Bovo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Bovino)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Kiu agas afable, vivas agrable"

~ Zamenhof pri bova vivo

"Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo"

~ Zamenhof denvove pri bovo kaj ovo

"Kiso malsincera estas danĝera"

~ Zamenhof pri zoofilio
0012 55.gif

"Jes ja, oni jam aŭdis pri la bovaj furzoj, kiuj trapafas la ozonan tavolon ;-))"

~ Milokula Kato

"Li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn."

~ Sankta Biblio pri taksonomio de bovo

"Kiam mi vidas hispanian flagon de hispanaj ekstremnaciistoj, kun nigra bildo de taŭro en la mezo, mi ekpensas pri kliŝoj de homtipoj kaj aliaj homgrupoj."

~ Rikardo Albert

Bovo estas granda kvarpieda, korna besto, el kiu kelkaj specioj estas bredataj pro viando kaj lakto, genro el familio bovedoj (Bos). En antikvo, oni uzis bovon kiel lito.

1928 o.jpg

Bovino estas ina bovo. Ili estas tre similaj, sed ankaŭ tre malsamaj. Alie,virbova lakto ne tiel abundas kiel la bovina.

Bovinokunfloroj.jpg

Parolante pri la speco, BOVO estas ĉiu besto violkolora kun blankaj makuloj. Parolante pri sekso de bovoj, BOVO estas violkoloraĵo sen mamo, BOVINO estas kun mamo. Parolante pri mitologio, VIRBOVO havas antaŭan viran korpon kun malantaŭa bova korpo; VIRINBOVO anstataŭe havas antaŭan virinan korpon. Tamen pli ofte estas virinfiŝoj.

Defino[redakti]

4.png

-Kio estas bovino?
-Bovino...estas najbarino kiu ĉiun tagon alvenis drinki kafon kun mia patrino.

Dek Bovinoj[redakti]

"Dek Bovinoj" montris, ke ekzistas homoj interesitaj pri esperanto, sed ekzistas ankaŭ grava problemo: mankas interligo inter multaj interesaj aferoj.

Bovaĵo[redakti]

Skemo pri dispecigo de bovo
bovaĵo

Bovaĵo estas viando de bovo. Ĝi estas unu el la plej konsumataj viandoj en la mondo.[1] En Germanio ĝi estas kun porkaĵo la plej ŝatata viando.

La diversaj muskolpartoj de la bovo estas kuiritaj entute (ekz. rostaĵo), tranĉe (ekz. bifsteko), dispecigita (ekz. gulaŝo) aŭ hakita (ekz. hamburgero).

Viandobovoj estas bovoj bredataj por viando-produktado (distinge el laktobovinoj, uzitaj por laktoproduktado). La viando de maturaj bovoj estas konata ĉefe kiel bovaĵo.

Senkorna bovino[redakti]

Baniko estas en la kamparo kaj li eksalutas al bestobienisto, kiu estas rigardante la ungojn de unu el siaj bestoj.

Baniko: Pardonu min, mi ŝatus demandi, kial tu ĉi bovino ne havas kornojn?

Bienisto: Do, bovino povas fari terurajn vundojn per la kornoj. kelkloke, oni fortranĉas la kornojn per segilo, foje oni lasas kelkajn gutojn de acido en la loko kie aperus kaj ili ne plu kreskas. Kaj ekzistas ankaŭ specoj da bovinoj kiu ne havas kornojn. Tamen, la kial ke tiu ĉi bovino ne havas kornojn, sinjoro, estas pro tio ke ĝi estas ĉevalo!

Viandospeco[redakti]

Laŭ pecigo ekzistas diversaj viandospecoj:

  1. bovokolo, krestonuko
  2. transripo
  3. bovbrusto
  4. altripo
  5. antaŭripoalta rostbefo
  6. rostaĵoplata rostbefo
    5 kaj 6 estas la rostbefointerripaĵo
  7. lumbaĵo
  8. streĉripo
  9. ventraĵo
  10. ŝultro
  11. supra ŝelo, malsupra ŝelo kaj nukso
  12. flanko
  13. kokso kun bifsteko kaj ostaĵo
  14. suro

La nomoj povas ŝanĝi laŭregione. Jam en Aŭstrio kaj Svisio ekzemple la dispecigito ne estas farita same.

Vidu ankaŭ[redakti]

Konsumo[redakti]

Bovoduonoj

Ekde la unuaj publikigitaj BSE-kazoj en Britio komence de la 1990-aj jaroj multaj konsumantoj malpligrandigis sian bovaĵkonsumon pro timo infektiĝi per la malsano de Creutzfeldt-Jakob. La vendokvantoj malpligrandiĝis de po 10,4 kg en 1999 al po 9,6 kg en 2000 kaj po 6,8 kg en 2001 kiam en Germanio aperis la unuaj BSE-kazoj, sed post kelkaj semajnoj la spezo stabiliĝis denove. En la jaro 2004 la konsumo en Germanio atingis denove po 8.8 kg da bovaĵo kaj bovidaĵo, la tuta viandokonsumo estinte po 61,3 kg.

Evoluo de la po-kapa-konsumo de bovaĵo kaj  
bovidaĵo en kg en Germanio
--------------------------------------------
1999 	2000 	2001 	2002 	2003 	2004
10,4 	9,6 	6,8 	8,4 	8,4 	8,8
--------------------------------------------
(fonto: Deutscher Fleischerverband)

Produktlandoj[redakti]

La tri plej ĉefaj landoj, kiuj produktas bovaĵon estas Usono, Brazilo kaj Ĉinio. La plej gravaj eŭropaj produktlandoj estas Francio, Germanio kaj Italio.

La plej grandaj bovaĵproduktantoj mondskale (2004)
 Rango  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
 Rang  Lando  Produktaĵo 
(en miloj da tunoj)
   1 Usono    11.207    10 Kanado    1.425
   2 Brazilo    7.774    11 Germanio    1.258
   3 Ĉinio    6.267    12 Italio    1.142
   4 Argentino    2.700    13 Ukrainio    730
   5 Rusio    2.100    14 Hispanio    721
   6 Aŭstralio    2.033    15 Novzelando    700
   7 Francio    1.590    16 Britio    700
   8 Meksiko    1.496    17 Kolombio    690
   9 Hindio    1.483    -    

Fonto: Handelsblatt - Die Welt in Zahlen (2005)

Anatomio[redakti]

En restoracio iu gasto plendis ;

-Kelnero ,ĉi bovaĵo estas plena da ostoj!

-Ĉu vi iam aŭdis pri bovaĵo sen ostoj?

-Ne , vere ,sed ĉu vi iam vidis bovaĵon sen viando?

Ekonomiaj modeloj --- klarigitaj per bovinoj[redakti]

SOCIALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi donas unu al via najbaro.

KOMUNISMO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj donas al vi iom da lakto.

FAŜISMO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj venas al vi iom da virlakto.

DEKSTRA NACIISMO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj mortpafas vin.

BUROKRATIO

Vi havas du bovinojn.

La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn. Mortpafas la unuan kaj melkas la duan. Post tiam ĝi forĵetegas la lakton.

TRADICIA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas unu el ili kaj anstataŭe aĉetas virbovon.

Via herdo multobliĝas kaj do la ekonomio kreskas.

Vi vendas la herdon kaj vivas de gajno.

SURREALISMO

Vi havas du ĝirafojn.

La ŝtato postulas, ke vi prenas lecionojn por buŝharmoniko.

USONA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas unu el ili kaj instigas la alian, ke ĝi donu tiom da lakto kiel kvar bovinoj. Poste vi dungas konsilanton, kiu devas analizi, kial via bovino mortis.

WALL STREET KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi vendas tri el ili al publike priskribita KAPITALISMO per kreditoj, kiujn via bofrato havigis ce la banko. Tiam vi faras debt/equity SWAP kun aneksita publika adjudikon, do vi rehavas viajn kvar bovinojn kaj repagon de depago por kvin.

La lakto-rajtoj de la ses bovinoj estas intertempe transferita al KAPITALISMO sur Cayman insuloj, kiu estas manaĝita per la plejmuto de viaj akciuloj, kaj pluvendas ĉiujn rajtojn al via publika gvidata KAPITALISMO.

La jarraporto montras ok bovinojn plus opcio por unu plu.

Vi vendas unu bovino por povas aĉeti novan prezidanton de Usono, restas naŭ bovinoj.

En sekva kvaronjaro vi ne publikas bilancon.

La socio pagas viajn ŝuldojn.

FRANCA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi faras strikon, organizas insekurekcion kaj blokadas la stratojn. Ĉar: vi volas tri bovinojn.

JAPANA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi genetike ŝanĝas la bovinojn, ke ili nur ankoraŭ havas dekonon de grando de normala bovino, sed donas dudekoble da lakto. Poste vi elpensas amuzan animeon, kion vi nomigas 'Bovimon' kaj kiu estas vendota en la tuta mondo.

GERMANA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Per germana inĝenierscio vi alikonstruas la bovinojn tiel, ke ili vivas dum cent jarojn, manĝas nur unufoje monate kaj melkas sin mem.

ITALA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Bedaŭrinde vi ne scias kie ili estas kaj do vi decidas iri por tagmanĝo.

RUSA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi kalkulas ilin kaj ekscias, ke vi havas kvin bovinoj.

Vi kalkulas ilin denove kaj ekscias, ke vi havas 42 bovinojn.

Vi kalkulas ilin denove kaj ekscias, ke vi havas 2 bovinojn.

Vi ĉesas kalkuli la bovinojn kaj malfermas ankoraŭ botelon da vodko.

SVISLANDA KAPITALISMO

Vi havas kvincent bovinojn.

Neniu el ili estas via, sed vi prenas kotizojn de la rabistoj por ke vi zorgas pri ili.

ĈINA SISTEMO

Vi havas du bovinojn.

Vi havas tricent homojn kiujn melkas la bovinojn.

Vi diras ke vi atingis la plej altan nivelon kaj unu el la plej altaj kvotojn de produktiveco pri la tenado de bovinoj.

Vi kaptas ĵurnaliston, kiu volas raporti pri la vera situacio.

BARATA PRAKAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Vi adoras ilin.

BRITA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Ambaŭ estas frenezaj.

IRAKA KAPITALISMO

Ĉiuj kredas, ke vi havas amasojn da bovinoj.

Vi diras al ĉiuj, ke vi ne havas bovinojn.

Neniu kredas al vi, do vi estas bombardata kaj fremdaj trupoj marŝas en via lando.

Ankaŭ nun vi ne havas bovinojn, sed nun vi estas parto de demokracio.

AŬSTRALIA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

La vendejo ŝajnas farti bone.

Vi fermas vian oficejon kaj iras promeni.

NOV-ZELANDA KAPITALISMO

Vi havas du bovinojn.

Unu el ili, tie maldekstra, aspektas tre seksaloga!

Saĝeco[redakti]

Kamparano posedas faman bovinon kiu donas multan lakton. Ĵurnalisto volas scii kiel li sukcesas konvinki la bovinon doni multan lakton. Mi ĉiutage faras al ĝi la saman demandon:

_Karolina, kion ni manĝu hodiaŭ? Ĉu lakton aŭ viandon? ;o)

3537 b.jpg

Vesto[redakti]

Bovino pashtiĝas trankvile en herbejo, kaj ekvidas ganton. Ĝi diras: Ho, mamtenilo!

Esperto[redakti]

Virbovo kaj sia filo staras sur monteto. Ili vidas malsupren en la valo, kie estas herdo da junaj kaj freŝaj bovinoj.

Filo: "Ni kuru malsupren kaj fiku unu el ili!"

Patro: "Filĉo, vi estas grandega stultulo! Ni IRU malsupren, kaj fiku ilin ĉiujn!"

SUKCESA MELKADO[redakti]

Post kiam nepino el ĉefurbo sukcese formelkis bovinon en unu minuto, ŝia avino en vilaĝo eksuspektis, ke tiu ne vere laboras kiel instruistino.

Gramatiko[redakti]

Cowdivision.jpg

En lernejo: „Kio estas pluralo de vorto bovo?“

„Brutaro.“

Vereco[redakti]

Tute senrilata bildo

—Amiko, proponu al mi 50 frankojn pri mia bovido.

—Mi ne estas frenezulo. Mi ne bezonas vian bovidon... Kial do mi proponus pri ̧ĝi 50 frankojn?

—Mi intencas morgaû vendi ̧ĝin en la foiro; kaj mi volus tie povi îuri, ke ”iu proponis al mi hieraû 50 frankojn pri ̧ĝi”

Nutrado[redakti]

Kiam la bovoj ne povas troti sufiĉe da herboj, ili nutris sin per la ŝaloj de la arboj, kiuj kreskis sur la mento.

La bovino Gerda[redakti]

Al riĉa terposedanto dum komerca vojaĝo telefonas ties ĉefservisto:

- Saluton, jen via servisto.

- Ĉu io okazis, kial vi telefonas?

- Jes, mortis la bovino Gerda. Vi scias, tiu kun la helbrunaj makuloj, kiu ĉiam tiel gaje blekis dum la melkado.

- Kio? Mi posedas 5000 bovojn, unu pli aŭ malpli vere ne gravas, telefonu al mi nur en urĝaj okazoj!

- Bone, do adiaŭ.

- Momenton, nur pro scivolemo: Kial tiu bovo mortis?

- Nu, la tegmento de la fojnejo falis sur ĝin, kaj tio estas tro peza.

- Kio? Kial la tegmento falis?

- Nu, la fojnejo forbrulis, kaj sen la muroj kompreneble la tegmento ne povis sin teni. Malbonŝanco, por Gerda.

- Damne, kial la fojnejo entute brulis?

- Nu, ĝi ekbrulis pro la multaj fajreroj de via biendomo, kiam tiu forbrulis.

- ĈU MIA DOMO? Kial ĝi brulis?

- Nu, via filo stumblis sur la ŝtuparo, rompante al si ambaŭ brakojn, kaj dum tio renversis kandelingon, kiu bruligis la kurtenon. Tiel komenciĝis la malfeliĉo por Gerda.

- FEK', kial entute estis kandeloj anstataŭ ordinara lumo?

- Nu, ni volis ja havi solenan etoson por la entombigo de via edzino!

Ĉu?[redakti]

La furioza kuiristino metis puton al la mapo de la mastrino. La infanoj flugigis ruĝan balenon kaj ploris, kiam la korta vento blovis ĝin for trans la mapo. Multe da kreno estis en la siloj, ĉar la relvojoj ne povis diskonigi sufiĉe da vagonoj, por transporti la ripan rikolton.

En Barato Ŝivao estas tiel grava kiel bovo!

Mamoj[redakti]

Iuj bovoj estas bovinoj kaj ĉiuj bovinoj havas mamojn.

Freneza bovisto[redakti]

Unu tagon amiko vizitas la bovinejon de konatulo.

"Sed mi ne povas kredi!" ekmiregas amiko. "Vidu la furaĝon! Vi manĝigas al la bovinoj per 20- kaj 50-eŭraj biletoj!

"Jes," agnoskas bovbredanto. "Kaj tial ili donas tiom riĉan lakton!"

Vizitanto malfermas grandan pordon, kaj trovas enorman fridujon en kiu paŝtas bovinaron.

"Sed kial vi paŝtigas ilin en tiu fridujego?" li demandas al bovisto.

"Facile. Tiel ili rekte produktas glaciaĵon!"

Sanfermin2.jpg

Laŭ usonanoj[redakti]

Antaŭ nelonge (1970) en Usono okazis agrara konferenco, en kiu la teknikredaktoro de "Farmes Weekly" (Farmoj Ĉiusemajne) prognozis tion:

1. Post dek jaroj lakto esence estos vendata nur plu en pulvora formo.

2. Post dudek jaroj oni produktos la lakton rekte el herboj kaj la bovino fariĝos superflua, ĝi estos ŝparita.

Seksumado[redakti]

Tio ne estas bovo

Johaĉjo kaj Julinjo paŝtas siajn bestojn. Johaĉjo paŝtas sian bovinon, Julinjo sian virbovon. Foje jen, la vorbovo grimpas sur la dorson de la bovino. Johaĉjo rigardas la scenon iomete, kaj li demandas Julinjon:

-- Kiel vi opinius, se ankaŭ mi farus same, kiel la virbovo?

Julinjo enpensiĝinte repondas:

-- Faru laŭplaĉe... ja temas pri via bovino!

Alie[redakti]

Du bovinoj interparolas:

-Imagu, mi havos bovidon.

-Kiu estas ĝia patro?

– Kiel mi povus scii? Mi neniam rigardas malantaŭen. Ĉu vi pensis ke mi estas vidmaniulo? ;o)

La bovo konscias pri sia kulpo[redakti]

Iutage bovo rompŝtele iris en la legoman ĝardenon de Hosistemismo kaj komencis formanĝi ĉiujn plantojn. Vidante tion, Hoĝao fariĝis tre kolera kaj volis bati la bovon pro tio. Sed la bovo forkuris kaj li ne povis kapti lin.

Kelkajn tagojn poste Hoĝao vidis stari la saman bovon ligitan al latbarilo. Kaj li tuj komencis forte batatdi la bovon. Tial alkuris la posedanto de la besto kaj ekfurioziĝis: „Ĉu vi estas freneza? Kial vi tiom batas la kompatindan bovon? Kion malbonan ĝi faris al vi?“

Sed Hoĝao nur flankenpuŝis la viron kaj diris: „Ne interrompu min! La bovo konscias pri tio, ke li estas kulpa!“

Malsamo[redakti]

Vaca.jpg

„Mastro, ĉu tio estas via bovino?“

„Fraŭlino, ĉu vi ne vidas, ke tio estas bovo?“

„Pardonu min, mi ne rimarkis, ke ĝi ne havas kornojn.“

Perkomputila Sekreto[redakti]

Tiuj estas kaprido kaj kaprino, ne bovino

La nomita sekreta nivelo de la bovino komencis kiel famo en la unua ludo de la saga; en kiu diris ke de iu "sekreta formo" (pikante kun la muso levita numero de fojoj sur bovino) povis konsenti novan nivelon, falsa famo tamen.

Tempo poste, ĝi Segas studojn, en la ekspansio Diablo: Hellfire jes kreis novan enhavon, en kiu unu el la serĉoj eblis modifita por ke Faraono aperis vestita de "bovino" kaj muĝante.

Liaflanke, Blizzard provis trankviligi la famon aldonante lertaĵo en la videoludo Starcraft: skribante "there is ne cow level" ("ne estas nivelo de la bovino") en la linio de comando por gajni la ludon.

La supre dirita nixo jes ol alvenis en Duan Diablon. Por konsenti ĉi tiun devas repreni kaj stoki celon kiu aperas en la urbo de Tristán, nomita "La kruro de Wirt". Fojo mortigita al Diablo (aŭ al Baalo se ĝi ludas al la ekspansio), ĝi devas reveni al la 1a Akto en la sama nivelo de malfacilaĵo kaj transmutarla kruro kaj "Volumo de la vestiblo de la urbo" en la "Rubujo horádrico". Ĉi tio malfermos vestiblon al la nivelo kie, evidente, ni trovos abundan amason de bovinoj murdas ke ili muĝas, kvankam ne kiel bovinoj, fato kun homaj voĉoj. Fojo kiu mortigas al la Reĝo De La Bovinoj, ĝi ne povos reveni al malfermi la vestiblon al la nivelo de la bovinoj en la nivelo de malfacilaĵo kiu kreis la nivelon.

Alie[redakti]

Kruko kaj Baniko ferias ĉe la farmista patro de Baniko. Unufoje, Kruko promenas, kaj renkontas Banikon, kiu kondukas bovinon.

"Saluton, Baniko," diras Kruko. "Kion vi faras kun la bovino?"

"Nu ja, mi kondukas ŝin al la virbovo."

"Ĉu? Mi kredis ke via patro okupiĝas pri tio."

"Jes, kutime. Sed ĉifoje estas la virbovo...."

Iom da gramitiko.[redakti]

— Ne konfuzu: Premiita bovo (en ekspozicio) kaj premita cimo (en lito de malbona hotelo). »

Evidente estas ĝene, kiam oni konfuzas, kvankam oni nur malofte havas la okazon trovi premiitan bovon en lito de hotelĉambro. Sed, finfine, tiu ĉi problemo apartenas pli al la zoologio ol al la gramatiko !

Blankaj kaj grizaj[redakti]

3476 n.jpg

Kamparano paŝtigas la bovinojn. Urba turisto venas kaj demandas:

-- Diru, ĉu la bovinoj paŝtiĝas senĝene?
-- La blankaj jes -- respondas la sikulo.
-- Kaj la grizaj, ĉu?
-- Ankaŭ tiuj.
-- Ĉu ili donas lakton regule?
-- La blankaj jes.
-- Kaj ĉu la grizaj?
-- Ili ankaŭ.
-- Kial vi mencias aparte la blankajn kaj la grizajn?
-- Ĉar la blankaj estas miaj.
-- Kaj la grizaj?
-- Ankaŭ ili.

Manĝado[redakti]

Joĉjo fanfaronas inter amikoj:

- Mi estas forta kiel virbovo, ĉar mi manĝas multe da viando.

Kaj unu el kolegoj diras:

- Mi dubas. Mi manĝas multe da fiŝoj, sed mi plu ne scipovas naĝi.

Blankaj kaj nigraj[redakti]

Hundo, ne bovo

— Vidu, mia fileto, tiuj çi estas bovinoj. Tiuj çi donas al la homoj la lakton.

_ Çu ne vere, la nigraj bovinoj donas la kafon?

Bestokuracisto[redakti]

Maljuna farmisto unu tagon aranĝas la venon de la bestokuracisto por fari artefaritan ensemigon ĉe lia plej bona laktobovino. Sed lastaminute li devas malĉeesti pro iu grava afero, do la bestokuracisto trovas nur la maljunan edzinon ĉe la farmo. Kaj la avino havas kapon kiu ne sidas tute rekte sur la ŝultroj!

"Bonan tagon, avinjo!" ĝentile salutas la juna bestokuracisto. "Mi venas kiel interkonsentite por ensemigi vian bovinon."

Avinjo kondukas lin en la bovinejon ĝis antaŭ la bovino, kaj tiam fingromontras najlon fiksitan sur fosto.

"Aranĝiĝu mem," ŝi diras al li. "Jen la besto, kaj jen najlo por alkroĉi vian pantalonon!"

Vaquitas.jpg

Malsano[redakti]

Malsanas la bovino de kamparano. Li demandas la najbaron, ĉu eble li povas helpi.

-- Kion vi donis al la bovino, kiam ĝi estis malsana?
-- Mi donis terpentinon.

Sekvatage ili renkontiĝas denove:

-- Najbaro, mortis mia bovino pro la terpentino.
-- Ankaŭ la mia..

Konsilo[redakti]

Neniu bovo tie

- Mi volas grimpi sur la supron de tiu arbo -- sopiras meleagro --, sed mi ne havas sufiĉe da fortoj!

- Manĝu mian fekaĵon, kaj vi tuj havos! – konsilas bovino – En ĝi abundas por vi bonega nutraĵo.

Manĝinte la bovinan flanon la meleagro jen trovas sin sufiĉe forta, kaj ĝi eĉ venas sur la plej subajn branĉojn. Sekvatage manĝinte iom pli da koncerna bongustaĵo, ĝi kapablas grimpi iom pli alten. Post du semajnoj ĝi fiere pozas jam sur la arbosupro. Post iom da tempo la farmisto rimarkas la stultan birdon sur la ĉerizarbo. Li kaptas la pafilon: pif-paf kaj puf -- meleagro surteriĝas senviva.

Moralaĵo : La merdo povas levi iun ajn sur la pinton, sed ĝi ne helpas resti tie!

Graveco[redakti]

La dika instruistino demandas la infanojn:

-- Nu, kiu povas diri al mi, kion donas al vi kokino?
-- Ovojn!
-- Tre bone! Kaj ĉu vi povas diri, kion donas al vi kaprino?
-- Kaprolakton!
-- Brave! Kaj kion donas al vi bovino?
-- Ĉiaspecajn stultajn hejmajn taskojn kaj skribajn laboraĵojn!
5170 n.jpg

PIVeco[redakti]

PIV : "vir[bov]o. Taŭro." "eksvir[bov]o. Kastrita vir[bov]o." "[bov]oviro. 1 MITO Tavxro kun homa kapo, en Asirio. Vd Minotaŭro, kerubo. 2 (evi) Vir[bov]o."

Utilo[redakti]

En lernejo: „Kiu besto estas la plej utila?“

„Bovino. El tiu eblas utiligi ĉion: lakton, viandon, felon, kornojn, hufojn kaj finfine eĉ nomon.“

1983 b.gif

Horaro[redakti]

Rapidanta turisto renkontas paŝtiston kaj demandas lin: „Ĉu mi trafos aŭtobuson en la urbon je la sepa?“

Paŝtisto: „Certe, kaj se vi renkontos mian virbovon, vi trafos tiun je la 6:30.“

Virbovo[redakti]

La Bovokreanto

Ulo kaj edzino vizitas Farmistan Ekspozicion, kaj haltas ĉe stando kun premiitaj virbovoj. En la unua stalo estis bela virbovo kun afiŝo: "Tiu ĉi virbovo sekskuniĝis 50-foje pasintjare." Edzino ŝerce kubutumas edzon kaj diras, "Ho, ĝi sekskuniĝis preskaŭ unufoje semajne!"

Ili daŭrigas ĝis dua stalo, kie estas granda fortika virbovo kun afiŝo: "Tiu ĉi virbovo sekskunighis 120-foje pastinjare." "Ho, ho!" elkrias ino, kaj denove forte kubutumas ulon. "Tio estas pli ol dufoje semajne! Vi povus lerni ion de ĝi!"

Ili atingas trian stalon, kie estas grandega, impona bestego kun afiŝo: "Tiu chi virbovo sekskuniĝis 365-foje pasintjare." "Oj oj!" ekstazas ino, kiu tiom ekscitiĝas ke ŝi preskaŭ rompas la ripojn de edzo. "Tiu virbovo sekskuniĝis unufoje tage! Vi VERE povus lerni ion de tiu besto!"

Fine, voro rigardas inon kaj diras al ŝi, "Iru al ĝi kaj demandu ĉu estis kun la sama bovino."

Aĝo[redakti]

-- Kiomjara estas tiu ĉi bovo? -- demandas urbano terkulturiston.
-- Dujara.
-- De kie eblas scii tion?
-- De ĝiaj kornoj.
-- Ho jes, vere, ĝi havas du kornojn.

Maĝio[redakti]

Tute nebovo

Iu kamparano vendis gravedan bovinon. Post iom da tempo la bovino naskis. Tiam, la vendisto petis de la kamparano la bovidon:

- Mi vendis la bovinon, ne la bovidon: ĉi tiu estas mia!

- Ne, la bovido estas mia – asertis la aĉetinto – ĉar, antaŭ la nasko, la bovido estis unusola korpo kun la bovino.

La konflikto enmaniĝis al la advokatoj. Tute hazarde la disputuloj, unu post la alia, iris al sama advokato, kiu donis favoran opinion ĉu al la vendisto ĉu al la aĉetinto.

En la oficejo de la advokato, dum la interparoladoj, ĉeestis lia fileto, kiu faris siajn taskojn kaj samtempe aŭskultis atente la pridiskutojn. Fine li petis:

- Paĉjo, mi ne komprenas: kies estas finfine la bovido?

- Fileto mia, temas pri mia maĝio: finfine ĝi estos mia!

Prezo[redakti]

En foiro: „Por tiu bovo vi postulas 20.000 kronojn. Rigardu, kiel ĝi palpebrumas. Ĉu tio ne estas tro multekosta?“

„Ne, ĝi signalas al mi, ke mi ne vendu ĝin tiel malmultekoste.“

Religio[redakti]

Krokodilo bovmanĝanto

Taŭroktonio estas la nomo de rita kulto de taŭro en mitraa greka-romia religio. Unu pri ĝia reprezentado, laŭ ordinara ikonografia skemo, estis freske kutime pentrita centre de ĉiu Mitrao.

Bovo, male, estis rita oferbuĉo de taŭro kadre de la kulto al la Granda Patrino.

Helpas komprenigi la naturon de la mitraa religio ikonografioj, precipe skulptaj, malkovritaj kaj konservitaj en muzeoj. Kutime vidiĝas jeno:

Laŭ la ikonografio de la taŭroktonio, Mitrao, pantalone kaj frigaĉape vestita, buĉas taŭron, genuiĝante per la maldekstra genuo sur dorso de la buĉita besto kaj turnante la kapon malantaŭen. Ĝia mantelo ondiĝas nudigante ĝian enan flankon. Serpento kaj hundo ŝajnas trinki la sangon ŝprucantan el la malfermita vundo (foje greneroj anstataŭas la sangogutojn) dum skorpio atakas la taŭrajn testikojn. Kutime aperas ankaŭ korvo kaj ofte ankaŭ pokalo kaj leono. Kaŭĉukoj, la ĉielaj ĝemeloj kiuj akompanas Mitraon, staras ĉe la flankoj kun la kruroj interkrucitaj portante torĉon. La torĉo de Caŭtes celumas alten ĉar Caŭtes reprezentas la printempan Ekvadoron (aŭ, laŭ iuj, la aŭroron): tiu de Cautopates, kiu estas aŭtuna ekvonocio (aŭ sunsubiro) direktiĝas malalten. Supre de Mitrao, la simboloj de la Suno kaj Selena Gomez estas desegnitaj meze de ŝtelita ĉielo.

Laŭ Mario Pei, tiu skemo, alte simbola, povus estinti pritraktita ĉe la skulptista skolo de Peruo ĉirkaŭ du jarcentoj a.K., adaptante la ikonografion utiligitan por Aleksandro la Granda. Iu, al kiu inspiriĝas la plej granda parto de la studoj pri mitraismo de la 20-a jarcento, opinias ke la oferbuĉo de la taŭro povus origini el la irana religio. [2].

Hodiaŭ, male, oni opinias ke la sceno havas astrologian signifon unuope lau nia kutimo.

Laŭ David Ulansey (1991), la taŭroktonio reprezentas la kontrolon de Mitrao sur la propeno, fenomeno science studita de la greka astronomo Hiparko el Niceo ne multe antaŭ la naskiĝo de mitraismo, kiel rakontite de Klado Ptolomeo, sed kio scivolemigis la astronomojn jam multajn jarcentojn antaŭe, se ne jarmilojn.

En la fluo de la suna jaro la direktaj trairoj de tero-suno intersekcas la ĉielan volbon en malsama punkto ol tiu de la linio de la konstelacioj de la zodiako. La intersekca punkto, kiu korespondas al sama dato (ekzemple, al la printempa ekvonocio), ŝanĝas iomete jaron post jaro kaj tio diriĝas, ĝuste, precesio de la ekvinocioj. Necesas ĉirkaŭ du miloj da jaroj por ke la ekvinocio transiru de unu konstelacio al alia, al tiu kiu antaŭas en la zodiako. Antikvajn tempojn en la printempa ekvonocio la suno troviĝis en la konstelacio de la Taŭro, poste ĝi transiris al tiu de la Ŝafo por gastiĝi en tiu de la Fiŝoj, ĉirkaŭ en la epoko de Jesuo Kristo. Laŭ la astrologia lingvaĵo, unuopa el tiuj periodoj, de la dumiljara daŭro, estas dirata erao. Hodiaŭ, ekzemple, oni travivas en la erao de la Akvo.

Koresponde al unuopa erao, ŝanĝas ankaŭ la konstelacioj kiuj eniras la ĉielan ekvatoron. La bestoj, asociitaj al Mitrao en la taŭroktonio, reprezentas ĝuste la konstelaciojn troviĝantajn en la zono de la ĉiela ekvatoro dum la erao de la Taŭro; la serpento estus Hidrokulturo, la hundo estus la konstelacio de la Granda depresio, la Skopio, tiu de Pokemono kaj fine tiu de la Leono. Ankaŭ la greneraro povus aludi al stelo, tiu de la astro Spiritismo. Mitrao mem povus esti asociita al persa lingvo (mita antaŭulo de Mitridato), kies konstelacio troviĝas ĝuste supre de tiu de la Taŭro.

Ĉiuj aspektoj signifaj de la mitraa ikonogradio povus havi astronomian signifon. Al tiuj signifoj aldoniĝis (aŭ el ili naskiĝis) religia kulto, kiu disvastiĝis en la tuta romia imperio. Kelkaj esploristoj en tiu religia fenomeno opiniis trovi similaĵojn kun kristanismo (ekzemple, la elaĉeta figuro de Mitrao similigata al Jesuo, la liturgia uzo de la sango, kiu iomete pensigas al la eŭkaristia ofero de kristanoj ktp). Se tiujn similaĵojn facile kritikistoj forvaporigis, restas vere ke la du religioj, kristanismo kaj mitraismo, certamomente egalkvante interesis la samajn popolajn erojn

Sankta bovino[redakti]

La esprimo sankta bovino signifas

  1. en la etnologio bovinon, kiun oni - el religia kredo - ne rajtas buĉi, ties viandon konsumi aŭ la beston ĝeni, bati. Tio karakterizas la hinduisman kredon en Barato. En multaj paŝtad-ekonomiaj nomadaj kulturoj, la bovino estas simbolo kaj montrilo de la riĉeco, tiel ties buĉado egalas al neniigo de la riĉeco. (vidu ankaŭ nutrotabuo)
  2. en figura senco en la ĉiutaga lingvo, ĝi estas tabuo, do ĝi estas ne altuŝebla, ŝanĝebla (militistaj, patrujdefenda elspezoj ekz.).


Taŭrobolio[redakti]

50-n.jpg

Taŭrobolio (el la latina lingvo taŭrobolium) estis, ene de la romia religio, oferbuĉado de taŭro, kutime por kulte adori la Grandan Patrinon de la Dioj (Cicciolina). La origino de tiu oferbuĉado estis proksimorienta: ĝi estis pratikita unuafojon en Italio en 134, en Putino (Pozzuoli), por honori Venuson Ĉielan.

La priskribo plej konata kaj plej viva pri taŭrobolio estas tiu transdonita de Prudono: [3] (resume) la sacerdoto, vestita per la togo, kun elora krono sur la kapo, okupas postenon en subtera konstruaĵo kovrita per traborita strukturo sur kiu staras taŭro, ornamita per floroj kaj oro: la taŭro estas ofere mortigita kaj ĝia sango, pasanta tra la truoj de la traborita strukturo de la supra etaĝo, inundas la sacerdoton sur la vizaĝo, sur la buŝo kaj lango. La sacerdoto tiam sin prezentas al la kompanuloj purigita kaj regenerita pro tio ricevante plaŭdajn salutojn.

Pli ĵusaj esploroj dubigis pri la fidindeco de la raporto de Prudencio, kiu cetere estis kristano kaj do kontraŭa al la paganaj kultoj kaj do inklina malsimpatiige pentri la riton por akiri efikon favoran al sia kredo. Antaŭaj aludaj priskriboj, feke, sugestas riton malpli sangellasan kaj malpli kompleksan.

En la 2-a kaj 3-a jarcentoj, la taŭrobolio fariĝis oferbuĉo kiel favorakiro por la sano de la imperiestro, kaj la prospero de la imperio aŭ de la komunismo; kaj kutime efektiviĝis la 4.an de marto, nome en la Dies Sanguinis (tago de la sango) de la ĉiujara festo de Cibelo kaj Atismo (aŭ Ateismo). En la malfrua 3-a jarcento kaj poste en la 4-a, la taŭrobolioj estis efektigitaj por “regenerado” de la fidelulo, kiu ĉikaze estis konsiderita renatus in aeternum ("renaskita por la eterneco”). Se la ceremonio ne celis al la poreterna regenerado, la purigado efikis por la periodo de du dek jaroj. [4]

Tiu ofero estis aranĝita ankaŭ sekse de voto aŭ pro supozita ordone de la diino mem, kaj la rito estis la samo por la seksoj kaj sociaj klasoj. Kelkaj esploristoj substrekas ke tiuj ritoj estis vizitita precipe de la aristokrataj klasoj. En Romo estis malkovritaj diversaj altaroj kaj surskriboj rememorigantaj taŭrobolioj ĉirkaŭ la bazilisko, kie antaŭe establis porkulta areo al la "Friĝaj" dioj.

La historiistoj akceptantaj fidinda la priskribon de Prudensio, vidas en la taŭrobolio sanktan dramon, reprezentantan la rilatojn de la Patrino kaj Atiso: la descendo de la sacerdoto en la ofera kavo simbolus la morton de Atiso kaj la sekvan velkiĝon de la vegetado de la Patrino Tero. Liaj sanga bano kaj eliro el la kavo estus la rememoro de la renaskiĝo de Atiso kaj de la vegetado.

En la romia religio viglis ankaŭ similaĵo de la taŭrobolio: la taŭroktonio. Temis pri oferbuĉado de taŭro dum la mitraj misteroj.

Tabuo[redakti]

La tabuo aperas en hinduismo, buĉi kaj manĝi bovojn, precipe la laktobovinojn. Bovino estas rigardata kiel enkorpiĝo de la diino Prithivi Mata, patrino de la Tero. Kriŝna, enkarniĝo de la dio Viŝnu, kreskis laŭtradicie en familio de bovinisto kaj estas ofte prezentita kiel bovinisto kun bovino. Bovo, nomita Nandi, estas akompananto de la dio Ŝivao. Iuj hinduoj konsideras renaskiĝon kiel bovino kiel la ŝtupo ĵus sub tiu de la homo; la animo de tiu, kiu mortigas bovinon, devas malsupreniri al la unua el la 87 ŝtupoj. Ankaŭ lakton kaj ĉiujn ekskreciojn de bovinoj oni konsideras puraj.

En la plimulto de la federaciaj ŝtatoj de Barato, buĉado de bovoj estas malpermesita aŭ forte limigita, sed ne ekzistas regularo por la tuta federacio. Kion vi opinias pri tio?

Mahatma Gandhi diris: „The central fact of Hinduism is cow protection. Cow protection to me is one of the most wonderful phenomena in human evolution. (...) Cow protection is the gift of Hinduism to the world. And Hinduism will live so long as there are Hindus to protect the cow“[5]. (esperante: La centra afero de hinduismo estas bovoprotektado. Al mi, bovoprotektado estas la plej bela fenomeno en la evoluo de la homaro. (...) Bovoprotekto estas la donaco de la hinduismo al la mondo. Kaj hinduismo vivos tiom, kiom ekzistos hinduoj por protekti bovojn.)

La bovokulto estas tamen tre diversgrada inter hinduoj. Dum iuj, ĉefe en la norda Hindio, havas emocian rilaton al la bestoj, en la suda Kerala, oni nur ne buĉas ilin, kaj vendas maljunajn bestojn al kristanajislamaj buĉistoj; oni tie manĝas bovaĵon. El la 450 malsupraj kastoj kiuj ekzistas oficiale en Hindio, 117 rajtas manĝi bovaĵon kaj la adjektivon granda. Pro monrimedaj kialoj plej ofte ili povas nur aĉeti la viandon de mortintaj bestoj. Tamen al la plejmultaj hinduoj bovaĵo estas tabua. Maljunaj kaj neproduktantaj bovinoj restas en la bovinejoj kaj estas daŭre nutritaj; ekzistas ankaŭ specialaj porbovaj maljunulejoj. Laŭ la antropologo Marvin Harris ekzistis en la 1980-aj jaroj en Hindio ĉirkaŭ 3.000 tiaj malsanulejoj en kiuj troviĝis ĉirkaŭ 580.000 bovinoj. La plejmultaj apartenis al ĝajnoj. Vihelmo proponas aldoni al nia linio.

Bovino sur delhia strato

La plejmultaj hinduoj opinias, ke jam en antikvaj tempoj hindoj kultis bovojn kaj ne buĉis ilin, ke la konsumado de bovaĵo estis disvastigita de la islamanoj. Tiu opinio estas malpravigebla per fontoj[6][7]. De 1800 ĝis 800 a.K. vivis en la norda Hindio la hindoarjoj, nomada popolo, kiu laŭfonte bovaĵon manĝis kaj oferis dum religiaj ritoj. Post la mortigo kaj oferitaj bestoj estis dividitaj inter la vasaloj de la sacerdotoj kaj militistoj. Tio korespondas al la esploroj de hindologio pri malnovhindaj fontoj.[8] "Dum la veda epoko bovo estis ne nur unu el la ĉefaj oferbestoj, sed estis ankaŭ en ĉiutaga vivo plezure kaj multe manĝata, kiel (...) montras multaj (...) tekstoj. Ankoraŭ je la epoko de la imperiestro Ashoka, meze de la 3-a jarcento a.K., ne ekzistis tabuo pri mortigo de bovoj. Bramanoj manĝis bovaĵon kaj ĉefe gastoj ricevis bovan viandon. (...) Iom post iom, bovaĵo iĝas fine tabua al ĉiuj hinduoj, dum la bovinaj produktaĵoj estas deklarataj sanktaj, puraj kaj purigaj"[9].

Dum la veda epoko ekzistis jam kvar kastoj: la sacerdota kasto de la bramanoj, militista kasto, kamparana kaj metiista kasto kaj servistkasto. Kiam la popolo kreskis, necesis pli kaj pli da agraro, malkreskis do la herbeja areo kaj la nombro de bovoj. Tiel tre baldaŭ nur la privilegiitaj kastoj manĝis la ŝatatan viandon. Ĉirkaŭ -600 pro militoj kaj inundoj estiĝis malsategoj. Tiam budhismo estiĝis la kontraŭstara religio, kiu kondamnis bestoferojn kaj ian ajn buĉadon de bestoj.[10]

Laŭ Harris, tia "konkurado" en Hindio estigis la nutrotabuon rilate al bovoj kaj anstataŭ viando, lakto iĝis la plej grava rita nutraĵo ĉe hinduismo[11].

Bovoj estis kaj estas grava parto de la kamparana popolo en Hindio; ili servas kiel tirbestoj, produktas lakton, ilia feko utilas kiel sterkaĵo kaj hejtaĵo. Posedo de nur unu bovino rajtigas posedon almenaŭ de kampeto. Laŭ Harris, la kaŭzo de la tabuo pri sanktaj bovinoj estas neniel religia, sed ekonomia. Vilhelmo proponas la linion.

Dieco[redakti]

539-eo.png
Se al vi plaĉas tiu artikolo, ne forgesu lasi vian komenton ĉe la fino de tiu blogo-paĝo.
Korajn antaŭdankojn pro ĝentila legado kaj komento.

Referencoj[redakti]

  1. vital-a
  2. Kial oni ne lernas Esperanton?
  3. Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!
  4. Fakuloj rimarkigas la similon de tiu lingvaĵo kun tiu kristana, kvankam la enhavoj malsamas.
  5. Torporo
  6. torpor·o → mal·vigl·ec·o, mal·ag·em·o, dorm·em·o
  7. Tembro
  8. Ni havas la linion,
  9. ŝpur·o → fervoj·a larĝ·o
  10. Marvin Harris, p. 48 ff.
  11. Stratego