Ci

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
STELVIVERNO.jpg

"Grava: «Tiu ĉi ne estas ŝerco, se ci ehm... vi ne kredas, uzu vortaron!"

~ Mi pri Ci»

"Mi kreis ci-n, por ke vi ne devu ĝin uzi"

~ Zamenhof pri ci

"Ci?? Ci estas mortulo!"

~ 007 pri ci

"Ci?? Kiu ĝin skribis sur miajn paperojn, kiam mi foriris?"

~ Zamenhof legante pri ci sur unua eldono de Fundamenta Ekzercaro de Fundamento de Esperanto

"Abundo de richaji ne esas nociva"

~ idisto

" Ne ofendas min ke ci traduku en anglan miajn mesaĝojn"

~ mi pri ci

Ci simple estas vi sola, ne "vi" multaj. Alivorte: Ci estas vi, kiu estas leganta miajn vortojn nun, nur se vi estas sama!.

1266.jpg

Ekzemplo:

  • Ci estas mia neamiko
  • Vi estas miaj neamikoj

Klara?

Fundamenteco[redakti]

C.jpg

La Fundamenta Gramatiko donas nur "vi" por la dua persono ununombra, kaj la §16 de la Ekzercaro precizigas: "Ci skribas (anstataŭ 'ci' oni uzas ordinare "vi"). En praktiko, "ci" estas pli insida kaŭzo de misiista pozicio ol ĝiaj uzantoj kredas. Tamen oni ne povas diri, ke ĝi ne estas Fundamenta...

Kie Ci vivas[redakti]

1731 n.jpg

Nur kiam estas lumo, Ci estas en spegulo. Se vi ne kredas, provu regardi, vi vidos Cin. Grava: se vi estas ne-sola regardante spegulon, vi ne vidos Cin, sed vidos Vin: Ci estas tre timida, vi devas regardi spegulon kiam vi estas sola.

Idista fiaĵo[redakti]

Quale en la Angla, la pronomo tu existas en Esperanto nome: ci. Esas kulturo di certenaj Espistoi ke olu ne uzesas, nam ili esas fanatika enemiki di ca pronomo qua, tamen, existas en la Fundamento.

Malinternacieco[redakti]

C.) .jpg

La senco de "ci" ne povas esti internacia, ĉar ĝia Fundamenta Senmonismo ne estas difinita sed la sencoj de respondaj nacilingvaj pronomoj estas malsamaj. Ekzemple, tu (toi), thou kaj ty ne estas samsencaj. "Ci" kiel pronomo de la unua persono povas signifi simple vi (ununombra): tio estas ĝia logika kaj etimologia sed antikva Senmonismo; sed ĝi povas ankaŭ signifi familiarecon, estimegon, malestimon, kamaradecon, esprimon de hierarkia supereco, intimecon, samtendencecon, ktp. Unu esperantisto povas diri "ci" al alia pro principa "ciismo", konsiderante, ke "ci" devus esti la sola pronomo de la dua persono ununombra, sed la alparolato povas kompreni, ke ĝi estas esprimo, ekzemple, de familiareco; ktp.

Bedaŭre[redakti]

4338.png

Sincere mi povas diri al ci, ke ni agis malsaĝege, ne ak- ceptante la proponon de ...

— He, mi petas cin, parolu en la unu nombro!

—Volonte. Do, ci agis malsaĝege ...

Nekomprenebleco[redakti]

Multaj simple ne scias, kion "ci" signifas. Ĝi estas nenormala vorto, kiun oni simple ne uzu.

la Fundamento de Esperanto instruas, ke ĝi ne estas uzata. Tial multaj lernolibroj ĝin eĉ ne mencias. Ĝin lernas preskaŭ nur tiuj, kiuj aparte interesiĝas pri gramatiko kaj Kuritibo.

Almenaŭ oni tute ne povas postuli, ke ordinara Esperantisto konu tiun vorteton. Ĝi neniam vivis, kaj ĝi prefere neniam ekvivu.

Lerneje[redakti]

14-August.jpg

Instruisto, kolere: Krukido, malgraŭ ĉiuj admonoj kaj punoj, vi obstinas uzi la pronomon "ci" kiam vi parolas al mi, kvankam mi centfoje diris ke oni ne faru tion! Nun vi eksidu en la angulo kaj kopiu centoble la frazon "Mi devas ne diri 'ci' al mia instruisto".

Post kelka tempo Krukido revenas kun du folioj: Jen mia puntasko . Instruisto, mirigite: Sed Kruko, kial vi kopiis la frazon ducentoble anstataŭ centoble, kiel mi postulis?

Krukido: Ho, estas por fari al ci plezuron!

Kial[redakti]

Kial neniu diris cin al ci? Ŝŝŝŝŝŝ! Ĉar tio estas sekreto!!

Gramatika konsilo[redakti]

Mi sugestas, ke ci ignoru la "mi aŭdintas ĝin"-an formon. Ĝi estas ne-Fundamenta, sed pli grave, ne estas bezonata. Krome, ĝi povus okazigi miskomprenon aŭ nekomprenon.

"Mi estas aŭdinta ĝin" sufiĉos.

Vidu ankaŭ[redakti]