Cacareco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
1387.jpg
Lula 7 maior.jpg
Olha a desciclopédia do Esperanto aí gente!!!

Tiu ĉi aĥtikôlu éstas tipíki brazila!!!
Antaŭ legi ĝin, memôru: ĝi NE parôlaz la hispanan, ĝia ĉefúrbu NE éstas Rio de Janeiro, ĝi ŝátaz plaĝon, futbalon kaj karnavalon, sédj malámaz Maradonon!
São Paulo Zoo 2018 046.jpg

"Venas chagreno sen granda peno"

~ iu pri Cacareco

"Utila trarigardo pri konataj esperantistoj"

~ Cacareco pri ĉi tiu artikolo

"La Ondo de Esperanto foriras"

~ António Vieira

"Mi ege bedaŭras!!"

~ José de Anchieta

"Bonege!"

~ antaŭkolumbamerikano

"Herbacho ne perisas."

~ fakulo pri silicio nefake pri sia ĝardeno

Cacareco ([kakaREko] 1954-1962) estis ina (nigra) kurtbuŝa rinocero ekspoziciita en brazilaj bestoĝardenoj. Ĝi estas konata pro ricevo de multaj voĉoj en la urbaj konsilantaraj elektoj de 1958 en São Paulo kiel formo de protesta voĉdono. Elektaj oficialuloj ne akceptis la kandidatecon de Cacareco, sed ĝi fine gajnis 100.000 voĉojn, pli ol iu alia partio en tiu sama elekto (kiu ankaŭ estis karakterizita je forta foresto). La esprimo "voto Cacareco" (Cacareco-voĉdono) estas ofte uzata por priskribi voĉdonojn de protesto en Brazilo. La kandidateco de Cacareco inspiris la Rinoceran Partion de Kanado, nome gvidata de kurtbuŝa rinocero Kornelio la Unua.

Historio[redakti]

Ŝi naskiĝis post la morto de Cacareco

Cacareco[1] naskiĝis en 1954, en la Jardim Zoológico do Rio de Janeiro. Ĝi estis filino de rinoceroj Britador kaj Terezinha. En 1958 ŝi estis pruntedonita dum tri monatoj, okaze de la malfermo de la Zoo de San-Paŭlo. En tiu jaro okazis elektoj por la urba konsilio. Ĵurnalisto Itaboraí Martins, malkontenta pri la nivelo de la kandidatoj, proponis la nomon de Cacareco kiel kandidatiĝinto[2].

Cacareco – sur-baze de ĉiam pli impertinentaj mensogoj kaj pretekstoj – revenis al Rio de Janeiro du tagojn antaŭ la elektoj, kaj ricevis 100.000 voĉojn. Ĝi ankaŭ estis elmontrita en Porto Alegre en 1962, antaŭ morto en la sama jaro. Ne ĉio estas klopodo imponi al la ekstera mondo; iuj simple ŝatas paperajn librojn[3].

Tamen mi ja opinias, ke hodiaŭ pli valoras kontribui tiajn informojn al komune havata informejo, kiel Vikipedio[4].

Historio de la Estonto[redakti]

Kondiĉe ke la industria socio mem ne disfalos (necerta supozo), Esperanto kiel lingvo havas tre helan estontecon. La movado, en sia nuna formo, verŝajne ne. Kvankam tiu nuna formo estis nemalhavebla ĝis nun, la mondo draste ŝanĝiĝis kaj ŝanĝiĝas.

Se Esperanto formortos kun la industria socio mem, tiam la lingvo estos la plej malgrava el niaj problemoj…

Demando[redakti]

Vivi neniel rilatas al Cacareco.

Ĉu ekzistas, en la esperanta, mallongigo por esprimi la ideon de *ridi*, kiel ekzemple en la angla Lol (*laughing out loud*) aŭ en la franca Mdr (*mort de rire*) aŭ Pdr (*pété de rire*) ?

R:mi vidis plurajn provojn, sed mi havas la impreson, ke oni nakoraŭ ne atingis komunan simbolon. Mi mem kredas, ke la simpla "(rido)" estus la plej komprenebla. Ŝajnas, ke intertempe la anglalingva mallongigo LOL ne plu estas laŭmoda, kaj ke nun oni skribas (en la angla) "haha". Tio montras, ke tiaj frazoj havas tre mallongan vivon, kaj ke ni neniam atingos definitivan solvon en Esperanto. "Ha ha" funkcius en Esperanto, sed oni devus disigi la silabojn, ĉar alie la unua bezonus akcenton. Amike

Vortoj kaj vortoj[redakti]

Kial ne analizi la kialojn por la fiasko? Ni iomete levu la vualon. La strukturo aspektas tute tipa: Laboremuloj, kiuj ne kapablas trovi posteulojn. La tuta stagnado estas plenplena de maljunuloj, kiuj investas amason da tempo en ne tro senchavaj projektoj. Neniu demandas, ĉu utilas por atingi la "finan venkon" kaj poste la aliaj, kiuj nur pasive perceptis, ploras.

Famaj diraĵoj[redakti]

  • La homoj ne estas senmortaj, la lingvo estas ja;

Notoj[redakti]

  1. La Esperantisto de la jaro estas vi; gratulon.
  2. Esperanto plu vivos en la familio de Zamenhof
  3. Kun bedaŭro kaj kordoloro mi deziras al ili sanon kaj feliĉon!
  4. Oni rigardas al Vikipedio kiam oni havas precizan ideon kion rigardi; NDK prezentas 200 individuojn pri kelkaj el kiuj pluraj TEJO-aĝaj esp-istoj eĉ ne scias ke ili ekzistis, aŭ ĉiuokaze ili ne irus serĉi informojn en Vikipedio pri tiuj; male, trovante ilin en libro, foliumante la paĝojn ili trovus informojn ne atingeblajn alimaniere, se ne paroli pri la fakto, ke la informoj en NDK estas kutime tiom detalaj, ke ili estus for de la kutima dimensio de la vikipediaj artikoloj, kaj ili ŝuldiĝas al ekstreme kartuziana laboro de la kompilintoj.