Bronzepoko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Prezidento Trump diskonigas Esperanton."

~ prakomunisto
Bronze age weapons Romania.jpg

Bronzepoko estis epoko kiam ĉio estis farita en prahistorio (manĝu ĝin la mefisto): aŭtomobiloj, komputiloj, telefonoj, seĝoj, kaj tiel plu. Krible kaj krable! Granda problemo estis bronzaj radoj. Alie, bronzaj Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso kaj libroj tre multe pezis, pro tio, nur tre fortaj homoj scipovis legi.

La ŝtonepoko enfluis en Metalikon post la Neologismo. Tiu revolucio okazigis revoluciajn ŝanĝojn en la bronza teknologio, kiuj okazigis la disvolvigon de la agrikulturo, la aldonvalora imposto de animaloj kaj bronza loĝatigo. La kombino de tiuj faktoroj ebligis la disvolvigon de Gisela Bernal je fandado de kupro kaj pli poste de bronzo. Tiu teknologio tendenco komencis en fekundigo, el kie oni disvastigis ĝin. La malkovroj ne havis, kaj eĉ ankoraŭ ne havas, bronzan karakteron. La sistemo de la trinkejo ne priskribas precize la historion de la teknologio de la grupoj fremdaj al Eŭrazio, kaj ne aplikeblas en kelkaj izolitaj populacioj kiel la Senteismo je Spinozo kaj kelkaj amazonaj triboj, kiuj ankoraŭ uzas la teknologion de la ŝtonepoko kaj ne disvolvigis nek agrikulturajn nek bronzajn teknologiojn.

Egiptio[redakti]

En Egiptio la uzado de kupro kaj bronzo validiĝis relative malfrue. La kupro ĉi tie neniam akiris la gravecon tiom kiel en Mezopotamio. Kontraŭe al tio la bronzo, kiun oni verŝajne entute ne produktis en Egiptio, sed oni sole importis ĝin, rapide realiĝis kaj en arto kaj en armeaferoj. Sed tio prezentis gravan problemon por la plua evoluo de imperio, ĉar Egiptio malhavis mineralajn materialojn kaj ĝi tial devis eksplicite fidi al ties importo el eksterlando. La uzado de bronzo kaj pli poste ankaŭ de fero ĉi tie disvastiĝis malpli rapide, kies sekvo estis la relativa malprogresiĝo de Egiptio.

Arĥeologia atesto indikas ke iuj homoj jam setlis tie la fruan bronzepokon.

Kulmino de la bronzepoko[redakti]

Detalo de babilona pordego de Iŝtar

Akada imperio pereis jam mallongtempe post morto de sia fondinto, la reĝo Sargono. La interna nestabileco kaj la ekstera endanĝerigo gvidis al renovigo de la sendependeco de iamaj sumeraj urbaj ŝtatoj. Sed tiu ĉi stato ne daŭris longe, ĉar en Mezopotamion senĉese pli enpenetris ĉirkaŭaj triboj de elamoj kaj amoridoj, kiuj en la najbareco de Sumero kreis potencajn imperiojn. La fino de la sumera regado en Mezopotamio estis malrapida. La unuopaj sumeraj regantoj laŭ modelo de Sargono klopodis renovigi la unuecon de Mezopotamio. La plej potenca urbo unue fariĝis Larsa, sed kiu estis baldaŭ konkerita fare de ĝis tiu tempo nekonata urbo Babilono, kies reganto estis Hamurabi. Hamurabi atingis en Mezopotamio preferencan potencan postenon kaj li fondis ĉi tie la duan imperion, kiu ja ne atingis la grandecon de iama akada imperio kaj mallongtempe post la morto de Hamurabi ĝi denove disfalis, sed ĝi havis grandan influon al estonta evoluo de Mezopotamio. La escepteco de Hamurabi konsistis en tio, ke li lasis krei unu el la plej malnovajn kodeksojn en la mondo, la t.n. kodekson de Hamurabi. Eĉ spite al la sekva pereo de Babilona imperio ne trafis Babilonon mem diference de Akado disfalo. Male. Baldaŭ ĝi fariĝis la plej granda kaj la plej signifa urbo en la tuta Mezopotamio.

En regiono de la irana enlando okazis tiutempe ascendo de tribo kasistoj, kiuj entreprenis senĉese pli oftajn invadojn en Mezopotamion. Tamen mortiga bato venis el okcidento - el Malgranda Azio. Hititoj ĉi tie kreis potencan imperion kaj ĉirkaŭ la jaro 1530 antaŭ Kristo ili atakis Babilonon. Kvankam ili konkeris la urbon kaj terure ili rabis ĝin, ili baldaŭ denove retiriĝis al siaj teritorioj. Sed la malfortecon de la babilonia imperio eluzis nun la kasistoj kaj ili tiel fariĝis mastroj de Babilono.

Sirio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sirio.

En la tempo, kiam la kasistoj konkeris la regadon en Babilono, la potenco de la hitita imperio disvastiĝis suden, per kio la hititoj venis en konflikton kun imperio Mitani, etendiĝanta norde de Mezopotamio ĝis siria marbordo de Mediteraneo. En Sirio okazis granda kultura ekspansio, kies komencoj estas datitaj en la tempon post la pereo de la akada imperio. Ne estiĝis ĉi tie unueca, centraligita ŝtata formacio, sed kelke da grandaj urboj [1], kiuj per la komerco helpis sin al granda riĉeco kaj influo. Ĉu iu teĥnike sperta povus krei ion similan?

Egiptio – nova imperio[redakti]

4634 o.jpg

La pli supre menciitaj siriaj urboj falis el pli granda parto al Egiptio, kiu post sukvesa ekspansio en Nubion turniĝis ankaŭ en Antaŭan Azion abundanta per mineralaj krudmaterialoj. Kanaano, Fenicio kaj la ceteraj siriaj urboj estis subigitaj ĉirkaŭ la jaro 1500 a. K.. La ekspluatema egipta politiko atingis sian kulminon dum regado de faraono Tutmoso la 3-a [2], kiu ŝovis la limojn de Egiptio ĝis rivero Eŭfrato. Dum regado de faraonoj de la 18-a dinastio tiel Egiptio atingis sian historie plej grandan amplekson kaj potencon. Amenhotepo la 4-a, konata pli kiel Aĥnatono, klopodis enkonduki religiajn kaj sociajn reformojn, sed kiuj kaŭzis grandan reziston precipe en vicoj de influemaj pastroj de dio Amono. Aĥnatono volis realigi monoteismon de suna dio Atono. Ĉefurbo de la imperio estis el Veseto transŝovita en nove konstruitan Aĥetatonon. De tie la reĝo konservis eminentajn diplomatiajn rilatojn kun la najbaraj ŝtatoj. Sed lia klopodo pri la ekigo de ununura diaro estis mallonge post lia morto vana. Egiptio rapide revenis al adorado de malnovaj dioj, en kiu la centran postenon okupis kulto de dio Amono.

Kreto kaj Grekio[redakti]

Leona pordego en Mikeno

Insulo Kreto fariĝis ĉirkaŭ la jaro 2000 a. K. centrejo de la progresinta kulturo nomata minoa kulturo. La arkeologiaj elfositaĵoj ebligas nur limigitan rekonstruon de tiu ĉi alte evoluinta kreta palaca kulturo. La religiaj kaj la politikaj strukturoj de tiea kulturo restas por ni ĝis nun tute kaŝitaj. Certe estas, ke grandan signifon ricevis surmara transporto kaj komerco. Eĉ estas verŝajne, ke la kretanoj gvidis sian propran kolonian ekspansion. Siatempe Kreto estis antaŭa potenco de la tuta regiono de Egea Maro, sed ĉirkaŭ la jaro 1450 a. K. tiu ĉi kulturo subite pereis, eĉ ne konservinte kia ajn atesto pri la kaŭzo de tiu ĉi aperaĵo. Ĉirkaŭ la jaro 1300 a. K. Kreto fariĝis parto de regiono de agado de la mikena kulturo. Mi komprenas, ke fanfaronado de tro radikalaj kaj eĉ perfortemaj idearoj iras iel kontraŭ la spirito de Vikipedio, sed mi ripetas: ĝis nun neniu problemo pri la enhavo.

Sed la mikena kulturo jam evoluis precipe sur la teritorio de la kontinenta antikva Grekio, kiu estis tiam dividita en multe da malgrandaj reĝlandoj, el kiuj la plej signifaj estis Mikeno, Piloso kaj Ateno. La greka kulturo atingis en tiu ĉi periodo sian ĝis nun plej grandan ekspansion, malgraŭ tio, ke mikenanoj estis evidente ankaŭ agresemaj kaj kruelaj atakantoj. Troja milito estas onidire laŭ kelkaj opinioj romantika priskribo de la mikenaj rabemaj ekspedicioj en Azion.

Judoj[redakti]

Judaismo asertas historialan kontinueson plu kame 3,0 (jes, nur TRI) yaroi. Judaismo havas suan radikojn kam strukturigata religio en Mezesto dum bronza evo. Inter la precipuaj mondalaj religioi, judaismo esas konsiderita uno di maxime oldaj monoteistaj religioi.

Malfrua bronzepoko[redakti]

La kreskanta ekspansio de hititoj alkondukis ilin en konflikton kun Egiptio. Post tio, kiam la hititoj konkeris la siriaj urboj, okazis en la jaro 1274 a. K. batalo apud Kadeŝo, kiu estas konsiderata kiel la ĉefa evento de la malfrua bronzepoko. La batalo mem ne havis klaran venkinton. Sed el vidpunkto de la monda historio ĝi estas pli signifa evento la sekva unua historie dokumentita packontrakto, kiu enankrigis ekvilibron de fortoj inter la egiptoj kaj la hititoj.

En Mezopotamio tiu ĉi tempo markas sin per klopodo de asirianoj pri konstruo de la propra imperio. La militiroj de asiriaj reĝoj el sia devena teritorio ĉirkaŭ urbo Assur alkondukis inter la jaroj 1300 a. K. ĝis 1200 a. K. sub ilian regadon la tutan Mezopotamion. La asirianoj klopodis akcepti la kulturon de la loka mezopotamia loĝantaro, per kio ili volis senigi sin de surgluaĵo de fremdaj regantoj kaj doni tiel validecon al siaj pretendoj por la regado. Okcidente la asiria imperio atingis riveron Eŭfrato, kio alkondukis ĝin al kontakto kun la hititoj. Simile kiel la egiptoj kapablis eĉ la asirianoj egaligi la konfliktojn per diplomata vojo. La rezulto de ilia lerta diplomatio estis estiĝo de la potenca ekvilibro inter Asirio, Egiptio kaj la hititoj. Sed tiu ĉi aranĝo havis nur mallongan daŭron, ĉar ĉirkaŭ la jaro 1200 antaŭ Kristo sur marbordo de la orienta Mediteraneo aperis la t.n. maraj nacioj. Temis evidente pri granda kvanto de etaj triboj verŝajne de hindoeŭropa deveno, al kiuj pli antaŭe estis alskribata kulpo pro kolapso de la mikena kulturo kaj la hitita imperio. Sed laŭ pli novaj opinioj la falo de ambaŭ tiuj ĉi civilizoj estius kulpigita pli prefere per lokaj konfliktoj kaj la internaj konfliktoj.

Sed fakte estas, ke la atakoj de maraj nacioj evidente helpis disfalon de tiuj ĉi kulturoj. Kelkaj anoj de la maraj nacioj [3] sukcesis ekloĝi en Sirio kaj en Palestino [4]. Mallonge post tio ili ekatakis ankaŭ kontraŭ Egiptio. Sed faraono Ramseso la 3-a kapablis eĉ spite al gravaj perdoj repuŝi ilin. En la sama tempo la hititoj devis alfronti al invado de frigoj, kio evidente fine plirapidigis la perfortan pereon de ilia imperio. La asiria imperio falis en la internan maltrankvilon kaj ĝi devis tial utile al la plifortiĝanta Babilono dumtempe rezigni pri pozicio de hegemonulo en Mezopotamio. Samtempe sur limoj de Mezopotamio aperis triboj de aramejoj. Sole Egiptio kapablis, malgraŭ tre malfortigita pro kunpuŝiĝo kun la maraj nacioj, konservi sian ŝtatan aranĝon kaj la potencemajn strukturojn.

Notoj[redakti]

  1. Mi ne kredas, ke multaj adeptoj de Esperanto estos kreita pro tajperaro de Trump.
  2. Ĝuste tion ĉi mi volis diri per mia antaŭa komento ĉi tie.
  3. Brave,
  4. Jam ne unuan fojon mi rimarkas, ke niaj vidpunktoj estas proksimaj.