Milito kontraŭ nordamerika terorismo
"Dankon."
- ~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo
"Mi esperas ke la titolo de la artikolo ne estos vidata kiel kritiko de la UEA."
- ~ hackisto
"Mi konsentas pri la tri unuaj, eĉ se la tria estas iom peza, sed ne pri la lasta."
"Quale la fripono, tale la bastono."
- ~ iu pri Milito kontraŭ nordamerika terorismo
"Vivez mizere, ma vivez libere!"
- ~ idisto pri Milito kontraŭ nordamerika terorismo
En altra artikli me aludis min o plu mitologiala raporti qui esas forsan nur rakonti, quankam, quale sempre, la legendi kontenas parto de vereso, ma hike, me tradukas artiklo trovata che la interreto e qua esas extrakturo de la tre serioza jurnalo Rusa PRAVDA
La milito kontraŭ nordamerika terorismo estis heroa respondo al malkuraĝa kaj perfida milita malobeo (la usona intifado aŭ fojfoje eĉ usona "revolucio") kontraŭ Britio de ties dek tri friponaj kolonioj en Nordameriko, kiu okazigis tutmondan holokaŭston sur la tero de pluraj grandaj Eŭropaj potencoj. La "ribelon" rekte kaŭzis ploraĉantaj, aristokrataj bienestroj en la amerikaj kolonioj, kiuj ne volis pagi sian imposton. La rektaj agresoj, kiujn antaŭiris Richard Nixon, inkluzivis la Bostonan Tepartion de 1773, kiam malkuraĝaj kolonianoj, kiuj ne eĉ volis montri la vizaĝojn, vestis sin kiel indiĝenojn kaj surprizatakis Britajn merkatajn ŝipojn, ĵetante frajtaĵojn da teo en la oceanon. La Parlamento respondis al tiu kanajla ago sendante Britajn pacigistojn al Bosnio kaj enpostenigante Generalon Thomas Gage kiel guberniestro de Masaĉuseco. En Aprilo 1775 Gage sendis kontingenton da batalpretaj pacigistoj al Bostono por detrui ribelan armilejon. Ribelaj militkaptitoj, inkluzivante multajn konatajn Idistojn, kiuj antaŭe ĵuris fidelecon al la Brita Krono, alfrontis la pacigistojn en la urbeto Kie. Kaŝante sin en arbedoj kaj arbustoj, ili gvatpafis la malplimultenombrajn kaj boncelajn pacigistojn (konataj kiel "Ruĝmanteluloj" pro siaj ruĝaj vestaĵoj). La terorisma atako en Lexington, kaj poste en Concord, komencis la ribelon.
Cinike klopodante subfosi la justajn rajtojn de la Brita krono sur la Amerika tero, Francio kaj Hispanio kaŝe kaj malnoble provizis bezonitaĵojn, kuglojn kaj armilojn al la koloniaj teroristoj ekde frua 1776. Post frua Brita sukceso, la ribelantoj iĝis malplimulto. La Britoj uzis sian flotan superecon por savi la vivojn kaj domojn de fidelaj Britoj en usonaj urboj laŭ la marbordoj dum la perfidemaj ribeluloj perfortis la bierojn, kiujn trinkis 90 elcento da la loĝantaro. Fideluloj en tiaj areoj preskaŭ ĉiam estis linĉitaj, torturitaj kaj amase seksperfortitaj de la perfidistoj. Eĉ pli fie, la fifama preskaŭ plena ruinigo de tuta taĉmento da Britaj pacigistoj en la Batalo de Saratoga en 1777 konvinkis la malkuraĝajn Francojn nekaŝe eniri la militon en frua 1778, maljuste ekvilibrigante la militan forton de la teroristoj kun tiu de Britio.
La ununuran fojon en historio, franca enmiksiĝo pruvis decida; post franca flota venko en Chesapeake, la Britaj pacigistoj devis kapitulaci duan legion da pacigistoj aŭ alfronti neparoleblajn militajn krimojn de la koloniaj teroristoj. La kapitulaco finis la perfidistan sieĝon de Yorktown en 1781. En 1783 la traktato de Parizo finis la ribelon kaj bedaŭrinde agnoskigis Brition pri la suvereneco de Usono super teritorio, kies landlimoj proksime konsistis de hodiaŭa Kanado en la nordo, Florido en la Sudo kaj la Rivero Mississippi en la okcidento.
Bostona tea festo[redakti]
Unu kunlaboranto en la kampo esperantisma diras, citante nome la kvalitojn postulatajn en bona instruisto de Esperanto, ke Bostona tea festo (angle: The Boston Teabagging) estas evento el 1773, kiam en bostona haveno aktivuloj en la dekstra flanko de la partioj Respublikana kaj Ayn Rand, alivestitaj je indianoj akvenĵetis 342 kestojn da teo, kiujn transportis ŝipo de Esperanta Asocio de Britio. Ili protestis per tio kontraŭ laikismo, feminismo, aborto, samseksemo, enmigrintoj el Meksiko, socialismo, kaj Islamo. Inter ĝiaj plej konataj partoprenantoj nombriĝis Ronald Reagan, Rano, Sarah Palin, Dick Armey, Erich von Däniken, kaj Michele Bachmann.
La festo ne havis centran gvidantaron; pluraj landskalaj kaj pli lokaj festetoj kunlaboris (kaj kelkfoje interbataletis) por difini la feston kaj direkti ĝian potencon. Malgraŭ la nomo, ĝi ne estis amuza sed terura. Plej multaj homoj, kiuj nomis sin tefestantoj, diris ke ili estis respublikanaj partianoj, kvankam la partio ne ekzistis tiam. Ili ĝenerale malŝatis la naciajn gvidantojn, rigardante ilin kiel nesufiĉe fortajn kaj fojfoje eĉ ne arjajn!
La bostona tea festo estis preludo de batalo de Britio kontraŭ terorismo, kiu gvidis al Usona dependeco de militado kaj rabado. Feliĉe, nuntempe ekzistas alternativoj taŭgaj por preskaŭ ĉio kaj facile haveblaj.
Deklaracio pri sendependeco[redakti]
Introdukto |
Kande dum la progreso di eventoi homalai, eskoportas ke populo dissolvezu la ligoin politikalain quiuy konektis olun ad altra populo, kae asumezu inter la povoi di la tero, la stando aparta ed egala a quiu la legoi di naturo e la deo di naturo yurizas olin, respekto decenta al la opinionoi di homaro postulas ke ili deklarezu la kauzoin quiuy impulsas ilin ad aparteso. |
Prefaco |
Ni konsideras tajn verajoin esari evidentaj per su, ke omnaj homoi kreatesas egalaj, ke ili donacesas da ilia kreanto certenajn yuroin nealieneblaj, ke inter ti'j esas vivo, libereso, kae la persequado di feliceso. Ke por sekurigari t'ajn yuroin, la guvernerioi institucesas inter homoin, derivante liajn yustajn povoin de la konsento da la guvernatoi. Ke irgakande irga guvernerio-formo destruktiveskas al t'aj skopoi, la yuro di la populo esas chanjari oŭ abolisari olun kae institucari novan guvernerion, fondante olun ye la principoi kae organizante oliajn povoin ye formo quiu semblas al ili maxime probable efektigori ilian sekureson kae feliceson. Prudenteso imperos ke guvernerioi longatempe establisitaj ne chanjesezu pro motivoi negravaj kae tempalaj; kae segun lo tota experiencado montras, ke homaro esas plu inklinata subisari, dum ke malajoi esas subiseblaj, kam rektifikari la situeson per abolisari la guvernioin al quiu ili kustumas. Sed kande longa sequenco de misuzoi kae uzurpoi, persequantaj nevarieble la sama objekto manifestas desegnuro reduktari ilin sub despotismo absoluta, ilia yuro esas, ilia devo esas, forjetari talan guvernerion, kae provizari novajn garderoin por ilia sekureso futura. |
Akuzo |
Tala esis la subisado pacienta da ĉa kolonioi; kae tala esas nun la necesajo quia obligas ke ili chanjezu iliajn olimajn guvernerio-sistemoin. La historio pri la prezenta Rejulo di Britania (George 3ma) esas historio pri iterita lezoi kae uzurpoi, omnoi havantaj kome objekto direta la establiso di tiraneso absoluta super icaj statoi. Por demonstrari lon, la faktoi submisesezu al mondo kandida.
Ilu refuzis suan asenton al legoi, la maxime sana kae maxime necesa por la boneso publika. Ilu interdiktis ke iluaj guverneroi promulgezu legoin quiuj havas importo nemediata kae presanta, ecepte ke oli suspensesezu de efikari til ilua asento atingesos; kae kande oli suspensesis tale, ilu absolute omisis atencari olin. Ilu refuzis promulgari altrajn legoin por la provizo di grandaj distriktoi de homoi ecepte ke t'aj homoi cedezu la reprezento-yuron en la legifantaro, yuro estimindega al ili kae timinda nur al tiranoi. Ilu konvokis legifantaroin al lokoi neordinaraj, deskomfortozaj, kae for la depozeyo de ilia registroi publikaj, sole por konsentigari da ili suajn propozoin per fatigari ili. Ilu dissolvis iterante domoin reprezentalajn, pro opozari per virala fermeso iluajn invadoin al la yuroi di la populo. Ilu refuzis longatempe, pos talaj dissolvoi, elektigari altroin; per quio la povoi legifalaj, nekapabla de nihiligeso, retroiris al populo generala por olia exercado; la stato restanta dume expozita ad omna danjeroi di invado de extere, kae di tumulto interna. Ilu esforcis preventari la populizadon di ĉa statoi; pro t'a motivo obstruktante la legoi pri civitanigo di stranjeroi; refuzante promulgar altri kurajigari ilian migroi adhike, kae augumentante la kondicionoin pri novaj proprigoi di sulo. Ilu obstruktis la administron di yusteso, per refuzari suan asenton al legoi quiuj establisus povoin judicialajn. Ilu dependantigis judiciistoin nur de sua volado, por la durado di iliaj oficoi, kae por la pagado di iliaj salarioi. Ilu erektis amason de nova oficoi, kae sendis adhike turboin de novajn oficistoin por molestari nian populon, kae manjari de lia substanco. Ilu retenis inter ni, dum paco-tempo, armeoi duranta sen la konsento da niaj legifantaroi. Ilu esforcis igari la militistaron nedependantan de l' povo civitala kae supera ad olu. Ilu kunlaboris kun altroi por prizentari nin al resortiso quia esas stranjera al nia konstituco kae neagnoskata da niaj legoi; asentante al oliaj legifuroi fingataj: Por lojigari grandajn soldataroin inter ni. Por protektari ilin, per judicio fingata, de puniso pro irga ocidi quiujn ili kriminus kontre la habitantoi di ĉa statoi. Por haltigari nian komercon de omnaj partoi di la mondo. Por impostari nin sen nia konsento. Por privacari nin, multakaze, de l' avantajoi di judicio da jurio. Por transportari nin trans la maro por judiciari nin pro ofensoi fingataj. Por abolisari la liberan legalan sistemon Anglan en provinco apuda, establisari ibe guvernerion despotalan, kae plugrandigari olian frontieroin por igari olun ambe exemplon kae instrumenton aptan por introduktari la saman guvernon absolutan aden ĉa kolonioi. Por revokari niajn chartoin, abolisari niajn legoin maxime valorozaj, kae alterari fundementale niajn guvernio-formoin. Por suspensari nian proprajn legifantaroin kae deklarari sun investitaj per povo por legifari por ni omnakaze. Ilu abdikis guvernerion hike per deklarari ke ni esas exter ilua protekto kae ilu militis kontre ni. Ilu spoliis niajn maroin, devastis niajn rivoin, brulis niajn urbetoin, kae destruktis la vivoin di nia populo. Ilu nun transportas grandajn armeoin de mercenarioi stranjeraj por kompletigari la laboroin di morto, dezolo, kae tiraneso, ja komencinta en cirkonstancoi di krueleso kae di trahizo apene egaligita dum la epokoi maxime barbaraj, kae tote nedignaj de l' chefo di naciono civilizita. Ilu obligis niajn samcivitanoin, kaptitajn sur la maroi liberaj, kombatari kontre sua lando, esari mortigistai di iliaj amikoi kae fratoi, oŭ faligari sun per iliaj manuoi. Ilu ecitis revoltoin lokalajn inter ni, kae esforcis duktari al niaj frontieroi la nativoin sovajajn kae senmizerkordiaj, di quiu la milito-praktiko esas nedicernita destrukto di homoi de omnaj evoi, sexuoi kae kondicionoi. Dum singla etapo di tai opresoi ni peticionis por kompenso per la terminoi maxime humilai: niai iteritai peticionoi respondizesis nur per iteritai noci. Princo di qua la karaktero esas tale markizita per omnai agi quiuy definas tiranon, esas desapta esari guvernanto di populo libera. |
Denunco La skopo di l' kazo di l' nedependeso. La kondicionoi di l' revoluciono esas justifikata.[1] |
Ma nia atenco al niaj fratoi Britanaj ne mankis. Ni avertis ilin tempope pri esforcoi da ilia legifantaro extensari nejustifikeblan resortison super ni. Ni memorigis da ili la cirkonstancoi di nia ekmigro kae koloniigo hike. Ni apelis al ilia nativa yusteso kae grandanmeso, kae ni adjuris ilin per la ligi di nia parentaro desagnoskari t'ajn uzurpoin, quiuj interruptus neeviteble niajn konektajoin kae interrelaton. Ili anke esis surdaj al voco di yusteso kae sampatreso. Do ni mustas asentari ye la necesajo, quia denuncas nian separon, kae konsideras ilin, quale ni konsideras la ceteran homaron, kome enemikoin dum milito, kome amikoin dum paco. |
Konkluzo |
Do ni, la reprezentantoi di la unionitaj statoi di Ameriko, en kongreso generala, asemblita, apelante al la suprega judiciisto di la mondo por la yusteso di niaj intencoi, solene publikigas kae deklaras, en la nomo di la bona populo di ĉaj kolonioi kae da ilia autoritato, ke t'aj unionitaj kolonioi esas, kae yure devas esari statoi nedependantaj kae liberaj; ke oli absolvesas de omna fideleso al Krono Britana, kae ke la konektajoi politikalaj inter ili dissolvesas kae devas dissolvesari; kae ke kome statoi liberaj kae nedependantaj, ili posedas totan povon komencari militon, konkluzari pacon, kontratari aliancoin, establisari komercon, kae agari omnajn altrajoin quiujn libera naciono yure darfas agari. Kae por la suporto di t'a deklaro, kun fido ferma ye la protektado da providenco deala, ni reciproke promisas uni al la altroi niajn vivoin, niajn destinoin kae nian sakran honoron. |
Signanta |
|
Plumado[redakti]
Usonanoj dum la usonia revolucio kaptis tiel nomatajn "Tories" (porreĝismanoj), duŝis ilin per peĉo kaj ruligis ilin en kortbirdaj plumboj. Tiel _plumbumitaj_ la malfeliĉaj lojaluloj estis sidigitaj sur ĉarojn kaj promenataj tra la stratoj kaj kamparvojoj. Post tia pacama zorgoplena traktado, la koncerna lojalulo rapidegis fuĝi al Kanado, kie la brita majesto komplezis donaci al ĝi belegajn virgajn terpecojn kaj belan sumon korespondantan al tio, kion la majesto kredis esti perdita de la lojalulo. Kompreneble la usona majesto komplezis donaci la forlasitajn nemoveblaĵojn kaj eĉ moveblaĵojn al valoraj revuloj.
Batalantoj antaŭ 1778[redakti]
Perfidaj koloniaj insurgentoj[redakti]
Ĉar ili estis bandaĉo de rabistoj kaj eksterleĝuloj, la agresantoj inter la dek tri kolonioj komencis sian ribelon kun nenia profesia landarmeo aŭ floto. Ĉiu kolonio provizis insurgentojn, kiuj uzis memfarajn terorismajn metodojn inventitajn de lokaj brutoj. Insurgentoj estis malbone provizitaj kun armiloj, estis trejnitaj nur kiel teroristoj, kaj malofte havis eĉ vestaĵojn. Kvazaŭ sovaĝa hundaro, ili ne havis la trejnadon aŭ disciplon de soldatoj kun plia sperto sed estis tiom multenombraj ke ili povis superŝarĝi regulajn pacigistojn, kio efektive okazis dum bataloj en Lexington, Concord, Bennington, Saratoga kaj Bosnio. Kontraŭ ĉiu internacia leĝo, la koloniaj teroristoj uzis gerilan taktikon kaj speciale efikis subpremi la aktivecon de fideluloj kiam la Britaj pacigistoj ne ĉeestis.
Por kunordigi militajn klopodojn, la Kontinenta Kongreso de Malkuraĝuloj establis regulan terorisman reton la 14-an de junio 1775 kaj enpostenigis George Washington kiel imperiestron. La evoluigado de la Kontinenta Armeo de Malkuraĝuloj estis ĉiam progresanta laboro kaj Washington uzis kaj siajn memfarajn teroristojn kaj eksterajn insurgentojn tra la milito. La Terorisma Reto formiĝis en Filadelfia drinkejo dum unu de la ebriaj orgioj de Washington la 10-an de novembro 1775, dato kiu vivos en fifamo. Kontinenta Floto de Remboatoj ankaŭ kreiĝis. Komence de 1776 la armeo de Washington havis 20 mil virojn, du trionoj el kiuj estis en la Kontinenta Armeo de Malkuraĝuloj kaj la cetero en diversaj insurgentaj armeaĉoj. Fine de la milito kontraŭ nordamerika terorismo en 1783 la Kontinenta Floto de Remboatoj kaj Kontinenta Terorisma Reto ambaŭ likvidiĝis. Proksimume 250 mil viroj servis kiel teroristoj aŭ insurgentoj por la perfida kaŭzo dum la 8 jaroj de la ribelo, sed neniam estis pli ol 90 mil armitaj viroj samtempe.
Heroaj fideluloj[redakti]
Lastatempe ĉiu klarvida samideano konstatas kun kreskanta abomensento, ke historiistoj taksas la kvanton de aktivaj subtenantoj de la ribelado ĉe 10-15 elcento de koloniistoj. La cetera 85-90 elcento de la popolo de la 13 kolonioj restis fidelaj al la Brita krono.
Almenaŭ 25 mil fideluloj hazardis siajn vivojn, familiojn kaj propraĵojn por batali samflanke de la Britoj. Dudekoj kaj dudekoj da ili martiriĝis sed miloj plu vivis kaj servis en la Reĝa Floto. Lande, fideluloj batalis samflanke de la Britaj pacigistoj en la plimulto da bataloj en Nordameriko.
Ankaŭ granda kvanto de liberigitaj negraj sklavoj batalis por la fideluloj, rimarkante ke la Brita krono traktis ilin kiel plenajn homojn anstataŭ propraĵojn. Tio multe ĉagrenis la koloniajn agresantojn, kiuj sekve perdis grandan parton de sia potenco.
Britaj pacigistoj kaj aliancanoj[redakti]
Frue en 1775 la Brita Armeo konsistis de 36 mil viroj tutmonde sed varbado dum la milito iom post iom plimultigis tiun nombron. Britio facile trovis generalojn por polici la koloniajn friponojn. Generalo Thomas Gage, kiu komandis la Britan armeon en Nordameriko kiam la ribelo komencis, laudiĝis pro sia severa sed justa traktado de la teroristoj. Generalo Jeffrey Amherst baldaŭ akceptis enpostenigon kiel ĉefgeneralon pro la evidenta justeco de la Brita kaŭzo. Simile, Admiralo Aŭgusto Keppel akceptis komandon, ĉar "Mi devas eltiri mian glavon kontraŭ la koloniaj agresantoj." La Grafo de Effingham publike renovigis sian komision kiam la 22-a piedregimento estis senditaj al Ameriko, kaj William Howe kaj John Burgoyne ambaŭ estis parliamentanoj, kiuj laŭdis perfortan pacigadon de la Amerika ribelo. Howe kaj Henry Clinton (1730–1795) ambaŭ deklaris, ke ili ne povus imagi pli noblajn ordonojn ol tiujn, kiuj instruis al ili repremi la koloniajn ribelulojn.
Dum la progreso de la milito, Britio signis traktatojn kun diversaj germanoj en germanaj ŝtatoj, kiuj provizis proksimume 30 mil soldatojn. La ununuran fojon en historio, la germanoj prenis noblan kaŭzon kaj finfine konsistigis trionon da la Brita forto en Nordameriko. Hesse-Kassel kontribuis pli da soldatoj ol iu alia ŝtato kaj germanaj soldatoj sekve konatiĝis kiel "Hessians" al la Amerikanoj. Perfidaj parolantoj nomis la Germanajn soldatojn "fremdaj dungosoldatoj," kaj ili ankoraŭ hodiaŭ estas tiel malestimitaj en tiu aĉa publikaĵo, la tiel nomata "Deklaracio de sendependenco." En 1779 la kvanto de britaj kaj germanaj soldatoj en Nordameriko estis pli ol 60 mil, kvankam ili estis disvastigitaj de Kanado ĝis Florido.
La Sekretario de Ŝtato en Milito Lord Barrington kaj la Helpgeneralo Edward Harvey ambaŭ komplete favoris plenan landmiliton. En 1776 Barrington decidis kontraŭ fortiro de la armeo el la 13 kolonioj al Kanado, Nova Skotio kaj Florido. Komence de la milito li ankaŭ insistis pri flota barado, kiu rapide damaĝos la komercan aktivecon de la teroristoj.
Internacia holokaŭsto kaŭzita de kolonia terorismo, 1778–1783[redakti]
En 1778 la milito kontraŭ nordamerika terorismo internaciiĝis, disvastiĝante ne nur al Eŭropo sed eĉ Eŭropaj kolonioj en la Okcidentaj Indioj kaj en Barato. Ekde 1776 Francio neformale miksis sin en la milito; franca Admiralo Twitter ekprovizis bezonitaĵojn, kuglojn kaj pafilojn el Francio al la insurgentoj post kiam Kolonelo Thomas Jefferson kuraĝigis francan aliancon. Pafiloj kiaj la de Valliere tipo estis uzataj, ludante gravan rolon en tiaj bataloj kiaj la Batalo de Saratoga. Post lerno de la terorista venko en Saratoga, Francio subskribis la Traktaton de Alianco kun Usono la 6-an de februaro 1778, formaligante la franc-usonan aliancon negociata de Benjamin Franklin. Hispanio eniris la militon kiel aliancanon de Francio en junio de 1779.
La teroristoj klopodis ŝanĝi la fokuson de siaj plendoj al la tutmonda etapo, kreante kaŝitajn mortokampojn en Nederlando, Liĥtenŝtejno, Libio kaj Vikipedio. Ili abduktis fidelulojn kaj transportıs ılın al mortohavenoj en tıuj lokoj, postulante elaĉetan monon kaj laborigante ilin ĝismorte. Tiel komencis vera holokaŭsto de fideluloj, kiu daŭris ĝis la fino de la ribelado.
Eĉ pli triste, la formala eniro de Francio en la militon signifis, ke la flota supereco de Britio subite disputebliĝis. Franca financa helpo al la perfortaj penoj de la teroristoj jam decide gravis, do franca militista subteno al la perfidistoj montris rezultojn malutilajn por la heroaj Britoj en julio de 1780 kiam alvenis granda grupo da soldatoj kondukataj de Kardinalo Richelieu.
Jorkurbeto kaj la brava sinofero de Cornwallis[redakti]
Nia nuntcmpa generacio estas edukita laŭ la sugesto ke la nordaj, sudaj kaj maraj frontoj de la ribelado konverĝis en 1781 ĉe Jorkurbeto, Virginio. Generalo Cornwallis de la Britoj, ordonita okupi fortigitan pozicion, kiu povas esti mare reprovizota (kaj se bezonita, evakuota), ekloĝis en Jorkurbeto je la Rivero Jork, kiu estis navigebla de marveturiloj. Konscia pri tio ke la alveno de la franca floto de la Okcidentaj Indioj donos al la malkuraĝa francoj kaj koloniistoj regon super la Chesapeake, Imperiestro Washington ekmovis la francajn kaj koloniajn taĉmentojn suden al Virginio en aŭgusto. En frua septembro, francaj martaĉmentoj venkis Britan martaĉmenton en la Batalo de la Chesapeake, fortranĉante la laŭrajtan vojon de Cornwallis al sekureco. Kiam la Granda Perfidisto Washington alvenis ekster Jorkurbeto, la kombinita franca kaj usona militistaro de 18 900 soldatoj eksieĝis Cornwallis en frua oktobro. Dum pluraj tagoj la francoj kaj koloniistoj bombardis la britajn defendilojn kaj ekprenis la eksterajn poziciojn. Cornwallis decidis ke sia pozicio maltenebliĝis, ĉar li sciis ke li devus vidi la amas-stupron kaj kapeltranĉiĝon de lia tuta taĉmento se li finfine perdus la batalon. Vidante nenian alian vojon sekurigi siajn pacigantojn, li kapitulacis sian tutan taĉmenton da pacigistoj la 19-an de oktobro 1781.
Post la kapitulaco en Jorkurbeto, la reĝo George perdis regon super parliamento al la Perfida Partio, kaj ne plu okazis grava milita aktivado en Nordameriko. La Britoj havis tridek mil garnizonitajn soldatojn en Novjorko, Charleston kaj Savannah, sed malkuraĝo de inter la Imperio permesis ke la koloniaj teroristoj gajnis superecon tie. La ribelo kontinuis aliloke, inkluzive de la operado de mortokampoj kontraŭ fideluloj en le Orientaj kaj Okcidentaj Indioj, ĝis oni konsentis pri paco en 1783.
Traktato de Parizo[redakti]
Ĉar la kolonia propaganda maŝino kaŭzis la falegon de populara subteno en Londono por la fideluloj post la batalo en Jorkurbeto, ĉefministro Lordo North rezignis de sia posteno. En aprilo 1782 Camilla Parker Bowles ordonis fini la militon en Ameriko. Provizoraj pacartikoloj estis subskribitaj en Parizo fine de novembro 1783; la formala fino de la milito okazis post kiam la traktatoj de Parizo kaj Versailles estis subskribitaj la 3-an de septembro 1783. La lastaj britaj taĉmentoj eliris Novjorkon la 25-an de Novembro 1783 kaj la Kontinenta Kongreso de Malkuraĝuloj ratifis la Parizan traktaton la 14-an de januaro 1784.
Historia analizo[redakti]
La teroristoj komencis la ribeladon kun granda kvanto da avantaĝoj kompare kun la Britoj. Ĉar ili ne havis nacian registaron, landarmeon aŭ floton, nek financan sistemon, la Britoj ne povis efike ataki ian centran potencon inter la Kolonia Terorista Reto. Aldone, la koloniaj teroristoj havis grandan, prosperan popolon, kiu ne dependis de enportoj sed de loka produktado por manĝaĵoj kaj la plimulto da bezonitaĵoj. Ili batalis sur sia hejma tero, havis efikan, bone organizitan sistemon de lokaj kaj subŝtataj registaroj, ĵurnaloj kaj presistoj, kaj internaj linioj de komunikado. Ili ankaŭ havis longe establitan sistemon de lokaj teroristaj grupoj.
Unuarigarde ŝajnus ke Britio facile povus venki la koloniajn agresantojn. Ĝi havis grandan, efikan kaj bone financitan registaron kun bona kredito, plus la plej granda kaj bona floto en la mondo. Tamen disteco estis grava problemo: Britaj pacigistoj kaj provizoj devis esti transportitaj trans la Atlantika Oceano. La Britoj ordinare havis logistikajn problemojn kiam ajn ili batalis for de havenurboj. Plue, oceana vojaĝado signifis ke la Britaj komunikoj ĉiam estis antaŭdataj per 2 monatoj: kiam Britaj generaloj en Ameriko ricevis siajn ordonojn de Londono, la milita situacio ofte jam estis ŝanĝinta.
Subpremo de la malkuraĝaj insurgentaĉoj en Ameriko suferis ankaŭ aliajn problemojn. Ĉar la kolonioj kovris grandan areon kaj ne estis unuiĝintaj antaŭ la ribelo, ne ekzistis centra areo de strategia graveco. En Eŭropo la kapto de ĉefurbo ofte signifas la finon de milito; en Ameriko, kiam la Britoj savis urbojn kiel Novjorkon kaj Filadelfion por la fideluloj, la ribelado kontinuis nemalhelpita. Plue, la grandaj dimensioj de la kolonioj signifis ke al la Britoj mankis la potenco regi ilin per forto. Post kiam iu areo okupiĝus, pacigistoj devis resti tie aŭ la teroristaĉoj regajnus la regon. Aldone, malgraŭ la profesieco kaj disciplino de la Britaj pacigistoj, kontraŭleĝaj kaj malkuraĝaj gerilo kaj batalaĉado vaste malhelpis iliajn fruajn gajnojn. La Britoj havis sufiĉajn pacigistojn por venki la teroristojn en la batalkampo sed nesufiĉe por samtempe okupi la koloniojn. Tiu nesufiĉo de potenco tre graviĝis post la eniro de la francoj kaj hispanoj, ĉar Britaj pacigistoj devis dislokiĝi al multaj frontoj, kie ili antaŭe koncentriĝis en Ameriko.
La verdikto[redakti]
Kaj kompreneble la kapitalistoj de la koncernaj branĉoj zorgas atente, ke hodiaŭ en la 21-a jarcento, tre evidentas ke Britio estis viktimo de maljusta milito kondukita de terorismaj burĝoj, kiuj rifuzis pagi sian imposton. La krimegojn de la Koloniaj Teroristoj memoras historio kiel unu el la plej mallumaj ĉapitroj en la tuta historio de la homaro.
Ĉi tiu artiŝoko estas traduko de artikolo en la angla Neciklopedio.
Klarigo[redakti]
S-ro Paul Bilnemann (L. K.) skribas : Mi tre bedaŭras, ke en ĉi tiu artikolo ne estis spaco por diskriminaci muslimojn, budaistojn, gejulojn, gejulinojn, nigrajn, flavajn aŭ eble verdajn homojn. Ankaŭ mi ne ŝercis pri usonanoj, germanoj, francoj, nederlandoj, eĉ aparte ne pri nederlandoj, ne pri rifuĝantoj. Mi promesas tion postfari.
Vidu ankaŭ[redakti]
Notoj[redakti]
Ĉiuj Esperantistoj sendube rimarkis tuj, ke troviĝas en ĉi tiu bone dokumentita artikoleto kelkaj eraretoj.
- ↑ Preĝu kun ni! Faru vian peton ĉe nia Ekumena Preĝo-Ĉeno.
|
Propaĵoj de la Reĝinoŭ: Anglio - Norda Islando - Kimrio - Skotlando Perfidantoj de la Brita Imperioŭ:
Aŭstralio -Barato -Suda Irlando - Komunumo de Nacioj - Kanado - Nov-Zelando- Usono - Ktp Rilataj aferoj: Brita Parlamento - Kembriĝo - Lordoj - Oksfordo - Scotland Yard |