Centro por Erotiko kaj Diboĉado

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu amas la liton, ne akiros profiton"

~ Zamenhof pri diboĉado
1335253243879.png

"Tio estas kontraŭleĝa laŭ Nederlanda juro. UEA jam parolu kun juristoj."

~ samideano pri Centro por Erotiko kaj Diboĉado

"Informo pri la apoganti di Satano qui plagas la mondo"

~ idisto pri ĉi tiu artikolo

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

" Laŭ mi, la sukceso de nia lingvo en la nuna mondo estas limigita nur pro la fakto, ke la nuna mondo NE ESTAS perfekta, ke ghi ankoraŭ ne estas preta agnoski kaj akcepti la pruvitajn valorojn de nia lingvo kaj movado"

~ Leshek Kordiluski

"Multe personas sape interlingua sin esser conscie de isto"

~ Interlingvaisto

"La Esperantomovado ne estas sekso. Ĝi estas mikrosocio, kiu povas esti interesa esplorobjekto por ĉiu lingvisto — por ĉiu lingvisto, kiu disponas pri tre bona elektrona mikroskopo."

~ iu

"Poko kun amo"

~ Satano

Centro por Erotiko kaj Diboĉado (CED) ekzistas por antaŭstaŭigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ĝiaj multflankaj aplikoj en ĉiuj sferoj de la vivo" per diboĉado.

Sidejo de CED

Historio[redakti]

Hilary.jpg

CED kreiĝis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio. La eŭropa ĉefoficejo estas en Roterdamo, Nederlando, kie troviĝas la biblioteko Hector Hodler. CED ankaŭ funkcias kiel ero de Universitato de Hartford, Usono.

Opinio[redakti]

Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

Svedio[redakti]

Locadora.jpg

La plej ofta respondo, kiun la svedaj politikistoj donis, kiam oni demandas pri ilia sinteno pri Centro por Erotiko kaj Diboĉado estas, ke oni opinias, ke Centro por Erotiko kaj Diboĉado estas superflua, eĉ nebezonata.

Indiferenteco[redakti]

La indiferenteco rilate al Centro por Erotiko kaj Diboĉado prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Seksagadoj[redakti]

Estimata samideano,

eble la subaj sciigoj povas al vi interesi.

  • CED redaktas la fakan revuon Seksaj problemoj kaj seks-plezurado.
  • La novaĵletero de CED nomiĝas Informilo por interseksamemuloj.
  • La Kamasutro-Simpozioj pri langa seksumado estas organizitaj (ofte kun lokaj aŭ internaciaj sekspartneroj). Ankaŭ okazas aliaj seksaj orgioj kaj seminarioj, ekzemple, ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. De la Kamasutro-Simpozioj naskiĝis la Kamasutro-centro por la langa demokratio, kiu "seksstimulas publikan amoron kaj internacia fikado kaj egaleca langopolitiko".