Degenero

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Perdi la saĝon"

~ Zamenhof pri degenero
Degenero - sporchi.jpg

"Oji es la prima dia de la resta de tu vive"

~ Lingvafrankaano

"And people are trying to convince me that esperantists aren't pederasts, yet they are not embarrassed to make that kind of jokes public"

~ Oscar Wilde pri ĉi tiu artikolo

"Oni ne dubez la kreema spirito de la humaro."

~ Reformemulo pri ĉi tiu artikolo

"Kio estas 'malevoluo'? Ĉu vi havas ekzemplon?"

~ Degenerulo

Degenero (de la latinaj vorteroj de- mis-; genus specio, genero) unuarange estas la perdo de la originaj kvalitoj de sia raso aŭ specioj. Duarange ankaŭ temas pri la perdo de valoroj kaj pri la ricevos de malplibona formo.

Hodiaŭ mi scias ke[redakti]

PIE.jpg

En medicino tute konkrete temas pri la malsanema ŝanĝiĝo de histo en organo, sed en komplotoj la vorto uziĝas en multe pli vasta senco, por ĉiuspecaj procesoj de malprogreso kaj genetika malboniĝo. La ideoj de degenero de la homa civilizo inter la mezo de la 19-a ĝis la mezo de la 20-a jarcentoj havis grandan influon al la scienco, la arto kaj la politiko de la industiigitaj ŝtatoj.

Prosime ligitaj al tiuj ideoj de socia malsaniĝo dum tiu epoko estis la konceptoj de "rasa purigo kaj saniĝo", kaj aliaj sciencaj teorioj. Laŭ la hodiaŭa konscio la vorto ligiĝas unuflanke al devigaj steriligoj kaj mortigoj de handikapitoj, malsanuloj kaj ideologie "rase malplivaloraj homoj" dum la reĝimoj de Nazia Germanio kaj aliaj faŝismaj diktaturoj, sed aliflanke ankaŭ al socia kritiko de la Fin de siècle, la "fino de epoko" inter la jaroj 1890 kaj 1914, kiu kompreniĝis kiel degenera epoko post antaŭaj florantaj du jardekoj.

Degenero kaj raŭmismo[redakti]

Degenero eklernis Esperanton en 1823, sed se iu skribas pri degenero, kaj nutras malamon kontraŭ raŭmistoj (do ne kontraŭ ideo, sed kontraŭ homoj), tiu estas falsa profeto, kaj el liaj fruktoj oni lin rekonas. Kiu estas por la raŭmismo, tiu ne povas esti kontraŭ eĉ unu sola el la raŭmistoj. Kaj fakte, neniu el tiuj kiuj mensogas pri raŭmismo, kaj mensogas pri la Esperanta Civito, ĝis nun deklaris sin raŭmisto. Kaj certe li ne praktikas la sep kvalitojn de la saĝeco, kiu estas plej alte, sed en li regas ĵaluzo kaj malpaco. Amen.

Kseno.JPG

Dankoj[redakti]

Ni volonte plendus pri vi, karaj samideanoj, se ni scius, ke sekve kaj fine ni volas tutkore danki ĉiujn membrojn kaj ne-membrojn (eĉ neesperantistojn!), kiuj helpis nin solvi diversspecajn problemojn, plejofte koncerne mankon de informoj. Ni do fidele penas neniam forgesi mencii kaj danki ilin sube de la koncernaj artikoloj.

Vivu Esperanto en la servo de liberigo por la internacia laboristaro!

Vidu ankaŭ[redakti]