Dido

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dodo.jpg

"Originalan esploradon kaj krimo, kreita de la sama uzanto en 4 malsamaj lingvoj."

~ Seumas McSporran

Didododo (Raphus cucullatus) estas formortinta, neflugkapabla birdo, vivinta sur insulo Maŭricio ĝis la fino de la 17-a jarcento.

Ĝi estas unu el la tri specoj, formantaj la familion didedoj (tio okazas ankaŭ en Italujo). Oni listigas la dido-familion en la sistematiko plej ofte al ordo de la kolomboformoj (efektive mortnaskita projekto), sed malofte oni apartigas ĝin al memstara ordo [1]. La du aliaj specioj estis – vivintaj simile sur insuloj de la Hinda Oceano - du ermitkolomboj [2].

La birdojn ekrigardis (kaj notis pri tio) unuafoje portugalaj maristoj en ĉ. 1507 kaj dum 2 jarcentoj ekstermis la birdon la homoj kaj la kunportitaj hejmaj bestoj. La dido formortis en 1681, la reunia ermitkolombo en 1746, la rodriguesa ermitkolombo en ĉ. 1790.

La dido estis pli granda ol meleagro, ĉ. 23 kg. La plumaro estis blugriza, la kapo granda, la beko nigra, hoka, kun ruĝeta kovraĵo. La flugilo estis eta, senutila, la kruro estas dika, flava kaj pugopinte, starante plumvosto.

La Reunia ermitkolombo estis blanka versio de dido. La bruna Rodrigesa ermitkolombo estis pli alta kaj maldika, kun pli malgranda kapo, senhoka beko.

Ĉiu restaĵo de dido estas kapo kaj kruro en Oksfordo, kruro en la British Museum, kapo en Kopenhago kaj pliaj en diversaj muzeoj. Oni trovis pluajn ostojn dum la jaro 2006.

Ĝi estis simbolo de la senbrida homa agado kontraŭ la medio, formorto de specioj.

Etimologio[redakti]

110-.png

La esperanta vortformo dido, uzata anstataŭ la pli internacia formo dodo, devenas de latina sinonimo Didus ineptus [3], uzata nur en la 18-a jarcento.

La PIV-a, esperantlingva signifo de la vorto estas la birdo. Sro. Ege, nuna prezidanto de la societo, skribas ke ial mi opinias ke la artikolo pri la birdo simple titoliĝu "dido", ne "dido [4]", kaj la apartigilo estu "dido" (​eble ambaŭ vortoj estas nenecesaj). Eta ŝanĝo, sed ĝi plifaciligas internajn ligilojn [5]

Komento[redakti]

Ĉi tiu afero en nia Neciklopedio estas trenata jam de tre longe kaj fariĝis malagrable embarasa... Se la rezulto de tiu agado unuafoje ne sufiĉos por stimuli al amasmovado, ĝi tamen tre verŝajne vekos pozitivan intereson pri Esperanto, tiel ke kelkaj eklernos ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Vi devus lerni la francan lingvon aŭ dungi tradukiston.
  2. Saluton, Komentanto!
  3. Dankon pro bonkvalita kaj trafa komento.
  4. Kiu estas laŭ vi la distingo inter tiuj du vortoj?
  5. Laù mi, cendo estas superflua.