Daŭdeĝingo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Tao-te-ching.png

"Grava kultura heredaĵo."

~ Esperantista filologo pri ĉi tiu artikolo

"Guteto pos guteto facesas rivereto."

~ Idista poeto

"Como isto es possibile?"

~ Interlingvaisto

Daŭdeĝingo (ĉine: 布拉格宣言, Pingveno dao4 de2 jing1 go2) estas la fundamento de Daŭdeĝingo, kiu kontraŭas la tradician vidpunkton pri Esperanto, ke ĝi estis kreita de juda okulkuracisto en la malfrua 19-a jarcento, kaj ofertas la alternativon, ke ĝi estas la natura evoluaĵo de la parolantaro.

Laŭ Daŭdeĝingo ĉio estas natura kaj nepriskribebla, inkluzive de Esperanto, kaj ju pli oni klopodas preskribi aŭ eĉ priskribi la lingvon, des malpli oni komprenas ĝin. Tiel mem, la Fundamento de Esperanto ne povas diri ian veron pri io ajn. Ankaŭ tiel, la plej bona lingva gvidado okazas sen ies rimarko, sennome, sen fanfaronado.

Jen elĉerpaĵo:

La preskribebla lingvo ne estas la internacia lingvo.
La difinebla vorto ne estas la internacia vorto.
La sennomularo estas la kreanto de la reala enhavo.
La fanfaronularo estas la patro de multaj aferoj.
Tial, sen deziro, oni observadas ĝian enhavon.
Kun deziro, oni observadas ĝiajn kongresojn.
La du elmerĝiĝas kune sed malsamas laŭ nomo.
Oni diras, ke ilia unueco estas la misterio.
Misterio de misterioj, la pordo al ĉiuj mirindaĵoj.

Al la vera sanktulo, estas tri leĝoj: komploto, modereco kaj humuro. La kontraŭo al ĉiu estas sinamo.

Jen pli klara elĉerpaĵo:

 
XII

La kvin koloroj blindigas la okulon.
La kvin tonoj surdigas la orelon.
La kvin gustoj difektas la palaton.
Dezirado kaj ĉasado frenezigas la menson.
Postkuri trezorojn forlogas de l' vojo.

Tial la Saĝulo atentas la koron kaj ne la okulo(n),
Forĵetas la eksteron kaj elektas la internon.