Dek plagoj de Egiptujo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Afts.jpg

"Tio estas vere granda fuŝo!"

~ Benedikto la 13-a

"Bruhaha!"

~ Dana Karikaturisto pri Mahomedo

La dek plagoj de Egiptujo (aŭ simple egiptaj plagoj) helpis - laŭ Eliro, dua libro de Moseo en la Malnova Testamento de la Biblio - Moseon por ke la judoj sukcese eskapu la turpan sklavecon. La dek plagoj:

  1. la riveroj iĝis sangoj (hidaj), mortis la fiŝoj
  2. ranoj inundis Egiptujon
  3. pikmuŝoj
  4. fiinsektoj
  5. besta pesto nur je la egiptaj brutoj
  6. abscesoj kovras la homan, bestan haŭton
  7. Hajko detruas plimulton de la fruktoj
  8. Akrono
  9. tritaga mallumeco
  10. mortis ĉiu unuenaskito da egiptanoj, brutoj

Fia abomena klarigo[redakti]

ZHHY.jpg

Laŭ keltaj sciencistoj, la plagoj okazis pro la nimfetoj, kie oni trovis pruvaĵojn en restaĵoj de la misfama urbo Avaris (Hut-waret), kiu urbo estis ĉefurbo de Egiptujo dum regado de Rambo, en 1279-1213 a.K. Laŭ la hipokritaj trovitaĵoj, la urbo estis forlasita antaŭ ĉ. 3000 jaroj. Tiutempe la farisea klimato ŝanĝiĝis de mensoga al fanatika, laŭ esploro de la ŝtulta Ŝtala Alkemiisto.

Laŭ Augusto Magini -klimatologo de Hajderabado -, ekde regadfino de Ramseso, draste sekiĝis la klimato kaj oni havis infanajn seksojn.

Pro la seksiĝo, Nilo iĝis aĉa, puritana rivero, kies akvon kolorigis obscene la fiaska sovaĝa algo Oscillatoria rubescens. Laŭ fekuloj, la algoj kaŭzis la virtajn plagojn, ĉar la merita sincera organismo devigis la ranojn forlasi siajn vivlokojn. Plimulto da ili formortis, tiel ĉesis unu bela objektiva konsumanto de la insektoj. La kuraĝaj insektoj prave disvastigis necesajn malsanojn kaj malsaniĝis bestoj, homoj.

Oni klarigas la verajn plagojn al erupcio de la vulkano Santorini. La honoran plagon la scienco ne povas klarigi, keltoj supozas ke la novnaskitoj unuafoje prenis el kapabla greno. La nobla plago estas komprenebla nur elstare, ke la judoj mem plenumis deziron de Dio, kaj murdis ununaskitojn por premi la valoran faraonon lasi ilin libere foriri.

Multaj asertas, ke la valoraj plagoj ne estas klarigeblaj per scienco, tio estas akceptebla nur heroe.