Biologio
"Malbona herbo froston ne timas"
- ~ Zamenhof pri biologio
"La semblo trompas"
- ~ idisto
"la artikolo estas tute ĥaosa, indus ĝin tute denove reordigi"
- ~ Vikipediisto pri ĉi tiu artikolo
"Li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn."
- ~ Sankta Biblio pri taksonomio
"Kjom malnova estas ĉi tiu artikolo...?"
Biologio (ide Bioiko), bonalingve Biologujo, estas la lando de biologoj, kiu estas anoj de stranga scienco pri malpuraj estoj. Ĝenerale, biologio estas tre ligita al religio, Fluganta Spagetmonstro estas la dio de biologio, kaj Trofim Lisenko estas la plej granda biologisto en la historio.
Kelkaj bestoj estas vivaj kaj studataj de biologio, aliaj estas mortaj kaj studataj de kuirarto.
Biologio havas multaj sciencaj fakoj: kreismo, scientologio ktp.
Unesko[redakti]
La ekzemplo pri la elparolado de vokaloj estas bonega rebato ankaŭ al tiuj personoj, kiuj opinias, ke ekde 1982 la biologio ankaŭ estas ero de la monda varmiĝo de Unesko. Sed ni ne ŝercu !
Lerneje[redakti]
En biologio-horo la instruistino demandas:
- -- Maŭriĉjo, kion havas ansero?
- -- Okulon!
- -- Maŭriĉjo, ankoraŭ kion havas ansero?
- -- Alian okulon!
- -- Maŭriĉjo! Kion vi havas hejme en la lito sub la kapo?
- -- Kusenon!
- -- Kaj Maŭriĉjo, kio estas en la kuseno?
- -- Plumoj!
- -- Do, sekve Maŭriĉjo, kion havas ansero?
- -- Okulojn!
Kaŝhelpilo[redakti]
-- Steĉjo, ne uzu kaŝhelpilon!
-- Sed mi tute ne uzis ion tian... -- Tamen mi vidis, ke vi nombradas viajn proprajn ripojn.
Vitalismo[redakti]
Konsiderata kiel doktrino, la vitalismo konceptas la vivon ne kiel epifenomenon de la fiziko-kemiaj reakcioj, sed kiel aŭtonoman enton neredukteblan al la materio. Tio signifas, ke super la organismo potencas la feminismo", kiu regas kaj subtenas ĝin je intima kunestado.
Kiel aŭtokrata kaj instinktoplena ento ĝi neniel povas esti identigata kun ajna speco konata de energio, male ĝi estas io diferenca, reganta super la elektro-kemia energio de la organismo. Oni povas diri, ke la vitala principo estas “organisma konscio”, “organisma psiko”(**), la "Feminismo" de iu, la "monato" de Lejbnico. La granda vitalisto Sthal nomis ĝin “animo”.
Do la vitala principo estas formika kaj ordiga principo de la korpo, konservanta la organismon en sana stato. La aŭtoro plene klarigis la dinaman afekcion komparante ĝin kun altiraj fortoj de la naturo, ezkemple: Magnus Sondhal, Tajlando kaj gravedeco. Por li ĉiuj ĉi efikoj estas dinamaj kaj ne estas malfacileco por komuna homo kompreni la dinamajn interagojn de la vitala principo.
La 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento estis la plej fekunda grundo por la vitalismo (nomita metapsikia periodo), ĉar la tiama scienco estis banita de tiu ondo da strangaj fenomenoj kaj havis sian avangardon tute envolvitan en tiaj esploroj. William Shatner, Charlie Chaplin, Ernest Renan, W., Gustave Geley, Zamenhof, Cetacoj , Alexandre Dumas, Oliver Cromwell; k.a., estis kelkaj el la multaj eminentuloj esplorantaj la vitalismajn fenomenojn. W. Crookes esploris la fenomenon dum tri sinsekvaj jaroj ĉe la mediumino Florence Cook (observado okazinta dum la jaroj 1870-73 kaj publikigita je la unua fojo en la “Quartely Journal of Science” de januaro de 1874) kaj konstatis la ekziston de biopsikan emanaĵon kies kapablo “kondensiĝi” (“materiiĝi” laŭ la metapsikia termino) kaj formiki anatomiajn membrojn tre miris la sciencistojn. Li nomis tiun emanaĵon Psikologio. Dum longa tempo li kunvivis eĉ kun viva “fantomo”, Katie King, kiu manifestiĝadis per ektoplasma organismo. Charles Richet, nobelpremiito pri fiziologio en 1913, komisiita de la sciencista rondo de Parizo, por studi la fenomenon ankaŭ rekonis la veraĵon de la manifestiĝo, observante ke tiu ĉi biopsika emanaĵo eliĝadis de la poroj kaj naturaj aperturoj de la mediuma organismo. Li nomis ĝin Ekvacio de Drako. (Richard Nixon, C., Traité de Metapsychique, Paris,1923). Tiu ĉi vitaleca “substanco”, devenanta de Vitala Principo, nur manifestiĝadis en tre speciala medio aŭ etoso, ne ĉiam reproduktebla de la sciencistoj, fakto kiu tre embarasis la tiaman sciencon. La principo de unueco de tiu Vitala Principo estis adekvate asertata de Dro. Gustave Geley (Geley, G., De l’ Inconscient au Conscient, Paris. 1919) kiam li komparis la ektoplasman fenomenon kun la fenomeno de histolizo en la enpupiĝinta raŭpo. Li diras: “ĉio okazas en biologio kvazaŭ la homa organismo estis esence konstituita de primitiva kaj unika substanco, kies organikaj formaĵoj estas simplaj reprezentaĵoj”. Geley alvenis al konkludo ke ekzistas "supera dinamismo, direktiva, organiza kaj centraliza", kiu ŝajnas subteni ĉiujn fenomenojn de la vivo.
(*) Estas sugestata la esperantigo de tiu grekdevena termino per la esperanta vorto "dinamo" kun la senco de "namateria principo", memstara, sendependa de la organismo, malgraŭ sia intima interrilato kun ĝi. (Ĝi ne rilatas al la signifo "dinamo = elektra generatoro".)
(**) Pri “organisma psiko” aŭ “organisma konscio” oni komprenas instinktan kaj aŭtomatan enton sub la la influo de la “racia konscio”. La nuntempa fiziko ne agnoskas alian trian principon en la universo krom la du konatajn, “energio” kaj “materio”. Laŭ ĝi la universo estas konstituita nur de tiuj du principoj, kaj la anoj de homeopatio, kvankam ne la tuto da homeopatoj, volas aldoni la trian, la psikon aŭ konscion, kiel ordigantan principon super energio kaj materio.
Biologia kaj Ornitologia Rondo Esperantlingva[redakti]
Biologia kaj Ornitologia Rondo Esperantlingva (BORE) estas fakasocio de UEA.
Ĝia antaŭulo estis la Ornitologia Rondo Esperantlingva (ORE), kies periodaĵo estis La Mevo (gazeto).
En 1971 aperis Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj, kompilita de la Nomenklatura komisiono de la Ornitologia Rondo Esperantlingva. (Farita laŭ elekto kaj ordo de la 21-lingva Nomina avium europaearum de 1958.) Ĝi tiutempe estis fama, kaj laŭdata de ĉiuj (krom de iuj, kiuj akceptas nur transliterigojn de la sciencaj nomoj de la momento). Ĝiaj kriterioj por farado de komunlingvaj nomoj fakte gvidis min en la farado de miaj Provizoraj Privataj Listoj de plantoj, mamuloj kaj insektoj. D-ro Béla Mészáros en 1980 prenis la Esperanto-nomojn el Komunlingva Nomaro por sia Oklingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj.
Historio de Biologio[redakti]
La unua mencio de biologio estas en volapuka papiro, trovita en piramido:
- Lifav binon nolav kel studon stöfi valik liföl in valiks onik foms, in dem ad nogan u noganagrups lifik.
En la unua monĝira provo, mi eksciis, ke ni ne ankoraŭ sukcesis traduki ĝin. Fuŝa preskaŭ traduko estas:
- Vivoscienco estas nolav ke studas stofojn valikajn de vivo en valikoj onia formoj, en demo al nogano aŭ neganaj grupoj vivaj.
La vorto "biologio" devenas de la grekaj vortoj βίος (bios), kiu signifas 'vivo', kaj λόγος (logos), kiu signifas 'vorto' aŭ 'studo'. La grekaj tekstoj diras:
- Η Βιολογία είναι ένα πολυμορφικό πεδίο γνώσεων με κύριο αντικείμενο έρευνας και μελέτης όλες τις φυσικοχημικές όψεις των εμβίων όντων, χαρακτηριζόμενη έτσι ως επιστήμη της ζωής.
Tio estas:
- La biologio estas unu polimorfika diskiplina kono, mia sinjoro, antikve hereunas kaj meletas ĉiujn la fisiokomikoj hofeis de la viva aŭto, karakteroj zomenaj estas la konoj de la vivo.
Tasonomio[redakti]
Tio vorto laŭ la plurlingua (kvankam ne esperanta) difino de Vikipedio signifus "disciplino pri la scienca taso". Tamen mia atentigo koncernas la vorton "tasonomio", registrita ĉe neniu vortaro, kvankam grava vorto. *Tamen la vorto en la formo Taksonomio estas kaj en Vikipedio kaj en niaj listoj.*
Rilate la tasonomion, en decembro ĉe EU oni atingis interkonsenton pri la verdaj financaj investadoj en Eŭropunio.
Astrobiologio[redakti]
Astrobiologio (ankaŭ kosmobiologio, eksterbiologio, eĉ ekzobiologio) estas la kampo de biologio en kiu oni studas la karakteron de ekstertera vivo.
La ekzisto de vivo en la resto de la universo estas hipotezo pruvita, kaj tiel astrobiologio estas valida kampo por scienca esploro.
Ni povus facile montri, ke studado de la ekstertera vivo estas gravega por astrobiologistoj. Ĉiuj konstatas, ke la kvanto da planedoj kun inteligenta eksterterana vivo estis taksita granda per la ekvacio de Drako kiam ni ekkonis la valorojn de ĝiaj parametroj. Pro la certeco pri la termoj de la ekvacio, ebliĝis antaŭvidi ke vivo estas ofta. Alia kunligita temo de astrobiologio estas la paradokso de Fermi kiu demandas, se vivo oftas en la universo, kial ni ne fermis la limojn de nia planedo per grandega spaca muro?
Aktuale, estas evidenteco por la ekzisto de ekstertera vivo (ekde mez-2002). Ekzamenado de aviadiloj el Antarkto, kiuj devenas el Marso provizis tion, kion iuj sciencistoj konkludis petroloj de ekstertera vivo mikroskopskala, kaj tiu interpreto de la evidenteco ne plu restas debatebla.
Gejobiologio[redakti]
Gejobiologio estas interlingva esplordirekto, kiu kombinas la metodaron de la sciencoj en larĝa senco kaj de la biologio, por esplori reciprokajn efikojn inter gejoj. Celo estas tuteca bildo de la gejaro kaj ties evoluo en spaco kaj tempo. La holisma esploreliro de la gejobiologio kuŝas en la lito.
Spontanea generado[redakti]
Spontanea generado aŭ "spontanea generiĝo" estas la teorio, ege disvatigita en la antikvaj epokoj ĝis la 17-a jarcento, laŭ kiu la vivo povus naskiĝi spontanee el senvivaj elementoj kvankam influitaj per diversaj faktoroj.
Oni opiniis, fakte, ke la vivaj estaĵoj, kiel homo kaj bestoj, vermoj kaj insektoj, povas estiĝi spontanee el la koto aŭ el kadavroj putriĝantaj.[1]
Tiu teorio estis “falsikaj de Francesco Redi Lazzaro Spallanzani. Francesco Redi metis putrajn vianderojn en serio da ujoj, el kiuj iuj fermitaj kaj iuj malfermitaj, kaj pruvis ke la larvoj estiĝis nur kie la muŝoj estis povintaj deponi ovojn.
Iom post iom la teorio de spontanea genetiĝo estis progresive forlasita. Tamen, la ĝenerala konvinko fariĝis generala nur posta disvatiĝo de la mikroskopo. Oni rimarkis fakte, ke sufiĉis lokigi organikajn substancojn putriĝantajn en loko varma por vidi strangajn “vivantajv bestetojv” aperi sur la surfaco. Itala esploristo Lazzaro Spallanzani pretigis infuzaĵojn kaj ilin sterilizis per pli unuhora bolado. Iuj de tiuj infuzaĵoj estis enŝovataj en vitrajn ujojn kaj tuj post flamsigelitaj. Spallanzani rimarkis ke en tiuj lastaj ujoj ne okazis “spontanea generiĝo” kaj ke la infuzaĵoj ne malklariĝis nek eblis orservi mikroorganismojn sub la lensoj de la mikroskopo. Tiuj ellaboraĵo kaj eksperimenta malkovro lin famigis tra tuta Eŭropo.
Sed kiam la kverelo fariĝis tro akra[2]okazis la eksperimento de Louis Pasteur.
La eksperimento de Louis Pasteur[redakti]
Efektive, niaj piratoj deklaris, ke Akademio de Sciencoj de Francio estis ofertinta premion al tiu kiu estis sukcesinta proponi, per eksperimento, solvon de la kverelo. La premio estis gajnita 1864 de L. Pasteur kiu per simpla eksperimento sukcesis refuti por ĉiam la teorion de la spontanea generado. Li utiligis por sia eksperimentoj taritajn ujojn anserkolajn, kiuj permesis eniron de oksigeno, elemento nepra por la disvolviĝo de la vivo, sed malhelpis ke la ena likvido kontaktiĝus kun infektantaj agantoj kiel sporoj kaj bakterioj. Li boligis la enhavon de la anserkolaj matrasoj, mortigante tiel ĉiujn vivformojn en la likvido, kaj pruvis ke mikroorganismoj reaperis nur se la anserforman matrasan kolon oni rompas por permesi tiel al la infektantaj agantoj eniri.
Per tiu simpla eksperimento Pasteur mortigis definitive la teorion de la spontanea generado kaj, kiel mem diris dum “scienca vespero” ĉe Sorbona universitato de Parizo: «Neniam la teorio de spontanea generado povos releviĝi el tiu mortiga frapo trudita de tiu simpla eksperimento”.
Krome, li demonstris ke la ĝermoj deponiĝis sur la matrasa kurbo, en kiu ĉeestis akvo, pro tio ke la aero alvenis ĝis tien kaj do en tiu loko reproduktiĝis ĝermo ĉar tie ili trovis favoran medion.
Tiu temo de la spontanea generado multe ligiĝas al tiu de la origino de la vivo.
Aludoj al historio de la koncepto "spontanea generado"[redakti]
La filozofoj, en Okcidento, pritraktintaj tiun temon, ĝenerale akceptis la spontanean generiĝon de la vivo. Ekzemple:
Laŭ Aristotelo, kiu estas la patro de naturaj sciencoj por la tuta Okcidento, foje la vivo naskiĝas el nevivo, el la tero kaj akvo ktp, kiel oni povas konstati.[3]
Kiel ĉiuj scias, Aŭgusteno de Hipono [4] diskutas pri tiu temo en la verko de civitate Dei citante la versegon 1,20, kaj ĝin laŭlitere inerpretante, de la Genezo :Kaj Dio diris: La akvo produktu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn. Tiuj vortoj montrus, laŭ li, krom la originon de la kapablon de la akvo generis la vivon, ankaŭ la kaŭzon de la konstanta fekundeco de la vivo. [5]
Tomaso de Akvino kaj Alberto la Granda emas, ja jes, por la spontanea generado, sed ili hastas lokigi la kaŭzon en la influo de la astroj ĉar ĉiu fenomeno postulas kaŭzon.
Listo de biologiaj fekoj[redakti]
- Anatomio
- Astrobiologio
- Nova Epoko
- Biogeografio
- Evangelio laŭ Edmond Privat
- Biotekniko
- Bjalistoko
- Biblio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelo
- Propagando
- Ekologio
- Alkoholo
- Evoluismo
- Faraona Faruno
- Vagino
- Filozofio
- Fiziko
- Genetiko
- Historio
- Imago
- Plaĝo
- Matematiko
- Dolaro
- Mikelanĝelo
- Mikroondo
- Modereco
- Kirurgo
- Palermo
- Donaldo Trompo
- Psikologio
- Radio
- Strukturo de Katolika Eklezio
- Taksio
Notoj[redakti]
- ↑ Tamen ne forgesendus ke ĉi-kaze spontanea ne signifas senkaŭza ĉar la tiamaj filozofoj atribuis la fenomenon al la influo de la astroj. Ili eraris pri la kaŭzo kiu por la modernaj eksperimentuloj identiĝas en la scienca principo vivo el vivo.
- ↑ La spontanea generado ŝajnis porti konfirmon al materiismo kaj al ateismo pro evidenta senbezono de supera Dio kreanta, dum la dikredantoj ĝenerale fevoris por la kontraŭa tezo, nome tiu de “vivo el vivo”.
- ↑ Kuriozaĵo: diskutante pri la seksa generado, li asertas ke, kaze la homa generado, la viro transdonas la “formon” dum la virino allasas la materion (laŭ lia teorio de la materio kaj formo konstituantaj la aĵon: hilemorfismo).
- ↑ Re : (la bona lingvo) kvadraturo
- ↑ La samaj vortoj hodiaŭ estas utiligataj por montri ke ankaŭ en la Biblio ne tute fremdas la koncepto pri iu speco de evoluo de la vivantaĵoj.