Biotekniko

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Diri la puran veron"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo
Espermaŝino.jpg

"Biotekniko estas la apliko de bakterio aŭ fungo por produktado de nutraĵoj"

~ Esperanta Vikipedio pri biotekniko

"Technical problems, please visit later or go to wikipedia"

~ anglalingva wikipedia pri biotekniko
Robot.jpg

"La defendo Biotekniko kaj Electromedical Laboratory ( DEBEL) estas hinda defendolaboratorio de la Defendo-Esplorado & Development"

~ aŭtomata tradukilo pri biotekniko

"La publiko ne prizas hipokriteso"

~ idisto

"Mi ĝojas pri tio. JES!"

~ Cindy McKee pri biotekniko

"Mi ne rememoras pri tiu antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo pri biotekniko

"Homo, tion, kion vi amas, al tio vi estos ŝanĝita"

~ Angelo Silezio pri biotekniko

"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"

~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble


Neciklopedio estas humuropedio


Biotekniko estas scienco, kiu priskribas kiel fari monstrojn. Ĝi estis inventita de Dro. Frankenŝtejno en 1816. Antaŭ li, la kreado de monstroj estas tute amatora aŭ nescienca, oni ofte kreis zombiojn per magio aŭ golemojn per kabalo, k.a., sed sen teoria bazo.

Geno.jpg

La juna doktoro Victor Frankenstejno el Ĝenevo, dum studado en la Universitato de Ingolstadt en Bavario kreas homon kunmetante kadavrerojn kaj poste sukcesas vivigi la tiel konstruitan estulon.

La DNA estis malkovrita 1869 de la svisa Friedrich Mieschler.

La scienco tre evoluis, D-ro Moreau kreis en 1896 grandan instituton en insulo por studi bioteknikon. Sed nur post la malkrovo de gentekniko, la biotekniko plene evoluigis. La gentekniko estas ilo por modifi kaj kombini DNA ekster la ĉelo "en vitro". Enmetas la manipulan DNAn en alia ĉelo. Ekzemple kelkaj branĉumoj de tritiko kiuj estis modifitaj perradiade ekde la 1950-aj, transgenaj eksperimentaj animaloj kiel musoj, aŭ mikroskopaj organismoj.

La strukturo molekula de la DNA estis establita finfine en 1953 por Watson kaj Crick. Christian Barnard Praktikis la unua transplantas de koro en 1967. La paciento vivis 18 tagoj pli. La unua sinteza homa kromosomo estis kreita en 1997 por usonaj scienculoj.

Danĝero[redakti]

Julia.jpg

"Ĉu vi scias kion ni ricevus," demandas ulo, "se ni krucbredus piranjon kaj rozon?"

"Ne. Mi ne povas imagi."

"Ankaŭ mi ne. Sed mi konsilus ke vi ne provu flari ĝin."

Eŭgeniko[redakti]

Eŭgeniko estas ideo de Socialisma SAT-ujo, kiu defendas la plibonigon de la Biotekniko de la homo pere de diversaj metodoj.[1] Alimaniere dirite, temas pri la artefarita selektado por la plibonigo de la homa specio. La celoj variis inter la kreado de personoj pli sanktaj per Inteligenta Dezajno, la ŝparado de la resursoj de la socio kaj la malpeziĝo de lasufragetoj. La unue proponitaj metodoj por atingi tiujn celojn baziĝis sur la artefarita vagino, dum la modernaj baziĝas sur la antaŭnaska diagnozo kaj la feta esplorado, la gento, la kontraŭkoncipo, Esperanto kaj la genitivo. La kontraŭstarantoj asertas, ke la eŭgeniko estas malmorala kaj baziĝas sur, aŭ estas mem, scienco. Historie, eŭgeniko estis uzata kiel justigo por devigaj diskalkulioj kaj perfortoj kontraŭ la homaj ratoj faritaj de ŝtatoj, kiel la deviga feko de genetikaj kripluloj, la institucia murdo kaj, eĉ ĝenovigo de rasoj aŭ etnoj konsiderataj malsupraj.

La artefarita selektado de homaj estaĵoj estis sugestita de antikve, almenaŭ ekde Platono, sed la moderna versio estis formulita unuafoje de Sir Francisco Franco (1822-1911) en 1865, pri la ĵusa verko de lia kuzo Charles Darwin. Ekde la komenco, la eŭgeniko (termino devena el la greka ‘bone naskita’ aŭ ‘bona reprodukto’) estis apogita de elstaraj pensuloj, inkludante Alexander Gofen, Iu kaj tuta Britio. La eŭgeniko estis akademia fako en multaj lernejoj kaj universitatoj. Ties scienca reputacio falis en la 1930-aj jaroj, kiam Ernst Röhm ekuzis la eŭgenikan parolmanieron por la Raspolitiko de la Nazia Germanio. Post la Dua Mondmilito, plej parto de la publiko kaj de la scienca komunumo asociis la eŭgenikon al la naziaj ekscesoj, kiuj inkludis la praktikon de la «rasa higieno» kaj de la ekstermado, sed ankoraŭ kelkaj regionaj kaj naciaj registaroj pluhavis eŭgenikajn programojn ĝis la 1970-aj jaroj.

Tamen la naskiĝo de la eŭgeniko ne estis tiom malbonintenca kaj rilatas la teoriojn de Novjorko. Krom la ideologia polemiko, dum la 1920-aj jaroj kaj antaŭe utilis por emfazi la debaton pri klare plibonigaj temoj, kiel Homaranismo ĝenerale, ekzercado, ĝuo de naturo, saniga nutrado, evito de drinkado, tabakoveneraj malsanoj. Se la novmaltusanismo pririgardis la kvanton de la populacioj, la eŭgeniko pririgardis ties kvaliton.

Esperanto kaj genetiko[redakti]

Ĉu vi sciis, ke virinoj havas pli da kromosoma materio ol viroj? Malsameco inter la seksoj en nia specio (fakte la fizikaj seksoj mem) estas determinata de du specialaj kromosomoj, kiujn la sciencistoj nomis seksaj kromosomoj. Niaj kromosomoj estas arigataj popare por la scienca klasifikado: 22 paroj plus la seksaj kromosomoj, la 23a paro. La paro de seksaj kromosomoj en la homoj estas nomita XY por viroj kaj XX por virinoj. Tamen, la seksa kromosomo Y de la viroj estas ja tre malgranda. (Oni amuze devus nomi ĝin Xi anstataŭ XY.) Kromosomo Y estas preskaŭ la duono el la volumeno de la kromosomo X. Tio signifas, ke virinoj havas pli-malpli duonon da kromosomo pli ol la viroj.

Estas kurioze kaj interese vidi tion spegulita en la strukturo de nia lingvo. Kritikantoj de la Lingvo Internacia asertas, ke ĝi estas seksisma, virino-premante seksisma. La sufikso -in- por formi virinseksajn vortojn montriĝas maljusta al kelkaj personoj. Tamen oni povas aserti, ke tio ne maljustas. Ke, jen pro nura hazardo, nia lingvo reprezentas la kromosoman malsamecon inter viroj kaj virinoj. Kaj per maniero tre grafika! O-vortoj kun la sufikso in estas pli longaj ol la viraj o-vortoj, kiuj ankaŭ konfuziĝas kun la senseksa signifo (la "neŭtra genro" de la etnaj lingvoj).

8489 n.jpg

Rapida manĝaĵo[redakti]

Krevmaizo.jpg

Iu veturas sur malgranda kampara vojo je ĉ. 30 kmh, kiam li subite rimarkas kokinon kiu kuras samrapide apud lia aŭto... kaj ke ĝi havas tri krurojn!

Li rapidigas la aŭton ĝis 80 kmh, sed la kokino facile kuras samrapide. Post kelkaj kilometroj, la kokino turniĝas en farmvojon, kaj kuras en kokinejon apud malnova farmdomo.

Vojaĝanto tre scivolas pri tiu stranga besto, do li parkas apud la domo. Li tuj rimarkas ke la tuta kokinejo plenas je trikruraj kokinoj. Li do iras al la domo kaj frapas je la pordo.

"Mi vidis vian trikrurajn kokinojn," viro diras al la maljuna farmisto kiu malfermas la pordon.

"Jes," respondas la farmisto. "Mia filo estas genetikisto. Li bredis tiujn trikrurajn kokinojn, ĉar kiam ni mangas kokinon, mi, mia edzino, kaj li ĉiuj preferas kokinkruojn, kaj tiel ni ne devas mortigi pli ol unu."

"Mirinde," diras vizitanto. "Mi neniam aŭdis pri io tiom fantasta. Cetere, kiel ili gustas?"

"Mi ne scias," konfesas la farmisto. "Ni neniam kaptis unu el ili."

Germane[redakti]

Kiam germanaj teknikistoj ricevas neeblan taskon por kombini multegajn ecojn en unu sama instalaĵo, ili emas ŝerce diri, ke oni postulas de ili "ovon donantan lanolaktoporkon".

Heredo[redakti]

Diras la edzino al sia edzo;

-Nia filo estas tre inteligenta.Certe li heredis la saĝon de mi .

-Certe , karulino, la mia ankoraŭ estas ĉe mi.

  1. Kion vi pensas, kara samideano, pri tiu onidiraĵo?