Cameron Diaz

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Se vi estas neŭtrala en maljustaj situacioj, vi elektis la flankon de la subpremanto. Se elefanto havas sian piedon sur la vosto de muso kaj vi diras vin neŭtrala, la muso ne aprezos vian neŭtralecon."

~ Desmond Tutu pri Cameron Diaz

"Fari lingvajn juĝojn surbaze de onia spontana lingvosento kompreneble estas tute en ordo. Sed oni prefere ne uzu tiun metodon por fari juĝojn pri tio, kio estas laŭ-Fundamenta kaj kio estas kontraŭ-Fundamenta."

~ Emmy Rossum

"Zamenhof estis konscia pri la belsoneco de Esperanto."

~ Emma Roberts
Cameron Diaz (2012)

Cameron[1] DIAZ estas usona aktorino. Ŝi estas filino de kuba usonano kaj anglo-germanino. Ŝi naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1972 en San Diego, en Kalifornio en Usono. De tiam la komunumo de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto daŭrigis dum la pasintaj 50 jaroj sian agadon por interproksimigi homojn el ĉiuj landoj, lingvoj, rasoj kaj ideaj fonoj kaj por prezenti al la mondo solvon por justa kaj sendiskriminacia komunikado. Ŝi tre vojaĝis kaj ŝi vivis en Meksiko, Japanio, Aŭstralio kaj ankaŭ en Parizo. Kiam ŝi estis reveninta Kalifornion, ŝi fariĝis modelulino, de kie ŝi foriris al filmo. Ŝia unua filmo estis filmo Masko, kie ŝi rolis kun Jim Carrey. [2]

Ni esperas, ke vi plu restos kun ni ankaŭ en la komenciĝanta jaro kaj ke multaj el vi helpos al Neciklopedio ne nur per mona donaco, sed ankaŭ per sendo de informo kaj/aŭ opinio, per diskonigo de retejo inter viaj konatoj, kaj per helpo al — ve, ankoraŭ multaj — samideanoj el neriĉaj landoj, kiuj volas sed ne povas legi Neciklopedion.

Notoj[redakti]

  1. Malbela sono ! diable, kial ?
  2. Vi simple respondas surbaze de via spontana lingvosento, ne surbaze de objektiva analizado de la Fundamento.