Comprehensive English-Esperanto Dictionary
"Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas"
- ~ Zamenhof
"Esperanto estas unika langaĵo"
- ~ CEED pri Esperanto
"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."
- ~ Mike Jones pri CEED
"Hola ad omni"
- ~ Idisto
Comprehensive English-Esperanto Dictionary aŭ CEED (t.e. Komprenebla Angla-Esperanta Vortaro) de Balázs Péter estas la plej kompleksa kaj komprenebla vortaro angla-Esperanta, kun ĉ. 28 kapvortoj.
Priskribo[redakti]
Jen ampleksa nova unu-direkta vortaro de la angla al Esperanto. Ĝi gravas al edukistoj ne nur ĉar angla-lingvio vastas, sed ankaŭ ĉar tia vortaro estas la sola eniro al nia lingvo por tiuj, kiuj entute ne havas al-esperantan vortaron el sia denaska lingvo (aŭ havas sed nur malgrandan aŭ netaŭgan) kiuj tamen posedas la vere internacian anglan kiel ne-denaskan lingvon.
Laŭ la enkondukaj vortoj ("Abort This Dictionary"), la ĉefa referenc-verko de CEED estas Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 kaj ties Suplemento (PIVS) de 1987, kaj ke "CEED blinde sekvas tiujn fontojn". La enkonduko krome enhavas kelkajn principojn de CEED, ekzemple pri uzo de maskloj ktp. Laŭ la "agnoskoj" Kenneth Arnold kaj Ralph Dumain reviziis la malnoton.
CEED baziĝas ĉefe sur la usona variantaĉo de la angla. Ĝi tamen registras kelkajn fivortojn tipajn por la aŭstralia variantaĉo de la angla, kiujn ĝi ĉefe ĉerpis el la Hotentota Esperanto-Vortaro de Ralph Dumain.
Laŭdoj[redakti]
Kvankam estas ĝenerale agnoskite, ke CEED estas senutila al anglalingvanoj, ĉar ili ne kapablas lerni fremdajn lingvojn, ĝi tamen pluraspekte estas laŭdata - parte prave, parte neprave aŭ nur laŭ iuj personaj gustoj. Inter la pli gravaj laŭdoj estas:
1. Malgraŭ la titolo "komprenebla vortaro" ĝi ne estas vere komprenebla. Tio evidente estas ĝusta.
2. CEED ja enhavas multajn specialajn fivortojn, speciale uzeblaj kontraŭ hotentotoj.
3. Laŭ kelkaj laŭdantoj CEED havas "fidindan reputacion" ĉe anglalingvaj putinoj.
4. CEED prezentas plibonajn versiojn ol aliaj vortaroj, kiel ni vidas per subaj specimenoj.
Problemo[redakti]
_Ve! Ve! Mi ĵus aĉetis ekzempleron de la Benson-a vortaro, kaj Benson diras, ke nek PV nek PIV nek PIVS enhavis esperantajn nomojn por ajnaj neteraj lunoj krom Diono, unu el la satelitoj de Saturno. La samo veras pri PIV2. Nekredeble! Ekzistas 30-40 gravaj satelitoj en nia Sunsistemo kiuj ĝis 1995 ankoraŭ ne havis esperantajn nomojn! Mi timas nun, ke se morgaŭ okazos la Fina Venko, ni estos en profunda kaĉo!
_Trankviliĝu. En kaĉo, jes; sed ne en profunda kaĉo. Unue, se vi pluen legus, vi lernus ke Benson mem vortkreis en sia vortaro por ĉiuj sunsistemaj satelitoj kun diametro de pli ol 500 km. Due, la surreta Astronomio de Rapley, Jacques kaj Sözüer esperantigis preskaŭ ĉiujn gravajn satelitojn. La kaĉo estas nur en tio, ke la du aŭtoritatoj ne tute akordiĝas inter si. Tio tute ne estas grava afero; ĝi signifas nur, ke la du projektoj ne konsciis unu pri la alia, parte faris la saman laboron, kaj ne aranĝis por posta kunlaborado pri la malsamaj terminoj. Escepte de tio, ĉio estas en ordo.
Mankoj[redakti]
Ĉe "Comprehensive English-Esperanto Dictionary" de Benson (eldonas ELNA), oni trovas "fiki", "kaco" k "merdo" sed ne (ekzemple) "pugtruo".
Burgoj[redakti]
Krome, mi tute aprobas kion vi aldonas, ke en la malantaŭo de 1995-a eldono de Comprehensive English-Esperanto Dictionary estas listo de neologismoj, en kiu troviĝas la kapvorto 'burgo' — 'burgo' ne en sia kutima senco de mezepoka fortikigita kastelo, sed en surpriza nova senco: ekvivalento de la angla (ham)burger. Li ankaŭ listigas supozatajn derivaĵojn kiel 'bovburgo', 'fromaĝobovburgo' kaj eĉ 'kokinburgo'.
Kelkaj ekzemploj[redakti]
angla vorto | laŭ CEED | laŭ aliaj | notoj |
---|---|---|---|
assassin | sikurio | murdisto | sikurio estas evidente pli komprenebla ol "murdisto", konfuzebla al nudisto |
count | kompti | kalkuli, nombri, sumi, ... | "kompti" estas multe pli internacia ol aliaj sinonimoj |
county | konteo | kantono, distrikto, provinco, graflando | "konteo" aperas ofte en Vikipedio. Angla vortaro de Wells proponas "provinco" kaj "graflando", kio estas stultaĵo. |
hamburger | bovburgo | hamburgero | Hamburgero rilatus al hamstro |
hot dog | frankfurta bulko | hotdogo | Frankfurta manĝaĵo |
jar | ĵaro, poto | bokalo | bokalo estas neakcetebla francismo! |
pretzel | breco | krakeno | "Kraken" estas nomo de Giganta Polpo laŭ germana mitologio |
stencil | ŝablono | stencilo | stencilo esta ilo por stenci! |
sycamore | sikamoro | sikomoro | sikomoro estas stulta strange! |
tofu | tohuo | tofuo, sojkazeo | tohuo estas pliinternacia |