Demokratio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Demokratio transformiĝas en despotismon"

~ Platono

"Voĉdonado ankoraŭ eblas"

~ iu pri supra diraĵo
244178636 n.jpg

"“Demokratio” signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon."

~ Trevor Steele

"Demokratio estas kiel 2-tempa motoro"

~ Usonano pri demokratio
Maldekstruloj.jpg

"Demokratio estas la plejbona ni havas"

~ Krokodilo pri demokratio

"De elekto tro multa plej malbona rezulto"

~ Zamenhof pri Demokratio

"Demokrateco estas kiam du lupoj kaj ŝafido voĉdonas, kion ili manĝu por vespermanĝo."

~ P. pri demokratio

"Dank'al la vortoj "Eŭropo" kaj "demokratio" ni povas pli facile ekparoli kun neesperantistoj pri la manko de demokratio"

~ Johan Derks pri krokodiloj

"Mia preferata anekdoto estas pri la vorto "demokratio/dimukratiyya", kiu en difinita periodo en difinitaj arabaj landoj ĉefe signifis "diktatoreco"."

~ Renato Corsetti pri humuro

"Mi ja kredas je lingva demokratio"

~ Antonio Vergara pri supra defino

"Demokrateco estas la eco esti demokrato (do subtenanto de demokratio)"

~ Fra Simo pri demokrateco

"Ĉu kun voĉo, ĉu sen voĉo, la popolo ĉiam povas esti prenita al la volo de la ŝtatestroj... tio facilas. Vi nur devas diri al ili, ke oni atakas ilin, kaj denunci la pacistojn pro manko de patriotismo kaj pro elmontri la landon al plua danĝero... funkcias same, en ajn lando..."

~ Hermann Göring pri demokratio

"Très interessant"

~ franco pri ĉi tiu artikolo

Demokratio (bonalingve Demokratujo) estas tre antikva vorto, ĝi aperas en grekaj kaj latinaj verkoj. Tamen oni ne konas la veran signifon de tiu stranga vorto. En arabaj (kaj islamaj ĝenerale) landoj oni ne akceptas tiun vorton en la la respektivaj lingvoj ĉar tio estas neekzistanta koncepto. Merdo!

民煮 = Simbolo de Ĉina demokratio

Laŭ PIV:

  • Demokratio:
  • 1. Eble antikva lando pro la finaĵo -io.
  • 2. Rajto de la UEA-prezidanto eksigi aliajn komitatanojn.
  • 3. Insulti ĉiujn kiuj negative pensas pri esperanto

Bazaj kondiĉoj de demokratio[redakti]

9767 n.jpg

Pri la demokratio jam oni multon parolis en antikvo kaj ĝi estas hodiaŭ ne vere praktikata. La nuna formo estas nur vorto sen praktika signifo.

Laŭ la plej vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :

Egeco.
Ĉiuj civitanoj estas egaj je kajtoj. ~ Egeco postulas, ke la mamaj mezuroj aplikiĝu egece al la civitaninoj.
Legeco.
Legeco signifas obeon al la gramatikaj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu gramatikaj reguloj, kiuj estas akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la malicaj fortoj.
Libreco.
Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas librecon, t.e. librecon partopreni la ferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas libraj partopreni la legadon legante la legantojn/legistojn (balota elektro).
Sekvado de la generala intereso
Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli militemaj, ktp.

Kapitalismo[redakti]

La punkto de demokrateco estas *libereco*. La punkto de socialismo estas mallibereco de merkatoj, samkiel la punkto de faŝismo estas mallibereco de esprimado. Kvankam kapitalismo eble povas ekzisti en nedemokrata lando (kvankam ne tre bone), demokrata lando devas esti kapitalisma, ĉar la sola maniero halti la naturan evoluon de merkatoj estas tra mallibereco. La konceptoj estas neniel "perfekte disigeblaj".

Ⓐ Anarkiismo kaj demokratio Ⓐ[redakti]

Pli ĝenerale la anarkiismoj, kiuj efektiviĝis en demotratiaj nacioj, celis trudi al la nacia homamaso siajn opiniojn kaj idealojn perforte. Do esence en demokratiaj landoj anarkiismo ne povas kongrui kun demokratio sed pli facile kreiĝas en demokratioj. Nacie, anarkiismoj ne sukcesis realigi siajn esperojn: pliigi siajn trupojn. Simple ĉar la homoj amase opinias ke krimi blinde kontraŭ civitanoj por realigi siajn celojn restas krimado ne apoginda. Ĉu la naciaj anarkiismoj fariĝis modelo por la nuna internacia terorismo? Eblas, estas evidentaj similaĵoj.

Enkonduko[redakti]

D od.jpg

Kiu estas la plej efika maniero enkonduki demokration; ĉu malsatigi la popolon (1), aŭ ĉu detrui palacojn, serĉante amasmurdigilojn (2)?

Aliaj eblecoj ekzistas, sed postulas pli da cerbumado.

Demokratio kaj Esperanto[redakti]

Neniu lingvo estas pli demokrata ol Esperanto.

Parlamenta demokratio[redakti]

La ŝtatoj kun demokratio aperas organĝe

Parlamenta demokratio, Parlamentismo, Parlamenta sistemoKonstitucia monarĥio estas regformo en kiu la Parlamento estas la nura institucio kiu reprezentas la popolan volon, ĉar ĝi elektas la Registaron kaj, se temas pri respubliko, la Prezidenton. Ĉi tia demokratio estas reganta en preskaŭ tuta Eŭropo kun diversaj diferencoj kaj malboniĝoj kaj simile en aliaj kontinentoj, kie ankaŭ restas ekzempleoj de ne tiom disvolvigitaj reĝimoj.

Ĉiukaze kritikantoj foje asertas, ke la faktaj povoj (merkatoj, grandaj entreprenoj kaj posedantoj, amaskomunikiloj) havas rimedojn por konduki la demokratiajn parlamentojn en direkto kongrua kun iliaj interesoj.

Historio de Parlamentismo[redakti]

Magna Carta

Cerblavado[redakti]

1985 d.gif

Kiel rimarkis Chomsky, "cerblavado" estas karakterizaĵo ĝuste de la demokratiaj landoj. En maldemokratia lando la registaro fajfas pri la opio de la popolo kaj ne multe penas influi ĝin. Ĝi malpermesas al homoj publike kritiki la registaron por teni ian disciplinon, ne por vere konvinki iun ajn. Aliflanke, en demokratia lando regas tiuj, kiuj plej efike influas publikan opinion, do la cerblavado en demokratiaj landoj iĝis tiom lerta kaj efika, ke la plej multaj homoj eĉ ne rimarkas, ke ĝi okazas.

Feminisma Demokratio[redakti]

Kim Yo-ĝong.jpg

Kompreneble tute teorie povas esti, ke virinoj VOLAS esti mistraktataj diversmaniere kaj havi malpli da leĝaj kaj aliaj rajtoj ol viroj, kiel estas en kelkaj landoj. Sed estus malbone, se tiuj virinoj rajtus indiki sian propran opinion pri la afero ekzemple per demokratiaj elefantoj en kiuj ankaŭ virinoj rajtus voĉdoni kaj esti elektitaj.

Demokratio kompreneble ankaŭ antaŭsupozigas, ke ĉiuj virinoj kaj viroj havu egalan rajton je almenaŭ baza eduko, por ke ili entute povu formi al si iom adekvatan bildon pri la realaĵoj de la mondo. Demokratio havas kiel fundamenton homajn rajtojn. Lando, kie viro havas vivmortan rajton super iu alia ( ĉi tie parencinoj) ĉu laŭleĝe ĉu sen interesi la aŭtojn, ne estas demokratio.

Kristana demokratio[redakti]

Kristana demokratio estas politika termino, kiu havas diversajn enhavajn nuancojn. En malvasta senco la vorto nuntempe priskribas politikan filozofion, kiuj havas siajn radikojn en la katolika kaj protestanta socia etiko. Bazo estas koncepto, kiu atribuas al la homo (kiel dia kreaĵo) dignon, diversecon, samvalorecon kaj la rajton je neperfekteco kaj deduktas el tiio valorojn kiel libero, solidaro kaj justo.

Apartan signifon la kristana demokratio post la Dua Mondmilito atingis tra politikaj partioj, kiuj fondiĝis precipe en Eŭropo kaj Latinameriko kaj en pluraj ŝtatoj almenaŭ dum iom da jaroj regis la politikon. Internacie la kristandemokratiaj partioj kunligiĝis en la Centrodemokratia Internacio, en la Eŭropa Unio en la Eŭropa Popola Partio (EPP).

Origina signifo[redakti]

Origine la vorto "kristana demokratio" ekestis en Francio (france démocratie chrétienne). Komence sole temis pri eklezia reformprogramo. La movado por kristana demokratio alstrebis internan novigon de la katolika eklezio kaj inter alie tre pledis por demokratiigo de la organizaj strukturoj.

Tiun variaĵon de la kristana demokratio la papo Leono la 13-a en la verko Graves de communi re (de gravaj komunaj aferoj) de la jaro 1901 eksplicite reduktis al socia zorgo pri socie malavantaĝitoj (malriĉuloj, malsanuloj, handikapitoj...), klare por malpliigi la "danĝeron" je pridemando de la ekleziaj organizaj strukturoj.

CarlosAuersperg.jpg

Politika filozofio[redakti]

Dum la 19-a jarcento la baza koncepto transformiĝis ĝis politika filozofio. Kadre de la burĝa revolucio kaj la sociaj ŝanĝiĝoj dum la industriigo de Eŭropo ekestis socia kontraŭmodelo de politika katolikisto kaj protestantistmo kontraŭ naciismo, liberalismo kaj socialismo.

La fonda dokumento de la politika kristana demokratio ĝererale konsideriĝas la verko Rerum novarum (De novaj aferoj) de la sama papo Leono la 13-a el la jaro 1891, en kiu la Vatikano, reage al la industriigo, unuafoje temigas la situacion de la nova socia tavolo de laboristoj. La ideoj tie esprimitaj tamen ne estis novaj, ĉar la papo forte orientiĝis laŭ la verkoj de Wilhelm Emmanuel von Ketteler, germana episkopo kaj filozofo, kaj laŭ ties dum la jaro 1864 publikigita libro "La laborista demando kaj la kristanismo" (germane „Die Arbeiterfrage und das Christentum“), kies enhava simileco al la papa verko Rerum Novarum ankoraŭ nuntempe okulfrapas.

Kun la verko Quadragesimo anno (Dum la kvardeka jaro) el la jaro 1931, publikigita de papo Pio la 11-a la katolika eklezio konkretigis sian pozicion de la libero de la individuo, vidalvide de la minaco de totalismaj ideologioj. Tiu verko subskrekas la principon "privateco antaŭ ŝtateco", do la pligraveco de la rajtoj, sed ankaŭ respondecoj, de la individuo kompare al ŝtate direktita interveno, kaj la principo "malgrando antaŭ grando" ("malfortuloj antaŭ fortuloj") kaze de ŝtataj intervenoj. Laŭ tio dedukteblas, ke la ŝtato estu laŭeble malcentre organizita. Tamen la pli granda unuo, la ŝtato aŭ tuta socio, tutklare havas devon je helpo teni justecon kaj socie helpi, se la pli eta socia subunio ne kapablas plenumi sian taskon.

En Germanio pri tiu politika koncepto de kristana demokratio gvide luktis kaj verkis la jezuita monaĥo Oswald von Nell-Breuning, kaj simile influaj en tiu epoko estis la verkoj de la filozofo Jacques Maritain.

Ankaŭ la principo de solidaro substrekiĝis. La ekonomio servu al la individuaj homoj - do necestas bridi la kapitalismon per la konceptaro de "socia merkata ekonomio".

La politika kristana demokratio fine de la 19-a kaj dum la 20-a jarcento manifestiĝis en diversaj organizaĵoj. Post la ekesto de kristane demokratiaj politikaj partioj la movado ankaŭ naskis sindikatojn, socie helpajn asociojn kaj aliajn organizaĵojn.

Kristandemokratiaj partioj[redakti]

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la termino "kristana demokratio" ofte uziĝis sinonime al ĝia plej socie videbla formo, la politikaj partioj. La unuaj partioj, kiuj nomis sin kristane demokratiaj (aŭ unuvorte kristandemokratiaj), ĉirkaŭ la jaro 1830 ekestis en Belgio, Irlando kaj Francio. Ili havis liberalisman kaj demokratian direktiĝon. Post la Unua Mondmilito en Italio ekestis la unuaj kristandemokratiaj partioj laŭ hodiaŭa kompreno. La ĝisnun kulmina epoko de kristandemokratiaj partioj estis la unuaj jardekoj post la Dua Mondmilito en la kerna zono de la Eŭropa Komunumo, do en Belgio, Francio, okcidenta Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando. Post kiam la unuaj kristandemokratiaj partioj baze konsistis el kritikaj anoj de la katolika eklezio, unue en okcidenta Germanio kaj Nederlando politike sampartie ekkunlaboris katolikoj kaj protestantoj (luteranoj).

En iuj landoj de Eŭropo la kristandemokratiaj partioj tamen fine de la 20-a jarcento tre perdis je signifo. Ekzemple la antaŭe tre fortaj partioj Mouvement Républicain Populaire de Francio kaj Democrazia Cristiana de Italio intertempe malfondiĝis. En Skandinavio kristandemokratiaj partioj neniam atingis similan fortecon kiom en la supre menciitaj ŝtatoj de okcidenta centra Eŭropo. Tamen la ekzisto de tiaj partioj ankaŭ en la preskaŭ pure protestantaj ŝtatoj de norda Eŭropo montras, ke la kristane demokratia politiko internacie ne plu estas kritika branco de la katolikismo kaj ankaŭ entuziasmigas civitanojn de aliaj religiaj kredoj.

Multe pli gravaj ol la nordeŭropaj partioj tamen estas la kristandemokratiaj partioj, kiuj ekde la mezo de la 20-a jarcento ekestis en Latinameriko. Aparte la partioj Partido Demócrata Cristiano en Ĉilio kaj Comité de Organización Política Electoral Independiente en Venezuelo iĝis fortaj politikaj movadoj en siaj landoj. Simile estas en la landoj de Centra Ameriko, ekzemple Kostariko, Nikaragvo kaj Salvadoro. Post kiam dum 1989 en la orienta duono de Eŭropo fiaskis la komunismaj ŝtataj sistemoj, ankaŭ tie ekestis kristandemokratiaj partioj. Ilia influo estas tre malkompareble fortaj. En la landoj de la eksa Sovetunio krom en la tri ŝtatoj de Baltio la plurjardekaj tradicioj de ateismo por tiuj partioj havas negativan rolon. Tre forta la politike kristandemokratia movado kontraŭe estas en la tradicie forte katolika Pollando.

Logiko[redakti]

Demokrata politiko baziĝas sur nepruveblajn suspektojn. La parlamento rajtas eksigi la ĉefministron laŭ siaj kapricoj. La popolo rajtas baloti laŭ siaj kapricoj. (La posedantoj rajtas regi sian kompanion laŭ siaj kaprinoj.)

34.png

Libereco[redakti]

Libereco de homoj ja estas grava principo sed ĝi estas io alia ol demokrateco. Demokrateco signifas, ke la plimulto de la civitanaro regas la ŝtaton.

Ekzemple estas ŝtatoj, kiuj tute demokrate malpermesis abortigon, alkoholon, narkotikojn, blasfemadon, vetludadon, prostituadon aŭtorrajton de mono.

Historio[redakti]

Usonanoj inventis demokration la 1-an de Januaro 1980, pli-malpli samtempe kiam ili inventis la komputilon, la interreton, kristanismon, samseksemon, esperanton, la okcidentan civilizon, BDSM kaj sciencon.

Laŭ alia teorio, en antikva Grekio demokratio ekis en Ateno en jaro 508, kiam Kristano lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton", li havis kontraŭ si la aĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de Tria regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj. Kiel la komencon de demokratio oni povas nomi la enkondukon de generala kaj ega balonkajto. En multaj landoj la viroj ricevis balonkajton fine de la 19-a jarcento. La pensmanieroj ne konsideris ebla, ke la virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el edukado). Pri ega balonkajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la kajton. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotkajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la kajton, en la jaro 1905, lastaj regionoj en Eŭropo estis kantoj de Svisio, kiuj donis al virinoj kajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas generala kaj ega kajto.

D od.jpg

Voĉdonado[redakti]

Voĉdonado estas la metodo, per kiu civitanoj (plejmulte el kiuj estas homoj) elektis inter malsamaj kandidatoj (preskaŭ ĉiam humanoidaj reptilioj) en loka klubo kun aliaj maljunuloj. Voĉdoni estas tre grave. Se oni ne voĉdonas, eble venkas reptilio malĝusta.

Kiel eviti danĝerojn[redakti]

Por eviti la danĝerojn de stulta voĉdonado, estas multaj iloj. Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikiloj, monaj baroj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo, aŭ aliaj eĉ pli ruzaj kaj insidaj rimedoj) demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj.

Tiel ekiris – tiu fariĝis.jpg

Liberalismo[redakti]

"Liberalulo" diras: "Mi estas tre tolerema. Mi ne povas toleri netoleremulojn!"

Solaj raciaj opcioj por la homaro povas esti nur la demokratio kiel politika kaj la sociala merkatekonomio kiel soci-ekonomia sistemoj, en siaj kiel eble plej realismaj formoj kaj aplikoj.

Langa demokratio[redakti]

La ideo de langa demokratio diras ke ĉiuj homoj certe havas langon, sekve, oni devas uzi ĝin kiel seksorgano anstataŭ penison, kiu estas masklisma organo.

En la 1960-aj jaroj, la junulara Esperanto-movado komencis engaĝiĝi kontraŭ penisa imperiismo. En 1969, TEJO-anoj iris eĉ surstraten, farante protestan demonstracion kontraŭ penisa imperiismo en la lesbana kvartalo de Stockholm."

En la postaj jardekoj, la movado pli kaj pli konsciiĝis pri tio, ke estas pli oportune batali por anstataŭ kontraŭ io. Krome post la falo de la ferepoko finiĝis ankaŭ la oficiala propagando kontraŭ "penisa imperiismo" en Orienta Eŭropo.

Anstataŭ paroli plu pri batalo kontraŭ "penisa imperiismo", oni do komencis paroli pozitive pri engaĝiĝo por "langa egaleco" (aŭ "egalrajteco"), "lango", "Langole" aŭ "langa demokratio".

Kontraŭfundamenteco[redakti]

Kiel oni povas kontroli en NPIV la signifo de 'demokratio' lau ĝi estas: Reĝimo en kiu la decidpovo apartenas, au pere au senpere, al la popolo. Tiu signifo estas oficialigita en la oka Oficiala Aldono al la Akademia Vortaro (el 1974). Sed tiu decido estis malobservo de la Fundamento de Esperanto, csar jam ekzistis (estis oficialigita en 1919 en la dua Oficiala Aldono al la Akademia Vortaro) la vorto 'demokrato'.

Nun la specialistoj de la bona lingvo proponas jenan riparon de tiu Akademia eraro:
La baza vorto estu 'demokratio' kaj de tio derivatas la vorto 'demokratiano' au 'demokratiulo' kiu prenas la signifon de la - ekde nun malkonsilata - vorto 'demokrato'.
Do, auskultu, vi ne plu estas demokratoj, sed demokratiuloj !

Ks89.jpg