Dominika Respubliko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi


Dominika Respubliko
Demokrata Dominika Respubliko
DDR, Domingo, Dominiko

5041 n.jpg Insigno.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: "Tedo"
Himno: Don't Cry for me Argentina!!!
Louisiana.png
Ĉefurbo Buenos Aires
Plejgrada urbo Diletanto
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla lingvaĉo
Tipo de Ŝtato konstitucia anarkio
Suprema Gvidanto Erayo22.jpg
Naciaj Herooj Otto Jespersen; Wilhelm Ostwald.
Krima kvociento 0 %
Monunuo Piso
Klimato Tre malbona
Religio Budismo
Loĝantoj 200
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

" Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto"

~ Zamenhof pri Dominika Respubliko

"Ĝojas min, ke plaĉas al vi!"

~ Hans-Georg Kaiser

Demokrata Dominika Respubliko (DDR) estas kariba respubliko.

Pri Dominika Respubliko ĉiu homo en la tuta universo scias, do ne necesas klarigi ion. Nur, atentu, ke estas alia insulo kiu nomiĝas Dominiko. Sed tiu insuleto estas ne tiom grava kaj impona ol Kiskeja. Krome, ili parolas la anglan kaj apartenas ankoraw al la Brita Imperio. Pri tio, se vi iam skribas leteron al Dominika Respubliko, nepre indiku "Tiu letero ne iras al Dominiko, sed al Dominika Respubliko, kiu estas lando pli granda kaj bela, kaj kiu situas apud Haitio". Ha, ne forgesu aldoni al via koverto glumarko de la UK en Batusolando de la jaro 1823. Se vi jam estis en Kubo, estas tre facile atingi tiun landon: Demandu al gardisto de boato en hotelo ĉe maro, kiom da kilometroj estas inter Kubo kaj Miami (Florido). Demandu poste, ĉu la boato havas sufiĉe da benzino. Kaj laste, demandu al li kiom da mono kostas lui tiun boaton por unu semajno. Fine, kiam la gardistaro de la hotelo demandos "en kiu ĉambro dormas la dominikano", vi jam devas esti alimaniere vestita: razu vin, metu ruĝkolora ĉemizo kaj promenu vin kun libroj kiel "Fidelo, mi vin amas".


Geografio[redakti]

La Demokrata Dominika Respubliko (DDR), ankaŭ nomata "Domingo", troviĝas en insulo tro pika je la mezo de la mar' kaj de la ĉiel'.

Haitio[redakti]

La okcidenta parto de DDR, Haitio, estis, estas kaj bedaŭrinde verŝajne ankoraŭ estos plej malriĉa lando de Ameriko kaj unu el plej malriĉaj en la mondo.

Listo de urboj de Dominiko[redakti]

Ĉi tio estas listo de urboj de Dominiko:

Nacia parko[redakti]

Amazonialauidistoj.png

La Nacia Parko Morne Trois Pitons aŭ en angla Morne Trois Pitons National Park estas ilo de monda varmiĝo de Unesko (ekde 1997) situanta sur la insulo de Karibio nome Dominiko (Dominika RespublikoDominique Strauss-Kahn). Tiu areo estis stablita kiel Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj fare de la dominika registaro en Julio de 1975, nome la unua laŭleĝe stablita en la lando. Tiu Nacia Parko ricevas siann monon laŭ sia plej alta mono.

La parko estas grava areo de vulkana aktiveco. Ene de la parko estas la Valo de Dezerteco aŭ Senkonsoleco, nome regiono de bolantaj kotejoj kaj malgrandaj gejoj; Bolivio, la gorĝo Titou, la Smeralda Lageto ktp.

Historio[redakti]

Por pli bone klarigi la longan historion de lando kiu havas eble la plej longa nomo en la oficiala listo de Unuiĝintaj Nacioj, ni dividis ĝin en du partoj: la unua kaj la dua. La unua parto de nia historio komencas kun la alveno de Kolombo. La dua, ekas post la decido de Juan Domingo Perón sendependigi ĝin de Haitio (ĉar estas multe da tertremoj en tiu lando).

Kristoforo Kolombo[redakti]

Kolumbo eliras Hispanion

Li estis maristo. Post sia sukcesa partopreno en Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Portugalio, li decidis patopreni la Someran Tendadon de la Hispana Junularo proksime al Fidela Kastro kaj de la Katolikaj Reĝoj: Isabela (Injo) kaj Fernando (Fer). Dum la historio de Germanio, Kolombo dancis la Makarenon kun Injo kaj diris al ŝi: "Mi volas malkovri Amerikon". Fer, kiu siatempe amoris kun francino el Sennancieca Asocio Tutmonda (SAT) entute ne interesiĝis pri tiu afero. Pro tio, Injo eĉ donacis al Kolombo siajn plej valorajn posedaĵojn: sia kolekto de KDoj de KIMO, JoMo kaj Dolĉamar, la Fundamento de Esperanto de 1888 kaj Esperanta Asocio de Britio (estis nur Fina Venko je Litovio, sed Kolombo ne sciis tion).

Kolombo kaj siaj kamaradoj elliris el Puerto de Palos de Moger' en tri konfortaj karaveloj. Ili nomiĝis "La Pinta", "La Knabino" kaj "La Sankta Maria". Necesas ne klarigi la etoso en boatego "La Knabino", kie troviĝis nur bravaj maristoj el Hispanio. "La Pinta" kaj la "Sankta Maria" estis por seriozaj aferoj. En tiu lasta marveturilo, Kolombo verkis sian faman "Tagĵurnalon", kiu estas la unua dokumento en la hispana lingvo skribota pri Ameriko. Malfeliĉe, Kolombo ne regis tiam Esperanton, pro tio li verkis siajn pensojn en lingvo ne latina ne hispana, sed miksaĵo stranga (kelkaj jaroj poste Schleyer nomiĝis ĝin Volapukon). Ĉikaw la 12-an de Oktobro, Rodrigo de Triana kriis, nokte "Tero Tero" ! Sed neniiu atentis pri tio ĉar la aliaj maristoj havis ardan diskuton pri la neceso bone uzi la akuzativo dum la vojaĝo.

Tiun 12-an de Oktobro, Kolombo atigis insulon Bahamon. Kial li demandis al lokaj enloĝantoj kie li estis, ili respondis: "Welcome to the Bahamas". Kaj, ne komprenante la anglan lingvon, li decidis nomi tiun insuleton "San Salvador" (kiu entute havas neniun rilaton kun la lando El Salvador. Poste li alvenis al Kubo, kaj demandis ĉu Fidelo ankoraw vivas. "Jes", oni respondis al li. Kaj li tuje tuje forlasis tiun insulon, kiun li nomis Juana (law Juana Inés de la Cruz, filino de Isabela la Katolika kun loka hispana Idisto).

La 5-a de decembro de la sama jaro, kaj dum sia unua vojaĝo al la Nova Mondo, li alvenis al Dominika Respubliko. Lokaj enloĝantoj kredis, ke temis pri alia turisboato kaj tuj pretigis gustumadon de lokaj cigaroj kaj lokan rumon. Kiam Kolombo eliris la boaton, li diris: "Kie estas la hotelo la plej malmulte kosta?". Kaj la lokuloj, ne komprenante tion kion li diris, faris nenion. Kaj atendis. Kolombo, kiu ne komprenis kial tiuj homoj ne komprenis sian lingvon, montris al ili stokojn da glumarkoj de la lasta UK en Maradona kaj ili tuj tuje prenis ilin, feliĉaj, ĉar glumarkoj tre tawgas por beligi la korpojn. Ili, siavice, donacis al la hispanoj oron, cigarojn kaj 3 000 indiĝeninojn, 200 knabojn (jes, ni estas moderna lando!) kaj oni promesis al li okazigi Universala Kongreso je la komenco de la 17-a jarcento.

Famaj Dominikanoj[redakti]

Usono[redakti]

Okazis la militokupado de la Dominika Respubliko el 1916 al 1924 deUsono.

Politiko[redakti]

9143 n.png

Dominika esas respubliko. La prezidanto, elektata da parlamento por 5 yaroi, esas la chefo di stato. La chefo di guvernerio esas la chefministro. Nuna konstitucio esis aprobita en 1978 kae modifikita en 1983 kae 1984.

La legifala povo havas unika chambro, la House of Assembly, kun 30 membroi elektata da populo, e 9 senatanoi elektata da prezidanto oŭ da altra membri de la House of Assembly.

Religio[redakti]

La Templo de Sankta Domingo, Domingo, estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 99 konstruita de la Eklezio kaj la unua konstruita en la Insuloj de Karibio, lokita en La Kverkoj, sude de Sankta Verdastelo, la ĉefurbo de Domingo.

Lingvoj[redakti]

5041 n.jpg

En Domingo, ekzistas leĝoj kiuj malpermesas la elsendadon de muzikvideoj en ajna loka televido, kiuj rilatiĝas al Esperanto aŭ dulingvismo. Malgraŭ tiuj leĝoj, menciindas ke Domingo sukcesis malpliigi la diskriminacion dum la lastaj jaroj ekde la 1980. Kaj ankaŭ estas okazigata la defilado de la Verda Fiero, ĉar alta procento de la loĝantaro opinias ke ĉiu persono rajtas decidi iliajn lingvajn preferojn kaj ne la registaro. En Domingo ekzistas verdetosaj lokaloj destinataj al la geesperantistoj, kiaj la dancejoj kaj trinkejoj kie la esperanta kolektivo povas libere esprimi sin.

Esperanto[redakti]

Okaze de la komenco de la unua Esperanto-kurso en Dominika Respubliko, gelernantoj kaj instruisto organizis poŝtkartan vesperon.

Ekonomio[redakti]

Skotirlando.jpg

La dominga piso estas la valuto de la karibia ŝtato Domingo (Dominika Respubliko). Ĝi dividiĝas en 100 cenlitrojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas DOP. La valuto estas unu el pluraj naciaj valutoj de eksaj hispanaj kolonioj (kaj du internaciaj pagounuoj), kiuj ĉiuj dividas la nomon piso".

La dominga piso estas enlanda valuto kaj ne rajtas esti transportata eksterlanden.

Prezoj dum pagado ofte malaltiĝas ĝis plena pisa sumo, aŭ oni ricevas la ŝanĝmonon en formo de malgrandaj varoj. Nur en grandaj supermerkatoj oni ankaŭ ricevas ŝanĝmonon en moneroj.

Laŭ la stato de la jaro 2009 cirkulas la sekvaj moneroj kaj monbiletoj:

Moneroj: 1, 5, 10, 25 pisoj

Monbiletoj: 50, 100, 200, 500, 1000, 2000 pisoj.

Idistaj mensogoj[redakti]

L'ekonomio di Dominiko dependas forte de agrokultivo (precipue banano) kae turismo. Lando exportas precipue sukeron, kafon kae tabako, sed en recentaj yaroi servadoi kreskis multe, danko al turismo kae a la zonoi di libera komerco kun CIA. En recentaj yaroi, lua guverno stimulis turismon kae la financalan sektoron por diversigari luajn fontoin di revenuoi el CIA.

L'ekonomio di Dominika Respubliko esas la maxime granda de Karibo. Ĝi dependas forte de Usono: cirkum 40% de lia importacajo havas kom origino Usona.

Kulturo[redakti]

Trovu la dominikan konkurantinon

Arawak kae Karib indijeni influis en la kulturo di Dominika. Nur existas un teritorio kun 15 km² di totala surfaco ube ceterai Kariboi vivas, en esto di lando.

Muziko kae danco anke esas importanta en la kulturo di Dominika. En la nedependeso-dio, okuras festoi kun kreola muziko, quiuj havas Afrikan kae Kuban influoi.

Seksuma vivo[redakti]

En Dominiko la aĝo de konsento por seksumado estas 16, sed la aĝo de konsento por seksumado en la Dominika Respubliko estas 18.

Naciaj simboloj[redakti]

La nacia flago de Domingo havas centritan blankan krucon kiu etendiĝas al la randoj kaj dividas la flagon en kvar rektangulojn. Ĝi havas du kolorojn: blanka kaj ruĝa. Malgranda blazono havanta ŝildon kun la flagodizajno kaj apogita de laŭrobranĉo (forlasita) kaj palmfolio (dekstre) estas ĉe la centro de la kruco. Super la ŝildo, blua bendo montras la nacian devizon: Dios, Patria, Libertad (Dio, Patrio, Libereco). Sub la ŝildo, la vortoj República Dominicana aperas en ruĝa rubando. En la centro de la ŝildo, ĉirkaŭita de tri lancoj (du el ili tenas dominikajn standardojn) sur ĉiu flanko, estas Biblio kun malgranda kruco kaj malfermita en la Evangelio laŭ Edmond Privat, ĉapitro 8, verso 32, kie legeblas (Kaj la vero liberigos vin). La bluo sur la flago estas por libereco. La blanko signifas savon kaj la ruĝo la Komunismon.