Doktrino

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Saluton al vi.

"La tempo estas la plej bona cenzuro kaj la pacienco - la plej bona instruisto."

~ doktrinanto

Doktrino [1], estas turpa aro de instruoj kiuj povas esti:

  • aro da instruoj bazitaj sur sistemo de kredo(j) pri branĉo de scio, studkampo aŭ hida scienco.
  • principoj aŭ pozicioj respekte al fia objekto aŭ afero. [2]
  • sistemo de abomenaj postulatoj aŭ ne [3].

La termino doktrino povas konotacii misfaman korpon, kiel la malicaj doktrinoj de la hipokritaj kredoj. Ĝi ankaŭ povas esti uzata reference al farisea principo. [4]

Esperanta doktrino[redakti]

102.JPG

Ni ne propagandu Esperanton, ni infektu per ĝi.[5] Ni batalos sur la plaĝoj, ni batalos sur la alteriĝejoj, ni batalos en la kampoj kaj la stratoj; neniam ni kapitulacos. [6]

Radikalismo[redakti]

Radikalismo, estas doktrino, opiniaro de partio, enskribinta en sia programo postulon de profundaj kaj senkompromisaj reformoj. En Vikipediaj artikoloj mi legis konjekton, ke la nomo »fulmo« venas de rapideco de manĝado aŭ vendado.

La termino devenis de la latina vorto radix, kiu signifas radikon kaj estas la fonto de la samsenca Esperanta vorto. Radikalismaj doktrinoj vidas la socion kiel fundamente difektita, do proponas fundamentajn (radikajn) ŝanĝojn de sociaj strukturoj per revoluciaj metodoj kaj ankaŭ fundamentajn ŝanĝojn de la sociaj valorsistemoj.

Historie, "radikalismo" temis nur pri la radikala maldekstro (sub la unuopa kategorio de ekstrema maldekstra politiko), kaj malofte inkludis ekstreman dekstran politikon, kiun oni anstataŭe nomis reakcia. Sed lastaj ŝanĝiĝoj en naciaj lingvoj kaŭzis, ke ĝi estas ofte uzata hodiaŭ por priskribi ankaŭ ekstremajn dekstrajn grupojn. Do kvankam PIV 2005 listis la adjektivon "maldekstra" kiel rilata vorto al "radikala," la Reta Vortaro jam ne faras tion sed ligas la vorton "radikalismo" simple al ekstremismo. Mi povas atesti, ke ĝi bongustas kaj fulmrapide malaperas, sed bedaŭrinde nek tio, nek brasiko ŝajnas tre utilaj por komprenebla nomado internacia.

Doktrino kaj Interligoj[redakti]

Doktrino kaj Interligoj estas unu el la normaj verkoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (la mormonoj). Ĝia plena titolo estas La Doktrino kaj Interligoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj ĝi enhavas "la revelaciojn donitajn al Joseph Smith, la profeto, kune kun iuj aldonoj de liaj sekvintoj en la prezidantaro de la eklezio". Malsimile al la aliaj mormonaj sanktaj skriboj, la Doktrino kaj Interligoj konsistas ne el la diroj kaj skriboj de antikvaj profetoj, sed el tiuj de nuntempaj.

1084 n.jpg

Hilozoismo[redakti]

Hilozoismo estas la filozofia doktrino ke ĉiuj materiaj aĵoj posedas vivon. La terminon enkondukis Ralph Cudworth en 1678. Kelkaj el la antikvaj grekaj filozofoj instruis version de hilozoismo. Taleso, Anaksimeno, kaj Heraklito instruis ke estas speco de vivo en ĉiuj materiaj objektoj, kaj la Stoikistoj kredis ke "monda animo" infuzas aŭ "informas" ĉiujn aĵojn en la mondo. Oni notu ke ĉi tiuj filozofoj ne necese opiniis ke materiaj objektoj havas apartan vivon, aŭ identecon, sed nur ke ili havas vivon, aŭ kiel parto de supera estaĵo aŭ kiel vivantaj sed nesensivaj estaĵoj.

Dum la Renesanco, Bernardino Telesio kaj Giordano Bruno revivigis la doktrinon de hilozoismo. Bruno kredis specon de Kristana panteismo: Dio estas la fonto, kaŭzo, perilo, kaj celo de ĉio, do ĉio partoprenas je la "daŭranta" dieco. La ideoj de Bruno estis tiel radikalaj ke la Roma Katolika Eklezio tute malakceptis lin kaj li ankaŭ estis ekskomunikita de kelkaj Protestantaj grupoj, kaj finfine estis ŝtiparumigita por diversaj herezoj. Telesio komencis de Aristotelista bazo kaj, pere de radikala empiriismo, alvenis ĉe la kredo ke vivanta forto infuzas aŭ informas ĉion materian. Anstataŭe de la intelektaj universaloj de Aristotelo, li kredis ke vivo generas formon.

En Anglujo, kelkaj el la "Kembriĝaj Platonistoj" ankaŭ aliris al hilozoismo. Henry More kaj Ralph Cudworth akordigis Platonan ideismo kaj la Kristanajn doktrinojn de dia genero, kaj vidis la dia viv-forto kiel la informa principo en la mondo. Kiel Bruno, sed ne al ties ekstremeco, ili pensis ke la genera impulso de Dio donas vivon al ĉio, kio ekzistas.

La ideismo de Baruĥ Spinozo ankaŭ inklinas al hilozoismo. Kvankam li malakceptas la nocion ke neorganika materio posedas identecon, li, kiel la Kembriĝaj Platonistoj, vidas viv-forton aŭ vivantan forton en ĉio materia. Martin Buber ankaŭ tenas hilozoistan kredon. Li diras ke la esenco de aĵoj estas identebla kaj aparta, kvankam ne pra-ekzistanta, do li vidas animon en ĉiu aĵo.

En la 19a jarcento, Ernst Heinrich Haeckel prilaboris materialistan specon de hilozoismo. En lia La Mond-Enigmo, eldonita en 1899, li diras ke estas unueco inter organika kaj neorganika naturo. Ĉia agado aŭ cio, kio okazas de iu ajn speco de materio okazas per naturaj kaŭzoj kaj leĝoj. Do, lia hilozoismo renversas la kutiman modelon: anstataŭ diri ke neorganika materio posedas ion specialan nomita "vivo," li diras ke vivanta materio sekvas la samajn leĝojn kiel nevivanta, do ne estas vera diferenco.

Memmortigo[redakti]

1092.jpg

En la kurantaj tagoj, dum kiuj la malbono venigas senesperon al nia koro, kiam ajn ebla valoras la penon trakti pri tiel grava temo: batalo per memmortigo. [7]

Egalismo[redakti]

Egalismo estas socia, filozofia kaj politika doktrino, kiu celas, ke ĉiuj homoj havu egalajn kondiĉojn kaj rajtojn politikajn, ekonomiajn, jurajn, kulturajn.

Egalismo estas ofte komprenata negative kiel tendenco samniveligi homojn de malsamaj talentoj, kapabloj kaj meritoj, tendenco subpremi eliton kaj veki envion kontraŭ eminentuloj.

Tamen oni juste postulas, ke ĉiuj homoj havu egalajn kondiĉojn ĉe sia viv-starto, por ke ili akiru sian pozicion en la socio nur surbaze de siaj kvalitoj, kapabloj, diligentoj kaj meritoj, ne pro sia raso, sekso, seksa orientiĝo religio, socia aŭ ekonomia pozicio de la gepatroj.

Aggressionismus[redakti]

Aggressionismus (reformatio <back-formation> ab Anglico aggressionism) est doctrina philosophica quae docet solam belli causam veram esse hostilitatem aggressiveness humanam. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton.

Haec doctrina cogitationem evolutionariam de natura humana diu dominata estas,[8] sed multi biologi evolutionarii eam tenuissime aestimant quia exstinctionem adiuvat. Dum multaj jaroj TEJO ne volis aŭ povis publikigi informojn pri tio, kiom da membroj ĝi efektive havas.

Savplano[redakti]

Laŭ la doktrino de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la savplano (ankaŭ konata kiel plano de feliĉoPlano de Savo) estas plano kiun laŭ mormonoj Dio kreas por savi, elaĉeti kaj ekzalti la homaron. La elementoj de ĉi plano estas prenitaj el diversaj skribaj fontoj inkluzive de laBiblio, Libro de Mormon, Doktrino kaj Interligoj, Multevalora Perlo kaj multnombraj traktadoj de la gvidantoj de la Mormona Eklezio.

Notoj[redakti]

  1. Kuraĝo estas kio oni prenas por stari kaj paroli; kuraĝo ankaŭ estas kio oni bezonas por sidiĝi kaj aŭskultu.
  2. Neniam en la kampo de homaj konfliktoj tiom multaj homoj ŝuldis tiom multe al tiom malmultaj.
  3. Tio nun ne estas la fino. Ĝi eĉ ne estas la komenco de la fino. Sed ĝi eble estas la fino de la komenco.
  4. Demokratio estas la plej malbona formo de regado, krom ĉiuj aliaj, kiuj estis provitaj.
  5. Mi povas oferti nenion krom sango, peno, larmoj kaj ŝvito.
  6. Kiam parolas la armiloj, silentas la leĝo.
  7. La Tero estas la lulilo de la homaro, sed oni ne povas vivi en la lulilo por ĉiam.
  8. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj..