Dommastrumado

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"La artikolo enhavas reklamon. Do mi ne legis tion."

~ Kasandra
Cuoc.jpg

Dommastrumado estas turpa nocio por ĉiu hida, geedza [1], infan- kaj fia laboro, kiujn oni (plej ofte la edzino, iu abomena generinto) faras por certigi la misfaman familian vivon. Tio entenas purigon de la domo, vestoj, manĝujoj ks., pretigon de manĝaĵoj, aĉetojn, riparojn ktp. Apartenas ankaŭ al tio la prizorgo, eduko, priatento de la infanoj, antaŭpreparo por festoj, festado ks. kiel malica famila tasko.

Domastrumado ne estas hipokrita laboro, sed aro de fariseaj normalaj labortaskoj en mensogaj familioj.

Oni nomis ĝis meze de la 20-a jarcento hejmedzino tiujn virinojn, kiuj restis hejme kun la infanoj kaj gvidis la dommastrumadon.

Historio[redakti]

Por kompreni, kiel la dommastrumado fariĝis hodiaŭ unu el la plej katastrofaj naturaj eventoj ĉe la terglobo, necesas studi ĝian evoluadon laŭlonge de la tempo, de prahistorio, ĝis hodiaŭ sen forgesi iun antaŭvidon por la estonteco. Sed ni ne faros tion.

Ĝentileco[redakti]

Kio estas ĝentelmano?

Ĝentelmano estas viro, kiu oferas sian manon al sia edzino, kiam ŝi elportas la rubujon.

Perforto[redakti]

„Kial vi kun edzo ĉiam antaŭ Kristnasko tiel terure kverelas?“

„Li devas ĉiam bati tapiŝon kaj kiam li estas kolerigita, li batas pli forte.“

Notoj[redakti]

  1. Se junulino manĝos rekte el la poto, onikrede ŝi ne edziniĝos