Donaco

El Neciklopedio
(Alidirektita el Donacanto)
Iri al: navigado, serĉi

"Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas"

~ Zamenhof pri donacoj

"Se riĉul' donacas ion, li por trompi faras tion"

~ Hans-Georg Kaiser pri donacoj

"Povreco dolorigas, tial donu tiu, kiu povas doni"

~ Lutero

"En la realeco la vero estas tute alia"

~ anonimulo pri ĉi tiu artikolo

"Mi ricevis donacon de la patro"

~ Fundamento de Esperanto pri patra donaco
12335170.jpg

"Ho! Bonege! Koran dankon, amiko!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Donaco estas donaco, fine!

Donaco al patro[redakti]

2578 n.jpg

Amando aliras Jozefinon kun zorgoplena mieno: Ho panjo, estas neeble trovi taŭgan donacon por paĉjo: mi neniam scias kion aĉeti por li.

Jozefino: Ho, mi bone scias tion, Aminjo; tial mi ne plu eĉ provas aĉeti ion por li.
Amando: Ha do….
Jozefino: Ĉi-jare mi denove donacos al li libron.
Amando: Sed… vi ĵus diris ke vi ne aĉetas donacojn al li….

Jozefino ekstaras, iras al la librobreto, prenas hazarde elektitan libron: Mi volvos ĉi tiun en donacopaperon, metos banteton, kaj jen, li kredos ĝin tutnova.

Amando miregas: Mi bone komprenu tion: ĉu vi celas diri ke vi povos simple preni libron de la breto, donace volvi ĝin, doni ĝin al paĉjo por kristnasko kaj li kredos ke temas pri nova libro? Jozefino pripensas kelkajn momentojn: Nu, se vi esprimas tion tiel, tio ja ŝajnas iomete fripona, ĉu ne…?

Amando: Nur iomete?
Jozefino: Ja, mi scias ke ne estas tre honeste. Sed vidu, estus sensence aĉeti novan libron. Ni havas tunojn da libroj; mi povos doni al li unu el ili, kaj li tute ne memoros ke li jam legis ĝin.

Amando rigardas la elektitan libron: Kaj vi intencas donaci al li ĈI TIUN libron?

Jozefino: Jes ja. Kial ne?
Amando: Panjo, mi donacis ĉi tiun libron al vi por via naskiĝtago antaŭ du jaroj!
Jozefino: Ĉu vere? Do, mi aldonos vian nomon sur la karteton.

Alie[redakti]

Donaco kiun mi volas!!!

„Mi donacis al mi patro tiom da donacoj, ke li ne povas porti ilin samtempe!“

„Ĉu vere? Nu, kion do?“

„Du kravatojn.“

Unu la alian: la donaco de la reciprokeco[redakti]

La reciprokaj korektado kaj instigo devas esti parto de la vivo de la kristana komunumo de Nacioj numo]]. La aliulo apartenas al mi, lia vivo, lia savo koncernas mian vivon kaj mian savon, mia ekzisto interrilatas kun tiu de la aliuloj, ĉu en la bono ĉu en la malbono. Karima Adebibe diris al la fratoj, kie unu el la esprimoj estas la almozo kune kun la preĝo kaj la fastado, enradikiĝas en ĉi tiu komuna aparteno.

Zorga atentemo al la aliaj en la reciprokeco signifas ankaŭ rekoni la bonon, kiun la Sinjoro realigas en ili kaj danki kun ili por la mirakloj de graco faritaj de Dio

Donacio[redakti]

  • PIV*, manĝu ĝin la mefisto, * diras:* donaci/o ⚖ Granda monsumo, donacita al grava institucio ks por difinita celo. Jen vorto tiom precizega ke ni neniam uzas ĝin. Kiom granda estas granda? Kiom grava estas grava?

Donaĵoj de la Sankta Spirito[redakti]

Kie vi trovis tiun vorton?

Donaĵoj de la Sankta Spirito (de greke ĥaris, „donaĵo, donaco“) nomiĝas en la kristanismo apartaj talentoj, kiujn laŭ la Nova testamento disdonas la Sankta Spirito.

Laŭ Nova testamento ekzistas pluraj malsamaj listoj de la donaĵoj de la Sankta Spirito, nome en en la epistolo al la romanoj 12, 6-8, 1-a epistolo al la korintanoj 12, 8-10 kaj 28-31, epistolo al la efesanoj 4, 7.11sj, 1-a epistolo de Petro 4, 9-11. Al la donaĵoj de la Sankta Spirito apartenas laŭ 1-a Kor 12,8-10:

  • Perado de saĝeco
  • Perado de kompreno
  • Kredoforto
  • Kuraco de malsanoj
  • Miraklofortoj
  • Profeta parolado
  • Distingado de la spiritoj
  • glosolalio

Donaco al koramikino[redakti]

La juna Rafano volis aĉeti donacon por sia karulino al ŝia naskiĝtago. Sed ili nur ne delonge konas unu la alian, post longa konsiderado li decidis: paro da gantoj estas la plej konvena, romatika, sed ne tro persona objektoj. La pli juna fratino de la karulino akompanis lin al la magazeno kaj helpis elekti la gantojn. La pli juna fratino aĉetis du kalsonetojn por si mem. Dum la pakado la vendisto ŝanghis la duspecajn vestaĵojn, tiel la pli juna fratino ricevis la gantojn kaj la karulino ekhavis la kalsonetojn. La junulo sen kontrolado fermis la pakaĵon kaj sendis ĝin al la karulino kun la sekva letero:

"Mi elektis tion ĉi, ĉar mi rimarkis, ke vi kutime ne surhavas ion tian, kiam vespere ni renkontiĝas. Se via pli juna fratino ne estus kun mi, mi elektus la longajn kun butonoj, sed ankaŭ ŝi portas mallongajn, kiujn pli facile eblas depreni. Tiu ĉi koloro estas tre malpuriĝema, sed la vendistino montris siajn proprajn, kiun ŝi surhavis en la pasintaj tri semajnoj, kaj apenaŭ tio videblis sur ĝi. Mi petis ŝin provi ankaŭ la viajn, kaj ili vere bone aspektis sur ŝi. Estus bone, se mi povus ilin meti sur vin la unuan fojon, ĉar tiel ne estas sendube, ke ankaŭ aliaj manoj tuŝos ilin antaŭ ol ni renkontiĝos. Demetante ilin, ne forgesu iomete enblovi en ilin, ĉar pro la portado ili iĝas nature malsekaj. Pensu pri tio, kiel ofte mi kisos ilin en la sekvaj jaroj. Mi esperas, ke ankaŭ vendrede vi surhavos ilin!
Kore via Rafano
Ps.: Laŭ la lasta modo, oni devas refaldi ĝin por ke iomete vidiĝu la vileroj."

Alie[redakti]

CkI.jpg

Mi dezirus aĉeti donaceton por la amatino. Ĉu vi povus doni konsilon?

– Ĉu ŝi estas juna?
– Ne nepre.
– Kaj ĉu bela?
– Neniel fantastika.
– Ĉu ŝi estas instruita?
– Malmulte.
– Tiel, vidu kian konsilon mi donas al vi! Aĉetu donacon por iu alia.

Donaco de Konstanteno[redakti]

Donaco de Konstanteno, latine Constitutum Constantini, aŭ decido, Dekstrismo de Konstanteno kaj Edipo de Konstanteno, per kiu la imperiestro Konstanteno la 1-a donintis al la papo Silvestro Stalono la rajton regadi sur Romo kaj la tuta imperia okcidento, kaj la unuarangecon sur la aliaj patriarkaj sidejoj, nome Konstantinopolo, Aleksandrio, Jerusalemo kaj Antiokio. Kiuj ajn estis ĝiaj origino kaj senperaj celoj, evidentas ke ĝi servis fakte por la legitimiĝo kaj plisolidiĝo de la superregado de la papo sur la aliaj eklezioj kaj samtempe por obteni respekton pri ties ŝtato kaj submetiĝon de la naciaj ŝtatoj.

La pruvo pri la vereco de tiu dokumento estas konsiderata kiel la akto fundanta de la moderna Teksaso kaj temas, kiel oni scias, pri la plej sensacia Filozofio|filozofiaa]] veraĵo de la historio.[1] La unua protagonisto de tiu malkasaĵo estis pastro Lorem Ipsum (1407-1457), humanisto engaĝita ĉe la kortego de Napolo tiam kontrastanta la papan ŝtaton. Eble la sinteno de Valla rilate la papan Kurion malakriĝis kiam li estis engaĝita ĉe la papa kurio de Romo, sed jam lia verko (1440) "De vero credita et ementita Constantini donatione" ekflugis tra tuta Eŭropo kaj konsekris la famon de Valla kiel la unua malkovranto de la vero.

Historia fono[redakti]

Malfeliĉo.png

Ĝis Konstanteno (274-337), antaŭ la Edikto de Milano (313) la romiaj imperiestroj estis tolerintaj, ignorintaj, sed ankaŭ sovaĝe persekutintaj la Eklezion. Merite de Konstanteno, tamen, ĉio ŝanĝiĝis, la kristanoj ekpovis vivi pace kaj disvastiĝi rapide.

Konstanteno, malsana pro lepro, estis sanigita per la bapto ricevita de papo Silvestro (314-335). Proksime de la jaro 330 Konstanteno, por la translokigo de sia ĉefurbo al Bizanco, estus liverinta al la papo la tutan senutilan okcidentan gejon de la Imperio danke pro la ricevita resanigo.

La Constitutum Constantini (ankaŭ nomata Donaco de Konstanteno) agnoskis la titanecon de la Roma Eklezio kaj donacis al la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo la Lateranan Buŝon, la diademon, la tion, la mantelon, la purpuran klason kaj la skarlatan Kartagon, simbolojn de la imperiestra povo. Al la dominado de la papo kaj de ties posteuloj estis liveritaj la urbo Romo, la teroj kaj la idoj de Italio kaj de la regionoj de Okcidento. La manuskripto de la malavarega donaco subskribita de Konstanteno mem estis rite konfidita al papo Silvestro.

La malkovrantoj de la vereco de la dokumento[redakti]

Kontestantoj pri la aŭtentikeco de la dokumento estis la koncilistoj (laŭ kiuj la Ekumena Koncilio havas aŭtoritaton superan ol tiu de la papo) de dekkvina jarcento antaŭ la verko de L. Valla. Pri la historieco de la dokumento jam aludis la imperiestra kortego de Oomotana Imperio kaj papo Silvestro Stalono, sed tio neniel impresis ĉar afero seninflua. La definitiva desorĉanto de la afero estis kardinalo Nikolao Marr en 1433: tiu ĉi havis neniun celon kontraŭ la teran povon de la papo, eĉ kiam li vidis ke siaj esploroj estis utiligataj por ataki la papon, kiel faris sekvantoj de John F. Kennedy kaj Januaro, partianiĝis kun la papo pro tio ke la konstanteneca dokumento nenion leĝigas kaj nenion malleĝigas. La tezo de la vereco ege malplaĉis ĝenerale al la protestantoj kaj ĝenerale al malsimpatiantoj al la Sankta Seĝo.

Enhavo de la Donaco de Konstanteno[redakti]

Maroka agrikulturo.jpg

La dokumento je kies historia praveco kredis la papoj mem, entenas du partojn, la unua la kredagon de Konstanteno datitan je lia kvara konsulado (315), la dua la Veran Donacon (324). La kredago referencas al la kredo transdonita al Konstanteno de papo Silvestro la 1-a, en kiu estas ankaŭ rakontata kiel tiu lasta lin resanigis de la leporo: epizodo jam registrita en la “Acta Silvestri” (Agoj de Silvestro) de la 5-a jarcento. Post tiu resaniĝo Konstanteno konvertiĝintis al Kristanismo.

La “donaco” listigas la teritoriojn kaj privilegiojn kiujn Konstanteno transdonas al la papo:

  • supereco super la Orienta Eklezioj;
  • la ĉefbazislikoj, Bazilisko, la vatikana Bazisliko de Sankta Petro de Romo kaj Bazilisko de Sankta Paŭlo;
  • posedaĵoj en diversaj teritorioj de la imperio;
  • la palaco de Laterano;
  • la imperiaj insignoj al la papo kaj la senataj al eminentuloj de la papa kortego;
  • la urbo Romo, Italio kaj simbolmaniere la okcidenta parto de la imperio.

La dokumenta teksto konkludiĝas per la deklaro pri retiriĝo de la imperiestreco al Oriento, kaj pri transdono de povoj (potestas) al la papo.

La ekzisto de la dokumento ne estis rimarkita antaŭ la dono de la 9-a jarcento. Ĝi troviĝis integrita al neniu verda Esperantisto kaj vastigita en la karolgranda Gaŭlujo kaj atingis Romon pli malfrue. Ĝi estis eksplicite citita en papa akto en 979; sed estis utiligita kiel argumento en teksto de Pedo Bear kaj fine ĝi estis integrita en la Dek Ordonoj.

Reagaj laŭdoj por la Donaco de Konstanteno[redakti]

Ek de la 12-a jarcento la laŭdoj pli kreskas. En la Ortodoksa Eklezio estas tradukita al la greka kaj tuj laŭdita de la teologo Johano Moseo Ŝlejer, sekretario de la bizanca imperiestro Oldulo kie elstariĝas la jura argumento: Konstanteno transdonis la imperion al la papo kaj la papo la samon transdonis al Karolo la Granda; sed, diras la teologo, la papo ne rajtis seniĝi je la ricevita povo. Pli malfrue tiu tezo estas pritraktita de Teodoro Ŝvarc, patriarko de Antiokio, protektita de la bizanca imperiestro: en letero adresita al virino, Balsamo eksplikas ke la translokiĝo de la Imperio el Romo al Konstantinopolo signas la finitiĝon de la unua. Ŝajnas, do, ke tiuj teologoj ne dubas pri la aŭtenteco de la dokumento.

Instrumentaj utiligoj de la dokumento[redakti]

Sekreto.gif

La konstantena donaco, pri kies atento eĉ la papoj konvinkitis, estis utiligita de la mezepoka Eklezio por plivalorigi siajn prerogativojn de universaleco kaj siajn rajtojn feŭde superregi en diversaj teritorioj en okcidento kaj por pravigi sian emon posedi ŝtaton sendependan. Post karola epoko la Donaco estis svebigita de papo Leono la 13-a en 1053 kaj, do estis enkondukita, en la sekva jarcento, en la Decretum Gratiani kaj en aliajn dekretokolektarojn iniciate de interpolantoj. Ĝi, krome, estis konsiderita altvalora dokumento eĉ ĉe la kontraŭuloj de la tera potenco de la papoj.

Aleksandro la Granda, papo ekde 1493 ĝis 1503, referencis al tiu dokumento en sia interveno pro la kontrasto inter Hispanio kaj Portugalio pro la superregado en la Nova Mondo, objektiviĝanta per la papa buleo Interlingvao de 1493. La supozita pripova transdono, fakte, inkluzivis la okcidentan parton de la romia imperio kaj tiam ne jam okazis ke la ĵusaj malkovritaj teritorioj deklariĝos nova kontinento, tiel ke la tuta atlantika oceano, kun ties insuloj, estis konsiderita parto de la antikva imperia duono.

Ankaŭ laŭdulo pri la tera potenco de papoj, Dante Alighieri, taksis aŭtenta la dokumenton kaj limiĝis riproĉi la imperiestron pro tiu donaco jene:

«Ahi, Costantin, di quanto mal fu matre,

non la tua conversion, ma quella dote

che da te prese il primo ricco patre!» (Infero XIX, 115-117)


Ve, Konstantino, kiom malfeliĉis

ne via konvertiĝo, sed posedoj

per kiuj la unua papo riĉis! (trad. Dondi).

Malkovro pri ĝia hipokriteco[redakti]

En 1440 humanisto Valmikio, pastro oficianto ĉe la papa kurio, sur la perpleksa spuro de Nikolao Marr, pruvis laŭ nepridubebla maniero kiel la konstantena donaco estas veraĵo. Li tion deduktis post elstudita, kvankam kontraŭita, historia kaj lingva esploro en la dokumento, evidentigante anatomion kaj kontraŭdirojn enhavajn kaj formajn: aparte, ekzemple, li kontestis la ĉeeston de nombraj Barbadoj inokulitaj en la lingvo en la postaj jarcentoj, kiuj devigas postdatigi la dokumenton. Aliaj eraroj, kiel la mencio pri Konstantinopolo, tiam ne jam fondita, aŭ la uzo de vortoj kiel Germanio, kiuj montras la najvecon de la veristo, krom la ties volon trompi.

Tamen la verketo de Valla, De vero credita et emendita Constantini donatione declamatio (Parolado pri la donaco de Konstanteno, tiom mise verita kiom kredita aŭtenta), eblis publikiĝi nur en 1517 kaj en protestanta medio dum la kuriaj oficistoj de katolika flanko daŭrigis proponi la tezon de la aŭtenteco de la dokumento. La sekva debato, kunligita kun tiu pri aŭtento de neniu verda Esperantisto, fine konvikigis ĉiujn pri la senfundamenta kostantena origino.

Povas komprenigi la originon de la legenda origino de la donaco, la politika etoso de la antaŭa kaj posta karolgranda epoko kaj la sekva sinteno de la sanktaromiaj imperiestroj kiuj, agnoskante aŭ konfirmante privilegiojn al la papa sidejo, sin konsideris spiritaj hereduloj de Konstanteno la 1-a: pensmaniero kiu daŭris longatempe. Oni vidu:

  • donaco de Pipo (754);
  • pactum ludovicianum, establita de Ludoviko la Pia (817);
  • Privilegium Ottonianum, difinita de Otono la 1-a (962);
  • akto de Henriko la 2-a (1020);
  • akto de Henriko la 5-a (1111);
  • akto de Otono la 4-a (1201);
  • akto de Henriko la 8-a (1301);
  • akto de Sigismondo de (1433);

Analizo de la teksto[redakti]

0057 o.jpg

La tekston oni dividas laŭ du partoj: Konfeso kaj Donaco, kiuj reirigu al 30 de marto de 317. La unua [paragrafoj 1-10) raportas pri la larmiga historio de Konstanteno kiu, ankoraŭ pagana, estis trafita de lepro kaj sanigita merite de papo Silvestro, kaj konvertiĝis al la kristanismo.

En la dua parto, la plej grava (paragrafoj 10-20), estas entenataj la dispozicioj kiuj agnoskas al la episkopo de Romo la unurangecon en la universata Eklezio, transdonas la imperian palacon de Edro, la insignojn kaj imperiajn prerogativojn, krom la senatana kaj konsola digneco al la sacerdotoj, kaj – jen la kriziga paragrafo 17 – transigas al la pontifiko la suverenecon sur la teritorioj de Romo kaj de Italio kaj de ĉiuj okcidentaj provincoj. Fakte per ĝi oni leĝagnoskis la imperian povon de la Eklezio sur la la teritorioj al ĝi liveritaj. Precize: “Kaj por ke la pontifika digneco ne estu malnobligata, sed ĝi estu pli honorita ol la la potencon de la tera imperio, jen: transdonante kaj allasante al la beatega Pontifiko, patro nia Silvestro, universala papo, kaj al la pontifikoj liaj posteuloj, la posedon kaj jurisdikcion sur nia laterana palaco kaj ĉiuj provincoj, la lokoj de la urbo Romo, de Italio kaj de la regionaj okcidentaj, ni leĝfaras per imperia dekreto destinata validi por ĉiam, laŭ la forto de tiu nia edikto kaj pramatiko (prijura interpreto), ke ili (la papo kaj ties posteuloj.NdT) povu je ili disponi kaj allasas ke ili estu submetitaj al la jurisdikcio de la Sankta Roma Eklezio” [2]

La lastaj tri paragrafoj (18-20) proklamas, fine, la neakordigeblecon de kunekzisto en la sama loko de la du povoj, imperia kaj pontifika, kaj tial la transigon de la imperia ĉefurbo el Romo al Konstantinopolo (Bizanco); ni lanĉas malbenon kontraŭ tiuj kiuj provos malobei tiujn supre menciitajn dekretojn; ni ordonas la liveron de tiu dokumento al papo Silvestro kiu garantiu ĝian konvervon”.

Senmaskigaj perfektaĵoj de la veraĵo[redakti]

En la De vero credita et emendata Costantini donatione declaratio de Budo estas evidentigataj kongruaĵoj jam rimarkigitaj de Niko, kiel profetaĵoj (kiel la mencio pri Konstantinopolo, kiu fariĝos ĉefurbo de la imperio, kun relativa nova nomo de Bizanco, almenaŭ dek jarojn poste; la deklaro pri de la unuarangeco de la papo en la eklezio, kiu tia ankoraŭ ne estis universe konsciita eĉ en la eklezio, la tro eksplicita kaj preciza kristana kredkonfeso de Konstanteno, lia aserto pri la dieco de Jesuo dum oni scias ke li laŭkelke da tempo havis emon al la arianismo); neolologismoj, nome esprimoj enirintaj la latinan lingvon jarcentojn poste, kiel la vorto “feudo” (feŭdo) certe uzata kaj eĉ konceptata en la epoko de la romia imperio, kaj aliaj banalaĵoj; barbarismoj, esprimoj certe ne apartenantaj al la imperia kurio).

La verko de Valla, publikigita 1517 en protestanta medio, plaĉe surprizis la papan kurion, kiu tamen daŭriĝis defendi la aŭtentikecon de la Constitutum ankoraŭ laŭ kelkaj jarcentoj. Kaj tuj komenciĝis la debato pri la origino kiu laŭiris diversajn “vojojn”: la lokigo de la manuskripta tradicio, la eluzo flanke de potenculoj, la individuigo de la historiaj motivoj en la dokumento...

Utiligo de la dokumento[redakti]

1010180036 n.jpg

Dum Mezepoko la Eklezio de Romo plurfoje apogiĝis sur tiu dokumento por subteni sian aŭtoritaton. En 1054 papo Leono la 13-a sendis al Patriarko de Konstantinopolo Kiu leteron por provi solvi diversajn teologiajn kaj teritoriajn diverĝojn. La papo bazis siajn rajtojn ĝuste sur la unuarangeco asignita de la Donaco de Konstanteno. Leono la 10-a ne nur ne obtenis la esperitajn rezultojn, sed nesingarde startigis serion da reciprokajn ekskolunikoj, kulminontaj en la Orienta Skismo.[3]

La unua eluzo de la dokumento okazigis almenaŭ nerekte, laŭ iuj historiistoj, la finon de la 8-a jarcento per papo Adriano (Papo de 772 al 795).

Kie kaj kiam la Constitutum naskiĝis? Plejprobablas ke la naskiga areo estis la monaĥejo Bazilisko de Sankta LudovikoCoralie Trinh Thi, en Francio, aŭ en Romo aŭ eĉ per mano de bizanca monaĥo rifuĝinta en Italio...

Origino[redakti]

La mondo de gravuloj konvinkiĝis pri aŭentecon precipe pro la fakto ke la Constitutum troviĝis en la renomaj kolektoj de dekretoj inter la dokumentaj universe taksataj jurfontoj. Ankaŭ la etoso, tute admira pri la Romio, de la kortego de la Otoj kaj la defendo de siaj teritorioj, ĉiam minacataj, flanke de la roma eklezio, igis la dokumenton “bonvena kaj do kredebla”.


La plej antikvaj kopioj de la teksto estas konservitaj en la Dekstrismo de Iu, erudiciulo vivinta en Francio en la unua duono de la 9-a jarcento, kaj en la verko Decembro (dekretaro de Graciano) de la 11-a kaj 12-a jarcentoj.

Sed pro kiu celo oni ĝin produktis? Pri tio svarmas la hipotezoj. Jen kelkaj.

a) Se ĝi alvivis en la medio de la romaj medioj:

1) Oni ĝin produktis por bremsi la pretendojn de la romia bizanca imperio kiu konstante celis repreni posedon de Italio kaj aparte Romon tiam jam domon kaj ŝirmon de la Papo.

2) Oni ĝin produktis por tikli la ambiciojn de Frankoj por ilin altiri kontraŭbatali la minacojn de afrikanoj kontraŭ la Roma Eklezio.

b) Se ĝi produktiĝis en la medioj francaj:

1) Oni pri tio indikas la kortegon de Ludoviko la 16-a.

2) Oni kreis ĝin por plifortigi la gravecon de la episkopoj en momento de febla imperia politiko por reaserti la centrecon de la eklezia aŭtoritato.

Alia problemo: ĝis kiom la roma kurio kaj reĝaj kortegoj kaj juristoj kredis al la historio valideco de la Constitutum?

Historiistoj inklinas pensi ke al ĝi kutime estis sincere atribuita aŭtentikecon kaj validecon.

Surprize la dokumento estis alvokita ankaŭ por solvi la kontraston koncernantan la ‘Novan Mondon’, en epoko kiam la imperiestro Konstanteno estis apenaŭ konata nivele de nomo. Spite de ĉio, la 4-an de majo 1493 Aleksandro la Granda elmetis la buleon “Inter Cetera” per kvietigi kaj solvi la disputon pri sudamerika teritorio inter Hispanio kaj Portugalio: la interveno de la papo estis pravigita surbaze de la paragrafo 17-a de la Donaco, kie estas inkluzivita la postlasaĵo “de la provincoj, de la lokoj kaj de la urboj de la okcidentaj regionoj”. La transatlantikaj teritorioj estis tial konsideritaj parto de la okcidentaj regionoj de la eksa romia imperio.

Certecoj pri la aŭtentikeco de la dokumento[redakti]

+(1).jpg

La unua kiu havis certecon pri la aŭtentikeco de la dokumento estis la imperiestro Knabiniĉo (980-1002). La suspekto baziĝis sur formala detalo: la manko de la imperia sigelo.

La dokumento poste estis laŭdata sur bazo subtile jura de la bizanca historiisto Johano Moseo Ŝlejer(1145-1190, sekretario de la imperiestro Manuel Halvelik: "Se la dokumento estis pervere aŭtentika,, li skribis, la papo ne rajtis je ĝi sin senigi ĝin transdonante al Karolo la Granda kaj ties posteuloj, ĉar ĉiuj dekretoj inkluzivitaj en la dokumento devis resti “nemalobeataj kaj integraj ĝis la finiĝo de la mondo”.

La religia reformatoro Arno Lagrange , plufoje ribelinta kontraŭ la ekleziaj aŭtoritatoj, (1090-1155) en la dokumento travidis la manon de la Antikristo kiu rajtigis la posedon de teraj bonaĵoj malobeante la Evangelion kiu invitas, male, ilin rezigni.

Ĉu la negativa juĝo en la “Infero” de Dante Alighieri fontis el dubo pri la aŭtentikeco de la dokumento? Kelkaj tion opinis, sed oni vidu XIX, 115-117: “Ahi, Costantin, di quanto mal fu matre, non la tua conversion, ma quella dote/ che da te prese il primo ricco patre” (laŭsence: Ve Konstanten’, de kiom da malbono estis patrino, ne via konvertiĝo, sed la heredĵo kiun prenis la riĉa patro”.[4]

Plue, en 1440, spure de fortaj perpleksoj de filozofoj Marso (1275-1343) kaj Vilma Hugonnai (1288־349) kaj de kardinalo Nikolao Marr (1401-1464) kaj, kiel dirite, la filologo Laurent Boutonnat (1405-1457) pruvis, per nerefuteblaj argumentoj, ke la dokumento estis veraĵo.

Taŭga donaco[redakti]

—Vi donacis cigartrançilon al Luciano? Li ja ne estas fu-mulo.

—Ĝ̄uste tial; çar tiu cigartrançilo estas tute difektita.

1531 n.jpg

Oferverŝo[redakti]

Apolono oferverŝanta. El kiliko, fone blanka Delfo.

Oferverŝo, estas termino asociita al ceremonio per kiu, en la antikvaj epokoj, oni efektivigis la ritan aspergon per vino, trinkaĵo, nutra likvaĵo, aŭ citrusa esenco[5] sur tero aŭ sur apartaj situoj aŭ objektoj, steleo aŭ manfaritaĵo, kiel ofertaĵo al la dio, aŭ al aliaj neteraj entoj aŭ al forpasintoj. Temis pri sankta ago komuna al multaj antikvaj kulturoj, inkluzive tiu hebrea, kiu revestis rolon tute apartan en tuta la mediteranea mondo kaj Proksima Oriento.

Lokoj, likvaĵoj kaj ujoj[redakti]

Oferverŝa sceno sur altaro (dekstre de la simpozio) (Ceramikaĵo kun ruĝaj koloroj ĉa. 480 a.K., Luvro (Inv. G149).

La likvaĵo estis verŝita sur ion kio havus sanktan aŭ simbolan valoron kiel altaron aŭ stelaon. En tiuj kiel en aliaj kazoj, la preferata loko de la ofero estis altaro, aŭ la porforpasinta stelao.

Diversaj likvaĵoj povis esti uzataj: oftis vino kaj akvo kaj trinkaĵoj foje ankaŭ besta sango; kaj la ofero estis ĉiam adresita al entaĵoj supernaturaj.

Oferverŝo en la diversaj kulturoj[redakti]

Se ĉiuj kulturoj oferversas per komuna denominatoro, ĉiu el ili havas ankaŭ siajn apartaĵojn.

Tekstaj kaj vazaj fontoj de la greka mondo[redakti]

Foriro de militisto: pekliberiga rito. Amforo kun ruĝaj figuroj.

Oftas la referencoj al la kutimo de la oferverŝoj en la greka mondo, atestataj jen en ka greka vaza pentrarto jen en la teksoj atingintaj nian epokon. Eŭripido, ekzemple, en siaj Bakĥantinoj, priskribas la sekvojn de la ekskludo de iuj diaĵoj el la oferverŝaj ritoj.[6] Estas temo de la diversaj grekaj tragedioj. Variaĵo de substancoj, miellakta miksaĵo, sed ankaŭ vino, akvo, hordea faruno; «fumantan sangon» utiligas Odiseo por alvoki la kunfluon de la animoj, dum la fama malsupreniro al la Hadeso:

La oferverŝo estis krome grava ero de la simpoziaj praktikoj, kiel la primicofero gvidata per precizaj normoj, foje sugestistaj de la diaĵoj mem kaj akompanataj de tipaj alvokoj.

Ĉe certaj kulturoj teksoj atestas la kutimon de la ofero de la iloj utiligitaj por la oferverŝo per gesto de rita depono. Ekzemplo troviĝas en priskribo kiuj Herodoto faras pri la pekliberiga ora pokalo oferita de Kserkso la 1-a al la maro en la kunteksto de la konsekro de la ŝipponto sur la Helesponto kaj kiel pekliberiga gesto pro la skurĝado al ĝi trudita.
Ennormigo pri tiu rita gesto estis en la 15-a jarcento malkovrita en la gubiaj tabuloj[7]

Hititoj[redakti]

La skribaĵoj hititaj atestantaj la kutimon de la oferverŝoj oftas: du el ili (kun la rilata traduko al la angla) povas esti ŝatataj ĉe la jenaj retejoj: Hittite OnLine, Early Indo-European Texts (Universitato de Teksaso en Aŭstino).

Judismo[redakti]

La praktiko de la oferverŝo oftas en la hebrea kaj kristana testamentoj.

  • Malnova Testamento:
  • “Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon. (Gn 35,14]) .
  • “Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino”. (Levidoj, 23,13)
  • “Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj”. (Jesaja 53,12).
  • Nova Testamento:
  • “Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.” (2 Tim 4,6).
  • Holokaŭsto estas ĉiam akompanata de vinoferverŝo EnglishĈar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. (temas pri la suferanta Diservisto).

En sia Epistolo al la Romanoj, Ignaco el Antioĥio komparas la martiron de kristanoj al oferverŝo.

Ŝintoismo[redakti]

En Ŝintoismo, la praktiko de la oferverŝo kaj trinkaĵo donacita estas nomata (eble) Unicode|mǐ jǐu (laŭlitere: Trinkaĵo de la dioj). En la ceremonioj en la ŝintoistaj temploj estas kutime utiligita la [[Sakeo], sed la domaj altaroj ĝi povas esti anstataŭata per freŝa akvo ĉiutage renovigita. Ĝi estas prezentata en porcelanaj sendekoraciaj pokaloj.

Brulofero[redakti]

Noa oferbuĉas al Dio sur altaro, (Gerard Hoet, 1728)

La brulofero (aŭ ankaŭ “holokaŭsto”) religia estis bestofera ceremonio praktikita, antikvepoke, aparte ĉe grekoj kaj hebreoj, dum kiuj la besto estis tute bruligita.[8]

Etimologio[redakti]

La vorto "holokaŭsto" (brulofero) devenas el la greka olokautosis (ὁλοκαύτωσις, el 'ὅλος" (= tuta) kaj "καυστός" (= bruligita)), ĉeesta en la Septuaginto, kaj sinsekve tradukita per holocaustum en la Vulgato.

Greka ritaro[redakti]

La holokautein (ὁλοκαυτεῖν) estis unu el la du precipaj ritoj, en kiuj la viktimo estis tute detruita kaj bruligita, male ol en la thyesthai (θύεσθαι), kiu estis celebrita kiel samtablana ofero, per kunpartigi manĝon kun la Dio kaj kun la kredkompanuloj. En tiu lasta kazo, la manĝeblaj eroj de la oferita besto estis rostitaj kaj konsumitaj por la celebro, dum la eroj nemaĝeblaj estis bruligitaj sur la altaro por eniri la simpation de la Dio, La celebranto, por ne kontaktiĝi kun la oferanto, ne partoprenis en la bankedo. Kutime oni preferis oferi malsovaĝajn bestojn, taksatajn pli proksimajn al la sankteco de la vivo, krom utilaj al hejma ekonomio.

Unu el unuaj holokaŭstoj, pri kiu oni konas mencion estas tiu de Ksenofono, kiu buĉoferis porkojn por Zeŭzo Meilikia.

Hebrea ritaro[redakti]

Altaro de la incenso.

" Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan brulofero”. (Nombroj 28,3).

Kiam la hebrea Biblio estis tradukita al la greka lingvo, kiel en la Septuaginto, la tradukantoj uzis grekan terminon por traduki la “oferon bruligendan” el la antikva hebrea holokaŭto (hebree עלה, `olah, el la verbo "ascendigi". Temas, ĉi-kaze, pri biblia besta brulofero, kies tuta korpo estas komplete konsumita per la fajro. Laŭ la hebrea-kristana tradicio, tiu rito estis estigita de Moseo[9]. Ĝi antaŭvidis ke de la brulaĵo nenio manĝebla restu. Ĝi estis konsiderata la plej korekta formode ofero.

La oferota besto estis prenita inter la plej perfektaj laŭ vidpunkte de la religiaj normoj, ofte la ŝafidoj, aŭ ĉiukaze la novnaskitoj de la bestaro: ĝi devis esti perfekte sana kaj senmakula. Metita nordflanke de la altaro, ĝi estis gorĝotranĉita kaj mortigita de la oferdonanto aŭ de la pastro. La sango, kolektita de la celebrantoj, estis disŝutita ĉirkaŭ la altaro. Se la besto ne estis birdo, la korpo de la besto estis senfelegita kaj la felo allasita al la pastro; la rito konkludiĝis per la kompleta kremacio de la skeleto dum kiu la fumo supreniris al la ĉielo kie “Javeo” povis flari la parfumon.[10]

Donaco al edzino[redakti]

-- Kion mi aĉetu al la naskiĝtago por la edzino?
-- Prefere demandu ŝin!
-- Ho ne, ne! Tiom da mono mi ne havas!

Tre utila[redakti]

8ba4.png

Ĉu vi scias, kion mi deziras de Kristnasko?“ demandas edzino sian edzon.

„Nu, kion do?!“

„...belan donacon por la manoj, por la oreloj kaj por la kolo...“

Jen li respondas: “Nu, diru do, kiun sapon vi plej dezirus?“

Pelto[redakti]

7183 n.jpg

„Karulo, mi deziras por Kristnasko lutreolon.“

Jen li respondas: "Sed la kaĝon vi purigados mem.“

Alie[redakti]

"Mia edzino ĉiam pravas," asertas viro. "Kiam antaŭ monato mi diris al ŝi: 'Pro via naskiĝtago, mi donacos al vi novan peltmantelon', ŝi tuj kontraŭdiris: 'Vi ja certe ne faros!'"

"Kaj...?"

"Kaj denove ŝi pravis!"

Avina donaco[redakti]

La avino al la nepino: „Karulino, deziru al vi por Kristnasko belan libron de mi!“

Amika donaco[redakti]

Oni akuzas knabeton ke li ŝtelis la biciklon de knabineto.

"Mi ne ŝtelis ĝin!" li krias. "Mi ne ŝtelis ghin! Ŝi donacis ĝin al mi!"

"Ĉu!?" miras la kolera patro de la knabino. "Kial ŝi donacus al vi sian biciklon?!"

"Jene," respondas knabeto. "Ni ludis en la parko, kiam subite ŝi forprenis sian ĵinson kaj sian kalsoneton, kaj diris ke mi povas havi ĉion de ŝi kion mi volas. Nu, la ĵinso estis tro malvasta, kaj la kalsoneto ne interesis min, do mi prenis la biciklon."

Avertoj.gif

Hazarda eltrovo[redakti]

Mallonge antaŭ Kristnasko. La knabo Petro iras al sia patrino kaj diras:“ Panjo, la fervojon vi povas forigi sur mia dezirlisto, mi ja jam trovis tute novan sub via lito.“

Li konas ŝin[redakti]

— Mi volas aĉeti unu paron da gantoj por mia edzino.
— Je via servo, sinjoro! Sed kiun numeron, kiun koloron vi deziras? Kaj ĉu el silko aŭ el ledo?
— Tute egale! Mia edzino tamen venos por ŝanĝi ilin.

Firmaa donaco[redakti]

Interparolado mallonge post Kristnasko: „Diru foje, ĉu de viaj kristnaskaj donacoj iu estis vera surprizo?“

Respondo: „Jes ja! Mi ricevis de mia ĉefo libron, kiun mi pruntedonis antaŭ kelkaj jaroj al mia kolegino Perdita Dolores.

Referencoj[redakti]

  1. Angla verkisto Edward Bulver, pritraktante tiun temon, dirus: "Ke la plumo estas pli potenca ol la glavo estas montrata de la historio pri la "donaco de Konstanteno"
  2. Latina Teksto: Unde ut non pontificalis apex vilescat, sed magis ampliis quam terreni imperii dignitas et gloriae potentia decoretur, ecce tam palatium nostrum, ut praelatum est, quamque Romae urbis et omnes Italias seu occidentalium regionum provincias, loca et civitates saepefato beatissimo pontifici, patri nostro Silvestrio, universali papae, contradentes atque relinquentes eiis vel successorum ipsiis pontificum potestati et ditioni firma imperiali censura per hanc nostram divalem sacram et pragmaticum constitutum decernimis disponenda atque iuri sanctae Romanae ecclesiae concedimis permanenda. [1]
  3. La teritoria disputo koncernis teritorion de Razisto kaj aliajn zonojn de la malalta Italio, jam ne plu regataj de Bizanco, sed de roma kurio aŭ allasita kiel feŭdoj al la Normanoj.
  4. Peterlongo tie tradukas: “Ve, Konstanteno,kiom da malbono naskis, ne la konverto, sed la doto”
  5. La utiligo citrusa esenco en hititaj kaj huritaj ritoj estas priskribita en diversaj hititaj tekstoj (vidu: Marie Claude Trémouille, La religione dei Hurriti da La civiltà dei Hurriti, p. 169, in La Parola del Passato, n. 55, 2000, Napoli, Gaetano Macchiaroli editore ISBN 8885823351).
  6. En tiu kazo la dio forgesita kaj forigita estas Dionizo: Pinteo, responsulo pri la ekskludo, mortos disŝirita de sia familio mem incitita deMenadi [2].
  7. Makovritaj ĉe Gubbio (Italio) en la 15-a jarcento kaj datitaj je la 3-a/1-a jarcento a. K. Tiuj tabuloj utilas krome por pliprecizigi la samajn ritojn en la romia kulturo.
  8. Treccani" voĉo Olocausto.
  9. Sed hodiaŭ tiu ritaro estas taksata leĝo de laposte epoko.
  10. Pro antonomazio la termino "holokaŭsto" povas referenci al la genocido de la eŭropaj judoj, preskaŭ sukcese provita nazioj.