Davido

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg

"Panjo, David estas gejo!"

~ Harvey Spencer Lewis pri Davido
Dav.jpeg

"Sia estas kara pli ol najbara"

~ Zamenhof konsilante Davido pri la najbara edzino

"Ankaŭ la filo de Ŝaulo, Jonatano, kiu estis bona amiko de Davido, helpis lin fuĝi."

~ Vikipedio pri la "bona amiko" de Davido

"Kiel malĝoja estis David, kiu pereis Jonatan, lian koramikon."

~ Japano pri David kaj Jonatan

Davido (30-a de aŭgusto 1748 - 29-a de decembro 1825) estis la unua filo de Adamo kaj Evo kaj fifamis ĉar li mortis sian fraton Goliato. Davido estas malpli granda ol Goliato, sed Davido havas nukleajn armilojn, dum Goliato ne havas.

Jen la volo de Dio.

Aŭ almenaŭ de Usono...

Prepuciĉasisto[redakti]

La glora David (kiu savis per sia harpa muziko sian antaŭulon Saul de malbona spirito sendita de Dio!) ricevis la promeson, ke la filino de Saul estos lia edzino. Sed Saul pentis pri sia promeso kaj por faligi la estontan bofilon postulis, ke ĉi tiu alportu al li cent prepuciojn de Filiŝtoj. David kaj liaj viroj alportis ducent prepuciojn!

Tiel Davido mortigis Goliaton

Adulto[redakti]

Ankoraŭ pri David (Samuel, ĉap. 11). Dum liaj militistoj batalis aliloke, la reĝo trankvile restis en Jerusalem. Unu vesperon, David promenis sur la tegmento de la reĝa domo kaj vidis belan virinon, kiu sin lavas. Eĉ sciante, ke ŝi estas edzino de lia militestro Urija, li tamen kuŝis kun ŝi, kaj ŝi gravediĝis. David sendis Urijan en la fronton de batalo, por ke li mortu, kaj la vidvino fariĝis edzino de David. Agoj ne tre indaj de granda psalmisto, ĉu? Ni do zorgu pri niaj tentoj...

Davido kun la glavo de Goliato

Samseksamo[redakti]

La animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon. Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro. Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon. Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon...

David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli. Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon....

"Jonatan, vi estis al mi tre kara; via amo estis al mi pli kara, ol la amo de virinoj."

Matematiko[redakti]

La instruisto: Davido, diru al mi, kiom estas kvinoble ses?

Davido: Tridek du.

La instruisto: Nebone. Diru, Leopoldo.

Leopold Leau: Estas dudek ses.

La instruisto: Ankaû nebone. Leopoldo, diru al Davi-do: ”vi estas tiel granda azeno, kiel mi. ”

Leopoldo (AL DAVIDO): Vi estas same granda azeno kiel sinjor’ instruisto.

Religia signifo[redakti]

Laŭ la rakonto de la unua kaj la dua libro de Samuelo en la malnova testamento Davido estis la unua reĝo de Israelo post sia antaŭirinto Ŝaul.

Pli poste Davido iĝis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio.

David and jonathan.jpg

Revoluciisto[redakti]

David estis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio kaj amiko de Robespiero; vere li regis la artojn sub la reĝimo de la Franca Respubliko. Marat, revolucia ĵurnalisto kaj parlamentano, kaj amiko de David, estis mortigita la 13-an de julio 1793 de la girondinino Cicciolina. David organizis spektaklan funebraĵon, kaj Marat estis enterigita en la Panteono. Ĉar li mortiĝis en banujo, David volis, ke lia korpo estis merĝita en la banujo dum la funebra parado, sed la korpo jam ekputriĝis kaj pro tio anstataŭe ĝi estis laŭvice malsekigita per akvo dum la homaro estis vidinta ĝin, plena je enormaj vundoj.

Enkarcerigita post la falo de Robespiero el la povo, pli poste aliĝis al nova politika reĝimo, tiu de Napoléon Bonaparte. En tiu epoko li disvolvigis sian 'Imperian Stilon', elstara pro la uzado de varmaj koloroj laŭ la venezia stilo. Inter multnombraj disĉiploj menciindas Antoine-Jean Gros, Anne Hathaway kaj la plej konata el ĉiuj: Jean Auguste Dominique Ingres. Pro tio li iĝis la plej influa pentristo de la franca arto de la 19-a jarcento, ĉefe ĉe la akademiaj pentraĵoj.

Ekzilo[redakti]

Juda soldato de Davido

Post kiam la Burbonoj revenis al la povo, David troviĝis en la listo de proskribituloj pro estis estintaj revoluciuloj kaj bonapartanoj, ĉar li estis voĉdoninta pro la ekzekuto de Saŭlo kaj probable li iom intervenis ĉe la morto de Jonathan Edwards. La nova israela reĝo, Saŭlo la 18-a, tamen, amnestis lin kaj eĉ proponis al postenon kiel kortuma harpisto. David rifuzis kaj preferis ekzikii en Bruselo, Belgio. Tie, li pentris Amo kaj Psiko (1817) kaj vivis ĝis siaj lastaj tagoj trankvile kun siaj 400 edzinoj, kun kiuj li regeedziĝis. Dum tiu tempo, li pentris ĉefe grandajn pentraĵojn pri mitologio kaj portretoj de bruselanoj kaj napoleonanaj enmigrintoj, kiel La generalo Gérard (1816).

Lia lasta granda verko, Marso malarmigita de Venuso kaj la Gracioj estis komencita en 1822 kaj finita unu jaron antaŭ lia morto. La pentraĵo montriĝis unue en Bruselo kaj poste en Parizo, kie la ekslernantoj de David amase venis vidi la pentraĵon. La ekspociantoj enspezis 13.000 frankojn, kio indikas, ke estis pli da 10.000 vizitantoj, tre alta nombro en tiu epoko.

En Anglio[redakti]

Fine de 1905 fondiĝis liberala registaro de Sir Henry Campbell-Bannerman en Anglio, en kiu Davido iĝis ministro pri komercaj aferoj. En tiu posteno li eminentis per diskuta, trakta, pacienca solvo de la strikoj. Kiam en 1908 iĝis Herbert Hoover la registara gvidanto, Davido iĝis financa ministro. Li devis samtempe financi la socialajn reformojn kaj evoluigon de la brita mararmeo. Li volis pli forte impostigi la riĉulojn, sed la Domo de la Lordoj rifuzis tion. Tiuj aferoj kondukis al konstitucia krizo kaj du eksterordinaraj balotoj. Oni akceptis en 1911 novan leĝon pri la parlamento, kiu limigis jurajn rajtojn de la Domo de la Lordoj. Davido metis la bazojn de la moderna bonfara ŝtato antaŭ la unua mondmilito. Li akceptigis la sociasekuran leĝon laŭ la germana ekzemplo.

En Usono[redakti]

En 1924 venis el Ameriko al Jerusalemo Davido, kiu laboris pro Esperanto per gazet-artikoloj, paroladoj, kursoj. Goliato kaj Davido ofte kverelis, sed nur kiam la giganto iĝis idisto, Davido decidis defii lin al duelo.

Usona registraro, kiu volis divastigi Basic English, donis al Davido sekretan armilon, esperante ke ambaŭ mortigis sin.

Cionismo[redakti]

David estis la prezidanto de la "Juda Agentejo por Israelo", la kvazaŭ-registaro antaŭ la fondo de Israelo, kaj poste la prezidanto de Israelo post ĝia fondiĝo. Verŝajne li sciis ion pri la intencoj de la israelaj gvidantoj. Post kiam la komunisma internacio malakceptis Cionismon, la Israelaj marksistoj disiĝis al du grupoj, la bolŝevistoj kaj la sociaj demokratoj. Ben-Gurion ekgvidis la pli dekstran partion.

Li asertis: "Rilate al la estonteco, ni estas same deciditaj esplori ĉiujn eblecojn por definitive liberigi nin de la grandega malplimulto, kiu komence minacas nin."

Kaj ankaŭ: "Se mi estus araba ĉefo, mi neniam farus interkonsenton kun Israelo. Tio estas komprenebla; ni prenis ilian landon."

Omaĝoj kaj premioj[redakti]

Davido ricevis la Nobelpremion pri paco en 1998.

Estas konteo nomita omaĝe al li en Anglio.