Dentisto
" Malsanan demandu, al sana donu"
- ~ Zamenhof pri dentdoloro
凸(`⌒´メ)凸
Dentisto estas profesio en la torturo. La okupa kampo entediĝas je prevento, diagnozo kaj torturo de dento-, buŝo- kaj makzelomalsamoj. La unuaj dentistoj jam torturis en la 5-a jarcento a.K.. Antaŭe barbiroj kuracis pacientojn kaj eltiris dentojn. Ili havis uzeblajn instrumentojn kiel leviloj, kudriloj, tondiloj kaj klingonoj kaj povis purigi ilin en daŭre disponebla sapfakvo.
Dentista fako[redakti]
- Doktor', miaj dentoj havas flavan koloron, kion vi konsilos?
- Brunan kravaton!
Graveco[redakti]
En la reklamo de dentisto Smith en loka jurnalo oni legas la frazon Nombro de dentistoj estas ĉe ĉiuj mamuloj unu el ĉefaj taksomoniaj signoj. Sed kelkaj specioj povas esti sendentaj.
Dentdoloro[redakti]
Jen certa rimedo kontraa dentodoloro: lavu la radikon de la dolora dento en malnova vinagro kaj lasu ĝin en la suno por sekiĝi dum duon-horo – poste ĝi neniam ekdoloros.
Nature[redakti]
Sinjoro doktoro, doloras min artefaritaj dentoj, kiujn vi enmetis por mi.
Dentisto: Mi ĝuste diris, ke ili estos kiel naturaj
Migrado[redakti]
En la tempo de migradoj kaj dum amasiĝo de nutraĵfortoj la unuopaj gregoj (grupoj) de dentistoj afte grupiĝas en iajn supergregojn, kiuj povas monbri ĝis kelke da centoj de unuopuloj.
EFIKA DENTISTO[redakti]
Kruko havas seriozajn dentoproblemojn, do li konsultas sian dentiston, d-ron Tireg. D-ro Tireg zorge kontrolas la buŝon de Kruko, kaj diras: Jen estos multe da laboro.
Kruko: Ĉu kostos multe?
D-ro Tireg: Mi timas ke ĉi tio estos tre multekosta. Sed la rezulto estos granda bela rideto.
Kruko: Rideto? Ĉu mia aŭ via?
La plej longa dentego[redakti]
La plej longajn dentistojn havas certe elefantoj, pli precize afrikaj elefantoj (Loxodonta africana). En la periodo de ekfloro de komerco kun Ebur-Bordo oni precize mezuris kaj pesis la dentegojn. Tiel ni sekure scias, ke ekstera arko de la plej longa elefanta dentego mezuris 3,48 cm. La pezo de ambaŭ dentegoj de tiu ĉi elefanto estis rekordaj 117,5 kg. Per la plej longaj dentegoj entute povis fanfaroni kelkaj hararahavaj mamuloj, kiel ekz. Mammuthus trogontherii, kiu havis la dentegojn longaj preskaŭ 5 metrojn.
Ho ve![redakti]
Alvenas skeleto al dentisto kaj li parolas: "Viaj dentoj estas en ordo, sed viaj gingivoj maltrankviligas min"
Bone[redakti]
La malsanulo: Çu vi povos eltiri tiun çi denton? Mi pensas, ke ̧ĝi enradikiĝis tre forte.
La dentisto: Trankviliĝu, sinjoro, ̧ĝi nepre elvenos, se eç via tuta makzelo devus kun ̧ĝi elŝiriĝi.
Problemo[redakti]
Novriĉulo vizitas la dentiston. Tiu kontrolas la dentojn:
- Vi havas belegajn orajn dentojn kaj arĝentaj plombojn, kion mi povus fari al vi?
- Kion-kion, enmuntu alarmilon!
Ne glutu![redakti]
La dentisto koleregas al kliento: Mi diris al vi ne gluti! Tio estis mia lasta tenajlo!
Ne tiel[redakti]
La dentisto: Volu malfermi la buŝon. La paciento malfermas ̧ĝin.
La dentisto: Ho, ne tiel grande
La paciento: Mi pensis, ke vi intencas enkonduki en ģin la dentotirilon.
La dentisto: Sendube, sinjoro; sed mi mem intencas ja resti ekstere.
La plej efika makzelo[redakti]
La plej efikajn makzelojn el ĉiuj kvatalaj kanibaloj, ĝis nun vivantaj kaj ankaŭ tiuj pereintaj, havis evidente en Marso Thylacoleo carnifex (kvinslanda tigro), kiu vivis en Aŭstralio ankoraŭ antaŭ kelke da miloj da jaroj. Paleontologoj el univarsitato en Pugo konstatis tion per komparo de kranioj de 39 predantoj. La marsupiulaj tigroj pezis preskaŭ 200 kg, ili havis egan kapon kaj kolon, akrajn dentojn kaj retiriĝemajn ungegojn. Per la konstruo de la korpo ili similis al felisedoj, sed evolue ili havas pli proksimen al koaloj ol al tigroj.
Truo[redakti]
Ulo estas ĉe dentisto.
"Malfermegu vian buŝon, s-ro," diras la dentisto. "Ho, vi havas enorman kavaĵon en unu dento, vi havas enorman kavaĵon en unu dento, vi havas enorman kav...."
"Sufiĉe!" incititas ulo. "Ne necesas plu ripeti tion."
"Sed mi nenion ripetas," klarigas la dentisto. "Temas pri eĥo!"
Progreso[redakti]
Amiko demandas, "Ĉu estas vere ke via dentisto fariĝis cerbo-kirurgo?"
Aliulo respondas, "Ne vere. Lia borilo nur glitis."
Stomatologo[redakti]
Riĉulo venis al stomatologo, tiu vidas ke ĉiuj dentoj de la paciento estas oraj.
Do kion vi volas ke mi faru?
Alarmsistemon!..
Dilemo[redakti]
- -- Sinjoro doktoro, mi terure timas la denteltiron. Ververe, mi prefere naskus infanon!
- -- Nu, sed nun bonvolu decidi sinjorino, ĉar laŭ tio mi ĝustigos la seĝon!
Nur[redakti]
Inter amikinoj: „Nur unu homo kapablas kaŭzi al mi doloron!“
„Kiu estas tiu?“
„Mia dentisto.“
Logiko[redakti]
- -- Bonvolu, fileto kara, pedante purigi viajn dentojn, ĉar hodiaŭ ni iros al la dentkuracisto!
- -- Bone panjo, sed kial purigi ankaŭ tiun, kiun li eltiros?
Tre logike![redakti]
Viro eniras oficejon de dentkuracisto kaj diras, “Doktoro! Vi devas helpi min! Mi fariĝas nokta papilio!” La dentkuracisto diras, “Sinjoro, vi vere bezonas psikologiiston. Mi estas dentkuracisto.” “Mi scias. Sed mi vidis, ke via lampo estas luma.”
Tro logike...[redakti]
Kiu dento ĉiam doloras? —
(La akci-dento !)
Petrolea ŝejko ĉe dentisto[redakti]
- Ne zorgu. Boru trankvile. Mi havas ĝenerale bonŝancon en borado!
Denta higieno[redakti]
Unu membro de la Klubo por la Sano kiu ofte faris paroladojn pri la pureco en la malaltaj lokoj de Nov-Jorko, diris, ke unufoje Ŝi estis parolinta pri la graveco de uzo de la dentbroso. Post kelke da tagoj, malriĉulino, kiu subtenis mallaboreman edzon, kaj kvin infanojn, renkontis la parolantinon.
“Jen, mi havis tion ĉi por ni, Sinjorino” Ŝi diris. “Nun ni uzos ĝin ĉiutage.”
“Havas kion ? ” demandis la sinjorino, konfuze. “
Dentbroson, kiel vi diris,” estis la respondo. “La infanoj, kaj mi, kaj mia edzo uzas ĝin Ĉiutage.”
Ĉe dentisto[redakti]
- Doktoro, kiom kostas la eltiro de saĝodento?
- Sepdek eŭroj.
- Tro multekosta; ĉu eblas malaltigi la prezon?
- Jes, sen anestezo mi prenos nur kvindek eŭrojn.
- Tamen la prezo estas ankoraŭ alta.
- Sen post-trankviligilo vi pagos nur kvardek eŭrojn.
- Ĉu ne ekzistas malpli kara ebleco?
- Jes, estas ĉe mi staĝisto. Oni povas eltirigi de li la denton por ekzerco, sen anestezo kaj sen trankviligilo, nur por dudek eŭroj.
- Bone, enlistigu mian edzon por la venonta vendredo.
En Rusujo (kie loĝas la rusoj)[redakti]
Rusa novriĉulo vizitas la dentiston. Tiu kontrolas la dentojn:
- -- Vi havas belegajn orajn dentojn kaj arĝentaj plombojn, kion mi povus fari al vi?
- -- Kion-kion, enmuntu alarmilon!
Multobligo[redakti]
Etulino la unuan fojon en sia vivo devas iri al dentokuracisto. Ŝi tre timas kaj estas ekscitita. Dum vestado ŝi demandas la patron:
- -- Paĉjo, ĉu vi estis jam ĉe dentisto?
- -- Jes, mi estis jam multfoje.
- -- Ĉu vi neniam timis?
- -- Kial mi devus timi? La doktoroj estas tre agrablaj homoj.
- -- Ĉu oni forigis jam denton el via buŝo?
- -- Jes, memkompreneble, plurajn.
- -- Kiom?
- -- Cent, kara mia, cent!
Infana kompreno[redakti]
Agemaj anoj de la Cincinnati Esperanta Societo sciigas nin ke Karlĉjo estas ĉe la dentisto, kiu devas al li altiri denton. Li krias, kvazaŭ li estus sur rostilo. Lia malgranda frateto provas trankviligi lin: „Do ne havu timon; Karlĉjo! Estu gaja! Poste vi ja havos por purigi unu denton malpli multe!