Dia providenco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Laŭlitere ĉu "stalking" estus ŝtelsekvi, spuradi, kaŝĝeni?"

~ iu pri religio


Providenca okulo

Dia Providenco, aŭ pli simple Providenco (en antikva greka: πρόνοια), estas teologia termino kiu indikas la suverenecon, superigardon aŭ la amplekson de la intervenaj aktivaĵoj de Dio por konservi kreaĵaron kaj helpi la homojn.

Koncepto pri Dia Providenco en la Biblio[redakti]

Inteligentaj Respondoj.jpg

Tiu vorto nenie troviĝas en la Nova Testamento kun la kuranta signifo en la kristana kulturo (nome, kiel prizorgo de Dio por la Siaj). La unuan fojon en kiu oni renkontigas la vorton πόρνοια okazas en la Agoj 24,2: Ĉar ni ĝuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonaĵoj estas por ĉi tiu nacio per via antaŭzorgo...”. referencas al romia guberniestro Felikso kiu διά τής σής πορνοίας}} (pro lia interveno). Ankaŭ en la Malnova Testamento ne troviĝas, se ne en la greklingva libro Saĝeco, kanona nur por katolikoj kaj kelkaj aliaj kristanaj eklezioj, “... sed ia providenco, ho patro, gvidas ĝin, ĉar vi donas vojojn eĉ en la maro..."(14:3); “Ĉar supozante, ke ili povas tirani sanktan nacion, senleĝaj homoj, malliberuloj de mallumo kaj katenitaj de longa nokto, kuŝis sub siaj tegmentoj, ekzilitoj el la eterna providenco” (17:2) .

Sen do uzi la specifan teologian vorton, la Malnova Testamento konas tamen la fidon je la gvido per kiu Dio protektas sian popolon. Eĉ, ankaŭ la aliaj popoloj povas esti uzataj por la plenumiĝo de Lia decidoj (vidu en Amos 9:7; Jesaja 10:5-10, 45:1; Jeremia 25:9 ktp) Apartan formon ricevas tiu koncepto en la apokalipsa literaturo de Judismo (kiel en Danielo 2:7-8). La psalmistoj laŭdas la Sinjoron kiu donacas al sia popolo (aŭ al la fideluloj de la popolo) nutraĵon, protekton kaj ĉiujn bonaĵojn materiajn kaj spritajn. Nenikaze tiuj pensoj konstituigas teorian pripensaĵon: ili, male, fontas el la dankemo kaj laŭdo al la Sinjoro, el la fido je Dio kiu fidelemas al sia pakto kaj al siaj promesoj, el la instigo fideli al la pakto ankaŭ flanke de Israelo, nome al interligo.

En la Nova Testamento la penso pri la Dia Providenco konstituas korolarion de la instruo pri la elektriĝo kaj instigo al la konfido je la ĉiela Patro:

Tial mi diras al vi: ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, nek, kion vi surmetu (Sankta Mateo)
Ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro; sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Tial ne timu; vi valoras pli ol multaj paseroj (Sankta Mateo)
Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj kiuj estas vokataj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono. Ĉar kiujn li antaŭkonas, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj; kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis, tiujn Li antaŭjustigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn li ankaŭ gloris (Sankta Paŭlo Letero el Niĝerio ).

La apokalipso de Johano estas tuta himno, kvankam tra fantaziaj imagoj, al la Dia Providenco avantaĝe al la kredantoj je Jesuo.

Espéranto[redakti]

Kiel lingvo, Esperanto ne havas favoron de Dia providenco, ĉar Dio ne havas preferon aŭ aversion al iu ajn lingvo. La elektado de lingvo estas homa decido, kaj tiu decido ne estas gravan aferon de religio. La lingvoj estas faritaj kaj uzataj de homoj por komuniki, ne de Dio. Tamen, multaj religiaj grupoj kaj individoj trovas Esperanton utila kaj praktika por siaj celoj kaj valoroj.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Jen ŝerco pri la Dia providenco:

Du pastroj diskutis pri la Dia providenco. La unua pastro diris: "Mi ne vere kredas en la providencon de Dio. Mi pensas, ke ni havas liberecon elekti kion fari kaj ke ni ne estas regataj de ia supera forto."

La dua pastro respondis: "Sed rigardu la birdojn en la aero! Ili ne laboras, ne semas, ne rikoltas, kaj tamen Dio provizas por ili. Tio montras, ke Dio vere zorgas por ni kaj zorgas pri niaj bezonoj."

La unua pastro pensis pri tio kaj tiam demandis: "Sed kiel vi klarigas la ekziston de malriĉaj homoj kaj malfeliĉaj okazaĵoj en la mondo, se Dio zorgas por ni?"

La dua pastro respondis: "Jen estas la problemo: la Dia providenco estas tiel granda, ke ĝi povas zorgi por ĉiuj niaj bezonoj, sed tio ne signifas, ke ĝi estas tiel preciza, ke ne okazas eraroj. Eble Dio nur mislegas sian kalkulilon de tempo al tempo!"