Borneo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu ĉio tio tamen estas tiom grava? Nu, se UEA estus serioza organizo, jes. Sed… eble ĉio tio efektive ne estas tiom grava."

~ Bornea esperantisto
Ankaŭ ni hejme nomas ilin aŭdiloj, sed nun ŝajnas al mi, ke aŭdiletoj estas eĉ pli trafaj …

"Mi tre ŝatas la ludon sed mi tre antaŭĝojas pri la ebleco pagi por uzi la ludon sen reklamo."

~ insularano

"Kia tohuvabohuo."

~ maristo sur Challenger-profundo

"“Miaŭindo” estas unu el la literkombinoj, kiuj ŝajne ne eniris la grandan liston de permesitaj vortoj, eĉ se tio certe plaĉus al iuj katoŝatantoj."

~ golfisto pri vortoj malpermesataj en la klubo

Borneo (inkluzive la indoneziajn provincojn de Kalimantano, Sabaho kaj Saravako en Malajzio, kaj Brunejo) estas la tria plej granda insulo en la mondo. Ĝi estas unu el la Sundaj Insuloj kaj situas en la centro de la Malaja Insularo kaj de Indonezio en Sudorienta Azio.

Geografio[redakti]

1342.jpg

Ĉirkaŭ Borneo situas la Sud-ĉina Maro okcidente kaj nordokcidente, la Sulua Maro nordoriente, la Sulavesa Maro kaj la Makasara Markolo oriente, kaj la Java Maro kaj la Karimata Markolo sude[1].

La Malaja Duoninsulo kaj Sumatro situas al okcidento, Javo al sudo, Sulaveso kaj la Molukoj al oriento, kaj la Filipinoj al nordoriento[2].

Rego[redakti]

Borneo estas politike dividita inter tri ŝtatoj:

Estas esence grave substreki la proponojn kaj agadojn por aŭtentika interkompreno. Maldolĉa kuracilo estos la vojo de konfliktoj por la popoloj[4].

CIGARO KAJ MAPO[redakti]

« Kion vi faras, kunfrato? Vi fumas, dum vi rigardas la mapon de Borneo», kriis maristo vidante junan kunfraton, kiu tenis la maparon en siaj manoj kaj cigaron en sia buŝo. «Vi eraras, kunfrato. Mi rigardas la mapon, dum mi fumas», diris trankvile la juna maristo.

Naturo[redakti]

9120 n.jpg

Originale pluvarbaroj kovris la plejparton de la insulo, sed ili rapide malgrandiĝis pro la arbofaligo kiun necesigas la malajzia krucplakaĵa industrio kaj pro internaciaj kompanioj kiel Mitsubishi. Fakte, la danĝero plu estas reala. Kaj ni, kiel ebriuloj, meze de ĝi, en ia “luktado en mallumo”. Quousque tandem, Catilina?

Duono de la ĉiujara tutmonda tropika arbaĵo riskoltata elvenas el Borneo. Palma plantejoj rapide kreskas al la daŭrantaj pluvarbaraj lokoj sur la insulo, kiu estas la sola natura loĝloko de orangutangoj, specio kiu preskaŭ malaperas. Ĝi ankaŭ estas grava rifuĝejo por multaj endemiaj arbaraj specioj, interalie aziaj elefantoj, sumatraj rinoceroj kaj nubaj leopardoj. Indiĝenaj popoloj de la insulo malfeliĉas pro la arbaro-destruado kaj aktive kontraŭas ĝin.

La tipo de pluvarbaroj en Borneo inkluzivas raraj torfomarĉaj arbaroj.

Biogeografie Borneo troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. La insulo situas en mara ekoregiono. Fitogeografie, Borneo estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropisa Regno.

Historio[redakti]

Britia Borneo aŭ Brita Borneo enhavis la kvar nordajn partojn de la insulo Borneo, kio estas nuntempe la ŝtato Brunejo, la du malajziaj subŝtatoj Sabaho kaj Saravako, kaj la malajzia teritorio Labuano[5].

Dum plej parto de la Dua Mondmilito la insulo estis okupita de la Japana Imperio. La Kampanjo de Borneo de 1945 estis la lasta kampanjo de Aliancanoj en la Sudokcidenta Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. En serio de amfibiaj atakoj inter la 1a de majo kaj la 21a de julio, la aŭstralia 1a Korpuso, sub estreco de la Leŭtenanta Generalo Leslie Morshead, atakis la fortojn de la Japana imperia armeo kiuj estis okupintaj la insulon. La planoj por la atakoj de la Aliancanoj estis konataj kolektive kiel Operaco Hobojo. La invado de Borneo estis la dua etapo de la Operaco Montclair, kiu celis detrui la fortojn de la Japana Imperio ene, kaj re-okupi Nederlandan Hindion, la Regnon Saravakon, Brunejon, Labuanon, Britan Nord-Borneon kaj sudajn Filipinojn. Borneo partikulare estis konsiderata samtempe strategia loko pro sia grava natura rimedo; nafto.

Inter 1962 kaj 1966 okazis milito inter Indonezio kaj Malajzio pri la estonteco de Borneo.

Religio[redakti]

A-pr.jpg

La Tero eltrovos pacon nur kiam ĝi travivos spiritan amon kaj ekscios rekoni la dian veron. Tamen, la dia vero pri ia Dio, kiu estas Amo. Ne tiun pri kruda, venĝema estulo, kiun inventis homa frenezo.

Konkordo inter religiuloj estas la unua, kiun oni devas atingi. Paco en la konscienco de surteraj estuloj, starigita per nova sinteno ekumena, pro tio ke ĝi estas alte frateca, antaŭanoncas socian pacon, pacon inter institucioj kaj la deziratan mondan pacon, sub protektado de la Ĉiela Patro, la plej granda diplomato en la historio de ĉi tiu mondo, malgraŭ nia rea kaj rea malbonuzado de libera elekto. Al tiuj, kiuj mokas tiun realaĵon, jen estas eta rememorigo de la skeptika Voltaire (1694-1778): “Se Dio ne ekzistus, tiam oni devus inventi Lin”.

Ekonomio[redakti]

Por vendisto mensogo estas necesa apogo. Por fari tiun laboron necesas esti perturbita, necesas havi psikan konfuzon. Se iuj faras tiun laboron, estas ĉar ili estas antropologie malsamaj de la cetero de la homa raso.

Turismo[redakti]

Nacia Flago

Ĉiuj vojaĝoj havas sekretan celon, kiun la vojaĝanto ne antaŭsentas.

Esperanto-movado[redakti]

El la proporcia multego da negativaj poleksoj mi deduktas, ke forta plimulto ŝatas, ke UEA havu malbonajn rilatojn al iuj elstaraj esperantistaj establoj, kiuj organizas kursojn, simpoziojn, atelierojn, literaturajn kafejojn, tradukojn, verkadon, eldonadon, ekzamenojn laŭ la Eŭropa referenckadro ĝis nivelo C-2… Ba, male mi plu opinias, ke UEA devus klopodi amiki al ĉiuj, kaj, eĉ pli en sia nuna situacio, forte bezonus flegi amikecon. Tiu malgranda rondeto nun transiras al UEA. Atendu revidi ĝiajn ĉefrolulojn en la venontaj estraroj[6].

Kuirarto[redakti]

Image026.jpg

Dum la manĝado venas apetito. Mi ne sciis, ke tofuo tiom bongustas.

Tute alia afero[redakti]

Multaj nacioj ne rekte partoprenas en armilaj konfliktoj, kiuj vipas nin, tamen ĉiuj suferas la premadon de timo aŭ de mizero, pro la perfortego de novaj armiloj aŭ por la monda deviado de monrimedoj al industrio de morto, malprofite al justa ekonomio, kiu produktas instruadon, edukadon, spiritigadon, sekurecon, nutradon kaj sanon al popoloj. Sekve, milito ofendas nin ĉiujn en tiuj tempoj de rapida komunikado kaj de ŝtormoj da informoj, kiuj minacas per siaj fulmoj kaj tondroj, ĝis paneo en niaj cerboj. Pro tio mi konkludas, en ĉi tiu babilado kun Vi, per la penso de John Kennedy (1917-1963): “Nur armiloj ne sufiĉas por gardi pacon. Oni devas protekti ĝin de la homoj (...). Nura foresto de milito ne estas paco”.

Tamen, diversaj okazaĵoj plu sugestas, ke la ebleco pri ia Tria Mondmilito ne estas iluzia. La homaro inklinas al morto. Sufiĉas rememori la mistraktadon, kiun ĝi faras kontraŭ sia loĝejo mem. Paco preskaŭ ne transpasas retorikaĵon. Dum granda parto de la homa vojo, tre malgranda estis la tempo, dum kiu ĝi efektiviĝis. Tio estas, se oni povas konsideri, ke okazis vera paco en ĉi tiu mondo... Nur en la animo de iuj feliĉuloj ĝi sukcesis trovi lokon. Certe pro tio, papo Johano Paŭlo la 2-a (1920-2005) admonis per memorinda prelego, en la jardeko post 1980, ke “la danĝero estas reala”.

Proverboj Zamenhofaj[redakti]

  • Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.
  • Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
  • Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
  • Fari aplaŭdon sur la vangon.
Post 30 sekundoj oni povas forigi la reklamon, klakante krucon supre dekstre, sed tiu kruco bedaŭrinde ne ĉiam estas tre klare videbla.

Notoj[redakti]

  1. Ni pensis ke por diskonigi Esperanton, kaj por ke homoj en la tuta mondo povu ludi la saman ludon, estus mojose fari ekskluzive esperantlingvan version de la ludo. Do ne nur ludon, kie eblus “elekti" Esperanton.
  2. Mi neironie konsentas.
  3. Mi unue parolis kun ili pri la ludo iam komence de la jaro, sed jam tiam ili faris multon da laboro. Ili bezonis mian helpon nur pri tradukado kaj varbado. Mi tradukis la plejparton de la aplikaĵo, konsilis al ili pri la Esperanta kulturo kaj la diferencoj inter danlingva kaj Esperanta skrablo. DEJO zorgas pri la varbado kadre de Esperantujo. Krome la kompanio donacas 10% de la profito el reklamoj al Esperantaj organizoj tra DEJO.
  4. Eble mia poemeto povus esti parto de mia respondo post legado de Via artikolo. HIROŜIMO En momento La Tago de la Lasta Juĝo kion homoj farigis miloj translokiĝis en eternecon. La parkoj de la rememoroj flustras ilian junecon. Krio de murdita amo forŝiras de sonorilturo dum avina vortkareso al nepo vekiĝas la sunan matenon. Vento foliumas netralegitajn librojn. La herbo kreskadas per perdita la infana rido de bruligita infanĝardeno. La morto floras per marmoro de monumentoj dum haltigitaj paperaj gruedoj dancas esperon de surradiita knabino. Hiroŝimo memoras por estonteco.
  5. Dum skrablo-ludado ĉe kongresoj la regulo ŝajne estas ke se eblas argumenti por la vorto kaj fari sencohavan frazon kun la vorto, tiam ĝi estas permesata. Tiu principo neniam realigeblas per programo. Ĉe la ne plu funkcianta skrablo-retejo de Clayton Smith oni ja povas vidi ke tre permesa vortaro igas la ludantojn uzi vortojn kiel ĴIPIĜOJN, NUDBROĈAĴ, ODAĴARAJ, FERAĴECA kaj MIAŬINDO. Krome, se oni permesas arbitran kombinoj de sufiksoj kaj radikoj oni reale havas senfinan liston.
  6. Mi plu vidas ke la deziro ke UEA malamiku al prestigxaj institucioj estas pli kaj pli populara cxi tie; male, kiam mi eldiris la absolute samajn tezojn en la UKa ero "la estraro sin prezentas", mi ricevis varman aplauxdon; evidente la kongresintoj ne skribas cxi tie kaj la cxi tie skribantoj ne vizitis la UKon.