Dekoltaĵo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ekvilibro en la naturo estas tre fragila. Se homo difektos ĝin, devas ankaŭ strebi reakiri ĝin, ĉar Dio tion anstataŭe ne faros."

~ dekoltita virino
Ĉu la paperfolioj, sur kiuj estas presitaj la bibliaj profetaĵoj, kaŭzas tiujn katastrofojn, aŭ nia agema stulteco kaj avido senlima?

"Daŭripoveco estas la nun moda vorto. Tamen, ĉu ni agadas kongrue kun ĝia signifo? Problemoj rilataj al naturaj rimedoj kreskadas ĉiutage. Vidu la malgrandigon de la akvorezervejoj en pluraj urboj en Brazilo kaj en la mondo!"

~ Ludanto de Undertale
Saluton, Mi certe konscias pri la problemo .

"De tempo al tempo, publikiĝas esploroj, kiuj montras, ke iu ajn senpripensa ago kontraŭ la natura medio alportas ian lokan aŭ foran malekvilibron. Eĉ tiel, arboj ankoraŭ estas “malhelpaĵoj” aŭ kreantoj de senfina ambicio en Amazonio, en la Atlantikaj Arbaroj aŭ ie ajn en nia planedo. Ĝis kiam?"

~ Ludanto de The Legend of Zelda: Majora's Mask

"Momenton… ĉu mi bone vidas?"

~ Arĝuno

"Memoru, ke nuntempe ĉio okazas pli rapide. Oni aŭdas kaj oni spektas en reala tempo la pligrandiĝon de dezertoj, kie antaŭe staris foliriĉaj arbaroj, tiel ke UN dediĉis la jarojn de 2010 ĝis 2020 al la temo dezertigado; sekeco en lokoj, kie tio neniam okazis. La homoj plu diradas netaŭgajn aferojn pri la Apokalipso, kvazaŭ ĝi estus kulpa pri ĉio."

~ preleganto dum fraŭlofesto

"Ni estas fidoplenaj, kaj ni petegas Dion, ke Li kvietigu la meteologiaj katastrofoj, kiuj ĉiujare suferigas homamasojn en la mondo. Kaj ni estu civitanoj konsciaj, ke se ni meritos, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, denove persone faros la mirindaĵojn skribitajn en la Evangelio laŭ Luko, 8:24, kiam la Ĉiela Gvidanto trankviligis tempeston."

~ Ludanto de The Elder Scrolls V: Skyrim

"La Majstro de Jarmiloj alvenos kaj admonos la venton kaj la furiozantan akvon, nuntempe same sub la simbolo de akvomanko. Ĝui trankvilecon en la nuna tempo dependas de harmonia kunvivado kun la Naturo."

~ Sonic

"Bona aforismo estas la saĝeco de tuta libro en ununura frazo."

~ Oranĝsuktrinkanto

"Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon."

~ koprofiliisto


Dekoltaĵo [1] estas maniero, kiel vesto ĉirkaŭ kaj malsupre de la kolo estas tajlita aŭ dekoltita. La formo de dekoltaĵo dependas de la sekso de la vestanto kaj de la modo.[2]

Formoj de dekoltaĵo[redakti]

La dekoltaĵo varias laŭ la modo, la sezono kaj la loko. Por virinaj vestoj ĝi estas tre varia, ĝi povas esti ronda, v-forma, kvadrata aŭ boatforma.[3]

Amikajn salutojn. Amo estas plej inteligenta esprimiĝo de Animo.

Filozofiaĵo[redakti]

Kiel denature honesta, bonvolema homo, povas efektiviĝi tiom kruela kontraŭ nekonatulo? Li estas al tio kondukita, ĉar lia konscienco, kiu kutime subpremas liajn agresajn puŝojn, estas obtuzigita ĉiam ajn kiam li eniras en hierarkia strukturo.Li estas al tio kondukita, ĉar lia konscienco, kiu kutime subpremas liajn agresajn puŝojn, estas obtuzigita ĉiam ajn kiam li eniras en hierarkia strukturo.[4]

Nun, jen tute alia afero[redakti]

Nuntempe, en pluraj regionoj sur la Tero, la simpla ago spiri respondas al mallongigo de la vivo. Pulmaj, alergiaj suferoj plimultiĝas laŭ multobla kresko. Hospitaloj kaj konsultejoj de fakuloj estas ĉiam plenplenaj je viktimoj de plej malsamaj malpuraĵoj.

Alproksimiĝi al ellastubo de veturilo estas ia memmortigo, pro la malpurigo de brulaĵo uzata ĉie. Kaj ni ne forgesu la neregulitajn motorojn...

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Akademio kontrolas la lingvon. Ĝenerale poste kaj ĝenerale malrapide.
  2. Ĉu tiam estis krizo en Roterdamo? Eble ni kredu en nobla provo savi la heredaĵon kaŭze la fiasko de vera UEA?
  3. Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
  4. Mi ja konstatis vian sarkasmon