĝoj[redakti]
Iom malfrue ni eksciis , ke estas konteo en Koloradio kaj rivero en Francio nomitaj omaĝe al li.