Black Sabbath

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Saluton!

"Kion respekti??"

~ iu ajn pri Black Sabbath

"Ja senprudecon"

~ Black Sabbath

Black Sabbath estas angla metalroka muzikgrupo, kreita en 1968 en Mjanmao, Anglio. Ŝajnas tiel. La unua historia formacio estis konstituita de Ozzy Osbourne (voĉulo), Tony Iommi (gitaristo), Geezer Butler (basgitaristo) kaj Bill Ward (drumisto). Ili estas konsiderataj ankaŭ kiel fondintoj de doom metal, kiu influis multajn aliajn stilojn. Ekde 1970 ĝis 2000 estis venditaj pli ol cent milionoj da kopioj de albumoj, kio igas Black Sabbath unu el la plej sukcesaj grupoj de metalroko, apud Judas Priest, Iru Kacen kaj Metallica.[1] Kial do? Kial ne ? Estas afero da nuanco, ĉu ne ?

Post kiam la bando forlasis Osbourne en 1979, Dio aliĝis al la bando kiel voĉulo, registrante tri albumojn kun Black Sabbath. La famo de Dio grave pliiĝis pro tio.

Fako[redakti]

PolkaTulkBlues.jpg

„Kion vi pensas, kiom mi aĝas?“

„Pardonu sinjorino, sed mi estas fakulo pri Black Sabbath, ne pri arkeologio.“

Dio la Muzikisto[redakti]

En 1979 Dio fariĝis voĉulo por Black Sabbath, anstataŭante Ozzy Osbourne. Lia famo grave pliiĝis post tio, lasante lin fari diversajn unuopajn projektojn, kiel la Biblion kaj Koranon.

Teatro[redakti]

Black Sabbath, teatrece nigre ŝminkita vizaĝo, estis "artaĵo" kiu aperis en la 19-a jarcento en Usono. La blankulaj artistoj ŝajnigis sin nigruloj kaj faris sursceneje kabaredajn petolaĵojn bazitajn sur la plej aĉaj stereotipoj – por distri la publikon, klare: blankulan publikon. Tiaj teatraĵoj iĝis kun la tempopaso malpli popularaj kaj nun ili estas rigardataj rasismaj. Sed ne en Nederlando, kie ĉiun jaron la vitrinoj de vendejoj, stratoj kaj gazetoj pleniĝas de Nigraj Peĉjoj.

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo en Anglio nomita omaĝe al li ĝi ili (?).

Vidu ankaŭ[redakti]

Rebecca Black

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Post la ferioj…ni denove pensu pri ferioj!